Strážnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strážnice
germane: Strassnitz
urbo
Strážnice - Pordego al Veselí
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Strážnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Veselí nad Moravou
Historiaj regionoj Moravio, Grandmoravia imperio
Montaro Blankaj Karpatoj
Memorindaĵoj Kanalo de Baťa kanalo, Strážnice kastelo, Pordegoj en Strážnice
Rivero Moravo
Situo Strážnice
 - koordinatoj 48° 54′ 07″ N 17° 18′ 52″ O / 48.90194 °N, 17.31444 °O / 48.90194; 17.31444 (mapo)
Areo 31,40 km² (3 140 ha)
Loĝantaro 5 843 (13.08.2010)
Denseco 186,08 loĝ./km²
Unua skribmencio 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 696 62
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586587
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj sidejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Strážnice
Retpaĝo: www.straznice-mesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Strážnice estas urbo kun 6 100 loĝantoj situanta en sudorienta Moravio sur la maldekstra bordo de rivero Morava, 8 km de urbo Veselí nad Moravou.

Strážnice situis en pasinteco en strategie signifa limo al Aŭstrio, transŝovita en la 2-a duono de la 13-a jarcento el rivero Morava al montodorsoj de montaro Bílé Karpaty kaj ĝia akva burgo komune kun urboj Veselí nad Moravou kaj Uherský Ostroh gardis tiun ĉi maltrankvilan limon. La unua mencio pri Strážnice el la jaro 1086 mencias staplovilaĝon, en la jaro 1302 poste gotikan burgon en marĉeja valo de herbejo ĉe rivero Morava. La burgo estis post husanaj militoj alikonstruita. Ekde la jaro 1412 estis la urbo fortresa urbo, el remparoj konserviĝis restaĵoj de tri pordegoj ĉe hodiaŭaj landvojoj el la urbo. En la 15-a jarcento Strážnice estis apogejo de husmovado, sed ĝi estis konkerita kaj forbruligita de soldataro de Zigmundo la 1-a. En la jaroj 16041605 vizitis ĉi tiean lernejon Johano Amoso Komenio. Antaŭ la tridekjara milito estis renovigitaj disputoj kun aŭstroj, pro kiuj malprofitis la tuta orienta Moravio. En la jaroj 16231918 Strážnice apartenis al Magnis-anoj, dum ili estis okazanta dura rekatoligo. En ĉefa placo staras 32,5 m alta gardturo el la 15-a jarcento, statuoj de T. G. Masaryk kaj de J. A. Komenio. En duono de la 19-a jarcento ricevis novrenesancan karakteron kastelo kun ĉirkaŭaĵo de tipo de angla parko, en kiu okazas ekde la jaro 1946 ĉiujare folkloraj Solenoj de Strážnice (lastsemajne en junio). Strážnice havas ankaŭ vinan tradicion. Vastaj vinberejoj estas ĉefe ĉirkaŭ monteto Žerotín. En la kastelo estas Instituto de popolarto, librotenejo kaj ekspozicio de muzikinstrumentoj. En la proksimeco de la kastelo troviĝas muzeo de popolkonstruaĵoj de ĉi tiea regiono, kies nomo estas Slovácko.

La regiono apud la urbo, ĉeĥe nomata Pomoraví ("malsekejoj apud la rivero Morava") kune kun la apudaj regionoj Záhorie de Slovakio kaj Weinviertel de Aŭstrio konsideratas eŭropa regiono.

Esperanto-movado

En la urbo okazis la jara kongreso de SAT en 1994. Hodiaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Esperantistoj

Vidu ankaŭ