Jeseník: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Esperantistoj: plibonigadeto per AWB
Linio 121: Linio 121:
* {{ĝemeleco|Moree|Aŭstralio|}}
* {{ĝemeleco|Moree|Aŭstralio|}}


==Esperanto en Joseník==
==Esperanto en Jeseník==


Oni fondis Esperanto-grupon tie [[1923]]. Hodiaŭ estas gastigantoj de [[Pasporta Servo]] tie.
Oni fondis Esperanto-grupon tie [[1923]]. Hodiaŭ estas gastigantoj de [[Pasporta Servo]] tie.

Kiel registrite je 23:29, 25 sep. 2016

Jeseník
(Frývaldov)
germane: Freiwaldau
urbo
Urbodomo en Jeseník
Blazono
Oficiala nomo: Jeseník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Nisa princlando, Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro, Hrubý Jeseník
Rivereto Bělá
Situo Jeseník
 - alteco 432 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 47″ N 17° 12′ 17″ O / 50.22972 °N, 17.20472 °O / 50.22972; 17.20472 (mapo)
Areo 38,22 km² (3 822 ha)
Loĝantaro 12 217 (20.08.2010)
Denseco 319,65 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 01
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 536385
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jeseník
Retpaĝo: www.jesenik.org
Portalo pri Ĉeĥio

Jeseník estas signifa banloka kaj administrativa centro en Silezio. Ĝi situas en montetarregiono, ĉirkaŭata per altaj montodorsoj de montarparto Hrubý Jeseník, apartenanta al montaro Jeseníky, en larĝa valo de rivereto Bělá. En la urbo vivas 13 300 loĝantoj.

La vilaĝo estis fondita antaŭ la jaro 1267, la urbo ĝi fariĝis jam en la jaro 1295. Tiutempe ĝi estis konsisto de princlando de Nisa kaj episkopujo en Vroclavo. La hodiaŭa nomo de la urbo estas el la jaro 1947, antaŭe la urbo nomiĝis Frývaldov. La antaŭa signifa minista urbo estas dum lastaj du jarcentoj konata pli multe kiel klimata banloko. Pioniro de akvokuracado Vincenz Priessnitz (17991851) fondis ĝin en la jaro 1830. En maldekstra bordo de valo Bělá li konstruigis ampleksan banlokan komplekson Gräfenberg, kie hidroterapio fariĝis bazo por kuracado de malsanoj de cirkulorganoj, metabolo kaj glandoj kun interna sekrecio, netuberkulozaj malsanoj de spirorganoj, animperturboj kaj haŭtmalsanoj. Oni emfazis kaj ĝis nun oni emfazas movigkuracadon, plenigita de dietoterapio kaj eluzo de eminentaj turismaj kaj sportaj kondiĉoj. Sezono estas tutjara.

En la unuaj jarcento de la ekzistado de Jeseník oni ĉi tie minis oron kaj neferajn metalojn. Malintensigo de la minado signifis malrapidigon de la evoluo de urbo, al kio kontribuis ankaŭ dividiĝo de Silezio en la jaro 1742, post kiu Jeseník troviĝis en periferio de Aŭstria regno. Sed ankoraŭ antaŭe ĝi devis suferi periodon de sorĉistaj procesoj.

Impulso de la nova disvolviĝo estis fondo de la banloko kaj ties rapide disvastiĝanta fameco. En areo de la banloko kaj ĉirkaŭe de ĉirkaŭaj fontoj estas multnombraj memortabuloj kaj monumentoj kiel esprimo de dankoj por donita banloka kuracado. Kelkaj rememorigas rarajn gastojn aŭ artistojn, ekz. monumento franca (1841), hungara (1840), ĉeĥa (1874) kaj pola (1902), monumento al la oferoj de sorĉistaj procesoj, monumentoj de V. Priessnitz, jubilea el la jaro 1899 kaj monumento el la jaro 1909, busto de Nikolaj Gogol, kiu ĉi tie kuracis sin en la kvardekaj jaroj de la 19-a jarcento, ktp. Industriigon rapidigis konstruado de fervojo inter urboj ŠumperkKrnov.

Partneraj urboj

Esperanto en Jeseník

Oni fondis Esperanto-grupon tie 1923. Hodiaŭ estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.

Esperantistoj

Ŝablono:KapoMunicipoNav Bukovice | Dětřichov | Jeseník Ŝablono:PiedoMunicipoNav