Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
arabe: الإمارات العربيّة المتحدة
monarĥia federacia ŝtato.
Oficiala nomo: al-Imarat al-Arabija al-Mutahida
Parto de Azio
Ĉefurbo Abu-Dabio
 - mezo Abu-Dabio
 - koordinatoj 24° 28′ 56″ N 54° 22′ 12″ O / 24.48222 °N, 54.37000 °O / 24.48222; 54.37000 (mapo)
Areo 83 600 km² (8 360 000 ha)
Loĝantaro 4 765 000 (2010)
Denseco 57 loĝ./km²
Estiĝo 2-a de decembro 1971
Prezidanto Ĥalifa bin Zajid bin Sultan al Nahajan
 - Vicprezidanto kaj ĉefministro Mohammd bin Raĥid al Maktum
Landokodo AE
Monunuo UAE-dirhamo
Lingvo araba (nacia), persa, hinda, urdua, angla (oficialoj)
Religio Islamo
Situo de la Unuiĝintaj Arabaj EmirlandojEmirlandoj
Situo de la Unuiĝintaj Arabaj EmirlandojEmirlandoj
Situo de la Unuiĝintaj Arabaj EmirlandojEmirlandoj
Situo de Abu-Dabio enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo de Abu-Dabio enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Situo de Abu-Dabio enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Vikimedia Komunejo: United Arab Emirates
Retpaĝo: u.ae

La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (al-Imarat al-Arabija al-Mutahida الإمارات العربيّة المتحدة) estas lando ĉe la Persa Golfo. La ŝtato estas unuiĝo de sep arabaj emirlandoj, gvidataj de emiroj.

Loĝantoj nomiĝas emirlandanoj.[1]

  •  Abu-Dabio
  •  Dubajo
  •  Ŝarĵo
  •  Aĵmano
  •  Um-al-Kajvajno
  •  Ras-al-Ĥajmo
  •  Fuĵajro
  • Historio

    Dum la 16-a jarcento, la areo iĝis kolonio de eŭopaj landoj — unue Portugalio kaj eventuale Britio. La britoj nomis ĝin la 'pirata marbordo,' ĉar piratoj sukcesis tie malgraŭ la penoj de la brita kaj araba mararmeoj. Antaŭ la Unua Mondmilito, perloj estis ekonomie gravaj; post 1962, nafto iĝis la ĉefa eksportaĵo.

    La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estis fondita en 1971. En ĝia konsisto dekomence estis ankaŭ Kataro kaj Omano. Prezidento de la Federacio estis elektita emiro de Abu-Dabio, kiu ĝis hodiaŭ regas la landon. Vic-prezidento kaj ĉefministro fariĝis emiro de Dubajo. En 1991 dum la invado de irakaj milittrupoj en Kuvajto, UAE partoprenis je la flanko de koalicio.

    Ekonomio

    La ĉefaj eksportaĵoj de la lando estas natura gaso, nafto, fiŝoj, kaj daktiloj.

    UAE allogas ĉiam pli multajn investantojn de la tuta mondo danke al relative malaltaj laborkostoj, manko de impostoj rilate varojn kaj personajn salajrojn kaj ankaŭ malmultekosta elektra energio.[2]

    En decembro 2009 UAE finsubskribis multmiliard-dolaran interkonsenton por atoma fabrikejo kun sudkoreia firmao.[3]

    La 26-a de novembro 2009 la ŝtata investkompanio Dubai World (Dubajo) petis siajn kreditirojn pri la sesmonata prokrasto de la pagoj laŭ sia ŝuldo. Rezulte de tiu 70 internaciaj financaj kompanioj alfrontis la perspektivon perdi 60 miliardojn da dolaroj.[4]

    Gravan rolon ludas turismo, alloganta milionojn da vizitantojn, plejparte al artefaritaj oazoj, insuloj kaj amuzejoj.

    Konstruado

    UAE realigas multajn ambiciajn projektojn, aparte konstruajn. En februaro 2008 apud Abu-Dabio komenciĝis konstruado de Masdaro — unua en la mondo tute senkarbona kaj senaŭta. Ĝi estos hejmo por 50 000 homoj kaj 1500 entreprenoj. En Masdaro oni uzos plejparte sunenergion kaj vojaĝos ene de la urbo per malgrandaj ŝelformaj veturiloj funkciantaj sur magnetaj vojetoj. Energibezonoj reduktiĝos kompare al simila urbo kvaroble, akvokonsumado je 60 %. Samtempe en Abu-Dabio estas konstruota la plej granda hidrogena elektrocentralo en la mondo.[5]

    En januaro 2010 en Dubajo estis finkonstruita Burĝ Ĥalifa, plej alta turo en la mondo, alta je 828 metroj.[6] Por realigo de multaj grandaj projektoj oni aktive uzas fremdlandajn laboristojn, ne ĉiam juste traktatajn, kio foje estigis kritikon de Human Rights Watch.[7]

    La 22-an de majo 2012 la hispana futbalteamo Real Madrid anoncis projekton pri temoparko Real Madrid Resort Island konstruota en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj inaŭgurota en 2015. Ĝi okupos 50 hektarojn kaj enhavos havenon especiale dezajnitan laŭ la simbolo de la teamo.[8]

    Politiko

    Teritoria organizado

    La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas federacio de sep absolutaj monarĥioj: Abu-Dabio, Dubajo, Aĵmano, Fuĵajro, Ras-al-Ĥajmo, Ŝarĵo, kaj Um-al-Kajvajno. Pli ol du trionoj de la homoj en la lando loĝas en aŭ Abu-Dabio aŭ Dubajo.

    Ekstera politiko

    La 26-an de majo 2009 Francio malfermis en la emirlando Abu-Dabio militbazon «tendaro de Paco» — sian unuan konstantan bazon en la Persa Golfo. Ĝi gastigas ĝis 500 francajn soldatojn kaj inkluzivas mararmean bazon, aerarmean bazon, kaj trejnejon.[9]

    Same kiel aliaj Golfo-landoj, UAE ne havas diplomatiajn rilatojn al Israelo. Tamen en oktobro 2009 israelaj delegitoj ĉeestis kunvenon de la Internacia Administracia Konsilio de la Agentejo pri Renovigebla Energio en Abu-Dabio kaj la israela flago staris sur la tablo kaj sur insignoj — unue en la Golfo-landoj.[10]

    Kulturo

    Regantoj de UAE investas multe da mono por konverti la landon en kulturan centron de la regiono. Nome en Abu-Dabio okazis en 2008 la unua en Mezoriento retrospekta ekspozicio dediĉata al la Pablo Picasso kaj enhavanta 180 liajn verkojn el la Picasso muzeo de Parizo.[11]

    En januaro 2008 UAE subskribis kun Francio pioniran interkonsenton, laŭ kiu kontraŭ pago de 400 milionoj da eŭroj UAE ricevos la rajton uzi la nomon "le Louvre" kaj centojn pruntos centojn da artaĵoj de la Pariza muzeo por periodoj de ses monatoj ĝis du jaroj. "Louvre Abou Dhabi" malfermiĝos en 2012-2013 kaj estos parto de vasta kultura projekto, kune kun la konstruo de kvar muzeoj kaj de centro de spektakloj, kiuj formos "kulturan distrikton" sur la insulo de Saadiyat, giganta turisma komplekso.[12]

    Esperanto-movado

    Organizita Esperanto-movado en la lando mankas. Verŝajne estas nur apartaj esperantistoj, informoj pri kiuj tre malmultas. Ĝis 2006 funkciis esperantlingva blogo subnome «Freneza arabulo» verkita de Samawel el Dubajo en komencanteca Esperanto.[13] En 2009 iu Bhasker Gunaseelan indikis sian situon kiel «Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj/Hinda Unio»[14]

    Vidu ankaŭ

    Eksteraj ligiloj

    Referencoj