Samseksemo en Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samseksaj partnerecoj en Eŭropo.
  •  samseksa edzeco
  •  registrita partnereco
  •  registrita kunloĝado
  •  sen agnoskado aŭ sen datumoj
  •  geedzeco permesata nur inter virino kaj viro laŭkonstitucie
  • La samseksemo en Eŭropo estis diversmaniere traktata kaj (mal)tolerata dum la paso de la tempo en la eŭropa kontinento. Kvankam nuntempe ĝi estas akceptata relative normale en multaj landoj de la malnova kontinento, ĝi estis severe persekutata dum diversaj historiaj periodoj kaj ideologiaj sistemoj, tiaj kiaj naziismo, komunismo aŭ pli frue la inkvizicio. En la plimulto de landoj el iama socialisma Eŭropo ne ekzistas leĝoj kiuj egaligas samseksemulojn al aliseksemuloj dume en okcidenta troviĝas pluraj landoj kiuj protektas kaj defendas iliajn rajtojn.

    Historio[redakti | redakti fonton]

    Kiel oni jam diris, la akceptado de la samseksemo en Eŭropo multe ŝanĝiĝis depende de la historia periodo, ekde la plej toleremaj de la Antikveco kaj ĝis la nuntempo kiam estis persekutata de pluraj religiaj kaj politikaj sistemoj.

    En la Antikveco[redakti | redakti fonton]

    Samseksaj rilatoj de antikva Grekio

    En la Antikveco, samseksemo ne estis persekutata kaj estis normale akceptata la fakto ke knabo (inter la pubereco kaj la kreskado de la barbo) estu amanto de pli aĝa viro, kiu okupiĝis pri la edukado kaj kleriĝo de lia amato[1]. Ankaŭ ekzistis samseksemaj rilatoj inter adoltoj, kvankam tiaj rilatoj estis malpli oftaj ol la menciitaj adolto-adoleskanto, kelkaj el tiuj kazoj estis la amrilatoj inter Aĥilo kaj Patroklo[2]; la soldatparoj de la Bataliono de Tebo kaj Aleksandro la Granda (disĉiplo de Aristotelo), kiu havis amrilatojn kun aliaj samrangaj kaj samaĝaj viroj, Hefestiono[3] kaj Bagoaso[4] inter ili, kaj eĉ oni diras ke kiam Hefestiono forpasis, Aleksandro kuŝis sur lia korpo dum tuta tago kaj nokto, ĝis li estis disigita el la korpo fare de siaj amikoj. Dum tri tagoj li restis muta, ploregis kaj nenion manĝis. Kaj kiam finfine li ellitiĝis estis por la ĝishaŭta razado kaj por retirigi ĉiujn ornamaĵojn kiuj pendis de la muroj de la urbo. Finfine, li malpermesis la muzikon kaj ordonis solenaĵojn en ĉiuj urboj de la imperio. Post tio li sendis mesaĝistojn al la oraklo de Amono en la oazo de Sivao, en Egiptio, kie li petis la koncedadon de diaj honoroj por lia mortinta amanto. La korpo de Hafestiono estis enbalzamigita kaj translokita al Babilono kie estis bruligita. Tamen menciindas ke Aleksandro la Granda dufoje geedziĝis, unuafoje kun Roksana (princino de Persio) kaj poste kun Barsine-Estatira, kaj eble kun alia virino nomata Parisatis)

    Dum tiu tempo, kvankam samseksemo estis relative normala afero, esti pasiva gejo ne estis bone akceptata antaŭ la socio, ĉar tio signifis esti malpli klera kaj nesperta ol la aktiva gejo. Malgraŭ tio ke samseksemo estis tolerata, la ina samseksemo ne estis pozitive akceptata de la socio. Pri tio ekzistis helena maksimo kiu diris ke "la virinoj por la koncipiĝo kaj la viroj por la vivĝuado".

    Antinoo, juna amanto de la imperiestro Hadriano

    En Romio[5], kiu havis similan sistemon al la helena, ankaŭ estis akceptataj samseksaj rilatoj, konsiderante ke ĉiuj homoj iam sentas samseksajn dezirojn, tamen, ĉi tie ankaŭ estis malakceptata antaŭ la socio la pasiva pozicio dum samseksaj rilatoj inter virinoj, sklavoj kaj junuloj, ĉar la aktiva rolo estis konsiderata kiel sinonimo de supereco kaj povo. Kiel ekzemplo troviĝas Julio Cezaro, la fondinto de la Romia Imperio, pri kiu oni diras ke li estis "la viro de ĉiuj virinoj kaj la virino de ĉiuj viroj". Ankaŭ Marko Antonio kaj Oktavio (poste konata kiel Aŭgusto Cezaro) havis virajn amantojn.

    Malgraŭ ĉio, la edziĝo inter samseksuloj ne estis agnoskata eĉ ne menciata en la leĝtekstoj de la Romia Juro. Tiu epoko de toleremo kiam la samseksemo ne estis persekutata iom post iom malaperis pro la penetrado de la juda kaj kristana moraloj kiu daŭras ĝis niaj tagoj.

    La Inkvizicio[redakti | redakti fonton]

    Bruligado de la kavaliro de Hohenberg kaj de lia servanto, kondamnita je la mortpuno en la brulŝtiparo pro sodomio, antaŭ la urbomurego de Zuriko, 1482.

    La persekutado de la samseksemo[6] fare de la Katolika Eklezio estis senhalta dum la tuta Mezepoko, kvankam la sodomio (uzata koncepto) estis utila akuzado kiu kuniĝis kaj ne ĉiam distingiĝis disde la herezo kio malfaciligas ajnan analizadon pri tiu temo. La plej konataj procezoj, kiel la atako al la templanoj, akuzitaj je samseksemaj rilatoj kaj herezaĵoj, estas dubindaj kaj suspektindaj kiuj estis uzitaj tiutempe pro politikaj kialoj. En normalaj cirkonstancoj la nobeluloj kaj privilegiitoj estis malofte akuzataj pri tiuj ĉi "deliktoj", kiuj ĉiam falis sur homoj politike aŭ nobele negravaj, pri kiuj oni malmulte scias. Dum la 5-a jarcento ĝis la 18-a jarcento, la torturo kaj la mortpuno, ĝenerale en la brulŝtiparo, estis la punoj de la samseksemaj kondamnitoj en la plejparto de Eŭropo.

    19-a jarcento kaj komenco de la 20-a[redakti | redakti fonton]

    Dum la Franca Revolucio de 1789 la politiko, ekonomio kaj socio de Francio tute transformiĝis, tiu revolucio finigis la absolutismon kaj la feŭdismon, kaj eĉ la iam plenpova Katolika Eklezio perdis multe da influo sur la socio kaj registaro. Tiuj ĉi ŝanĝoj baldaŭ etendiĝis al la tuta Eŭropo danke al la imperiestro Napoleono, kiu ankaŭ kreos novan punleĝaron, nomata Franca civila kodekso, kio estos la bazo por la novaj punleĝaroj, kie la konsentitaj samseksemaj rilatoj inter adoltoj estos laŭleĝaj. Tiu leĝo en la komenco de la 19-a jarcento markas novan etapon por la samseksamaj rilatoj en granda parto de la kontinento. La samseksemo estis leĝigata en Portugalio (1852) kaj en Pollando (1932). Malgraŭ tio, ankoraŭ restis leĝoj kontraŭ samseksemo kiel la Artikolo 175 en Germanio, la plialtiĝo de la aĝo por konsentitaj samseksemaj rilatoj al 21 jaroj en Nederlando (1911) aŭ la konsiderado de la samseksemo kiel punebla krimo per 2 jaroj en karcero laŭ la punleĝoj de Finnlando (1889).

    Je la fino de la 19-a jarcento en Germanio aperas forta kaj vigla samseksema movado kun la centro en Berlino (kie eĉ aĉeteblis gejaj publikigaĵoj ĉe la kioskoj [7]). Fakte, estis en tiu ŝtato funkciis la Scienc-Humanitara Komitato kaj tie naskiĝis la unua revuo por la samseksema publiko, Der Eigene kaj la unuaj prigejaj filmoj.

    Totalismo de la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

    Studentoj de la Deutsche Studentenschaft, organizata de la nazia partio, defilas antaŭ la Institut für Sexualwissenschaft en Berlino la 6-an de majo 1933 - antaŭ ol disrabi kaj konfiski arkivojn, librojn kaj fotojn por bruligi ilin.

    Post la florado de tiu samseksema movado, en diversaj landoj instaŭriĝis diktatorecaj reĝimoj kiuj en multaj kazoj akrigis la leĝaron kontraŭ la samseksemo. Kelkaj el tiuj diktaturoj estis naci-socialisma: de Adolf Hitler (en Germanio), tiu de Benito Mussolini (en Italio) kaj tiu de Francisco Franco (en Hispanio), kaj ankaŭ la komunismaj diktaturoj en la Oriento, kiuj malbonigis la rajtojn de la samseksema komunumo.

    Faŝismaj diktaturoj (nacisocialismo, faŝismo kaj frankismo)[redakti | redakti fonton]

    La faŝismo, same kiel aliaj diktatorecaj ideologioj kaj politikaj sistemoj populariĝis en Eŭropo dum la 1930-aj jaroj. Granda parto de Eŭropo estis regata de tiuj diversaj totalitaraj sistemoj, ĉar la ekspansio de la nazia Germanio[8] tra granda teritorio de la kontinento, escepte de Britio kaj Irlando, aŭ aliaj aliancitaj aŭ neŭtralaj diktaturoj (la Italio de Benito Mussolini (vidu Faŝisma Italio) [9] aŭ la Hispanio de Francisco Franco (vidu Frankisma Hispanio) [10]) okazigis la preskaŭ tutan ekspansion de tiaj diktaturoj tra la plejparto de Eŭropo. Sub tiuj diktaturoj, en multnombraj kazoj estas la eklezia aŭtoritato kiu kontrolas la publikan kaj privatan moralon, kiu inkluzivas subpreman seksan konduton pri ajna devojigo de la reganta modelo de tio kio apartenas al viro kaj tio kio apartenas al virino. Tio videblis en la persekutado de la samseksemo en la reĝimoj de Franco aŭ de Hitlero.

    Laŭ la statistikoj, sub la nazia Germanio, pro samseksemo, estis arestitaj ĉ. 100.000 personoj, el kiuj 50.000 estis kondamnitaj je enkarcerigo. Krome, oni estimas ke en tiu periodo estis murdataj inter 15.000 kaj 600.000 samseksemuloj (la granda diferenco temas pri la kalkulado aŭ ne de la judoj), la plimulto el ili en koncentrejoj, kie la kuracistoj eksperimentis kun ili por la trovado de la "geno de la samseksemo" kun la celo "kuraci" la estontajn germanajn samseksemulojn. Cetere, la gejoj estis viktimoj de iliaj karcerkunuloj pro la tiuepoke reganta homofobio. En Hispanio, dum la frankismo, estas ĉirkaŭkalkulataj pli ol 5.000 personoj arestitaj pro ilia samseksemeco.

    Socialismaj diktaturoj[redakti | redakti fonton]

    Ekde la komenco de la 1950-aj jaroj ĝis 1989 ĉiuj ŝtato de Orienta Eŭropo suferis plurajn komunismajn diktaturojn kiuj estis kontrolataj de Sovetunio[11]. La samseksemo estis persekutata en la komenco de multaj el tiuj reĝimoj, kvankam ĝenerale, la leĝaro malrapide ŝanĝiĝis, ĉar la samseksemo estis laŭleĝa en Hungario (1961), en Ĉeĥio (1962), en Bulgario (1968) kaj en Orienta Germanio… kiel escepto, en Rumanio estis ellaborata la Artikolo 200 kiu persekutis la samseksajn rilatojn kaj publike kaj private.

    Nuntempo[redakti | redakti fonton]

    Samseksa juna paro zorgas infanon.

    Post la malaperado de tiuj ĉi diktaturoj, la demokratio reaperis en tuta Eŭropo. Menciindas ankaŭ ke la Eklezio perdadas influon en la politika vivo, ĉar la disiĝo inter Eklezio kaj la Ŝtato iom post iom efektiviĝis. Tiu fakto, plus la vigliĝo de la GLAT-komunumo, estis grava faktoro por la moderniĝo de la eŭropa socio kaj por la akceptado de la samseksemo. Laŭ tiu vojo, la diversaj eŭropaj administradoj, kaj ŝtataj kaj regionaj, iom post iom nuligis la leĝojn kiuj punis aŭ diskriminaciis la samseksemulojn, sed multe pli ĵuse, tiuj leĝoj ampleksiĝadas por ke la samseksemuloj havu la samajn rajtojn kiel la aliseksemuloj, tiaj kiaj la registrita partnereco aŭ la edzeco, aŭ la nuligado kaj punigado de la homofobio. Ekzemplo de tiu intensa laboro estas tiu kiun faris la Eŭropa Parlamento (la sola organizo de la Unio kiu estas rekte elektata de la eŭropanoj) kiu konsideras la homofobion kiel timon kaj absurdan malakcepton de la GLAT-a komunumo bazataj sur antaŭjuĝoj kaj ĝi estas komparata kun rasismoksenofobio.

    Geja Fiero en Rejkjaviko en 2004.

    Tiu ĉi eŭropunia institucio firme kontraŭstaras la diskriminacion (inter ili, la diskriminacio pro seksa orientiĝo) kaj petas la ŝtatojn garantiadon de la protektado de la GLAT-a komunumo je homofobiaĵoj, pliiĝo de la kampanjoj kontraŭ la homofobio (pere de edukaj, administraj, juraj kaj leĝaj metodoj) kaj ke la Eŭropa Komisiono okupiĝu pri la plenumado de la Ĉarto de fundamentaj rajtoj de la Eŭropa Unio kaj de la traktatoj de la Eŭropa Komunumo. Aldone, Thomas Hammarberg de Eŭropa Konsilio autoris dokumenton "Diskriminacio pro seksa orientiĝo kaj seksa identeco".[12]

    Malgraŭ tiu akcelado, kaj la agnoskado de samseksemo post la Dua mondmilito, menciindas ke en la junaj demokratioj de Orienta Eŭropo ankoraŭ regas fortan homofobion kaj la akceptado de la samseksemo ne estas tiel alta kiel en Okcidenta Eŭropo.

    Registritaj partnerecoj[redakti | redakti fonton]

    Konsekvence de la novaj trajtoj de samseksemo kiu fortikiĝis ekde la reveno de la demokratio al Eŭropo, la malsamaj ŝtatoj ĝustigis siajn leĝojn laŭ tiu celo, t.e. ne plu persekuti la samseksemulojn unue, kaj pli malfrue, aprobi pliajn rajtojn al GLAT-personoj. Tiuj ĉi rajtoj speciale aperis ekde la 1990-aj jaroj, kelkaj ekzemploj estas la registrita partnereco kaj la samseksa edzeco. Ĉio ĉi igis Eŭropon la plej avangarda kontinento rilate al la rajtoj de la samseksemuloj. Tamen, homofobio ankoraŭ regas ĉefe en la oriento de Eŭropo kie socialismaj diktaturoj malpermesis ĝin kaj en la konservativaj kaj kristanaj partioj.

    Leĝigado pri samseksemo laŭ landoj[redakti | redakti fonton]

    Norda Eŭropo[redakti | redakti fonton]

    Lando Samseksemaj praktikoj senpunigitaj Agnoskataj unioj Edziĝo inter samseksuloj Samseksemuloj rajtas militservi Adoptado Malpermesas diskriminacion
    Britio Jes laŭleĝa ekde 1967 (1980 en Skotlando kaj 1982 en Nord-Irlando) Jes laŭleĝa ekde 2005 Jes aktualiĝos en 2014 Jes Jes Jes malpermesas la plimulton de la diskriminacioj
    Danio Jes laŭleĝa ekde 1933 Jes laŭleĝa ekde 1989 Jes laŭleĝa ekde 2012 Jes Jes Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Estonio Jes laŭleĝa ekde 1992 Ne Ne Jes Ne Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Finnlando Jes laŭleĝa ekde 1971 Jes laŭleĝa ekde 2002 Jes laŭleĝa ekde 2017 Jes Jes nur idoj de la edz(in)oj Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Irlando Jes laŭleĝa ekde 1993 Jes laŭleĝa ekde 2011 Jes laŭleĝa ekde 2015 Jes Jes nur idoj de la paro Jes malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Islando Jes laŭleĝa ekde 1940 Jes laŭleĝa ekde 1996 Jes laŭleĝa ekde 2010 Jes Jes nur registritaj paroj Jes malpermesas plimulto de la diskriminacioj
    Latvio Jes laŭleĝa ekde 1992 Ne Ne konstitucia malpermeso Ne malpermesita la militservado Ne nur edziĝintaj paroj Jes malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Litovio Jes laŭleĝa ekde 1993 Ne Ne Jes Ne Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Manksinsulo Jes laŭleĝa ekde 1994 Jes laŭleĝa ekde 2005 Ne Jes Ne Jes malpermesas la plimulto de diskriminacioj
    Norvegio Sí laŭleĝa ekde 1972 Sí laŭleĝa ekde 1993 Sí laŭleĝa ekde 1/1/2009 Sí Sí Sí malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Svedio Jes laŭleĝa ekde 1944 Jes laŭleĝa ekde 1995 Jes laŭleĝa ekde 1/05/2009 Jes Jes nur registritaj paroj Jes malpermesas kelkajn diskriminaciojn

    Suda Eŭropo[redakti | redakti fonton]

    Lando Samseksaj praktikoj senpunigitaj Agnoskataj unioj Edziĝo inter samseksuloj Samseksemuloj rajtas militservi Adoptado Malpermesas diskriminacion
    Grekio Jes laŭleĝa ekde 1951 Ne Ne Ne ne rajtas militservi Ne Jes malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Hispanio Jes laŭleĝa ekde 1979 Jes laŭleĝa ekde 1998 Jes laŭleĝa ekde 2005 Jes Jes Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Italio Jes laŭleĝa ekde 1890 Ne Ne Jes Ne nur edziĝintaj paroj rajtas Jes malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Kipro Jes laŭleĝa ekde 1998 Ne Ne Ne ne rajtas militservi Ne Jes malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Malto Jes laŭleĝa ekde 1973 Ne Ne Jes Ne Jes malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Portugalio Jes laŭleĝa ekde 1983 Jes laŭleĝa ekde 2001 Jes laŭleĝa ekde 2010 Jes Ne Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    San-Marino Jes laŭleĝa ekde 1864, denove punita en 1974 kaj sen puno ekde 2001 Ne Ne Nekonata Ne Ne
    Turkio Jes laŭleĝa ekde 1858 Ne Ne Ne ne rajtas militservi Ne Ne
    Vatikano No No No No sen armeo No No

    Centra Eŭropo[redakti | redakti fonton]

    Lando Samseksemaj praktikoj senpunigitaj Agnoskataj unioj Edziĝo inter samseksuloj Rajto je militservado Adoptado Malpermesas diskriminacion
    Aŭstrio Jes laŭleĝa ekde 1971 Jes kunvivado sen registro ekde 2003, propono por registrado Ne Jes Ne Jes malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Belgio Jes laŭleĝa ekde 1792 Jes laŭleĝa ekde 2000 Jes laŭleĝa ekde 2003 Jes Jes Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Ĉeĥio Jes laŭleĝa ekde 1962 Jes laŭleĝa ekde 2001 Ne Jes Ne Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Francio Jes laŭleĝa ekde 1791 Jes laŭleĝa ekde 1999 Jes laŭleĝa ekde 2013 Jes Jes fraŭlaj gejoj rajtas adopti Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Germanio Jes laŭleĝa ekde 1969 (1968 en Orienta Germanio) Jes laŭleĝa ekde 2001 Ne Jes Jes nur idoj de edz(in)oj Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Liĥtenŝtejno Jes laŭleĝa ekde 1989 Ne Ne Nekonata Ne Ne
    Luksemburgo Jes laŭleĝa ekde 1795 Jes laŭleĝa ekde 2004 Ne Jes Ne Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Monako Jes laŭleĝa ekde 1793 Ne Ne dependas de la armeo de Francio Nekonata Nekonata
    Nederlando Jes laŭleĝa ekde 1811 Jes laŭleĝa ekde 1998 Jes laŭleĝa ekde 2001 Jes Jes Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Pollando jes laŭleĝa ekde 1932 Ne Ne jes Ne jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Slovakio Jes laŭleĝa ekde 1962 Ne Ne Jes Ne Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Slovenio Jes laŭleĝa ekde 1977 Jes laŭleĝa ekde 2006 Ne Jes Ne Jes malpermesas la plimulton de la diskriminacioj
    Svislando Jes laŭleĝa ekde 1942 Jes laŭleĝa ekde 2007 Ne Jes Ne Jes malpermesas ĉian diskriminacion

    Orienta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

    Lando Samseksemaj praktikoj senpunigitaj Agnoskataj unioj Edziĝo inter samseksuloj Rajto je militservado Adoptado Malpermesas diskriminacion
    Albanio Jes laŭleĝa ekde 1995 Ne Ne Jes Ne Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Armenio Jes laŭleĝa ekde 2003 Ne Ne Ne Ne Ne
    Azerbajĝano Jes laŭleĝa ekde 2000 Ne Ne Jes Ne Ne
    Belorusio Jes laŭleĝa ekde 1994 Ne Ne Ne ne rajtas militservi Ne Ne
    Bosnio-Hercegovino Jes laŭleĝa ekde 1996 (1998 en Serba Respubliko) Ne Ne Jes Ne Jes malpermesas la plimulton de la diskriminacioj
    Bulgario Jes laŭleĝa ekde 1968 Ne Ne Jes Ne Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Hungario Jes laŭleĝa ekde 1962 Jes registrita kunvivado en 1/1/2009 Ne Jes Ne Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Kartvelio Jes laŭleĝa ekde 2000 Ne Ne Ne Ne Jes malpermesas la plimulton de la diskriminacioj
    Kroatio Jes laŭleĝa ekde 1977 Jes laŭleĝa ekde 2003 Ne Jes Ne Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Makedonio Jes laŭleĝa ekde 1996 Ne Ne Jes Ne Ne
    Moldavio Jes laŭleĝa ekde 1995 Ne Ne Jes Ne Ne
    Montenegro jes laŭleĝa ekde 1977 Ne Ne jes Ne Ne
    Rumanio jes laŭleĝa ekde 1996 Ne Ne jes Ne jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Rusio Jes laŭleĝa ekde 1993 Ne Ne jes Ne Ne
    Serbio Yes laŭleĝa ekde 1994 (1981 en Vojvodino) No No konstitucia malpermeso No ne rajtas militservi No Jes malpermesas ĉian diskriminacion
    Ukrainio Yes laŭleĝa ekde 1992 No No Yes No Jes malpermesas ĉian diskriminacion

    Registrita partnereco[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo registrita partnereco.

    La civilaj ligoj aperis fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj por la kreado de nova familia ligo simile al la edziĝo sed centrita en la samseksaj paroj. La unuaj ŝtatoj kiuj adoptis tiujn civilajn ligojn estis eŭropaj, Danio (en 1989) kaj Norvegio (en 1993), ĝis nun, granda parto de la ŝtatoj kaj regionoj permesas la registritan partnerecon.

    Samseksa edzeco[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo samseksa edzeco.
    Nupto de Mathieu Chantelois kaj Marcelo Gomez.

    La samseksa edzeco estis unuafoje regulata en Nederlando[13] (2001) kun la celo avanci pli ol la registritaj partnerecoj, la edziĝo inter samseskuloj egaligas la edziĝojn de samseksaj kaj aliseksaj paroj, kiu ankaŭ inkluzivas la infanadoptadon. En Eŭropo, ĝi estas nun laŭleĝa en kvin ŝtatoj, dume la resto de la ŝtatoj debatas tiun edziĝon aŭ ne videblas baldaŭa aprobo.

    Tradicie la ekologiaj, socialismaj, socialdemokrataj, centristaj kaj liberalaj partioj favorigas la edziĝon inter samseksuloj aŭ la GLAT-ajn rajtojn ĝenerale; tamen, la konservativaj, demokristianaj kaj naciistaj partioj oponiĝas al ties agnoskado. Tamen, tio ne estas ĝenerala tendenco, ĉar ekzistas kelkaj esceptoj kiel tiu de Italio, kie la socialdemokratoj de Romano Prodi konsideras ke la edziĝo inter samseksuloj estas "tre radikala", aŭ kiel tiuj de Nederlando, Norvegio aŭ Svedio kie konservativaj partioj favorigas kaj eĉ aprobis leĝojn en la parlamento por la samseksaj edziĝoj[14][15][16]

    Socio kaj samseksemo[redakti | redakti fonton]

    Homofobio[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Homofobio.

    Malgraŭ la avancoj rilate la rajtojn de la GLAT-a kolektivo en Eŭropo kaj la batalo kontraŭ la homofobio, ankoraŭ ĝi ne malaperis, kaj ĝi regas ĉefe en la antaŭaj komunismaj ŝtatoj. Ankaŭ en Italio la homofobio estas tre forta, malgraŭ tio ke ĝi estas unu el la plej progresismaj landoj de la kontinento. La polemikaĵoj denove ekiĝis post kiam la itala registaro malakceptis subskribi dokumenton por la senpunigado de la samseksemo en la tuta mondo, laŭ propono de la registaro de Francio antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj. Alia polemikaĵo estis ke teknika direktoro de futbalteamo, deklaris dum intervjuo ke li neniam konatiĝis kun samseksemaj futbalistoj kaj se tio okazas li ne listigas ilin por sia futbalteamo.

    En la institucioj[redakti | redakti fonton]

    En la institucia etoso (precipe je ŝtata kaj municipa niveloj), menciindas kelkaj kazoj de homofobio, kiuj eĉ se estas konmdanitaj de la eŭropuniaj institucioj, daŭre ekzistas.

    Kazimierz Marcinkiewicz (maldekstre) kaj Lech Kaczyński (dekstre).

    Ekzemplo de tiu homofobio estas kelkaj agoj de la nuna registaro de Pollando, kiu estas formata de konservativaj kaj naciismaj partioj, kiuj leĝigas kontraŭ la "promociado de samsekesmo" (principe ili celis malpermesi al samseksemuloj esti instruistoj, sed poste ili intencis mildigi tion, sen klarigi la punon,[17] oni esploris la eblan samseksemon de la Teletubbies por vidi ĉu ĝi disvastigis ĝin inter la polaj infanoj,[18] aŭ malpermesita la elsendo de epizodo de Little Britain pro la apero de samseksema pastro kaj ties amanto.[19] Plej oftaj estas malpermesoj aŭ provoj pri paradoj de samseksemuloj (kiel la Geja Fiero) en diversaj urboj, inter ili Moskvo[20], kie okaze de Eŭrovido la polico arestis manifestantojn, inter ili, esperantistinon[21]; Varsovio,[22] PoznanoRigo (en la kazo de Moskvo, grupo da gejoj kaj lesboj estis insultitaj kaj agresitaj de radikalaj naciistoj kaj ortodoksuloj kiam la grupo celis atingi la Urbodomon por liveri leteron favore al la geja parado[23] kaj la aŭtoritatuloj, anstataŭ protekti ilin, arestis 20 aktivistojn. La urbestro diris ke tia parado estas 'satanaĵo'.

    En la socio[redakti | redakti fonton]

    Socie, la homofobio ankoraŭ multe gravas en specifaj sektoroj, ĝi estas esprimata diversmaniere:

    Bertrand Delanoë
    • La homofobiaj komentoj havas longan historion, kiel ekzemple tiu de Rocco Buttiglione koncipante la samseksemon kiel "peko",[24] tiuj de la unua pola ministro diris ke "Se iu persono celas kontaĝi aliajn sian samseksemon, la Ŝtato devas interveni en tiu perforto de la libereco"[25] aŭ tiu de Alessandra Mussolini (nepino de la itala diktatoro Benito Mussolini) al Vladimir Luxuria (transgenra parlamentano) "Pli bone esti faŝisto ol gejaĉo".[26]
    • Ankaŭ la enketoj kaj esploroj montras la gradon je ekzistanta homofobio, kiuj indikas ke pli ol 40% de la rumanoj pensas ke la samseksemuloj devus esti forpelitaj de la lando.
    • La agresoj kaj ĝenadoj, ne oftas en Eŭropo, sed ili okazas. Ekzemplo povus esti la okazintaĵo je la 6-a de oktobro 2002, kiam viro vundtranĉis Bertrand Delanoë en la abdomeno dum publika evento. La urbestro de Parizo (unu el la unuaj politikistoj kiu publike deklaris sian samseksemon en Francio) estis operaciita kaj post kelkaj ripoztagoj, revenis al la Urbodomo. En la unuaj deklaroj, la arestito agnoskis ke li ne ŝatis "la politikistojn kaj speciale la gejojn".[27][28] Ankaŭ menciindas la agresado suferita de du junaj gejoj kiam ili kisis unu la alian en publika naĝejo de Madrido,[29] aŭ la okazintaĵoj dum la parado de 2004 en Krakovo nomata "Parado de Toleremo", kie grupo da personoj akompanis la manifestantojn krie timigante ilin dirante "Murdistoj!" "Gejaĉoj al hospitalo!",

    Festoj, paradoj kaj manifestacioj[redakti | redakti fonton]

    Geja Fiero[redakti | redakti fonton]

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geja Fiero.

    En multaj eŭropaj urboj, la Tago de la Geja Fiero estas celebrata per multnombraj festoj, manifestacioj kaj karavanoj. Kelkaj el ili, kiel tiu de Berlino, estas inter la plej multnombraj de la mondo. Ĝenerale, ili estas permesataj kaj ne ekzistas surstrataj konfliktoj, kvankam multfoje ekzistas konfliktoj kun la institucioj kaj homofobaj grupoj de la socio kiuj intencas malpermesi tiun defiladon.

    Europride[redakti | redakti fonton]

    Ĉielarka flago en Piccadilly Circus, Londono, Eŭroparado 2006
    Elirejo de la metrostacio en Chueca
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Europride.

    La Europride estas evento organizata ĉiujare ekde 1992 kun la celo promocii la videbligon de la GLAT-personoj kaj de iliaj defendantoj en Eŭropo.

    Ĉiujare ĝi estas celebrata en malsama urbo, kaj ĝis nun ĝi estis celebrata en urboj kiaj Londono (1992 kaj 2006), Berlino (1993), Amsterdamo (1994), Parizo (1997) kaj Madrido (2007).

    Zonoj kun aktiva kaj grava GLAT-a kolektivo[redakti | redakti fonton]

    Urboj: Sitges (Hispanio)

    Kvartaloj kaj stratoj:

    Koncernaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Piednotoj[redakti | redakti fonton]

    1. http://www.historia-homosexualidad.org/historia-gay/historia-homosexualidad/costumbres-gay/grecia-gay/grecia-gay.html
    2. http://rosi2006.multiply.com/journal/item/254[rompita ligilo]
    3. http://www.islaternura.com/APLAYA/NoEresElUnico/aLETRA/Al/Alejandro/AlejandroHefestion.htm[rompita ligilo]
    4. http://www.historia-homosexualidad.org/historia-gay/historia-homosexualidad/literatura-gay/homosexuales-famosos/alejandro-magno-gay/alejandro-magno-gay.html
    5. http://www.imperioromano.com/156/la-sexualidad-en-roma.html[rompita ligilo]
    6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-29. Alirita 2010-10-21.
    7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-04-03. Alirita 2010-10-21.
    8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-21. Alirita 2010-10-21.
    9. https://archive.is/20120529020806/noticias.terra.es/2008/genteycultura/0727/actualidad/la-nieta-de-mussolini-dice-que-el-dictador-no-odiaba-a-los-gays.aspx
    10. http://foros.universogay.com/mensaje-homosexualidad-en-la-guerra-civil-espanola-y-la-dictadura-de-franco-tomo-iix.html[rompita ligilo]
    11. http://historia.libertaddigital.com/la-homosexualidad-en-la-urss-1276238125.html
    12. http://www.coe.int/t/Commissioner/Source/LGBT/LGBTStudy2011_en.pdf
    13. http://anodis.com/nota/6746.asp[rompita ligilo]
    14. http://www.lemonde.fr/cgi-bin/ACHATS/acheter.cgi?offre=ARCHIVES&type_item=ART_ARCH_30J&objet_id=958694&clef=ARC-TRK-D_01[rompita ligilo]
    15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-19. Alirita 2010-10-21.
    16. http://www.elmundo.es/2000/09/13/sociedad/13N0007.html
    17. http://www.elpais.com/articulo/sociedad/Polonia/quiere/excluir/profesores/homosexuales/ensenanza/elpepusoc/20070316elpepusoc_4/Tes
    18. http://www.20minutos.es/noticia/240031/0/polonia/teletubbies/gay/
    19. http://www.diarioadn.com/sociedad/detail.php?id=29949
    20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2010-10-21.
    21. http://www.liberafolio.org/2009/esperantisto-brutale-arestita-en-moskvo
    22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-08. Alirita 2010-10-21.
    23. http://www.elpais.com/articulo/sociedad/Detenidos/veinte/activistas/orgullo/gay/Moscu/elpepusoc/20070528elpepisoc_1/Tes
    24. http://www.elmundo.es/elmundo/2004/10/26/internacional/1098784691.html
    25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-18. Alirita 2006-12-18.
    26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2010-10-21.
    27. http://news.bbc.co.uk/hi/spanish/news/newsid_2303000/2303053.stm
    28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-08. Alirita 2010-10-21.
    29. http://www.nodo50.org/tortuga/article.php3?id_article=4230


    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.