Aŭstria Esperanto-Federacio
Aŭstria Esperanto-Federacio | |
---|---|
Österreichischer Esperanto-Verband | |
Lando | Aŭstrio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 9-a de februaro 1936 |
Fondiĝloko | Vieno |
Interretejo | www |
La Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF; germane: Österreichischer Esperanto-Verband) estis fondita en 1936. Ĝia sidejo estas en Vieno. Temas pri la oficiala Landa Asocio de UEA en Aŭstrio.
Estraro
[redakti | redakti fonton]La elektoj por la estraro okazos kutime ĉiun trian jaron. La nomoj kaj la funkcioj de la aktuala estraro legeblas en la asocia retejo.
La aktualaj membroj de la estraro troveblas en la retpaĝaro de la AEF.
Celo
[redakti | redakti fonton]Deklarita celo de la neŭtrala federacio estas la subteno de Esperanto en Aŭstrio.
Periodaĵo
[redakti | redakti fonton]La 1a numero de AŬSTRIA ESPERANTO-REVUO (AER) aperis en aŭgusto 1946 kaj la lasta - post 54 jaroj - en decembro 2000. Poste aperis 4 paĝoj sub la nomo AŬSTRIA ESPERANTO-REVUO, en la aŭstra periodaĵo Esperanto Aktuell de n-ro 1/2001 ĝis n-ro 3/2003.
La periodaĵo Esperanto aktuell de Germana Esperanto-Asocio per kunlaboro de AEF enhavas ankaŭ informojn pri aŭstraj aferoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1934 ALLE trafis la likvidon fare de la aŭstria faŝismo. Post la unua ŝoko kelkaj komencis denove organizi sin, inter ili gvide Glüxmann, Berdan, Grimme, Zodel kaj Scheibenreiter, kiu fondis la Verdan Revuon. Je la 9-a de februaro 1936 estis fondata AEF, kiu iĝis la gvida Esperanto-organizo en Aŭstrio. La preparitan unuan balfeston de AEF, la Verdan Nokton, en marto 1938 la Hitleraj faŝistoj transformis je ´malhela nokto´.
Ŝajnis denove, ke estas fino de la Esperanto-movado en Aǔstrio. Tamen, en subgrundo, fidelaj kaj konsciaj ges-anoj ne ĉesis kunveni kaj preparis la revivigon de AEF, kaj je la 5-a de oktobro 1945 estis fonditaj la Aŭstria Esperanto-Instituto kaj la Esperanto-librovendejo TRAMONDO. En la sama jaro okazis en Schubert-Saal de Konzerthaus "Feierstunde" kun la temo "Vieno, la ponto inter oriento kaj okcidento". La unua Zamenhof-festo estis solenata je la 16-a de decembro.
La unua organo de AEF post la milito, la "Informilo", aperis je la 31-a de januaro 1946, kaj tiam komenciĝis sukcesa agado de AEF, seriego da gravaj atingoj kaj eventoj kiuj kulminis je la aranĝado de la 55-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto en 1970 en Vieno.
Pri la historio de Esperanto en Aŭstrio-Hungario kaj en respublika Aŭstrio ĝis la 1930-aj jaroj legeblas ĉe Esperanto-movado en Aŭstrio. Universitate gravis la laboro ekzemple de Hermann Ölberg.
Fontoj kaj notoj
[redakti | redakti fonton]1. AŬSTRIA ESPERANTO-REVUO (AER) n-ro 4/1974
2. AER n-ro 1 aŭgusto 1946 - 1a jaro
3. AER n-roj 10-12 okt., nov., dec. 2000 54-a jaro
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|