Kaŭkazaj miksaj arbaroj
Kaŭkazaj miksaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 41° 45′ 0″ N, 44° 15′ 0″ O (mapo)41.7544.25Koordinatoj: 41° 45′ 0″ N, 44° 15′ 0″ O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 170 405 km² (17 040 500 ha) [+] | |||
Areo | 170 405 km² (17 040 500 ha) [+] | |||
|
||||
Kaŭkazaj miksaj arbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Caucasus mixed forests [+] | ||||
La kaŭkazaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. La kaŭkazaj miksaj arbaroj estas parto de la tutmondaj 200-regiono kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj.
La organizaĵo Naturprotekto Internacie situigis la ekoregionon en la kaŭkazan biodiverseco-riĉaĵejon.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono okupas 170 300 kvadratajn kilometrojn en la montaroj de Kaŭkazo, en la sudo de eŭropa Rusujo, granda parto de Kartvelujo, la nordoriento de Turkujo, la oriento de Armenujo kaj la okcidento kaj la nordo de Azerbajĝano. Kaŭkazo konstituas tradician limon inter Eŭropo kaj Azio, same kun Malgranda Kaŭkazo kaj la orienta fino de Pontus-Montaro.
Estas ekoregiono kun granda biodiverseco, kaŭze de granda diverseco de biotopoj kaj kiu troviĝas al renkonto de tri biogeografiaj unuoj : Centra Eŭropo, Centra Azio kaj Mezoriento.
La klimato estas mezvarma, sed varias kune kun la altitudo.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]Oni priskribis ĉirkaŭ 12 000 plantospecioj en la kaŭkazaj miksaj arbaroj.
70 procentoj de la ekoregiono, inter altitudoj de 400 kaj 2 200 metroj, estas kovrataj de mezvarmaj miksaj arbaroj; la superregantaj specioj estas la tigfolia kverko (Quercus petraea ), la kaŭkaza karpeno (Carpinus caucasica), la ordinara kastaneo (Castanea sativa), la orienta fago (Fagus orientalis) kaj la kaŭkaza kverko (Quercus macranthera). Ĉe pli altaj altitudoj troviĝas specioj el la genroj betulo kaj pino, same kiel la kaŭkaza abio (Abies nordmanniana) kaj la orienta piceo (Picea orientalis).
Ĉe la plej alta altitudo, la arbaro estas anstataŭita de montaraj herbejoj, kiuj alternas kun arbustaroj de kaŭkaza rododendro (Rhododendron caucasicum).
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ sep cent specioj de vertebruloj vivas en la ekoregiono.
La kaŭkazaj miksaj arbaroj prezentas unu el la niveloj de endemiismo plej altaj en la modera zono. 23 procentoj de la vaskulaj plantoj kaj 10 procentoj de la vertebruloj estas endemiaj.
Stato de konservado
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono estas krize endanĝerigata.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono PA0408 : Kaŭkazaj miksaj arbaroj (WWF)
- angle Kaŭkazaj miksaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Kaŭkazaj miksaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Kaŭkazaj miksaj arbaroj (Globalspecies)
- angle Tutmondaj 200; numero 78 : Kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj (WWF)
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj
- angle Kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo (Conservation International).