Saltu al enhavo

Raĝastano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Raĝastano
Origina nomo hindie राजस्थान

subŝtato de Barato
Administrado
Statuso Federacia ŝtato de Barato
Estas parto de Barato
Administra centro Ĝajpuro
Politiko
Estro Bhajan Lal Sharma

(ekde 15-a de decembro 2023)

Demografio
Oficialaj lingvoj Raĝastana lingvo, Hindia lingvo
Loĝantaro 68 548 437
Loĝdenso 200 loĝ./km²
Geografio
Areo 342 239 km² (34 223 900 ha)
Raĝastano sur la mapo de Barato
Raĝastano sur la mapo de Barato
Geografia situo 26° 34′ 22″ N, 73° 50′ 20″ O (mapo)26.57277777777873.838888888889Koordinatoj: 26° 34′ 22″ N, 73° 50′ 20″ O (mapo) [+]

Map

Hor-zono UTC +5:30
Kodoj
ISO 3166-2 IN-RJ
Eksteraj paĝoj
rajasthan.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Raĝastano [+]
Pliaj informoj
Legpova 61,03 %
vdr

Raĝastano (hindie राजस्थान [raĝestan] Pri tiu ĉi sono aŭskulti «Reĝo-lando») estas subŝtato en nord-okcidenta Barato.

Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 68 548 437 loĝantoj sur areo de 342 269 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 200 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Ĝajpuro, kiu situas nord-okcidente en la ŝtato.

Raĝastano estas la dua plej vizitata ŝtato de Barato pro ĝia riĉa historio kaj bunta kulturo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Raĝastano apudas la landon Pakistano okcidente, kaj la ceterajn baratajn ŝtatojn Guĝarato sud-okcidente, Madhja-Pradeŝo sud-oriente, Utar-Pradeŝo kaj Harjano nord-oriente kaj Panĝabo norde. Ĝi estas la plej granda ŝtato de Barato kun 342 236 km².

La ŝtato estas disiĝebla en du apartaj areoj:

La komuna limo inter la du regionoj estas materiigita de la monto-ĉeno Ârâvalli.

Raĝastano estas tre seka regiono kiu foje ne ricevas pluvon dum pluraj jaroj. La loĝantaro loĝas plejparte en kamparo, kaj pro sekeco, homoj kaj aliaj bestoj komencas serioze suferi. Malgraŭ grava reto de kanaloj fositaj, ankoraŭ la irigacia demando restas tikla.

Raĝputoj

[redakti | redakti fonton]

Multaj militemaj gentoj renkontiĝis en tiu vojkruco, ekstercentra en Barato, sed tamen ĉefe grava politike. Sed finfine, la popolo kiu superis la historian fadenon de tiu barata angulo estas la Raĝputoj («Reĝidoj»), fremde devenaj klanoj da fanfaronaj militistoj, energi- kaj honor-plena, kiu krucis glavon kun ĉiuj kiuj iam aŭdacis sieĝi iliajn feŭdojn, kaj ja estis amasoj! Dum laŭlegende, ili devenas de suno, luno kaj fajro, la Raĝputoj estas la heredantoj de la inter-miksaĵo inter la multaj hindianaj triboj kaj la Hunoj. Ekde la 6-a jarcento, por membriĝi en la bunta sed tamen kodo-plena barato, Raĝputoj devis akiri statuton kaj trovi lokon en la kasta sistemo. Diversaj periloj ebligis tiun fieran popolon sur-treti kaj regi la raĝastanan grundon. Interalie por akceptiĝi de la loĝantoj, ili procedis al fajra puriĝo.

Dum pli ol 1000 jaroj, la raĝputaj klanoj ĉef-influis la regionon, precipe la dezertan parton. Tiu epoko estas stampita de senfinaj spitoj inter klanoj kiuj aspiris al pli da potenco kaj bieno, kaj do furioze ekatakis la tujajn najbarojn. Kiam ajn ili trafis malsukceson, ili volonte sin forlasis al Jauhâr (kolektiva sinmortigo) anstataŭ submetiĝi al la kontraŭa klano. Kvankam temis pri kavalerieca vivmaniero, ilia soifo pri batalado malfortigis sin kaj verŝajne igi siajn malvenkojn.

Tamen, kiel dirite, ilia persistemo estas senegala. Post jardekoj de internaj rival-bataloj kaj luktoj kontraŭ la norde devenaj muzulmanoj kiuj celis atingi la maron, alvenis la mogoloj, turkaj migrantoj. Tiuj novuloj donacis al la regiono siajn plej majestajn palacojn kaj konstruaĵojn.

Granda mogola estro, Akbar regis de 1556 ĝis 1604. Li rapide komprenis ke por la bono de sia regado, nepre li devus sin alianci kun la raĵputoj. Dum li edziĝis kun raĵputa princino, li persvadis ilin direkti sian armeon kaj ofertis ilin gravajn postenojn. Entute estis favora epoko, kaj sub la signo de toleremo, aliancoj, artoj, ktp. Sed baldaŭ la raĵputoj devas kalkuli kun Aurangzeb, nepo de Akbar, sed nete pli malinklinema al raĵputoj. Jen alvenis la finkomenco por la mogoloj, kaj la raĵputoj, por savi iliajn influojn en la estonta ŝtato, aliancis kun la britoj. Ili signis la traktaĵo de 1818, kies enhavo klarigas reciprokan helpon kaze de tumultoj. Ambaŭ flankoj restis fidelaj al tiu traktaĵo sed ties konsekvenco konsistis el dekadenco por la raĵputoj. Dum britoj disponigis al kapuloj oran emeritiĝon en luksajn loĝejojn plena je lindaj virinoj kaj plenŝtopita de opio, ili ankaŭ gajnis kontrolon sur la lando.

Brita imperio kaj sendependeco

[redakti | redakti fonton]

Finfine, la ĉefhindreĝoj estis pli fidelaj al la brita reĝino ol la britoj mem, kaj estis lojalaj militservantoj dum la dua mondmilito. Kiam okazis sendependeco en 1947, la ĉefaj hindaj reĝoj timegis perdi siajn avantaĝojn kaj superecojn, sed male neniel maltrankvilis pri la stato de la lando kaj de ties loĝantoj, kiu estis kompatinda post jarcentoj da miszorgemo. Lordo Louis Mountbatten, la lasta angla vicreĝo kaj fama traktanto de la sendependeco, penegis por atingi kompromison de tiuj favorituloj. La raĵputaj ĉefaj hindaj reĝoj konservis siajn titolojn, siajn bienojn kaj riĉaĵojn ĝis la 1970-oj, kiam Indira Gandhi abolis tiun maljustecon.

Post ilia forestiĝo, la raĝastananoj iom post iom emancipiĝis kvankam la ŝtato restas malriĉa. Tamen, historio estas preskaŭ palpebla tie ĉi kaj la delongaj tradicioj ne estas forgesitaj. La virina kondiĉo restas iom malliberema rilate kun la aliaj ŝtatoj. Tamen, la ŝtato rapide supreniris kaj precipe danke al turismo riĉiĝas.

La guberniestro estis aktuale Kalyan Singh. Estas la 20-a guberniestro depost la ŝtatiĝo je la 1-a de novembro 1956. Ashok Gehlot estas la ĉefministro de Raĝastano depost 2018.

La asembleo enhavas 200 parlamentanojn.

Ĉefaj urboj

[redakti | redakti fonton]
Distriktoj en Raĝastano

Kiel dirite, Raĝastano estas la dua plej vizitata ŝtato de Barato. La turistojn allogas la kolorriĉaj urboj: la blua Ĝodhpur, la roza Ĝajpuro, la blanka Udaipur kaj la flava Jaisalmer. Aliaj turist-allogaj urboj estas Puŝkar, eksa hipia loko, kaj Monto Abu.

Urbo Loĝantaro (2021)
Ĝajpuro 4 067 826
Ĝodpur 2 300 000
Kota (Raĝastano) 1 420 000
Bikaner 1 000 994
Bhivadi 632 429
Udaipur 591 315
Aĝmer 632 349
Bhilvara 465 809
Alŭaro 442 190
Sikar 325 405
Bharatpur (Barato) 314 457
Pali (Raĝastano) 300 311
Sri Ganganagar 282 271
Kiŝangarh 206 342
Tonk (Raĝastano) 201 295
Beavar 181 384
Dholpur 181 112
Baran (Barato) 177 022
Hanumangarh 175 885
Savai Madhopur 121 106
Gangapur 119 090
Ĝunĝunu 118 473
Nagaŭr 110 797
Hindaun 105 690
Bhivadi 104 883
Bundi 103 286
Bikaner 100.476
Ĉuru (Raĝastano) 100.476
Bansvara 100 128
Barmer 100 015
Pejzaĝo ĉirkaŭ Bundi.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]