2-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 2-a de marto estas la 61-a tago de la jaro (la 62-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 304 tagoj restas.
Je la 2-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 986: Ludoviko la 5-a iĝis reĝo de Okcidentfranka imperio
- 1384: Dum kunveno de nobeloj en Radomsko oni decidis pri entronigo de Jadviga el dinastio de Anĵuo
- 1609: Pola-sveda milito: venko de poloj en sieĝita Pärnu
- 1796: Napoleono Bonaparte ekkomandis italan armeon
- 1811: Venko de hispana ŝiparo super argentinaj ribelantoj en batalo de San Nicolás sur la rivero Parana
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusa Imperio: venko de poloj en batalo de Puławy
- 1835: Ferdinando la 1-a iĝis imperiestro de Aŭstrio
- 1836: Respubliko Teksaso sendependiĝis (de Meksiko)
- 1855: Aleksandro la 2-a iĝis caro de Rusio
- 1861: Kongresa Pollando: en la Tombejo Powązki en Varsovio okazis funebra ceremonio de 5 poloj mortigitaj de cara armeo
- 1864: Januara ribelo kontraŭ Rusa Imperio: caro Aleksandro la 2-a dekretis pri proprietigo de kamparanoj en la Kongresa Pollando
- 1875: Béla Wenckheim iĝis ĉefministro de Hungario
- 1877: Rutherford B. Hayes iĝis prezidento de Usono
- 1899: En Vaŝingtonio fondiĝis Nacia Parko Mount Rainier
- 1919: Fonda kongreso de la Tria Internacio komenciĝis
- 1922: Centra Litovio iĝis parto de la Dua Pola Respubliko
- 1930: André Tardieu la duan fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1933: Tri mil personoj pereis kaj 12 mil vundiĝis rezulte de tertremo kaj kaŭzita de ĝi cunamo en la nord-orienta parto de la japana insulo Honŝu
- 1938: Moskvo: Granda Teroro komenciĝis
- 1939: Pio la 12-a iĝis papo
- Dua mondmilito en Pollando:
- 1940: Konsilio de Defendo de Nazia Germanio voĉdonis pri detruo per "unu bato" supozatajn gvidantojn de la pola rezista movado; Hans Frank deklaris, ke oni devas tiel influi sintenon de ukrainoj, ke ĝi estu kontraŭpola kaj progermana; germana kampa ĝendarmaro pafekzekutis en arbaroj apud Ostrołęka ĉ. 500 polojn kaj judojn
- 1941: En distrikto Radomski estis pli ol 20 mil metiejoj, kiuj 43% apartenis al judoj
- 1942: En germana ekstermejo Chełmno pereis ĉ. 900 judoj de Krośniewice; SS pafmortigis en koncentrejo Treblinka ĉ. 100 polojn, alveturigitaj de malliberejo en Pawiak en Varsovio; germana polico pafmortigis en Palmiry 89 polojn (malliberuloj de Pawiak), en tio redaktoron de la revuo "Teatr Ludowy" (Popola Teatro); germanaj regopovoj malfondis en Vilno Teologian Fakultaton de Universitato al Stefan Batory
- 1943: Vatikano direktis al ministerio pri eksteraj aferoj de Nazia Germanio memorialon pri reprezalioj de Romkatolika Eklezio en Varto-Lando kaj Ĝenerala Gubernio - germanaj regopovoj ĝin malakceptis; Supera Landa Juĝejo en Królewiec mortpunis 6 membrojn de aktivanta en Suvalkio konspira organizaĵo Odrodzenie Narodowe (Nacia Renaskiĝo) - 40 ceteraj membroj estis direktitaj al punlaborejoj de 3 ĝis 10 jaroj
- 1944: Sonderdienst, ĝendarmoj kaj SS revenĝe, pro neliveritaj kontingentoj, pafmortigis en vilaĝo Palikije (Distrikto Lubelski) 7 polojn kaj bruligis 12 domojn kaj germana polico pafekzekutis en Wisznice (distrikto Bialski) 30 malliberulojn, alveturigitaj de Biała Podlaska, kaj en Skarżysko-Kamienna 18 personojn, krome pendumis en Gilowice 9 polojn revenĝe pro mortigo de 2 ĝendarmoj
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris Pyrzyce; en Radzyń de restadanta unuo de Pola Armeo fuĝis 380 soldatoj; soveta NKVD kaj soldatoj de Ruĝa Armeo nokte de la 1-a/2-a de marto faris en Bydgoszcz kaptadon de poloj, kiuj estis enskribitaj al tria grupo de germana nacieca listo - kaptitajn oni arestis kaj forveturigis
- 1955: Kamboĝa reĝo Norodom Sianuk abdikis cedante la postenon al sia patro
- 1956: Maroko sendependiĝis (de Francio)
- 1969: La unua flugo de la supersona pasaĝeraviadilo Konkordo
- 1992: Armenio, Azerbajĝano, Kazaĥio, Kirgizujo, Moldavio, San-Marino, Taĝikistano, Turkmenistano kaj Uzbekio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1998: Vieno: infanaĝa Natascha Kampusch estis forkaptita
- 2006: La unua numero de pollingva monatrevuo Le Monde diplomatique aperis
- 2008: Dmitrij Medvedev iĝis prezidento de Rusio
- 2008: Nokta eltombigo de katolika stigmatizita sanktulo Pio el Pietrelcina
- 2009: En atenco pereis João Bernardo Vieira, prezidento de Gvineo Bisaŭa
Naskiĝoj
- 1459: Adriano la 6-a, nederlanda papo (m. 1523)
- 1773: August Schumann, germana librovendisto kaj eldonisto (m. 1826)
- 1793: Sam Houston, prezidento kaj ŝtatestro de Teksaso (m. 1863)
- 1810: Leono la 13-a, papo (m. 1903)
- 1817: János Arany, hungara poeto (m. 1882)
- 1820: Multatuli (Eduard Douwes Dekker), nederlanda verkisto (m. 1887)
- 1821: Károly Bérczy, hungara tradukisto, poeto (m. 1867)
- 1824: Bedřich Smetana, ĉeĥa komponisto (m. 1884)
- 1829: Zsigmond Gámán, hungara ĵurnalisto (m. ?)
- 1842: Enrique Gaspar y Rimbau, hispana diplomato kaj verkisto (m. 1902)
- 1859: Ŝolom Alejĥem, juda verkisto (m. 1916)
- 1862: Boris Golicin, rusa fizikisto, inventinto de sismografo (m. 1916)
- 1875: Oszkár Jászi, hungara politikisto, sociologo (m. 1957)
- 1876: Pio la 12-a, papo (m. 1958)
- 1879: Peeter Ernits, estona esperantisto (m. nekonata)
- 1897: Lajos Prohászka, hungara filozofo (m. 1963)
- 1900: Kurt Weill, germana komponisto (m. 1950)
- 1901: Stefan Korboński, pola juristo kaj politikisto, aktivulo de Pola Subtera Ŝtato (m. 1989)
- 1902: Béla Iványi-Grünwald, hungara historiisto, kunlaboranto de radio BBC (m. 1965)
- 1902: Frederick Edward Wadham, brita bank-oficisto, esperantisto (m. nekonata)
- 1904: Theodor Seuss Geisel (pseudonime: D-ro Seuss), usana verkisto kaj ilustristo de anglalingva literaturo (m. 1991)
- 1919: Árpád Sós, rumania hungara sportĵurnalisto, redaktoro (m. 1998)
- 1920: László Podhradszky, rumania hungara juristo, politikisto (m. 1998)
- 1926: Murray Rothbard, usona ekonomikisto (m. 1995)
- 1930: Sergej Kovalov, rusa aktivulo pri homaj rajtoj, soveta disidento
- 1931: Miĥail Gorbaĉov, sovetia partiestro, nobelpremiito
- 1931: Géza Szilágyi, rumania hungara pentristo
- 1933: Hedda Szervátiusz Bach, rumania hungara tekstilartistino
- 1937: Katarzyna Piskorska, pola skulptistino, skoltino (m. 2010)
- 1937: Abdelaziz Bouteflika, prezidento de Alĝerio
- 1938: Ricardo Lagos, prezidento de Ĉilio
- 1942: Mir Hosejn Musavi, la lasta ĉefministro de Irano
- 1944: Uschi Glas, germana aktorino
- 1944: Zoltán Szombath, rumania hungara ornitologo
- 1944: Csaba János Szántó, rumania hungara scienca esploristo pri fiziko
- 1948: Werner Pieper, germana verkisto
- 1953: Anikó Bodor, hungara grafikistino
- 1955: Shoko Asahara, fondinto de japana religia sekto, mortpunita
- 1955: Attila Demény, rumania hungara reĝisoro, komponisto, dirigento
- 1956: Eduardo Rodríguez, bolivia juristo kaj politikisto
- 1962: Jon Bon Jovi, usona muzikisto kaj aktoro
- 1967: András Hatházi, hungara aktoro, dramisto
- 1968: Daniel Craig, angla aktoro (rolulo de James Bond)
- 1977: Chris Martin, brita kantisto kaj muzikisto
- 1977: Attila Pokorny, rumania hungara skulptisto
- 1980: Sándor Muszka, rumania hungara poeto
Mortoj
- 672: Sankta Chad, anglosaksa episkopo kaj sanktulo (n. nekonata)
- 986: Lotaro, reĝo de Okcidenta Frankio (n. 941)
- 1643: Robert Greville (2-a Barono Brooke), generalo de parlamento armeo dum la angla enlanda milito (n. 1607)
- 1737: Mihály Udvarhelyi Tölcséres, hungara reformita teologo, instruisto (n. 1670)
- 1785: Friedrich Justus Riedel, germana filozofo, verkisto kaj estetikisto
- 1791: John Wesley, angla metodisma teologo (n. 1703)
- 1797: Horace Walpole, brita politikisto kaj verkisto (n. 1717)
- 1835: Francisko la 1-a, imperiestro de Aŭstrio (n. 1768)
- 1855: Nikolao la 1-a, caro de Rusia Imperio (n. 1796)
- 1889: Ludwik Waryński, aktivulo kaj ideologo de pola socialisma movado (n. 1856)
- 1899: Ernest Malinowski, pola konstruinĝeniero, konstruisto de la fervoja trako en Peruo, profesoro de universitato en Limo (n. 1818)
- 1901: George M. Dawson, kanada geografo kaj paleontologo, malkovrinto de oro en Jukonio (n. 1849)
- 1930: D. H. Lawrence, brita verkisto (n. 1885)
- 1937: Lajos Dálnoki Nagy, hungara verkisto, poeto (n. 1862)
- 1939: Howard Carter, angla arkeologo kaj egiptologo, malkovrinto de la tombo de faraono Tutanĥamono (n. 1874)
- 1941: Emil Győri, rumania hungara komponisto, dramisto (n. 1884)
- 1945: Mór Petri, hungara instruisto, poeto (n. 1863)
- 1980: Jarosław Iwaszkiewicz, pola verkisto (n. 1894)
- 1982: Philip K. Dick, usona verkisto (n. 1928)
- 1991: Serge Gainsbourg, franca kantisto, aŭtoro kaj kunplenumanto de la provoka kanto Mi amas vin... (n. 1928)
- 1993: Pál Dragomán, hungara geografo, muzeologo (n. 1914)
- 1995: Gusztáv Abafáy, hungara literaturhistoriisto (n. 1901)
- 2007: Henri Troyat, franca verkisto (n. 1911)
- 2007: Ivan Safronov, rusia ĵurnalisto (n. 1956)
- 2008: Ernő Pesovár, hungara koreografo, fakverkisto (n. 1926)
- 2009: João Bernardo Vieira, ĉefministro kaj prezidento de Gvineo Bisaŭa (n. 1939)
- 2011: Thor Vilhjálmsson, islanda verkisto (n. 1925)
- 2014: Ryhor Baradulin, belorusa poeto,eseisto, tradukisto (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Sankta Chad, anglosaksa episkopo
Tagoj de semajno
La 2-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098:
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.