Kenjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenjo
Republic of Kenya
Jamhuri ya Kenya

Flago de Kenjo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ee Mungu Nguvu Yetu
Ho Dio de tuta kreaĵaro
Nacia devizo: Harambee
Kunlaboru
Situo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Najrobo,
1° 16′ S 36° 48′ O / 1.267 °S, 36.800 °O / -1.267; 36.800 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j) angla, svahila
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, Swahili, Kalenjin, taitaa, Rendille, Marachi, Naandi, kambaa lingvo, Waata, Borana, Orma, Terik, lua lingvo, Samia, Tugen, Nyole, Pokomo, Sabaot, Singa, Ilwana, kenja signolingvo, Khayo, Chonyi, Luidakho-Luisukha-Lutirichi, Kuria, Digo, Taveta, Dahalo, Logooli, Aweer, Samburu, embua lingvo, El Molo, Daasanach, Markweta, Keiyo, masaja lingvo, Luhia, Pökoot, Omotik, Turkana, merua lingvo, Kipsigis, Ogiek, somala lingvo, Bukusu, tesa lingvo, kikuja lingvo, gusia lingvo, Yaaku, Giryama, Chuka, Sagalla, Tharaka, Mwimbi-Muthambi, East Nyala, Olumarama, Olutsotso, wanga, Olushisa, Lutachoni, Lukabaras, Kiduruma
Plej ofta(j) religio(j) Kristianismo, Islamo, Animismo
Areo 580 367 km²
Loĝantaro 44 354 000 (2013) (2017)
Loĝdenso 67,2 loĝ./km²
Loĝantoj Kikujoj, Luhjoj, Luoj,Kalenĝinoj, Kambaoj, Gusioj, Meruoj
Vivolongo 55
Horzono +3
Interreta domajno ke
Landokodo KEN, KE
Telefona kodo 254
Plej alta punkto Monto Kenja
Plej malalta punkto Hinda Oceano
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Uhuru Kenyatta
Ĉefministro William Ruto
Nacia tago 12-a de decembro
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 12-a de decembro 1963
Ekonomio
Valuto Kenja ŝilingo (KES)
MEP laŭ 2012
– suma $ 41 117 Mio.
– pokapa $ 976
vdr

Kenjo (angle Kenya) estas lando en Orienta Afriko.

Historio

Geografio

Tana estas la plej granda rivero de Kenjo. Pri ĝia longo estas diversaj indikoj inter 700 kaj 1000 kilometroj - tion kaŭzas la fakto, ke ĝia komenciĝo en la teritorio de la tutjare neĝokovrita Monto Kenja ne klare fikseblas.

La Viktoria Lago (iam lago Ukereve, Nam Lolwe en luoa; "Nalubaale" en ganda; Nyanza in ruanda kaj en kelkaj bantuaj lingvoj[1]) estas lago en orienta Afriko inter Kenjo, Tanzanio kaj Ugando, nome unu el la Afrikaj Grandaj Lagoj. Post Majanji finas la teritorio de Ugando kaj ekas tiu de Kenjo, fakte kie venas la enfluo de la rivero Nzoia. Iomete pli sude estas longa kaj larĝa golfo Winam ĉe kies buŝo estas kelkaj insuloj inter kiuj la Insulo Rusinga. Norde de la golfo estas la urbo Kisumu kaj sude la urbo Kisii.

Lago Nakuru estas unu el la lagoj el la Rifta Valo kun alto de 1754 m super marnivelo. Ĝi kuŝas sude de Nakuru, en la Rifta valo de Kenjo kaj estas protektata kiel Nacia Parko Lago Nakuru.

Administra divido

Demografio

Urboj

Mombasa (aŭ en esperantigita formo Mombaso) estas la plej granda haveno kaj dua (laŭ loĝantaro) urbo de Kenjo, kun proksimume 900.000 loĝantoj. Aliaj urboj estas la jenaj:

Politiko

Ekstera politiko

Kenjo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Transporto

La Uganda Fervojo estas fervoja linio en Ugando kaj Kenjo, kiu ligas la haven-urbon Mombasa ĉe la Hinda Oceano al Kampalo en Ugando. Ĝi longas 940 km. Gravaj stacioj estas Najrobo, Nakuru, Kisumu kaj Jinja.

Medicino

Kenjo okupas la unuan lokon inter afrikaj landoj laŭ efektiveco de la batalado kontraŭ Aidoso. Se komence de 1990-aj jaroj infektitaj estis 10 % da kenjanoj, do en 2009 ĉi tiu indico egalas nur 6 %. En oktobro 2009 aŭtoritatuloj deklaris pri la intenco fari en junio 2010 nombradon de gejoj por pli bone defendi ilin je Aidoso. Samtempe pridemandotoj estos esplorataj per HIV-testoj kaj provizataj per informoj pri sekura seksa praktiko.[2]

Esperanto-movado

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Lingvaj situacio kaj leĝoj en Kenjo

Referencoj