Orienta Timoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respubliko Demokratia de Orienta Timoro
'Repúblika Demokrátika Timor Lorosa'e
República Democrática de Timor-Leste'

Flago de Orienta Timoro

Blazono de Orienta Timoro

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Al-Nasheed Al-Watani
Lokigo
landosuverena ŝtatoinsula lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Dilo
Oficiala(j) lingvo(j) portugala lingvo, tetuna lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Tetuma kaj portugala
Areo 14,874 km²
Loĝantaro 1.062.777 (2017)
Loĝdenso 71,45 loĝ./km²
Horzono +9
Interreta domajno tl
Landokodo TLS
Telefona kodo +670
Plej alta punkto Tatamailau
Plej malalta punkto Timora Maro
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidanto José Ramos-Horta
Ĉefministro Xanana Gusmão
Ekonomio
Valuto Usona dolaro
vdr

Orienta Timoro (indonezie: Timor Timur; tetume: Timor Lorosae; portugale: Timor Leste) estas regno en Sudorienta Azio. La nomo Timoro devenas de timortimur, la vorto por "oriento" en ĉiuj malajaj lingvoj. La lando konsistas el la orienta duono de la insulo Timoro kaj la najbaraj insuloj Atauro kaj Jaco, kaj ankaŭ Oecussi-Ambeno, regiono tute ĉirkaŭata de Okcidenta Timoro (parto de Indonezio) kuŝanta sur la nordokcidenta parto de la insulo.

Ĝi estis kolonio de Portugalio ekde la 16-a jarcento kaj dume konata kiel Portugala Timoro. En 1975, Orienta Timoro sin deklaris sendependa. Post naŭ tagoj, indoneziaj trupoj invadis la la landon. Usono akceptis tiun okupon. Tuj okazis miloj da murdoj kaj en la sekvanta 25-jara periodo Indonezio genocidis ĉirkaŭ trionon de la popolo de Orienta Timoro preskaŭ neatentite de la mondo. En 1986 Indonezio aneksis ĝin kaj anoncis ĝin sia 17a provinco - Loro Sae. Tiun fakton ne agnoskis UNO. En 1999 okazis baloto, en kiu la loĝantoj de Orienta Timoro subtenis la ideon de sendependeco. Finfine, post periodo en prizorgeco de UNO, Orienta Timoro liberiĝis, je la 20-a de majo de 2002. Komparu kun Okcidenta Saharo.

Ekonomio

La timora eskudo de 1959 ĝis la jaro 1976 estis la nacia valuto de Orienta Timoro. Unu eskudo estas dividita je cent centavoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TPE. Ĝin en 1976 anstataŭigis la indonezia rupio. Intertempe en Orienta Timoro la oficiala valuto estas la usona dolaro.

Ekstera politiko

Orienta Timoro apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Vidu ankaŭ

Distriktoj

Mapo de la distriktoj de Orienta Timoro
  1. Lautém
  2. Baucau
  3. Viqueque
  4. Manatuto
  5. Díli
  6. Aileu
  7. Manufahi
  8. Liquiçá
  9. Ermera
  10. Ainaro
  11. Bobonaro
  12. Cova-Lima
  13. Oecusse

Ŝablono:LigoElstara