2-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 2-a de majo estas la 122-a tago de la jaro (la 123-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 243 tagoj restas.
Je la 2-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1312: Papo Klemento la 5-a per buleo Ad providam malfondis ordenon de templanoj
- 1368: 2 mil maristoj de Hansa ligo konkeris kaj tute detruis Kopenhagon
- 1497: Giovanni Caboto elnavigis de Bristolo al Nordameriko por trovi nordokcidentan pasejon
- 1536: Anne Boleyn, la dua edzino de angla reĝo Henriko la 8-a, estis arestita kaj loĝigita en Turo de Londono
- 1611: Protestantisma traduko de la Biblio - Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo aperis anglalingve
- 1670: Komerca kolonia kompanio de la Hudsona Golfo fondiĝis en Londono
- 1703: Granda Nordia Milito: decida venko de svedoj super armeo de Saksio en batalo de Pułtusk
- 1720: Aŭgusto la 2-a, la unua reĝo de Pollando el dinastio Wettin, urbigis Suwałki
- 1808: Hispanio: La madrida popolo atakas la francajn trupojn. Ekas la Milito de Hispana Sendependiĝo.
- 1809: Napoleonaj Militoj: nokte taĉmentoj de Varsovia Duklando venkis militistaron de Aŭstra imperio en batalo de Ostrówek (proksime al Otwock)
- 1813: Napoleono en batalo de Lützen supervenkis armeon de la 6-a kontraŭfranca koalicio
- 1848: Dum ribelo de Grandpolujo kontraŭ Reĝlando Prusio en batalo de Sokołowo (proksime al Września) venko de poloj
- 1879: Hispanio: Fondo de Hispana Laborista Socialista Partio.
- 1888: Inaŭgŭguro de la Universala Ekspozicio ĉe Barcelono (Hispanio).
- 1895: Pola verkisto Bolesław Prus finis verkadon de la historia romano - La Faraono
- 1896: Inaŭguro de la metroo de Budapeŝto
- 1915: Unua mondmilito: Batalo de Gorlice-Tarnów. Germanoj kaj aŭstroj malfortigis rusan armeon
- 1921: Rezulte de malfavora al Pollando plebiscito en Supra Silezio nokte eksplodis la Tria Silezia Ribelo
- 1923: En fervoja stacidomo en Dziedzice divizia generalo Kazimierz Sosnkowski enmanigis al Ferdinand Foch nomumigan dekreton pri marŝalo de Pollando
- 1927: Fondo de Akademio de Kinematografaj Artoj kaj Sciencoj en Hollywood.
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Al germana koncentrejo en Sachsenhausen (nun kvartalo de Oranienburg) alveturis la unua transporto de 300 poloj el varsovia enketa malliberejo Pawiak; komandanto de polico kaj sekureca servo deklaris, ke en Varsovio estas pli ol 50 polaj konspiraj organizaĵoj
- 1941: En Francio eksplodis strikojn en minejoj de Nord kaj Pas-de-Calais kun partopreno de poloj
- 1942: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Biecz 12 personojn; en Poznan germanoj plenumis verdikton de mortpuno kontraŭ 12 poloj; Pola Enlanda Armeo eksplodigis trajnon inter Gomel kaj Minsko
- 1943: Winston Churchill transdonis al poloj mesaĝon okaze de la Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo, en kiu subsktrekis ke Pollando suferas grandajn viktimojn en la milito, kies kronigo estos tiel deziderata rekonstruo de granda kaj sendependa Pollando; germanoj pafekzekutis en Kozienice dekkelke da membroj de pola rezista movado; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj detruis en komunuma oficejo en Czemierniki listojn de personoj elektitaj por deportado kiel trudlaboristoj en Nazia Germanio
- 1944: Germanaj policoj pafekzekutis en distrikto Przasnyski 40 polojn, en Varsovio kelkdekon, en Podzamcze 5; gestapo publike pendumis 5 personojn, revenĝe pro mortigo de germana ĝendarmo
- 1945: Ruĝa Armeo kune kun la polaj militistaj unuoj konkeris Berlin - polaj soldatoj hisis nacian flagon super Brandenburgan pordegon; pola pastro en konkeritta de Aliancanoj Hamburgo organizis la unuan polan animzorgejon
- 1950: Francio transdonis al Barato la urbon Ĉandanagaro
- 1952: En Pollando oni komencis konstrui Varsovian Kultur- kaj Sciencpalacon kaj reglamenti sapon kaj lavpulvoron
- 1953: Kronado de la reĝo Husejn de Jordanio el haŝemida dinastio
- 1964: Ĉina ekspedicio unuafoje grimpis Ŝiŝapangmon
- 1968: Studentaj manifestacioj komencas "Francan Majon".
- 1982: Falklanda milito: argentina krozoŝipo ARA General Belgrano estis dronigita de brita submara atomŝipo HMS Conqueror
- 1990: Árpád Göncz iĝis prezidento de Hungario
- 1992: Subskribo de interkonsento pri la Eŭropa Ekonomia Areo
- 1997: La sciencistaro de Atapuerca akiras Premion Príncipe de Asturias pri Scienca Esplorado.
- 1997: Tony Blair iĝis ĉefministro de Britio
- 1998: Fondo en Bruselo de Eŭropa Centra Banko por difini kaj realigi la monan politikon de Eŭropa Unio.
- 1999: Mireya Moscoso iĝis prezidentino de Panamo
- 2004: Martín Torrijos gajnis prezidentan balotadon en Panamo
- 2006: En Varsovio oni iniciatis Muzeon pri Historio de Pollando
- 2008: Birmo: ciklono Nargis mortigis dekkelke da miloj de homoj
Naskiĝoj
- 1360: Jongle, imperiestro de Ĉinio (m. 1424)
- 1451: Renato la 2-a, lorena duko (m.1508)
- 1543: Johano Moreto la 1-a, belga presisto, libristo kaj eldonisto de Biblio en la latina (1599) (m. 1610)
- 1579: Tokugawa Hidetada, japana ŝoguno (m. 1632)
- 1602: Athanasius Kircher, germana jezuito, orientalisto, esporanto de hieroglifoj (m. 1680)
- 1660: Alessandro Scarlatti, itala komponisto (m. 1725)
- 1729: Katerino la 2-a, "la Granda", carino de Rusio (m. 1796)
- 1772: Novalis, germana poeto (m. 1801)
- 1791: János Pergel, hungara historiisto (m. 1838)
- 1807: József Engel, hungara kuracisto (m. 1870)
- 1859: Jerome K. Jerome, angla humura verkisto (m. 1927)
- 1860: Theodor Herzl, aŭstra-hungara ĵurnalisto kaj verkisto, la patro de cionismo (m. 1904)
- 1867: Péter Szabó, hungara matematikisto (m. 1914)
- 1881: Aleksandr Kerenskij, rusia politikisto (m. 1970)
- 1886: Gottfried Benn, germana verkisto (m. 1956)
- 1887: Vernon Castle, usona dancisto (m. 1918)
- 1907: Lajos Nagy, hungara juristo (m. ?)
- 1913: József Óváry-Óss, hungara ĵurnalisto (m. 1981)
- 1929: Jigme Dorji Wangchuck, reĝo de Butano (m. 1972)
- 1934: Sándor Szenyei, hungara verkisto, redaktoro (m. 1993)
- 1936: László Péterfy, hungara skulptisto
- 1942: Jacques Rogge, belga kirurgo kaj sportisto, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato
- 1945: Mihály Jánó, rumania hungara arthistoriisto, muzeologo
- 1946: György Lőrincz, hungara verkisto, publicisto
- 1946: David Suchet, angla aktoro
- 1947: Zsuzsa Heitel, rumania hungara arthistoriistino
- 1947: Sándor Tonk, hungara historiisto (m. 2003)
- 1953: Valerij Gergijev, rusia dirigento
- 1957: Miklós Miriszlai, rumania hungara inĝeniero, poeto, grafikisto
- 1960: Gjorge Ivanov, prezidento de Makedonio
- 1968: Fanny Eszter Fogel, hungara/itala kantistino
- 1975: David Beckham, brita futbalisto
- 1982: Lorie, franca kantistino
- 1994: Domokos Pap, hungara grafikisto (m. 1970)
Mortoj
- 373: Atanazio - sanktulo de Katolika Eklezio kaj ortodoksismo, unu el Patroj de la Eklezio kaj Doktoro de la Eklezio
- 1459: Antonino de Florenco, itala ĉefepiskopo de Florenco, sanktulo (n.1389)
- 1519: Leonardo da Vinci, itala artisto de la Alta Renesanco (n. 1452)
- 1576: Bartolomé Carranza, hispana ĉefepiskopo kaj teologo (n. 1503)
- 1857: Alfred de Musset, franca poeto (n. 1810)
- 1864: Giacomo Meyerbeer, germana komponisto kaj dirigento juddevena (n. 1791)
- 1884: Adelino Fontoura, brazila verkisto (n. 1859)
- 1899: Miklós Bethlen hungara aktoro, ĵurnalisto (n. 1831)
- 1924: Andor Lovassy, hungara ĵurnalisto (n. 1869)
- 1939: Gerő Bárány, hungara filozofo (n. 1878)
- 1945: Martin Bormann, germana generalo, nazia politikisto (n. 1900)
- 1960: Caryl Chessman, usona rabisto kaj seksperfortisto (n. 1921)
- 1972: J. Edgar Hoover, usona juristo, direktoro de FBI (n. 1895)
- 1979: Giulio Natta, itala nobelpremiita kemiisto (n. 1903)
- 1981: David Wechsler, usona psikologo pri intelekto (n. 1896)
- 1987: Dalida, franca kantistino (n. 1933)
- 1997: Paulo Freire, brazila pedagogo (n. 1921)
- 2005: Wee Kim Wee, prezidento de Singapuro (n. 1915)
- 2011: Usama bin Laden, saŭd-araba revoluciisto (n. 1957)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Bahaa Kredo: dek-dua tago de la Festo de Ridván
- Madrida Regiono: Regiona tago
- Irano: Tago de instruisto
- Pollando:
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de
Tagoj de semajno
La 2-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.