Černá Voda (distrikto Jeseník)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Černá Voda


Koordinatoj: 50°18′30″N 17°09′21″E  /  50.30833°N, 17.15583°O / 50.30833; 17.15583 (Černá Voda (distrikto Jeseník))
Černá Voda
germane: Schwarzwasser, pole: Czarna Woda
municipo
Kaltenstejn1.jpg
Burgoruinoj de Kaltenštejn proksime de Černá Voda
Cerna Voda CZ flag.svg
Flago
Černá Voda znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Černá Voda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Memorindaĵo Kaltenštejn burgoruino
Rojo Černý potok
Situo Černá Voda
 - alteco 340 m s. m.
 - koordinatoj 50°18′30″N 17°09′21″E  /  50.30833°N, 17.15583°O / 50.30833; 17.15583 (Černá Voda (distrikto Jeseník))
Plej alta punkto Zelená hora
 - alteco 475 m s. m.
Areo 9,96 km² (996 ha)
Loĝantaro 617 (12.01.2010)
Denseco 61,95 loĝ./km²
Unua skribmencio 1284
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 54
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 533491
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Černá Voda
Retpaĝo: www.cernavoda.rychleby.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Černá Voda (en traduko Nigra Akvo) estas vilaĝo en orienta rando de Žulova montetaro. Belegan dominaĵon de vilaĝo Černá Voda kreas grandega remparo de Sokola montodorso, (kiu kiel terlango de Riĥleba montaro apartigas tiun ĉi regionon de valo de rivero Bělá kaj urbo Jeseník) precipe montopintoj Sokolí vrch (967 m) kaj Studniční vrch (992 m). Parto de Černá Voda estas pli malproksima vilaĝeto Rokliny kaj apudaj vilaĝoj Staré Podhradí kaj Nové Podhradí. Tiuj ĉi vilaĝoj estas apartigitaj de si per nealta montopinto Hradisko (425 m), sur kiu staras ruinoj de grandega burgo Kaltenštejn, kiu foje regis al la tuta ĉirkaŭaĵo.

Administrado[redakti | redakti fonton]

La ĉeĥa nomo Černá Voda kaj ankaŭ ties germana similo Schwarzwasser estas same kiel ĉe kelkaj pluaj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo derivita de koloro de akvo aŭ la fundo de loka rojo. La administra, sideja kaj katastra membrigo de tiu ĉi vilaĝo estis antaŭ sufiĉe komplika. Ankoraŭ post nuligo de servuteco ekzistis ĝis la jaro 1869 du memstaraj kaj administraj vilaĝoj, nome Černá Voda kaj Šropengrunt (germane Schroppengrund), kio eble signifis korton aŭ bienon de familio Schropp, sed eblas ankaŭ alia klarigo. Šropengrunt post 1869 fariĝis nur vilaĝeto kaj katastra vilaĝo de Černá Voda kaj ĝi estis alinomita en 1948 je Rokliny. Al la propra Černá Voda apartenis ankoraŭ tamen vilaĝeto Nový Kaltenštejn (germane Neukaltenstein), tamen parto de Starý Kaltenštejn (Altkaltenstein) kun la eksa burgo, sed la alia parto de tiu ĉi vilaĝeto apartenis al Vápenná; ambaŭ lastaj lokoj estis en 1948 alinomitaj je Staré Podhradí kaj Nové Podhradí.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova historio de Černá Voda estas kunigita kun burgo Kaltenštejn. Tio estis ampleksa kaj grandega kostruaĵo, kiu estas unue menciata en la jaro 1284. La burgo fariĝis centrejo de proporcie ampleksa sinjorujo de vroclavaj episkopoj, al kiu devene apartenis ankaŭ urboj Vidnava, Javorník kaj Paczkow. Sed Kaltenštejn estis ofte eĉ kun la posedaĵo lombardata. La amplekso de dominio senĉese fariĝis pli malgranda kaj dum militoj enla 15-a jarcento perdis en la dezertigita pejzaĝo la signifon ankaŭ la burgo, kiu estis fine en 1505 de vroclava episkopujo foraĉetita kaj kiel senbezona detruita; pereis ankaŭ burga bierfarejo kaj muelejo kaj parto de konstrua materialo onidire estis uzita dum rekonstruo de burgo Jánský Vrch en Javorník. En tiu ĉi koekso pereis en la ĉirkaŭaĵo ankaŭ la antaŭa minado de arĝento.

En la 15-a jarcento Černá Voda dezertiĝis kaj ĝi estis denove loĝigita en 1579. Baldaŭ akiris en la vilaĝo grandan posedaĵon kaj influon ĉi tiea sinjorujo, precipe kiam ĝi venis post la jaro 1617 en la manojn de familio Mikuschidoj, avancita pli poste en nobelan staton. En Černá Voda la anoj de tiu ĉi familio konstruis propran sidejon kaj en 1700 ili akiris ankaŭ bienon en najbara Červená Voda. Lasta posedanto de Černá Voda el tiu ĉi familio Arnošt Urban Mikusch koencis en la bieno kulturi kiel la unua terpomojn kaj trifolion.

Černá Voda ĝis tiu tempo tre ekkreskis. Jam en la 16-a jarcento estas indikata loko Kubengrunt, kiun akiris en 1616 Mikuschidoj kaj en la paso de la 17-a jarcento ĉi tie estiĝis pli malgranda vilaĝeto Šropengrunt. La černovoda kavalira aŭ sinjoruja bieno ŝanĝis tiutempe posedanton, kiam en 1798 akiris Černá Voda-on kaj Červená Voda-on por mallonga tempo grafo Konrad Sternberg, ekde 1802 inĝeniero J. Tschirsch kaj post li ĝis la jaro 1850 J. Oehl kun filino. En 1787 ĝis 1788 estis ĉi tie konstruita preĝejo, kiu fariĝis ekde 1843 paroĥa, samtempe kun la preĝejo estis konstruita lernejo.

La 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Tute nova situacio venis por Černá Voda en la dua duono de la 19-a jarcento, precipe post la jaro 1870, kiam tiu ĉi vilaĝo fariĝis unu el unuaj kaj la plej signifaj centrejoj de minado kaj prilaborado de granito kaj marmoro en Žulova montetaro. Estiĝis ĉi tie multaj uzinoj por prilaborado de la ŝtonoj.

La 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post la jaro 1918 la nombro de uzinoj de ŝtonindustrio ankoraŭ plinombriĝis kaj nur ekonomia krizo en la 30-aj jaroj haltigis tiun ĉi evoluon. Inter ĉi tieaj ŝtonistoj post la jaro 1918 la plej grandan influon germana sociala demokratio kaj pli poste ankaŭ komunistoj, sed post la ekonomia krizo kaj alveno de Hitler al potenco akiris ankaŭ ĉi tie plej multe da voĉoj en balotoj en 1935 Sudetgermana partio de Henlein.

Post 1945 en Černá Voda pluekzistis la granita kaj la marmora industrioj, sed en tre pli malgranda amplekso.

Turismo[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭaĵo vizitanto povas trovi kelke da agadaj kaj grandan kvanton de malnovaj kaj forlasitaj ŝtonminejoj, precipe por kvalita granito. Eble la plejŝatata estas ŝtonminejo nomata Rampa, kiu estas pro sia travidebla akvo kaj belega ĉirkaŭaĵo tre elserĉata loko por somera refreŝigado.