28-a de junio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 28-a de junio estas la 179-a tago de la jaro (la 180-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 186 tagoj restas.
Je la 28-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 550: Konsekro de la Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj en Konstantinopolo
- 1098: Kruckavaliroj konkeris Antioĥion
- 1147: Rekonkero: kristanaj armeoj komencis 4-monatan sieĝon de Lisbono, finitan per liberigo de la urbo de la regado de maŭroj
- 1228: Germana imperiestro kaj reĝo de Sicilio kaj Jerusalemo Frederiko la 2-a ekiras krucmiliton
- 1243: Inocento la 4-a iĝis papo
- 1461: Eduardo la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1514: Fondo de Santiago de Kubo
- 1519: Karlo la 5-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1569: Pola Sejmo voĉdonas Lublinan Union pri la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1575: Japanio: Batalo de Nagashino
- 1635: Gvadelupo fariĝis franca kolonio
- 1651: Batalo de Beresteĉko komenciĝis - la plej granda tera batalo de la 17-a jarcento gajnita de poloj, batalantaj kontraŭ tataroj kaj kozakoj gvidataj de Bohdan Ĥmelnickij
- 1657: Sveda diluvo: sveda armeo post mallongdaŭra sieĝo konkeris kastelon en Złotów kaj bruligis la urbon
- 1660: Venko de pola-litova armeo kontraŭ la rusa en batalo de Połonka (nun en Bresta regiono)
- 1763: Tertremo en Hungario kaj Slovakio
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: en Liepāja oni solene anoncis eksplodon de la ribelo en Duklando Kurlando; dum tumulto en Varsovio oni pendumis 8 altrangajn polajn perfidulojn kaj spionojn de Rusia Imperio
- 1812: Franca invado al Rusio: venkoj de pola-franca armeo en la unuaj bataloj de Dziawałtów kaj Rykontai (Vilno-regiono)
- 1838: Viktoria kroniĝis kiel reĝino de la Unuiĝinta Reĝlando
- 1886: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Aletejo
- 1914: Aŭstra arkiduko Franz Ferdinand d'Este estas mortpafita en atenco de Sarajevo
- 1919: Subskribo de la Traktato de Versajlo finanta la unuan mondmiliton, en kiu 9 milionoj de soldatoj pereis pereis kaj 20 milionoj vundiĝis (nome de Pollando la traktaton subskribis Roman Dmowski kaj Ignacy Jan Paderewski)
- 1919: Internacia Organizaĵo de Laboro fondiĝis
- 1922: Irlanda interna milito: komenco de la batalo de Dublino
- 1927: Sur Vavelon estis metitaj cindroj de pola poeto-profeto Juliusz Słowacki
- 1928: Kazimierz Bartel la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Pollando
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Gestapo malkovris en Lodzo ĝis tiu ĉi tago 16 polajn konspirajn organizaĵojn; en Vilno aperis lasta n-ro de pollingva Gazeta Codzienna (Ĉiutaga Gazeto)
- Rumanio rezulte de soveta ultimato cedis Besarabion al Sovetunio; regento de itala Libio marŝalo Italo Balbo pereis pro pafalterigo de lia aviadilo fare de propra kontraŭaviada defendo
- 1941: Germanaj regopovoj de Ĝenerala Gubernio ordonis forigi de preĝejoj bustojn, bildojn kaj tabulojn de eminentaj poloj, kiel Tadeusz Kościuszko aŭ Józef Piłsudski; en Lvovo finiĝis kelktaga operaco de pafmortigado de malliberuloj, inter kiuj plimultis poloj, farita de sekreta soveta polico
- 1942: Al koncentrejo Majdanek germanoj alveturigis la 27-an kaj 28-an de junio ĉ. 1000 judojn de Protektorato Bohemio kaj Moravio
- Wehrmacht komencis operacon Fall Blau por aneksi sovetajn naftokampojn de Bakuo kaj Kuban
- 1943: Revenĝe pro helpo al judoj, germana ĝendarmaro ekstermis vilaĝon Cisie (proksime al Mińsk Mazowiecki), dum kiu oni pafmortigis 25 polojn kaj 3 judojn; en Cegłowo (proksime al Olsztyn) germana polico pafmortigis 25 polojn pro kaŝigo de judoj; en Przemyślany (proksime al Lvovo) germanoj likvidis filion de juda labortendaro en Kurowice - oni pafmortigis 250 virinojn kaj 200 judojn translokigis al Kurowice; pola Supera Aviada Lernejo en Eddleston apud Peebles en Skotlando komencis instruadon
- 1944: En Wyszków polico pafmortigis 50 personojn pro mortigo de germana policano; altranga komandanto de SS kaj de polico en ĜG Wilhelm Koppe transdonis ordonon de Heinrich Himmler pafmortigi ĉiujn virojn en familioj de poloj, kiuj atencas kontraŭ germanoj kaj partoprenas sabotadon, kaj iliaj familianinoj pli ol 16-aĝaj devus esti deportitaj al koncentrejoj
- 1945: En Pollando kreiĝis Provizora Registaro de Nacia Unueco, devigita de Stalin kaj Jalta konferenco
- 1950: Korea milito: Nord-Koreio konkeris Seulon
- 1952: Kalifornio: en Long Beach okazis la unua beleco-konkurso de Miss Universo
- 1956: Ribelo de Poznań eksplodis - la unua ribelo en Pola Popola Respubliko kontraŭ komunista registaro, kiu uzis pli ol 10 mil soldatojn kun 360 tankoj. Pereis ne malpli ol 79 personoj, 600 vundiĝis.
- 1967: Israelo aneksis orientan parton de Jerusalemo
- 1969: Stonewall-tumulto - ekribeloj kaj manifestacioj en Novjorko, kiu markas la komencon por la samseksema emancipiĝo kaj libereco
- 1991: Malfondo de la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
- 1992: Burhanuddin Rabbani iĝis prezidento de Afganio
- 1992: En Mongolio komenciĝis la unua plurpartia parlamenta balotado
- 2000: Apud Smolensk estis inaŭgurita Pola Milita Tombejo en Katin
- 2001: Estinta prezidento de Serbio kaj Jugoslavio Slobodan Miloŝeviĉ estis transdonita de serbaj regopovoj al la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago
- 2004: En Irako ekregis provizora registaro de Ijad Allaŭi, kio formale finis usonan okupadon de la lando
- 2006: Pollando: en Gdańsk malfermiĝis Muzeo de Sukceno
- 2006: Montenegro aliĝis al Membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj kiel la 192-a
- 2009: Honduro: pro militista puĉo prezidento Manuel Zelaya estis senpostenigita
- 2010: Pierre Nkurunziza iĝis refoje prezidento de Burundo
Naskiĝoj
- 751: Karloman la 1-a, reĝo de frankoj (m. 771)
- 1243: Go-Fukakusa, imperiestro de Japanio (m. 1304)
- 1476: Paŭlo la 4-a, papo (m. 1559)
- 1478: Johano de Aragono kaj Kastilio, princo de Asturio (m. 1497)
- 1491: Henriko la 8-a (Anglio), reĝo de Anglio (m. 1547)
- 1577: Petro Paŭlo Rubens, flandra pentristo (m. 1640
- 1586: Paul Siefert, germana komponisto (m. 1666)
- 1703: John Wesley, angla metodisma teologo (m. 1791)
- 1712: Jean-Jacques Rousseau, svisa-franca filozofo (m. 1778)
- 1751: Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev, grafo, rusa filantropo kaj mecenato (m. 1809)
- 1773: Frédéric Cuvier ,franca zoologo (m. 1838)
- 1811: János Kriza, hungara etnografo, unitariisma episkopo (m. 1875)
- 1824: Paul Broca, franca kirurgo kaj antropologo (m. 1880)
- 1826: Elek Szamossy, hungara pentristo, (m. 1888)
- 1831: Joseph Joachim, aŭstrohungara violonisto, dirigento kaj komponisto (m. 1907)
- 1859: Ludwig Hertel, germana pedagogo kaj regionhistoriisto
- 1861: Zsigmond Szántó, hungaraj ĵurnalistoj, literaturhistoriistoj (m. 1934)
- 1865: Otto Julius Bierbaum, germana verkisto
- 1867: Luigi Pirandello, itala verkisto, nobelpremiita pro literaturo 1934 (m. 1936)
- 1875: Henri Leon Lebesgue, franca matematikisto (m. 1941)
- 1877: Leon Rosenstock, pola esperantisto (m. nekonata)
- 1877: Zoltán Szász, hungara ĵurnalisto (m. 1940)
- 1888: Ossaka Kenji, japana esperanto-verkisto (m. nekonata)
- 1901: Pál Péter Domokos, hungara etnografo (m. 1992)
- 1903: John Dillinger, fifama usona bankorabisto (m. 1934)
- 1906: Maria Goeppert-Mayer, german-usona fizikistino nobelpremiita (m. 1972)
- 1906: Sándor Veégh, rumania hungara literaturhistoriisto, tradukisto m. 1977)
- 1908: Olav Reiersøl, norvega esperantisto kaj sciencisto (m. 2001)
- 1911: Bernardo de Nederlando, princo de nederlando (m. 2004)
- 1914: István Merly, rumania hungara, hungara ĵurnalisto (m. 1969)
- 1916: József Árvay, hungara lingvisto (m. 1975)
- 1925: Endre Keresztes, rumania hungara ekonomikisto (m. 1988)
- 1928: Hans Blix, sveda politikisto kaj diplomato
- 1928: Miklós Köllő, hungara scenarlibretisto, studiestro
- 1930: Itamar Franco, prezidento de Brazilo
- 1936: Kurt Krenn, aŭstra episkopo romkatolika
- 1940: Muhammed Yunus, bangladeŝa ekonomikisto, Nobelpremiito
- 1945: Sándor Selinger, rumania hungara fizikisto
- 1948: Kathy Bates, usona aktorino
- 1957: Georgi Parvanov, prezidento de Bulgario
- 1929: Zoltán Lendvay, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1961: Leonard Orban, rumana politikisto kaj membro de Eŭropa Komisiono por Plurlingvismo
- 1972: Ngo Bao Chau, vjetnama-franca matematikisto, distingita per Medalo Fields
- 1975: Imre Géza Sántha, rumania hungara muzeologo, arthistoriisto
Mortoj
- 572: Alboino, reĝo de Lombardoj
- 767: Paŭlo la 1-a, papo kaj sanktulo
- 1174: Andrej Bogoljubskij, grandduko de Vladimir (n. ĉ. 1111)
- 1189: Matilda, dukino de Saksio (n. 1156)
- 1586: Primož Trubar, slovena kleriko protestanta, aŭtoro de la unua presita libro en la slovena lingvo (n. 1508)
- 1598: Abraham Ortelius, flandra kartografo(n. 1527)
- 1681: Angélique de Fontanges, amantino de Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio (n. 1661)
- 1835: Augustin Josef Gruber, aŭstra teologo kaj episkopo
- 1836: James Madison, prezidento de Usono 1809-17 (n. 1751)
- 1848: Jean-Baptiste Debret, franca pentristo (n. 1768)
- 1889: Francisco Otaviano, brazila advokato, ĵurnalisto, diplomato, politikisto kaj poeto (n. 1825)
- 1906: Etelka Bálintffy, hungara poetino (n. 1844)
- 1913: Manuel Ferraz de Campos Sales, prezidento de Brazilo (n. 1841)
- 1914: Franz Ferdinand, arkiduko de Aŭstrio, kaj lia edzino Sofia estis murditaj de serbia naciisto (n. 1863)
- 1914: Žofie Chotková, ĉeĥa nobelino, edzino de Franz Ferdinand (n. 1868)
- 1916: Ştefan Luchian, rumana pentristo (n. 1868)
- 1917: János Csiky, hungara komponisto (n. 1873)
- 1936: Alexander Berkman, usona-rusa anarkiisto (n. 1870)
- 1940: Italo Balbo, itala politikisto, militisto, aviadisto (n. 1896)
- 1942; Janka Kupala, belorusa verkisto (n. 1882)
- 1942: Elemér Hantos, hungara verkisto (n. 1881)
- 1951: Béla Felszeghy, hungara juristo (n. 1882)
- 1960: Móric Esterházy, ĉefministro de Hungario (n. 1881)
- 1863: János Ágoston, hungara pastro, astronomo (n. 1787)
- 1965: László Farkas, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1911)
- 1967: Gabriella Bartók, hungara poetino (n. 1887)
- 1967: István Földi, hungara redaktoro, verkisto (n. 1903
- 1967: Oskar Maria Graf, germana verkisto (n. 1894)
- 1981: Terry Fox, kanada atleto kaj aktivisto pri kancero-batalo (n. 1958)
- 1992: Miĥail Tal, latva ŝakmondĉampiono (n. 1936)
- 1996: Nándor Balaskó, hungara skulptisto (n. 1918)
- 2000: Józef Tischner, pola filozofo, etikisto, katolika kleriko (n. 1931)
- 2006: Theodore Levitt, usona ekonomikistino germandevena, aŭtorino de la termino tutmondiĝo (n. 1925)
- 2008: Ruslana Korŝunova, kazaĥa modelino (n. 1987)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Pollando: Nacia Memor-Tago pri la Ribelo de Poznań 1956
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Ireneo, episkopo kaj martiro
- Geja Fiero
Tagoj de semajno
La 28-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.