Saltu al enhavo

Jodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iodo)

Br

I

At

TejodoXe

Kr 4d10 5s2 5p5

127 I
53
↓Perioda tabelo de elementoj↓
ĥemia elemento • lithophile
elemento de periodo 5nemetalohalogeno • duatoma nemetalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero jodo (iodum), I, 53
CAS-numero 7553-56-2
Loko en perioda tabelo 17-a grupo, 5-a periodo, bloko p
Karakteriza grupo (nespecifita)
abundeco en terkrusto 0,00005 %
Nombro de naturaj izotopoj 1
Aspekto purpur-nigra solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 126.90447 amu
Atomradiuso 140 pm
Kovalenta radiuso 139 pm
Radiuso de van der Waals 198 pm
Elektrona konfiguracio Kr 4d10 5s2 5p5
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 18; 18; 7
Oksidiĝa nombro −1, 0, +1, +3, +5, +7
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo ortoromba
Denseco 4,933 g/cm3
Malmoleco 2,5 (Mohs-skalo)
Magneta konduto diamagneta
Degelpunkto 113,7 °C (386,85 K)
Bolpunkto 184,3 °C (457,45 K)
Molvolumeno 25,74 · 10−6 m3/mol
Specifa varmokapacito 429 J/(kg · K)
Elektra rezistivo 1,3 · 107 Ω · m
Termika konduktivo 0,449 W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco 3 (Pauling-skalo)
Joniga energio 1008,4 kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
127I 100 % estas stabila kun 74 neŭtronoj
131I sinteza 8,02 d β− 0,971 131Xe
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Jodo (el la greka lingvo ἰώδης / iṓdēs, esperante «viola») estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon I kaj la atomnumeron 53. Ĝi estas malsolvema elemento bezonata por vivantaj organismoj. Kemie, jodo estas la malplej reakciema de la halogenoj.

En multaj aliaj lingvoj la termino jodo kongruas al iodo, pro tio la ĥemia simbolo de jodo estas I.

Ĝi fandiĝas je 113,7 °C fariĝanta intensa viola likvaĵo, kaj vaporiĝas je 184,3 °C .

La ĉefa jono de jodo (I-) estas jodido. Saloj kun tiu jono (kiel KI) estas ankaŭ nomataj jodido.

Simile al la aliaj halogenoj, ĝi troviĝas ĉefe en la diatoma formo I2, kiu respondas al dijodo, metale griza solido kun purpuraj vaporoj.

Jodo estas ĉefe uzata en medicino (antisepsilo), fotografio (angiografio), tomografio), lumilo (gas-ŝargiga lampo, inkandeska ampolo) kaj tinkturoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Izotopoj de jodo.

Jodo havas 37 konatajn izotopojn, kun masnombroj intervalantaj de 108 ĝis 144, kaj 16 nukleajn izomerojn. De tiuj izotopoj, nur 127I estas stabila, kaj prezentas ĉiun jodon en la naturo, pro tio jodo estas nomata monoizotopa elemento. La norma atommaso de tiu izotopo 127I (kun 53 protonoj kaj 74 neŭtronon) estas 126,904 47(3) u.

Kombinaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]