Eŭropa Esperanto-Unio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 35: Linio 35:


==Kongresoj==
==Kongresoj==
Ĝis nun okazis [[Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio]] ([[KEEU]]) 8 fojojn. En somero de [[2008]] okazis en [[Herzberg am Harz]], [[Germanio]]. En 2012 ĝi okazis en [[Galivo]] (''/Galway/Gaillimh'', [[Irlando]]). La temo de la kongreso estos "Lerni lingvojn en la EU: lerni pli, kosti malpli".
Ĝis nun 9 fojojn okazis [[Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio]] ([[KEEU]]). En somero de [[2008]] ĝi okazis en [[Herzberg am Harz]], [[Germanio]], kaj en somero de 2012 en [[Galivo]] (''/Galway/Gaillimh'', [[Irlando]]). La temo de la kongreso de 2012 estis "Lerni lingvojn en la EU: lerni pli, kosti malpli".


{| class="wikitable sortable centre"
{| class="wikitable sortable centre"

Kiel registrite je 17:35, 16 jul. 2013

Kunsido de EEU, UK 2003

La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas asocio por antaŭenigi Esperanton en la Eŭropa Unio por igi la Eŭropan Union lingve efika kaj sendiskriminacia.

La asocio fondiĝis en la UK 1977 en Rejkjaviko; poste ĝi estis plurfoje revivigita.

EEU estas leĝe registrita asocio ekde majo 2005 en Belgio. En Bruselo ĝi kreis komunikadcentron kiu i.a. celas informi Eŭroparlamantanojn pri Esperanto.

Oficiala organo de EEU estas Eŭropa Bulteno. Detala historio de EEU legeblas en aparta artikolo.

Estraro

Estraro elektiĝis dum la Universalaj Kongresoj 2005 en Vilno kaj 2011 en Kopenhago.

posteno 2005 2011
Prezidanto Dro Seán Ó Riain
Vicprezidanto Flory Witdoeckt
Kasisto
Sekretario Zlatko Tiŝljar
membroj

Agado

Dum 2011 en Kopenhago EEU partoprenis en kongresa foiro reklamante sian sekvajaran kongreson kaj organizis du kunvenojn de la Asembleo kaj akceptis jenajn decidojn:

1) EEU proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.
Citaĵo
 Tibor Sekelj estis ne nur elstara esperantisto kun multegaj meritoj sed escepte sukcesa verkisto kies pli ol 20 libroj inter kiuj triono estis verkita en Esperanto estis tradukita al multaj lingvoj. Li estis esploristo, geografo, arkeologo, etnologo, muzeologo, ĵurnalisto, filmisto, alpisto, aventuristo kaj do la plej fama esperantisto ekster la movado. Li fondis dekon da landaj E-asocioj ĉefe en Azio kaj Suda Ameriko kaj kvardekon da E-societoj. 
— Universala Kongreso en Kopenhago kaj agado de EEU, Zlatko Tišljar
2) EEU startigis la eŭropan civitanan iniciaton per leĝpropono al Eŭropa Komisiono ke « EU oficialigu la kantadon de eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto laŭ la tradiciaj vortoj de EEU, membro de la Civitana Platformo por Multlingveco starigita de la Eŭropa Komisiono en 2009. »

Kongresoj

Ĝis nun 9 fojojn okazis Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (KEEU). En somero de 2008 ĝi okazis en Herzberg am Harz, Germanio, kaj en somero de 2012 en Galivo (/Galway/Gaillimh, Irlando). La temo de la kongreso de 2012 estis "Lerni lingvojn en la EU: lerni pli, kosti malpli".

Datoj Urbo Lando Partoprenantoj landoj
9 2012-07-16/20 Galivo  Irlando 157 28 [1]
8 2008-05-28/06-02 Herzberg am Harz  Germanio 400[2] 23
7 2007-07-28/08-04 Maribor  Slovenio 256 29
6 2004-08-25/29 Bilbao  Hispanio 284 24
5 2002 Verono  Italio
4 2000-04-27/05-01 Ostendo  Belgio 400
3 1997 Stutgarto  Germanio
2 1995-06-02/06 Parizo  Francio > 400
1 1992 Verono  Italio

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. GALIVO/GALWAY/GAILLIMH 2012
  2. Kongreso komuna kun Germana Esperanto-Asocio

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retpaĝaro de EEU greke Pri la historio de EEU (el Libera Folio) greke Universala Kongreso en Kopenhago kaj agado de EEU en la Blogo de Zlatko Tišljar