Beckov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri samnomata burgo temas artikolo Beckov (burgo).

Beckov
hungare: Beckó, germane: Beckow
municipo
Beckov
Oficiala nomo: Beckov
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Nové Mesto nad Váhom
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Považie
Montaro Považský Inovec
Memorindaĵo Beckov burgo
Rivero Váh
Situo Beckov
 - alteco 190 m s. m.
 - koordinatoj 48° 47′ 21″ N 17° 53′ 43″ O / 48.78917 °N, 17.89528 °O / 48.78917; 17.89528 (mapo)
Areo 28,629 km² (2 862,9 ha)
Loĝantaro 1 291 (31.12.2007)
Denseco 45,09 loĝ./km²
Unua skribmencio 1208
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 916 38
Telefona antaŭkodo +421-32
Aŭtokodoj NM
NUTS 505846
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Beckov
Retpaĝo: www.obec-beckov.sk
Portalo pri Slovakio
Municipo Beckov kun la burgo

Beckov (hungare Beckó germane Beckow) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Beckov situas laŭ maldekstra bordo de Váh, apud aŭtovojo Bratislavo-Trenčín. Nové Mesto nad Váhom troviĝas je 7 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Burgo[redakti | redakti fonton]

La burgo jam ekzistis en la 12-a jarcento, kiel administra centro. La unua mencio okazis en 1208 en latina formo "Blundix", en 1229 laŭ hungara nomo "Bolondus". Laŭ la onidiro la posedanto estis kortega figuro Beckó. Baldaŭe Mateo Csák akiris la gravan fortikaĵon. En 1599 la turkoj ne povis okupi ĝin. Ankaŭ Francisko Rákóczi la 2-a vane sieĝis ĝin, nur la komunumon okupis. La fortikaĵo neniiĝis pro incendio en 1729.

Vilaĝo[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1332. Precipe germanoj estis la unuaj loĝantoj. En 1520 ĝi ricevis rajton pri bazarado. En 1689 abatejo fondiĝis. En 1598 oni komputis tie 218 domojn. 1784 loĝis tie 1841 loĝantoj en 247 domoj, en 1828 1670 loĝantoj en 215 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Beckó 1425 homoj, (slovakoj en majoritato, germanoj kaj hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Beckov 1367 homoj, (1352 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]