Vápenná (en traduko Kalkŝtona; ĝis la jaro 1949Zighartice) estas submontara municipo en Ĉeĥio sur rivero Vidnávka, situanta inter Sokolský-montodorso, Hornolipská-montetaro kaj Žulova montetaro. Vápenná, simile kiel la proksima Lipová-lázně, havas belegan situon inter grandegaj montaraj masivoj, kio donas al ĝi idealan elirpunkton por la plej diversaj sportaj kaj refreŝigejaj aktivecoj. Vivas ĉi tie 1 183 loĝantoj (2024). Konsisto de la municipo estas ankaŭ Polka.
La unua skribmencio devenas nur el la jaro 1358. Kiel la nomo mem diras, en la vilaĝo kaj en la ĉirkaŭaĵo oni jam dum longaj jarcentoj minis kalkŝtonon. Ŝtonindustrio ĉi tie havas vere tradicion, en la ĉirkaŭaĵo ni povas trovi kvanton da minejoj por granito kaj marmoro.
En la ĉirkaŭaĵo troviĝas ankaŭ kvanto da kavernaj sistemoj, sed alirebligitaj estas sole la konataj Kavernoj Na Pomezí, situantaj proksimume 4 km sudoriente de la vilaĝo.