Guglielmo Marconi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guglielmo Marconi
Nobel-premiito
Fotita Guglielmo Marconi
Fotita Guglielmo Marconi
Persona informo
Guglielmo Marconi
Naskonomo Guglielmo Giovanni Maria Marconi
Naskiĝo 25-a de aprilo 1874
en Bolonjo, Italio
Morto 20-an de julio 1937
en Romo, Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Baziliko Santa Croce vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco itala
Alma mater Universitato de Romo La Sapienza
Partio Nacifaŝisma Partio vd
Subskribo Guglielmo Marconi
Memorigilo Guglielmo Marconi
Familio
Patro Giuseppe Marconi vd
Patrino Annie Jameson vd
Edz(in)o Beatrice Marconi • Maria Cristina Bezzi-Scali vd
Infanoj Degna Marconi Paresce vd
Parencoj Francesco Paresce vd
Profesio
Okupo fizikistoinĝenieropolitikistoentreprenistoinventistosciencisto vd
Laborkampo elektra inĝenierarto
Fama pro Radio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guglielmo Marchese MARCONI [guljelmo markeze markoni] (naskiĝis la 25-an de aprilo 1874 en Bolonjo, mortis la 20-an de julio 1937 en Romo) estis itala fizikisto kaj elektra inĝeniero.

Li gajnis la Nobel-premion pri fiziko en 1909 (kune kun Ferdinand Braun), kaj estas konata pro la efektivigo de sendrata telegrafa sistemo.

Li eksperimentis pri la eltrovoj de Maxwell kaj Heinrich Hertz pri la elektromagnetaj ondoj. Li ege plibonigis la efikecon de la elementoj de la sistemo, inter aliaj:

Per tio li sukcesis atingi ege pli grandajn distancojn de transmisio ol Hertz. Baldaŭ li povis sendi trans la brita kanalo inter Dover kaj Calais. La komerca uzo de la sendrata telegrafio komencis. Ĝi estis uzata profitdone de ĵurnalistoj kaj posedantoj de akcioj.

Kiam Marconi proponis, eĉ trapasi la Atlantikon, li ricevis tre kritikan leteron de Heinrich Hertz. Kopio de tiu letero estas en la germana nacia muzeo en Munkeno. Hertz atentigis lin, "ke la tero estas globo (kiel ĉiu scias), kaj ke radioondoj progresas rektlinie (kiel ĉiu sciencisto devus scii). Tial la ondoj ne iros ĉirkaŭ la tero, sed foriros en la spacon. Ili povus nur reiri al la tero, se ekzistus spegulo kun larĝeco de kontinento". Marconi tamen antaŭenpuŝis siajn eksperimentojn kaj sukcesis. Kiel nur poste estis eltrovita, tia spegulo vere ekzistas, nome la Heaviside-tavolo.

Marconi pri internacia lingvo.

Marconi fondis kompanion, Marconi Research Centre, kiu bone evoluis kaj ankoraŭ nun funkcias, sed sub alia nomo. Ĝi situis en Chelmsford, Britio. Tre gravaj estis la rezultoj por la transmara ŝipveturado. Baldaŭ ĉiu ŝipo estis devigata havi radiostacion kaj ĉiam aktivigi ĝin. La efika organizo de tiu nova sistemo venis tro malfrue por la pasaĝeroj de la Titanic en la jaro 1912[1].

En 1943 Usona Suverena Kortumo agnoskis, ke la patento de Marconi pri invento de radio estis ekzakte plagiatita de la invento de Nikola Tesla. Marconi jam rekonis mem, ke li uzis la verkojn de Tesla por realigi sian elpensaĵon.

En 1931 Marconi volis persone enkonduki la unuan radian dissendon de Papo, Pio la 11-a, dirante al mikrofono: "Per la helpo de Dio, kiu tiom da misteraj naturaj fortoj disponas por la homaro, mi povis pretigi tiun ĉi instrumenton, kiu liveros al la fideluloj de la tuta mondo la ĝojon aŭskulti la voĉon de la Sankta Patro" [1] Arkivigite je 2010-10-07 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]