Fakaj Esperanto-asocioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UEA fakaj asocioj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Faka Esperanto-asocio estas specialigita esperantista asocio, starigita por homoj de koncerna mondkoncepto, profesio, ŝatokupo ktp.

Listo de fakaj asocioj laŭ temo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝermolisto de Esperanto-asocioj.

Multaj el la asocioj montrataj sube laŭ la stato de 2024 ne plu funkcias. Tamen listiĝas ankaŭ historiaj fakaj grupiĝoj esperantistaj. Kelkaj el tiuj asocioj estas ligitaj al la Universala Esperanto-Asocio, kaj aperas en la Jarlibro de UEA.

Aperas en la sekvaj tabeloj fakaj asocioj, kaj kie eblas dato de kreiĝo kaj dato de aliĝo al UEA

Politiko, vivstilo[redakti | redakti fonton]

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Etnismo (1978) Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, IKEL kunlaboranta kun UEA
Kat-amantoj (1986) Rondo “Kato” – Esperantista Kat-amikaro, RK kunlaboranta ekde 2006
Komunismo Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, IKEK kunlaboranta ekde 1998
Komunumoj (1993) Hejmoj de Internacia Kulturo, HIK
Kultura agado (1988) Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, OSIEK kunlaboranta ekde 1995, malfondiĝis en 2019
Laborista Esperanto-movado (1921) Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT
Laborista Esperanto-Asocio (1928) Laborista Esperanto-Asocio
Mondcivitanismo (1949) Esperantista Internacia Centro de Mondcivitanoj, EICM
Naturismo (1961) Internacia Naturista Organizo Esperantista, INOE kunlaboranta ekde 1978
Naturo Internacia Federacio de Naturamikoj (post TANEF)
Nefumismo (1995) Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj, TADEN
Paco (1953) Mondpaca Esperantista Movado, MEM kunlaboranta ekde 1983
Rotario Rotaria Amikaro de Esperantistoj, RADE
Saniĝo per spiritaj fortoj (1992) Amikaro Bruno Gröning – Esperanto-sekcio kunlaboranta ekde 1996
Solidareco Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, MSM
Tutmondiĝo (universalismo) (2009) UNU MONDO
Vegetarismo (1908) Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, TEVA kunlaboranta ekde 1980
Vivstilo Movado sen Nomo kunlaboranta ekde 1989

Religio[redakti | redakti fonton]

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Ateismo (1987) Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, ATEO kunlaboranta ekde 1990
Bahaismo (1973) Bahaa Esperanto-Ligo, BEL kunlaboranta ekde 1975
Bibliismo, Orientalismo (1967) Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO)[1] kunlaboranta ekde 1967
Budhismo (1925) Budhana Ligo Esperantista, BLE
Ekumenismo (1986[2]) Tutmonda Ekumena Ligo, TEL
Evangeliismo (1911) Kristana Esperantista Ligo Internacia, KELI kunlaboranta kun UEA
Fokolar-Movado (1943) Esperanto-grupo en la Fokolar-Movado
Hilelismo (2001) Hilelista Esperanto-Komunumo, HEK
Islamo (2007) Islama Esperanto-Asocio
Katolikismo (1910) Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, IKUE kunlaboranta ekde 1951
Kvakerismo (1921) Kvakera Esperanto-Societo, KES kunlaboranta ekde 1971
Mormonoj (1980) Por-Esperanta Mormonaro, PEM
Oomoto (1923) Esperanto-Populariga Asocio, EPA kunlaboranta ekde 1985
Ortodoksismo (2005) Kristana Ortodoksa Rondo Esperantista
Religi-komparado (1989) Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj, ASISTI kunlaboranta ekde 1991
Spiritismo

SEAFVL kunlaboranta ekde 1996

Ŭonbulismo (1980) Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, EAŬ

Laboro[redakti | redakti fonton]

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Agrikulturo (1998) Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio
Aŭtomobilismo Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA) verŝajne malfunkciis en 1995
Fervojistoj (1909) Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF aliĝinta ekde 1953
Freinet-pedagogio Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto (ICEM Esperanto)
Instruo (1949) Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI aliĝinta ekde 1990
Juro (1989) Esperanta Jura Asocio kunlaboranta ekde 1992
Ĵurnalismo (1948) Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, TEĴA kunlaboranta ekde 1948
Konstruistoj (1993) Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj, TAKE
P.T.T. (1966) Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio (IPTEA) estis kunlaboranta ekde 1968 ĝis 2004 (?)
Sindikatoj Sindikata Agado
Verkistoj (1983) Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) estis kunlaboranta ekde 1984 ĝis 2004 (?)

Sciencoj[redakti | redakti fonton]

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Alternativa Ekonomio SIKA-Esperanto
Astronomio Astronomia Esperanto-Klubo (AEK)
Biologio Biologia kaj Ornitologia Rondo Esperantlingva (BORE)
Ekologio (1984) Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE kunlaboranta ekde 1994
Ekonomio (1985) Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio, IKEF aliĝis en 1994
Filozofio (1983) Filozofia Asocio Tutmonda, FAT kunlaboranta ekde 1983
Informadiko (2017)[3] Asocio de Junaj Informadikistoj, AJI
Matematiko (1974)[4] Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj (IAdEM) estis kunlaboranta ĝis 2004 (?)
Medicino UMEA aliĝis al UEA

INA estis kunlaboranta ekde 1992 ĝis 2013 (?)

Scienco (1906) Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE aliĝis al UEA

Ŝatokupoj[redakti | redakti fonton]

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Aikido (2012) AikidEo
Biciklado (1980) Biciklista Esperantista Movado Internacia, BEMI faka sekcio de TEJO
Filatelo (1968) Esperanto-Ligo Filatelista – Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK) kunlaboranta ekde 2008
Goo (1979) Esperantista Go-Ligo Internacia, EGLI kunlaboranta ekde 1979
Motorciklado (1997) Esperantista Motorciklanta Ĉeno (EMĈ)
Muziko
  • MEL kunlaboranta ekde 1963
  • EUROKKA estas faka sekcio de TEJO
Numismatiko (2012) Esperanto – Numismatika Asocio, ENA
Futbalo (2014) Tutmonda “Esperanto” Futbala Asocio, TEFA
Radio Amikaro de Esperanto en Radio (AERA)
Radioamatoroj (1970) Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, ILERA kunlaboranta kun UEA
Ŝako (1958) Esperanta Ŝak-Ligo Internacia (EŜLI) estis kunlaboranta kun UEA en 1975
Sporto (2004) Monda Esperanta Ligo por Sporto
Tajĝiĉjŭano (2005) Universala Tajĝiĉjŭan-Grupo de Esperanto, UTGE

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Arto Universala Artista Ligo de Esperantistoj (UALE)
Blinduloj (1951) Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, LIBE aliĝinta ekde 1981
Eŭropa agado Eŭropa Klubo estis kunlaboranta ekde 1994 ĝis ?

EDE kunlaboranta ekde 2006

Familioj Esperantaj Rondo Familia
Forstado Internacia Forstista Rondo Esperantlingva (IFRE)
Framasonismo (2015) Internacia Framasona Ligo, IFL
GLAT, samseksemo (1977) Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj, LSG kunlaboranta ekde 1990
Handikapitoj (1991) Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, AEH kunlaboranta ekde 1996
Interreto (2001) Esperanto ĉe Interreto, E@I
Martinus-kosmologio Martinus-Instituto
Libera kulturo (2013) Esperanto kaj Libera Scio, ELiSo
Mensa Espermenso
Progresema agado (2005) Monda Asembleo Socia, MAS kunlaboranta ekde 2009
Skoltoj (1918) Skolta Esperanto-Ligo (SEL) kunlaboranta kun UEA
Kursoj por junaj senlaboruloj Apsike 1997
Teo (2019) Teamanta Esperantista Organizo (TEO)
Tradukado Internacia tradukreto pere de esperanto (ITRE)
Turismo Monda Turismo (MT)
Unesko Monda Kunagado
Veteranoj (1949) Veterana Esperantista Klubo, VEK kunlaboranta ekde 1957

Kunlaboro kun UEA kaj TEJO[redakti | redakti fonton]

Statuto de TEJO, 1978.

Ses el la ĉi-supre listigitaj aliĝis al la Universala Esperanto-Asocio (ISAE - scienca asocio, IFEF - fervojista, UMEA - medicina, IKEF - komerca kaj ekonomia, ILEI - instruista, LIBE - blindula)[6]. Ties komitatanoj aperas en la listo de la komitatanoj de UEA - ĉiu asocio havas po unu. Dudek naŭ fakaj asocioj havas kontrakton pri kunlaboro kun UEA[6]. Du asocioj funkcias kiel fakaj sekcioj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (BEMI - biciklista, EUROKKA - muzika)[7]. Aliaj ne havas formalan ligon kun UEA, sed aperas (nedetale) en la Jarlibro de UEA.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO) fondiĝis en 1967, ekde la sama jaro estis kunlaboranta kun UEA, kaj aktivis almenaŭ ĝis 1994 (fontoj: Jarlibro de UEA 1984, paĝo 49, Jarlibro de UEA 1994, paĝo 58), daŭre kun indiko ke ĝia prezidanto en 1994 ankoraŭ estis Angelo Duranti (1927-2002), kiu jam prezidis la asocion ekde 1967. En 2016 ĝis ne plu listiĝas faka asocio, sed supozeble jam komence de la 2000-aj jaroj malfondiĝis. Vidu ankaŭ la artikolojn: Biblia Revuo, la organo de IABO (1967-1985), Biblia Vortaro (1975, represo 1984, la en 2022 ankoraŭ gvida ampleksa konsulta verko pri la biblio en Esperanto) kaj Esperantaj tradukoj de la Biblio
  2. “La problemoj de la biblia tradukado„ ene de EsperoKatolika.org
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-16. Alirita 2017-02-16.
  4. https://matematikoj.wordpress.com/
  5. La nederlandlingva unuiĝo KuN diskonigas alternativan sistemon de muzika notacio, nomata "klavarskribo", sed laŭ la stato de 2024 krom la nomo de la sistemo ne plu havas rilaton al Esperanto. Pro historiaj kialoj, kaj ĉar la unuiĝo plurloke menciiĝas kvazaŭ ĝi estus faka asocio esperantista, la informo pri ĝi tamen restu ĉi tie.
  6. 6,0 6,1 Laŭ la informoj de la retpaĝo de UEA pri faka agado
  7. Laŭ la informoj de la retpaĝo de TEJO pri Fakaj Sekcioj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]