Fakaj Esperanto-asocioj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://www.tejo.org +https://www.tejo.org)
Linio 237: Linio 237:
|-
|-
| Kursoj por junaj senlaboruloj || [[Apsike 1997]] ||
| Kursoj por junaj senlaboruloj || [[Apsike 1997]] ||
|-
| Teo || (2019) Teamanta Esperantista Organizo (TEO) ||
|-
|-
| [[Traduko|Tradukado]] || [[Internacia tradukreto pere de esperanto]] (ITRE) ||
| [[Traduko|Tradukado]] || [[Internacia tradukreto pere de esperanto]] (ITRE) ||

Kiel registrite je 07:16, 13 sep. 2019

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Faka Esperanto-asocio estas specialigita esperantista asocio, starigita por homoj de koncerna mondkoncepto, profesio, ŝatokupo ktp.

Listo de fakaj asocioj laŭ temo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝermolisto de Esperanto-asocioj.

Multaj el la asocioj montrataj sube laŭ la stato de 2024 ne plu funkcias. Tamen listiĝas ankaŭ historiaj fakaj grupiĝoj esperantistaj. Kelkaj el tiuj asocioj estas ligitaj al la Universala Esperanto-Asocio, kaj aperas en la Jarlibro de UEA.

Aperas en la sekvaj tabeloj fakaj asocioj, kaj kie eblas dato de kreiĝo kaj dato de aliĝo al UEA

Politiko, vivstilo

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Etnismo (1978) Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, IKEL aliĝis al UEA
Kat-amantoj (1986) Rondo “Kato” – Esperantista Kat-amikaro, RK aliĝis en 2006
Komunismo Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, IKEK aliĝis en 1998
Komunumoj (1993) Hejmoj de Internacia Kulturo, HIK
Kultura agado (1988) Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, OSIEK aliĝis en 1995
Laborista Esperanto-movado (1921) Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT
Laborista Esperanto-Asocio (1928) Laborista Esperanto-Asocio
Mondcivitanismo (1949) Esperantista Internacia Centro de Mondcivitanoj, EICM
Naturismo (1961) Internacia Naturista Organizo Esperantista, INOE aliĝis en 1978
Naturo Internacia Federacio de Naturamikoj (post TANEF)
Nefumismo (1995) Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj, TADEN
Paco (1953) Mondpaca Esperantista Movado, MEM aliĝis en 1983
Rotario Rotaria Amikaro de Esperantistoj, RADE
Saniĝo per spiritaj fortoj (1992) Amikaro Bruno Gröning – Esperanto-sekcio aliĝis en 1996
Solidareco Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, MSM
Tutmondiĝo (universalismo) (2009) UNU MONDO
Vegetarismo (1908) Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, TEVA aliĝis en 1980
Vivstilo Movado sen Nomo aliĝis en 1989

Religio

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Ateismo (1987) Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, ATEO aliĝis en 1990
Bahaismo (1973) Bahaa Esperanto-Ligo, BEL aliĝis en 1975
Budhismo (1925) Budhana Ligo Esperantista, BLE
Ekumenismo (1986[1]) Tutmonda Ekumena Ligo, TEL
Evangeliismo (1911) Kristana Esperantista Ligo Internacia, KELI aliĝis al UEA
Fokolar-Movado (1943) Esperanto-grupo en la Fokolar-Movado
Hilelismo (2001) Hilelista Esperanto-Komunumo, HEK
Islamo (2007) Islama Esperanto-Asocio
Katolikismo (1910) Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, IKUE aliĝis en 1951
Kvakerismo (1921) Kvakera Esperanto-Societo, KES aliĝis en 1971
Mormonoj (1980) Por-Esperanta Mormonaro, PEM
Oomoto (1923) Esperanto-Populariga Asocio, EPA aliĝis en 1985
Ortodoksismo (2005) Kristana Ortodoksa Rondo Esperantista
Religi-komparado (1989) Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj, ASISTI aliĝis en 1991
Spiritismo

SEAFVL aliĝis en 1996

Ŭonbulismo (1980) Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, EAŬ

Laboro

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Agrikulturo (1998) Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio
Aŭtomobilismo Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA) verŝajne malfunkciis en 1995
Fervojistoj (1909) Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF aliĝis en 1953
Freinet-pedagogio Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto (ICEM Esperanto)
Instruo (1949) Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI aliĝis en 1990
Juro (1989) Esperanta Jura Asocio aliĝis en 1992
Ĵurnalismo (1948) Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, TEĴA aliĝis en 1948
Konstruistoj (1993) Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj, TAKE
P.T.T. Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio (IPTEA)
Sindikatoj Sindikata Agado
Verkistoj Esperantlingva Verkista Asocio (EVA)

Sciencoj

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Alternativa Ekonomio SIKA-Esperanto
Astronomio Astronomia Esperanto-Klubo (AEK)
Biologio Biologia kaj Ornitologia Rondo Esperantlingva (BORE)
Ekologio (1984) Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE aliĝis en 1994
Ekonomio (1985) Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio, IKEF aliĝis en 1994
Filozofio (1983) Filozofia Asocio Tutmonda, FAT aliĝis en 1983
Informadiko (2017)[2] Asocio de Junaj Informadikistoj, AJI
Matematiko (1974)[3] Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj (IAdEM)
Medicino UMEA aliĝis al UEA
Scienco (1906) Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE aliĝis al UEA

Ŝatokupoj

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Aikido (2012) AikidEo
Biciklado (1980) Biciklista Esperantista Movado Internacia, BEMI faka sekcio de TEJO
Filatelo (1968) Esperanto-Ligo Filatelista – Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK) aliĝis en 2008
Goo (1979) Esperantista Go-Ligo Internacia, EGLI aliĝis en 1979
Motorciklado (1997) Esperantista Motorciklanta Ĉeno (EMĈ)
Muziko
  • MEL aliĝis en 1963
  • EUROKKA estas faka sekcio de TEJO
Numismatiko (2012) Esperanto – Numismatika Asocio, ENA
Futbalo (2014) Tutmonda “Esperanto” Futbala Asocio, TEFA
Radio Amikaro de Esperanto en Radio (AERA)
Radioamatoroj (1970) Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, ILERA aliĝis al UEA
Ŝako Esperanta Ŝak-Ligo Internacia (EŜLI)
Sporto (2004) Monda Esperanta Ligo por Sporto
Tajĝiĉjŭano (2005) Universala Tajĝiĉjŭan-Grupo de Esperanto, UTGE

Aliaj

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Arto Universala Artista Ligo de Esperantistoj (UALE)
Blinduloj (1951) Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, LIBE aliĝis en 1981
Eŭropa agado EDE aliĝis en 2006
Familioj Esperantaj Rondo Familia
Forstado Internacia Forstista Rondo Esperantlingva (IFRE)
Framasonismo (2015) Internacia Framasona Ligo, IFL
GLAT, samseksemo (1977) Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj, LSG aliĝis en 1990
Handikapitoj (1991) Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, AEH aliĝis en 1996
Interreto (2001) Esperanto ĉe Interreto, E@I
Martinus-kosmologio Martinus-Instituto
Libera kulturo (2013) Esperanto kaj Libera Scio, ELiSo
Mensa Espermenso
Progresema agado (2005) Monda Asembleo Socia, MAS aliĝis en 2009
Skoltoj (1918) Skolta Esperanto-Ligo (SEL) aliĝis al UEA
Kursoj por junaj senlaboruloj Apsike 1997
Teo (2019) Teamanta Esperantista Organizo (TEO)
Tradukado Internacia tradukreto pere de esperanto (ITRE)
Turismo Monda Turismo (MT)
Unesko Monda Kunagado
Veteranoj (1949) Veterana Esperantista Klubo, VEK aliĝis en 1957

Kunlaboro kun UEA kaj TEJO

Statuto de TEJO, 1978.

Ses el la ĉi-supre listigitaj aliĝis al la Universala Esperanto-Asocio (ISAE - scienca asocio, IFEF - fervojista, UMEA - medicina, IKEF - komerca kaj ekonomia, ILEI - instruista, LIBE - blindula)[5]. Ties komitatanoj aperas en la listo de la komitatanoj de UEA (2013-2016) - ĉiu asocio havas po unu. Tridek kvar fakaj asocioj havas kontrakton pri kunlaboro kun UEA[5]. Du asocioj funkcias kiel fakaj sekcioj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (BEMI - biciklista, EUROKKA - muzika)[6]. Aliaj ne havas formalan ligon kun UEA, sed aperas (nedetale) en la Jarlibro de UEA.

Referencoj

  1. “La problemoj de la biblia tradukado„ ene de EsperoKatolika.org
  2. https://informadikistoj.github.io/retejo/
  3. https://matematikoj.wordpress.com/
  4. La nederlandlingva unuiĝo KuN diskonigas alternativan sistemon de muzika notacio, nomata "klavarskribo", sed laŭ la stato de 2024 krom la nomo de la sistemo ne plu havas rilaton al Esperanto. Pro historiaj kialoj, kaj ĉar la unuiĝo plurloke menciiĝas kvazaŭ ĝi estus faka asocio esperantista, la informo pri ĝi tamen restu ĉi tie.
  5. 5,0 5,1 Laŭ la informoj de la retpaĝo de UEA pri faka agado
  6. Laŭ la informoj de la retpaĝo de TEJO pri Fakaj Sekcioj

Eksteraj ligiloj