El Vikipedio, la libera enciklopedio
Faka Esperanto-asocio estas specialigita esperantista asocio , starigita por homoj de koncerna mondkoncepto, profesio, ŝatokupo ktp.
Listo de fakaj asocioj laŭ temo
Multaj el la asocioj montrataj sube laŭ la stato de 2024 ne plu funkcias. Tamen listiĝas ankaŭ historiaj fakaj grupiĝoj esperantistaj. Kelkaj el tiuj asocioj estas ligitaj al la Universala Esperanto-Asocio , kaj aperas en la Jarlibro de UEA .
Aperas en la sekvaj tabeloj fakaj asocioj, kaj kie eblas dato de kreiĝo kaj dato de aliĝo al UEA
Politiko, vivstilo
Fako
Asocio
Kunlaboro kun UEA
Etnismo
(1978) Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj , IKEL
aliĝis al UEA
Kat-amantoj
(1986) Rondo “Kato” – Esperantista Kat-amikaro, RK
aliĝis en 2006
Komunismo
Internacia Komunista Esperantista Kolektivo , IKEK
aliĝis en 1998
Komunumoj
(1993) Hejmoj de Internacia Kulturo , HIK
Kultura agado
(1988) Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj , OSIEK
aliĝis en 1995
Laborista Esperanto-movado
(1921) Sennacieca Asocio Tutmonda , SAT
Laborista Esperanto-Asocio
(1928) Laborista Esperanto-Asocio
Mondcivitanismo
(1949) Esperantista Internacia Centro de Mondcivitanoj, EICM
Naturismo
(1961) Internacia Naturista Organizo Esperantista , INOE
aliĝis en 1978
Naturo
Internacia Federacio de Naturamikoj (post TANEF )
Nefumismo
(1995) Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj, TADEN
Paco
(1953) Mondpaca Esperantista Movado , MEM
aliĝis en 1983
Rotario
Rotaria Amikaro de Esperantistoj , RADE
Saniĝo per spiritaj fortoj
(1992) Amikaro Bruno Gröning – Esperanto-sekcio
aliĝis en 1996
Solidareco
Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, MSM
Tutmondiĝo (universalismo)
(2009) UNU MONDO
Vegetarismo
(1908) Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio , TEVA
aliĝis en 1980
Vivstilo
Movado sen Nomo
aliĝis en 1989
Religio
Fako
Asocio
Kunlaboro kun UEA
Ateismo
(1987) Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo , ATEO
aliĝis en 1990
Bahaismo
(1973) Bahaa Esperanto-Ligo , BEL
aliĝis en 1975
Budhismo
(1925) Budhana Ligo Esperantista , BLE
Ekumenismo
(1986[1] ) Tutmonda Ekumena Ligo, TEL
Evangeliismo
(1911) Kristana Esperantista Ligo Internacia , KELI
aliĝis al UEA
Fokolar-Movado
(1943) Esperanto-grupo en la Fokolar-Movado
Hilelismo
(2001) Hilelista Esperanto-Komunumo, HEK
Islamo
(2007) Islama Esperanto-Asocio
Katolikismo
(1910) Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista , IKUE
aliĝis en 1951
Kvakerismo
(1921) Kvakera Esperanto-Societo , KES
aliĝis en 1971
Mormonoj
(1980) Por-Esperanta Mormonaro, PEM
Oomoto
(1923) Esperanto-Populariga Asocio , EPA
aliĝis en 1985
Ortodoksismo
(2005) Kristana Ortodoksa Rondo Esperantista
Religi-komparado
(1989) Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj , ASISTI
aliĝis en 1991
Spiritismo
SEAFVL aliĝis en 1996
Ŭonbulismo
(1980) Esperantista Asocio de Ŭonbulismo , EAŬ
Laboro
Sciencoj
Ŝatokupoj
Aliaj
Kunlaboro kun UEA kaj TEJO
Statuto de TEJO , 1978.
Ses el la ĉi-supre listigitaj aliĝis al la Universala Esperanto-Asocio (ISAE - scienca asocio, IFEF - fervojista, UMEA - medicina, IKEF - komerca kaj ekonomia, ILEI - instruista, LIBE - blindula)[5] . Ties komitatanoj aperas en la listo de la komitatanoj de UEA (2013-2016) - ĉiu asocio havas po unu. Tridek kvar fakaj asocioj havas kontrakton pri kunlaboro kun UEA[5] . Du asocioj funkcias kiel fakaj sekcioj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (BEMI - biciklista, EUROKKA - muzika)[6] . Aliaj ne havas formalan ligon kun UEA, sed aperas (nedetale) en la Jarlibro de UEA.
Referencoj
Eksteraj ligiloj