Kilo (urbo)
| Tiu ĉi artikolo temas pri la germana urbo. Por aliaj signifoj bonvolu rigardi Kilo |
| Kilo | |||||
|
|||||
|
|||||
|---|---|---|---|---|---|
| Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | ||||
| Urborajtoj | 1242 | ||||
| Koordinatoj | 54°19′31″N 10°8′26″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 54.32528 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">54.32528°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||||
| Alto super la marnivelo | 5 m | ||||
| Areo | 118.6 km2 | ||||
| Loĝantaro | 239526 (stato 2010-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
| Telefona antaŭkodo | 0431 | ||||
| Poŝtkodo | 24103–24159 | ||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 2300 | ||||
| Aŭtomobila kodo | KI | ||||
| Oficiala kodo | 01002000 | ||||
| NUTS | DEFO2 | ||||
| LOCODE | DE KEL | ||||
| Subdivido | 18 lokodistriktoj kun 30 urbopartoj | ||||
| Komunumestro | Torsten Albig | ||||
| Titolo de komunumestro | Ĉefurbestro (germane Oberbürgermeister) | ||||
| Partio de komunumestro | SPD | ||||
| Adreso de la administrejo | Fleethörn 9 24103 Kiel |
||||
| Komunuma retejo | www.kiel.de | ||||
Kilo[1] (aŭ Kijlo[2], Kielo, germane Kiel) estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio.
Enhavo |
[redakti] Historio
Fondita en la 13-a jarcento (iam inter la jaroj 1233 kaj 1242), Kilo ekde 1242 havas la rangon de urbo. En 1283 ĝi aliĝis al la Hansa Ligo, en 1665 fondiĝis la universitato kaj en 1895 finkonstruiĝis la Kiela Kanalo inter la Balta maro kaj la Norda Maro. Nuntempe Kijlo estas moderna havenurbo.
[redakti] Ĝemelaj urboj
Kilo estas ĝemelita kun la franca urbo Brest.
[redakti] Iom da statistiko
Germana nomo: Kiel [kil]
Situo: 54°20’ NO, 10°08’OR
Loĝantaro: 230.000
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
[redakti] Lokaj eminentuloj
En la Kila kastelo de duko Karl Friedrich von Schleswig-Holstein-Gottorf, edziĝinta al la rusa princino Anna Petrovna (filino de rusa imperiestro Petro la Granda), la 28-an de februaro 1728 naskiĝis ties filo Karl Peter Ulrich von Schleswig-Holstein-Gottorf, kiu poste estis imperiestro (caro) Petro la 3-a de Rusia Imperio en 1761-1762.
[redakti] Esperantistoj el Kilo
En 1964 tie okazis la ido-konferenco. En la jaro 1994 en Kilo okazis la Germana Esperanto-Kongreso.
[redakti] Notoj
- ↑ Ullrich Matthias kaj Dietrich M. Weidmann (2008). Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto. ISBN 978-3-86539-182-7., paĝo 62
- ↑ (2002) Nova PIV. SAT. ISBN 2-9502432-5-8., paĝo 552
[redakti] Galerio
[redakti] Eksteraj ligiloj
Ligo al la Kila Esperanto-Grupo