Javorník

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Javornik)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Javorník (apartigilo)
Javorník
germane Jauernig
urbo
Kastelo Jánský vrch
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Javorník
Kromnomo: Perlo de Riĥleba montaro
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Transporto Fervojlinio 295
Memorindaĵo Jánský Vrch kastelo
Situo Javorník
 - alteco 295 m s. m.
 - koordinatoj 50° 23′ 27″ N 17° 00′ 17″ O / 50.39083 °N, 17.00472 °O / 50.39083; 17.00472 (mapo)
Areo 77,43 km² (7 743 ha)
Loĝantaro 2 604 (2023)
Denseco 33,63 loĝ./km²
Reliefo Vidnava malaltebenaĵo
Unua skribmencio 1290
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 70
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 536148
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Javorník (Jeseník District)
Retpaĝo: www.mestojavornik.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Javorník, Perlo de Riĥleba montaro estas malnovepoka, de multaj mitoj ŝpinita limregiona urbo en Ĉeĥio, situanta en lokoj, kie la plata Vidnava ebenaĵo abrupte transiras en Travná-n montetaron, la plej nordan subtutaĵon de Riĥleba montaro. La supra parto de Javorník ankoraŭ troviĝas en profunda valo de la samnomata rojo, kiu kondukas en najbarajn, sub administradon de Javorník falantaj montarajn vilaĝojn Travná kaj Zálesí. La centra parto de Javorník kaj la malsupra parto nomata Javorník Ves jam situas sur ebenaĵo. Al Javorník apartenas ankoraŭ vilaĝetoj Bílý Potok kaj Horní Hoštice. Vivas ĉi tie 2 604 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bílá Voda, Uhelná kaj Bernartice.

Belega dominaĵo de la urbo estas kruta Jánský vrch (345 m), sur kiu staras impona kastelo Jánský Vrch. La unuaj skribmencioj devenas el la jaro 1291, sed estas klare, ke Javorník estiĝis pli baldaŭ. En pasinteco kaj nuntempe Javorník estis kaj estas kultura kaj aŭtonomia centro de la tuta ĉirkaŭaĵo. Inter la plej signifajn konstruaj memorigaĵoj apartenas jam menciita kastelo Jánský Vrch komune kun belega kastelparko, tombeja preĝejo de sankta Kruco el la 13-a jarcento kaj preĝejo de La plej sankta Triopo el 1725. En la placo, proklamita urba memoriga zono, konserviĝis kelke da urbanaj domoj kun urbodomo.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Javorník (katastra teritorio (k. t.) Javorník-město kaj Javorník-ves)
  • Bílý Potok (k. t. Bílý Potok)
  • Horní Hoštice (k. t. Horní Hoštice kaj Hundorf)
  • Travná (k. t. Travná u Javorníka)
  • Zálesí (k. t. Zálesí u Javorníka)

Turismo[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭaĵo estas markita granda kvanto de turismaj vojoj kaj ciklovojoj, kiuj kondukos la vizitanton tra belega naturo de Riĥleba montaro. Dum kelke da minutoj oni povas viziti malnovepokajn polajn urbojn Zloty Stok, PaczkówOtmuchów aŭ ekz. grandegan Otmuchowan lagon.

Proksime de Javorník, en la t.n. Urba arbaro, vizitanto povas trovi kapelon de sankta Antonio, unikan rokrigardejon nomata Diablaj predikejoj. Sur ambaŭ deklivoj de Kankra valo staris en la pasinteco du gardoburgoj - Pustý zámek kaj Riĥleba burgo.

Kankra valo (ĉeĥe Račí údolí) estas naturrezervejo reg. n-ro 1964 situanta netutaj 3 km sudsudokcidente de urbo Javorník. En ĝi menciindas la Predikejoj de diablo.

Belvedero Borůvková hora troviĝas sur samnomata montopinto en Riĥleba montaro.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 816
18805 975
18905 770
19005 336
19105 102
19215 099
JaroLoĝantoj
19305 127
19502 651
19613 240
19703 086
19802 948
19913 018
JaroLoĝantoj
20012 947
20142 909
20162 836
20172 788
20182 775
20192 768
JaroLoĝantoj
20202 755
20212 494
20222 607
20232 604

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]