Montoj de Toledo (komarko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montoj de Toledo (Toledo))
Montoj de Toledo
komarko de Hispanio [+]

LandoHispanio

- koordinatoj39° 38′ 0″ N, 4° 29′ 0″ U (mapo)39.63333333-4.48333333Koordinatoj: 39° 38′ 0″ N, 4° 29′ 0″ U (mapo)
Areo3 018 km² (301 800 ha) [+]


Montoj de Toledo (komarko) (Tero)
Montoj de Toledo (komarko) (Tero)

Montoj de Toledo (Hispanio)
Montoj de Toledo (Hispanio)
DEC
Montoj de Toledo
Montoj de Toledo

Map
Montoj de Toledo
Vikimedia Komunejo:  Montes de Toledo (comarca) [+]
vdr
Situo de la komarko Montoj de Toledo en la provinco de Toledo

Montoj de Toledo aŭ en la hispana origine Montes de Toledo estas komarko de Toledo, Hispanio. Ĝi etendiĝas sude de la provinco, lime parte kun Ciudad Real. Komenciĝas ĉe la montopasejo de Los Yébenes kaj finiĝas ĉe Hontanar, etende de oriento al okcidento ekde la komarko Toleda Manĉo al La Jara. Oni ne konfuzu kun la natura komarko pli etenda kaj samnoma Montoj de Toledo, kiu estas montara sistemo siavice komponita el diversaj montaroj (hispane sierras).

La vilaĝoj evitas la altaĵojn kaj situas sur la ebenaĵoj aŭ restas sur mezo de la deklivaro, kiel ĉe Los Yébenes. Kelkaj, kiaj Sonseca, AjofrínPulgar, estas ege malproksime de la montara zono, sed pro ties karakteroj, estas konsiderindaj kiel vilaĝoj aŭ urbetoj "montarecaj". Tiu komarko estas anomalio en la ĝenerale ebena konturo de la provinco kaj same okazas pri la flaŭro kaj al faŭno. De la mezaveraĝa alteco de Toledo, 600/700 msm, oni pasas krute al la izolaj altaĵoj de la pinto de Noez (1.035 msm) aŭ tiu de Layos (1.084 msm), sen kalkuli la plej altan parton de la propra montaro nome Castillejo (1.203 msm), en Los Yébenes. La plej alta pinto estas en Corral de Cantos (Hontanar) kun 1418 metroj de alteco.

En tiu komarko ekfluas la rivero Algodor kaj trafluas la rivero Torcón serĉe de la Taĵo, el kiu ili estas alfluantoj.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

ruinoj de la visigota preĝejo de San Pedro de la Mata
Preĝejo de Los Yébenes.
Rivero Algodor.
Municipo Populacio Areo Denseco
Sonseca 11.178 59,56 179,41
Los Yébenes 6.434 677,46 9,36
Argés 5.178 23,74 181,48
Navahermosa 4.310 129,79 32,43
Polán 3.937 158,70 23,68
Gálvez 3.476 55,00 61,51
Cobisa 3.645 14,48 221,45
Nambroca 3.415 82,02 36,17
Menasalbas 3.344 179,44 17,87
Urda 3.166 217,82 14,53
Orgaz 2.838 154,48 17,68
Burguillos de Toledo 2.399 28,49 69,96
Ajofrín 2.328 35,10 64,92
San Pablo de los Montes 2.271 100,05 22,81
Guadamur 1.819 38,23 46,41
Pulgar 1.653 38,60 37,82
Cuerva 1.571 37,51 37,88
Las Ventas con Peña Aguilera 1.355 140,09 9,64
Mazarambroz 1.349 216,02 6,08
Noez 967 34,22 28,26
Almonacid de Toledo 903 95,78 8,49
San Martín de Montalbán 794 133,03 5,62
Villaminaya 608 21,28 27,54
Mascaraque 533 65,61 7,55
Manzaneque 472 12,22 37,23
Layos 444 18,39 20,55
Totanés 438 26,04 16,01
Marjaliza 321 65,80 4,59
Chueca 253 11,12 22,93
Casasbuenas 241 30,46 7,62
Hontanar 159 151,77 0,87

Faŭno kaj flaŭro[redakti | redakti fonton]

Tra valoj, krutejoj, deklivoj kaj makisoj abundas cervoj, aŭdeblaj dum la noktoj septembraj de pariĝado, kaŝiĝas aproj inter la anzinaretoj kaj estas ankaŭ linkoj kaj foinoj, putoroj, vulpoj, vizeloj, ktp ĉe pejzaĝo de anzinoj, kverkoj, korkokverkoj, montokverkoj, cistoj kaj erikoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de tiu komarko estas la ĝenerala de la provinco kaj eĉ de la regiono, nuance nur ĉar la pli alta situo okazigas descendon, kvankam ne troan, de la temperaturoj. Pro tio la neĝo estas pli ofta ankaŭ ol ĉe La Jara, La SagraToleda Manĉo, sed ankaŭ malmulte daŭrebla. La hegemoniaj ventoj estas sudorientaj; printempe kaj aŭtune ankaŭ el okcidento kaj vintre nordaj.

Ĉasado kaj fiŝkaptado[redakti | redakti fonton]

Se Toledo estas unu de la plej privilegiaj provincoj de Hispanio por ĉasado, kaj la Montoj de Toledo la komarko toleda de plej granda riĉo ĉasa, estas facile kompreni la ĝuon de ĉasistoj kiuj alvenas tien. Oni ĉasas cervojn, aprojn, leporojn, kuniklojn, perdrikojn, kaj ĉefe la ruĝkruran perdrikon. La loko plej elstara por ĉasado en la Montoj de Toledo estas sendube, la ĉasejo "Los Quintos de Mora".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]