Ĝermolisto de planlingvoj
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj pri planlingvoj. Movu unufrazajn artikolojn pri planlingvoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Enhavo |
[redaktu] A
[redaktu] Adawa
Adawa estas planlingvo (eble fikcilingvo) proponita de Bruce Foerster. Ĝia celo estas kombini eksprimkapablon el kelkaj malsamaj lingvoj ĉefe la keĉua, kinjarŭanda, kimra kaj araba por eksprimi la vastan atingpovo de homa penso kaj sentoj. Ĝi havas sistemon de emociindikaj vortetoj.
[redaktu] Altuta lingvo
Altuta lingvo estas internacia planlingvo kreita de belga katolika monaĥino Clémence Ternest en 1951. Ĝi estas naturalisma planlingvo bazita sur la latinidaj lingvoj, sed kun skema derivado kaj specialaj sufiksoj por indiki vortkategoriojn.
[redaktu] Anglo-Lato
Anglo-Lato (Anglo-Lat) estas internacia planlingvo proponita de Robert Monteiro aŭ MONTERO en 1967. Ĝi estas kompromisplanlingvo kaj baziĝas sur la angla kaj la hispana lingvo. Skizo pri la projekto aperis en revuo Quinto Lingo.
[redaktu] B
[redaktu] C
[redaktu] Ĉ
[redaktu] D
[redaktu] Dastmen
| Dastmen | |
| Parolata en | la tuta mondo |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | taksoj inter 150 kaj 200 |
| Lingvistika klasifiko |
Planlingvo |
| Oficiala lingvo en | neniu lando |
| Reguligita de | Dactmu Hrekrađja |
Dastmen (dastmene: Dactmen) estas planlingvo konstruita de Juan M. Jiménez Noguera iam (1.978).
[redaktu] D'lateequ
D'lateequ estas arta lingvo de fikcia mondo Teequ. Ĝi havas tre belan kaj interesan skribsistemon, eble inspirita en stenografio, sed sen zorgo pri rapideco. Ekstera ligo: http://www.projectsed.cjb.net/
[redaktu] Domnio
Domnio (Domni) estas internacia planlingvo proponita de Sidni Bond en 1913 la aŭtoro ankaŭ proponis Omnez en 1912 kaj aliajn projektojn, kiel Evoluto, Optezo kaj Meso. La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.41 “1913” de Biblioteko Butler.
[redaktu] Dutalingue
Dutalingue estas esperantido proponita de idisto Alphonse Duthil (Dutil?) (kiu naskiĝis en 1876) en 1908. Dutalingue, vere, estas unua "idido", t. e., unua provo reformi Idon. La aŭtoro ankaŭ proponis optezon.
Ĝi ricevis bibliotekan klasifikon 413.4 "1908" de Biblioteko Butler.
[redaktu] E
[redaktu] Ekstra lingvo
Ekstra lingvo, Extra lingua aŭ Extra-lingua estas planlingvo proponita de A. Miller en 1918. Ĝi estas kompromisplanlingvo inter la angla kaj latinidaj lingvoj.
[redaktu] Eŭlingvo
Eŭlingvo (Eulingua) estas eŭroklono kreita de Joachim Henriksson bazita sur latina lingvo kun influoj de la angla kaj la hispana lingvo.
[redaktu] G
[redaktu] German-Angla
German-Angla estas pra-formo de Tutonish. Ĝi estis proponita de usonano Elias Molee en 1888. Bibliografio:
- Molee, Elias. Plea for an American language or Germanic-English [n.p.] 1888.
- Molee, Elias, 1845- Germanik English, Bristol [S.D.] Bristol news print., 1889. 64 p.
[redaktu] Ĝ
[redaktu] H
[redaktu] Hänäthlîêr
Hänäthlîêr estas fikcilingvo bazita en Sindarin. Ĝia fonetiko estas tro influita de la angla. La projekto ŝajnas naiva kaj nekompleta.
Ekzemploj:
- än tâsh (Kiel vi fartas?)
- Oyen tenäe tash (Mi fartas bone).
- ämeäl (Dankon).
http://hanathlier.tripod.com/index.html
[redaktu] Ĥ
[redaktu] I
[redaktu] Ialo
Ialo estas internacia planlingvo proponita de Henry Frome Jolin el Doylestown, Usono, en 1938.
[redaktu] Ilianóre
Ilianóre estas unua arta lingvo kreita de Jeff Smith en 1999 por fikcia lando Scéaldings, kun klara influo de lingvoj de J.R.R. Tolkien. La projekto restas nekompleta. Ekstera ligo: http://webperso.mediom.qc.ca/~extrudex/lang.html
[redaktu] Interlango
Interlango (InterLang) estas planlingvo proponita de Douglas Green, Kristian Jarventaus kaj Kevin Albrecht en 2003. Ĝi estas propono de skriba lingvo por interreto.
[redaktu] Internacia Lingvo (Schimid)
Internacia Lingvo estas apriora planlingvo proponita de Johann Michael Schmid (1767-1821) en Germanio dum la komenco de 19-a jarcento kaj tuj forgesita. Tre eble estis nur pasigrafio.
[redaktu] J
[redaktu] Jezik Slovianaja
Jezik Slovianaja estas zona planlingvo proponita de Pawel Ciupak al parolantoj de slavaj lingvoj en 2004. Ĝi estas bazita ĉefe sur pola lingvo kaj rilatas al slovio.
- Ekstera ligilo
[redaktu] Ĵ
[redaktu] K
[redaktu] Kordron
Kordron estas arta lingvo kreita de anonimulo. Ĝi estas tre simpla projekto, ĝia apriora vortprovizo havas nur 70 vortojn. Ŝajne ĝi estas elemento al rolludo. Ekstera ligo: http://www.langmaker.com/kordron.htm
[redaktu] Kosmolingvo
Kosmolingvo (Cosmolingvia) estas apriora projekto de internacia planlingvo kreita en 1927 de Samuel Horowitz, el Krakovo, Pollando. Ĝi estas unu el "kosmaj planligvoj". Eble la projekto restis nefinita.
[redaktu] L
[redaktu] Lasonebro
Lasonebro (Lasonebr) estas planlingvo proponita de A. Nilson en 1897. La aŭtoro ankaŭ proponis West-Europisch, Central Dialekt kaj Dialekt Centralia. Lasonebr estas bazita sur la klasika hebrea lingvo. Ĝi ricevas la bibliotekan klasifikon 417.924 laŭ Biblioteko Butler.
[redaktu] Latalmiŝo
Latalmiŝo (Latalmish) estas planlingvo proponita de Ian Burleson en 2004.
[redaktu] Lingvo Cosmopolita
Lingvo Cosmopolita estas propono de René de Saussure en 1913 de reformo de sia Lingvo Kosmopolita. La projekto estis unu el la plej longdaŭra de Saussure, kiu kreis la revuon "Langue Cosmopolite" por divastigi ĝin.
La projekto ricevis klasifikon 413.2 “1913” de Biblioteko Butler.
[redaktu] M
[redaktu] Maldekan
Maldekan estas arta lingvo kreita de Karl Jahn en 2000. Interese, la kazoj estas indikataj per prefiksoj:
- nominativo: 0-
- akuzativo: wu-
- dativo: a-
- ila kazo: ni-
- kominativo: o-
La projekto ŝajnas nekompleta.
[redaktu] Monda latino
Monda latino (Mundi Latin) estas unu el multaj planlingvoj proponitaj de idisto Josef Weisbart, ĝi estas publikita en 1930. La aŭtoro ankaŭ proponis Medialon, Unialon kaj Europalon. Ĝi estis la lasta projekto de Weisbart.
- Bibliografio
Revuo "Tolero"
Paris, 1930,
n-o 21, p. 227.
[redaktu] Mondlinguo
Mondlinguo (ne konfuzu al Mondlingvo) estas unu el planlingvoj proponita de Aldo Lavagnini publikita en 1936. Ĝi estas pra-formo de Mondi Lingua.
[redaktu] Mundial
Mundial estas projekto de Francisko Valdomiro Lorenz kreita antaŭ 1930 bazita en ideoj de René de Saussure. Oni ne konas pliajn detalojn: ĝi ne estas publikigita ĉar ĝia aŭtoro en 1930 aliĝis al Nov-Esperanto.
[redaktu] Ekstera ligo
http://karljahn.tripod.com/lang/Maldekan.htm
[redaktu] N
[redaktu] Neo-latino
Neo-latino (ne konfuzu al Neolatino) estas planlingvo proponita de Sven Lundstöm en Milano 1928. Evidente, ĝi estas bazita sur latina lingvo.
[redaktu] Novam
Novam estas esperantido proponita kiel internacia planlingvo en Parizo 1928 de idisto G. Touflet. Ĝi havas fortan influon de Novialo.
Unuaj versoj de patro nia: Patro nia que es nel sieli, vua nomo santificeveu, vua regno adveneu, vua volo fareveu sur il tero quale nel sielo.
[redaktu] Nove-latina
Nove latina estas modifita latino proponita de J. van Diemen en 1921.
[redaktu] Nuvo-Volapük
Nuvo-Volapük estas volapukido proponita de August Kerckhoffs en 1887. Ĝi estas pli simila al eŭropaj etnolingvoj kaj enkondukis analitikan fleksion kaj firman vortordon.
La projekto ricevis la klasifikon 414.2 “1887” KER de Biblioteko Butler
[redaktu] Nyo'fa
Nyo'fa estas arta lingvo. Ĝia vortordo estas VSO aŭ VOS. La morfologio estas fantazia kaj vortprovizo, apriora.
Ekzemploj:
- kacfq nyo'fa (mi parolas Nyo'faon);
- poss~i flh nulh (vi legas libron hejme);
- cosfl kucfb flh tupt (mia hejmo estas granda);
- Ekstera ligo
[redaktu] O
[redaktu] P
[redaktu] Panlingvo
Panlingvo (Panlingua) estas aposteriora planlingvo proponita de Harve en 1938.
La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1938” de Biblioteko Butler.
Panlingvo estas ankaŭ projekto de modifita latina proponita de Léonard Weber, Lvovo, 1938.
[redaktu] Progresita Angla
Progresita Angla aŭ Advanced English estas planlingvo proponita de Pascal A. Kramm en 2004. Ĝi estas nur la angla lingvo skribata fonetike per Internacia Fonetika Alfabeto laŭ la moderna prononco de Usono. Ŝajnas esti tre naiva propono sen rilato al Baza angla.
[redaktu] Q
[redaktu] R
[redaktu] Romano (planlingvo)
Romano aŭ Linguo romane universale estas planlingvo bazita sur latina lingvo proponita de Slonimski en Varsovio 1910. Ĝi estas praformo de Neoromano. Oni diras ke ambaŭ la projektoj estus pastiĉo de Romanal, sed Romanal aperis nur en 1909, sekve, tiu estus malfacila, kvankam ne malebla.
[redaktu] Rompata Germana
Rompata Germana (Broken German) estas zona planlingvo proponita de Joshua E. Horn en 2004. Ĝia celo estas funkcii kiel neŭtrala simpligita dialekto inter germanparolantoj.
[redaktu] S
[redaktu] Silargo
Silargo (Silarg) estas planlingvo proponita de J. P. Mallaroni en 2004 por servi de komunikilo al samseksmuloj, gejoj kaj lesboj. Silarg uzas propran alfabeton, iom simila al araba alfabeto. Ĝia prononco kaj gramatiko estas iom malsimpla. Ekstera ligo: http://www.argor.org/
[redaktu] Simpla
Simpla aŭ Simplalang estas esperantido proponita de Samuel Frederickson en 2002. Ĝi celas esti pli simpla ol Esperanto al parolantoj de angla lingvo. La aŭtoro rezignis la projekton en 2003.
[redaktu] Simpliigita lingvaĵo
Simpliigita lingvaĵo (Langage simplifié) estas projekto de apriora lingvo proponita de Thaüst, de Toulon, antaŭ 1889. Ĝi uzas malsimplan alfabeton kun 60 literoj. La vortoj estas unusilabaj, ĉiuj vortoj kun pli ol unu silabo estas kunmetita. La projekto neniam estis eldonita.
[redaktu] Snifferanto
Snifferanto estas Esperantido kreita en la 22-a de februaro, 2006. Eksteraj ligoj
- http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo/
- http://pp.kpnet.fi/jhii (Tiu ĉi paĝo havas la plej de siaj ligoj en Finna lingvo)
- http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo/gramatiko.html
- http://www.elisanet.fi/jhii/fervojo/
- http://www.youtube.com/results?search_query=snifferanto
[redaktu] Socceranto
Socceranto estas projekto de esperantido kreita de argentinano Ignacio Van Gelderen kaj britaj fratoj Ted kaj Peter Freedman en 2006. Sia nomo provenas el la vortoj soccer (angle futbalo) kaj Esperanto. Ili kreis tiun lingvon (ĉefe) por futbalaro (futbalistoj, futbalfavorantoj kaj juĝistoj). Eksteraj ligoj
- http://www.lulu/socceranto
- http://www.volny.cz/toascii.cs/mirka.kosnarova/INFORMILO/INFORMILO_2006_10.html
[redaktu] Soundwriting
Soundwriting (angle: sonskribo) estas planlingvo proponita de Bivins en 1960, bazita sur angla lingvo. Tre eble pli unu provo al simpligo de angla ortografio por servi kiel internacia lingvo.
[redaktu] Ŝ
[redaktu] T
[redaktu] Tyl-Sjok
Tyl-Sjok estas moderna apriora lingvo kreita en 2001 de Henrik Theiling, kiu ankaŭ kreis Fukhianon. Ĉiuj radikaj vortoj estas dusilabaj kaj la vortordo estas SVO, ne estas artikoloj aŭ liga verbo (esti). Ekstera ligo: http://www.kunstsprachen.de/s2/
[redaktu] U
[redaktu] Unesal Interlingu
Unesal Interlingu estas esperantido proponita de Erich Weferling en 1923. La projekto estas kompromiso inter Esperanto kaj Ido kun influo de Okcidentalo. La aŭtoro lernis Esperanton en 1907 kaj pasis ĵus al Ido en 1909, kaj partoprenis Ido-movadon ĝis 1924. Li ankaŭ proponis Intal.
[redaktu] Ungil
Ungil estas arta lingvo bazita sur latino. Ĝia vortprovizo estas tre deformita. La vortordo estas VSO. Ekstera ligo: http://www.geocities.com/Athens/Acropolis/9219/ungil.html
[redaktu] Uniala
Uniala estas internacia planlingvo proponita en 1923 de P. J. Troost kaj Petro Stojan. Unuaj versoj de patro nia: Patro nosyo qi e an cielus, santifita esay noma tuya, venay rega tuya, facay volunta tuya qom an cielu eti sur la tera.
[redaktu] Universal (Radzeckim)
Universal estas planlingvo proponita de Zviazku Radzeckim en 1925.
[redaktu] Universal Esperanto
Universal Esperanto estas projekto de René de Saussure proponita en 1935.
[redaktu] Universal-Latein
Universal-Latein aŭ Neu-latein estas planlingvo proponita de aŭstra Edward Frandsen en 1902. Kompreneble, ĝi estas bazita sur latina lingvo. Bibliografio: E. Fransen: Grammatik des Universal-Latein (Neu-Latein), Wien: Insel, 1902. 47 p.
[redaktu] Universala lingvo (Labbé)
Universala lingvo de misiistoj kaj komerciistoj (Lingue universalis missionum et commerciorum) estas internacia planlingvo bazita sur la latina lingvo proponita de jezuita pastro Philippe Labbé (1607-1667), granda humanisto, en 17-a jarcento.
[redaktu] Ŭ
[redaktu] V
[redaktu] W
[redaktu] Wede:i
Wede:i (ne konfuzigu al wede) estas arta lingvo kun fonologio tro influita de la angla. Ĝia gramatiko estas algluiga kaj vortprovizo apriora. La gramatiko estas fantazia, sed la influo de la angla estas okulfrapa. Ekstera ligo: http://www.zompist.com/wedei.html#Phonology
[redaktu] X
[redaktu] Y
[redaktu] Yil
Yil estas arta lingvo. La lingvo estas SVO kaj havas tonojn.
Ekzemploj
- Liac dau. Li dormas.
- Dao nàt dhuc. Li manĝas viandon.
- Bui thìl pot níel. Ŝi donis al mi ion da supo.
Ekstera ligo: http://www.geocities.com/sinsolent/yil.html
[redaktu] Z
[redaktu] Zharranh
Zharranh estas arta lingvo. Ĝi havas 6 vokalojn kaj 27 konsonantojn, kaj estas okulfrapa la uzo de Esperanta litero ĵ. Ĝi ne havas lingan verbon (esti). Vortprovizo ŝajnas apriora. Exstera ligilo: http://www.io.com/~hmiller/lang/Zharranh.html

