Bahamoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Bahamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 25° 04′ 00″ N 77° 20′ 00″ U / 25.06667 °N, 77.33333 °U / 25.06667; -77.33333 (mapo)
Bahamoj
angle The Bahamas
landinsulo
LocationBahamas.svg
Situo de Bahamoj
Flag of the Bahamas.svg
Coat of arms of the Bahamas.svg
Oficiala nomo: The Commonwealth of The Bahamas
Moto: "Forward, Upward, Onward, Together"
("Antaŭen, Supren, Pluen, Komune")
Kromnomo: Komunumo de La Bahamoj
Lando Bahamoj Bahamoj
Parto de Atlantika oceano
Ĉefurbo
 - mezo Nasaŭo
 - koordinatoj 25° 04′ 00″ N 77° 20′ 00″ U / 25.06667 °N, 77.33333 °U / 25.06667; -77.33333 (mapo)
Plej alta punkto Mount Alvernia
 - alteco 63 m s. m.
Areo 13 940,0 km² (1 394 000 ha)
Loĝantaro 332 634 (2018)
Denseco 23,86 loĝ./km²
Estiĝo 10-a de julio 1973 sendependeco de Granda Britio
Horzono MET (UTC-5)
Telefona antaŭkodo +1242
Kodo 044 BHS BS
Aŭtokodo BS
Interreta domajno .bs
Monunuo Bahama dolaro
Lingvo angla
Situo de Nasaŭo enkadre de Bahamoj
ButtonRed.svg
Situo de Nasaŭo enkadre de Bahamoj
The Bahamas on the globe (Americas centered).svg
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bahamas
Retpaĝo: www.bahamas.com

Bahamoj (angle The Bahamas [bahamaz]), oficiale la Komunumo de Bahamoj, estas lando ene de la Lukaja Insularo kaj ŝtato en la Atlantika Oceano, norde de la insularo Grandaj Antiloj, norde de Kubo, nordokcidente de la insulo Hispaniolo (dividita inter Haitio kaj Domingo) kaj de Turkoj kaj Kajkoj, sudoriente de Usona ŝtato Florido, kaj oriente de la Floridaj Rifoj. La ŝtato konsistas el pli ol 700 insuloj kaj insuletoj, inter kiuj nur 300 estas loĝataj. Ĝi estas 97% el la areo de de la Lukaja Insularo, kaj enhavas 88% el la loĝantaro. La Reĝa Defenda Forto de Bahamoj priskribas, ke Bahama teritorio ampleksas 470,000 kvatrataj kilometroj da oceano.

Biogeografie la insularo apartenas al la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la WWF (Monda Natur-Fonduso).

La ĉefurbo estas Nasaŭo (Nassau) sur la insulo New Providence. Ĝia Indico de homa disvolviĝo kaj MEP faras ĝin unu el la plej disvoliĝintaj landoj en la Okcidentaj Indioj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Bahamoj plej probable devenas el aŭ la tainlingva ba ha ma ("granda supra meza lando"), kiu estis termino por la regiono uzata de la indiĝenaj popoloj,[1] aŭ eble el la hispana baja mar ("malprofunda maro" aŭ "malalta tajdo") pro la malprofundaj akvoj de la areo. Alternative, ĝi eble devenas de Guanahani, loka nomo de neklara signifo.[2]

En la angla, la vorto The ("la") estas havenda parto de la mallonga formo de la nomo kaj estas tial majuskla. La Konstitucio de la Komunumo de Bahamoj, la fundamenta leĝo de la lando, majuskligas la "T"n en la angla nomo "The Bahamas".[3] En Esperanto, oni ne aldonas la "La".[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭkolonia erao[redakti | redakti fonton]

Bildigo de la unua surteriĝo de Kolombo, kie tiu asertis posedon de la Nova Mondo por Reĝlando Kastilio, je la 12-a de oktobro 1492.[5]

La unuaj loĝantoj de Bahamoj estis la tainoj, kiuj venis al la neloĝataj sudaj insuloj de Hispaniolo kaj Kubo proksimume 800-1000 K.E. Ili konatiĝis kiel la lukaja popolo.[6] Oni taksas, ke 30 000 lukajoj loĝis en Bahamoj kiam Kristoforo Kolumbo alvenis en 1492.[7]

Alveno de la hispanoj[redakti | redakti fonton]

La unua loko, al kiu Kristaforo Kolumbo venis en tio, kion eŭropanoj nomis "nova mondo", estas insulo, kiun ŝli nomis San Salvador (kaj kiun la lukajoj nomis Guanahani). Oni ĝenerale konsentas, ke la insulo estas inter Bahamoj, sed oni ankoraŭ debatas, pri kiu insulo specife temas. Iuj esploristoj kredas, ke la loko estas nuntempa Insulo San-Salvadoro (antaŭe Insulo de Watling), kiu situas en la sudorienta parto de Bahamoj, dum alternativa teorio kredas, ke Kolombo surteriĝis sudoriente ĉe Rifinsulo Samana, laŭ kalkulado en 1986 de Joseph Judge, aŭtoro kaj redaktisto de National Geographic, baze de la taglibro de Kolombo. Ĉe la surteriĝejo, Kolumbo unue kontaktis la lukajojn kaj interŝanĝis varojn kun ili, asertante, ke la Reĝlando Kastilio posedu la insulojn, kaj poste esploris la pli grandajn insulojn de la Grandaj Antiloj.[8]

The Traktato de Tordesillas de 1494 teorie dividis la teritorion inter la Reĝlando Kastilio kaj la Reĝlando Portugalio, metante Bahamojn en la hispana areo. Tamen, oni ne multe efektivigis tiun posedon. La hispanoj ja sklavigis multajn lukajojn kaj sendis ilin al Hispaniolo por perforta laboro,[8] kaj spertante malbonegajn kondiĉojn, la plejmulto el la sklavoj mortis pro malsanoj kontraŭ kiuj ili ne havis imunecon. Duono el la tainoj mortis nur pro variolo.[9] Rezulte, la loĝantaro de Bahamoj multe malpliiĝis.[10]

Alveno de la angloj[redakti | redakti fonton]

La angloj esprimis intereson pri Bahamoj ekde 1629. Tamen, nur en 1648 la unuaj angloj venis al la insuloj. Nomate la Eleuteraj Aventuristoj (de la greka ἐλεύθερος "libera") kaj gvidate de William Sayle, ili migris al Bermudo serĉanta pli multa religia libero. Tiuj anglaj puritanoj establis la unuan konstantan eŭropan enloĝejo sur la insulto, kiun ili nomis 'Eleuthera'. Ili poste loĝigis New Providence, donante al ĝi la nomon Sayle's Island (Insulto de Sayle). Vivo estas pli malfacile ol oni atendis, kaj multaj – inkluzive Sayle – elektis reiri al Bermudo.[8] Por travivi, la restantaj loĝantoj prenis varojn el detruitaj ŝipoj.

En 1670, Reĝo Karlo la 2-a donis la insulojn al la Lords Proprietors (posedantoj kaj regantoj laŭ reĝa leĝo) de la Karolinoj en norda Ameriko. Ili luis la insulojn de la reĝo kun rajtoj por komerco, imposto, elekti regantojn, kaj administri la landon de sia bazejo sur la insulo Nova Providenco.[8][11] Piratoj kaj atakoj de malamikaj fremdaj landoj estis daŭra minaco. En 1684, hispana korsaro Juan de Alcon atakis la ĉefurbon Charles Town (poste renomite Nasaŭo),[12] kaj en 1703, kuna franca-hispana ŝiparo mallongtempe okupis Nasaŭon dum la Milito de hispana sukcedo.[13][14]

La 1700-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Usonaj mararmeanoj venas al Nova Providenco dum la batalo de Nasaŭo en 1776

Bahamoj fariĝis loko de piratoj, inkluzive Blackbeard (ĉirkaŭ 1680–1718).[15] Por fini la "respublikon de piratoj" kaj restarigi ordeman registaron, Britio nomumis Bahamojn reĝa kolonio en 1718, kiujn ili nomis "La insuloj Bahama", sub la reĝa goberniesto Woodes Rogers.[8] Post malfacila luktado, Rogers sukcesis ĉesigi piratadon.[16] En 1720, Hispanio atakis Nasaŭon dum la Milito de la Kvaropa Alianco.[8][17] En 1729, la asembleo establiĝis, kiu donis gradon de sinregado por anglaj loĝantoj.

Dum la usona milito de sendependeco en la malfruaj 1700-aj jaroj, la insuloj fariĝis celon por la usona mararmeo. Sub la direktado de komodoro Esek Hopkins, la usona maramero okupis Nasaŭon en 1776, kaj foriris kelkajn tagojn poste. En 1782, hispana ŝiparo venis, kaj la urbo kapitulacis sen batalo. Poste, en aprilo 1783, kiam princo Vilhelmo de Britio (fariĝonte reĝo Vilhelmo la 4-a) vizitis Luis de Unzaga en Havano, ili konsentis pri interŝanĝo de kaptitoj kaj ankaŭ traktis la antaŭaĵojn de la Traktato de Parizo de 1783, en kiu oni interŝanĝos la antaŭnelonge konkeritajn Bahamojn kontraŭ Orienta Florido, kiu ankoraŭ devus konkeri la urbon St. Augustine, Florida en 1784 laŭ ordono de Luis de Unzaga. Post tio, ankaŭ en 1784, Bahamoj deklariĝos brita kolonio.[18]

Post usona sendependeco, la britoj translokigis proksimume 7300 lojalistojn kun iliaj afrikaj sklavoj al Bahamoj, inkluzive 2000 de Nov-Jorko[19] kaj almenaŭ 1033 eŭropdevenuloj, 2214 afrikdevenuloj, kaj kelkaj indiĝenaj amerikaj krikoj el Orienta Florido. La plejparto el la rifuĝantoj translokigitaj de Nov-Jorko estis fuĝintaj el aliaj kolonioj, inkluzive Okcidenta Florido, kiun Hispanio kaptis dum la milito.[20] La registaro donis terenon al la kultivistoj por helpi kompensi pro iliaj perdaĵoj. La afrik-usonaj sklavoj estis pli multaj ol la eŭrop-usonanoj, kaj etnaj eŭropanoj restis nacimalplimulto en la teritorio.

Sklaveco en la 1800-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ŝildo en Ŝtata Parko de Florido Bill Baggs, memorigante centojn da afrikusonaj sklavoj, kiuj eskapis al libereco en la fruaj 1820-aj jaroj en La Bahamojn.

La Leĝo pri Komerco de Sklavoj de 1807 kontraŭleĝigis komerci sklavojn al britaj posedejoj, inkluzive Bahamoj. Britio metis premon al aliaj landoj kiuj komercis sklavojn, ke ili ankaŭ kontraŭleĝigu tion, kaj donu al la reĝa mararmeo la rajton haltigi ŝipojn, kiuj portas sklavojn.[21][22] Miloj da afrikanoj liberigitaj de sklavŝipoj estis loĝigitaj en Bahamoj.

En la 1820-aj jaroj dum la Seminolaj Militoj en Florido, centoj da nordamerikaj sklavoj kaj afrikaj seminoloj eskapis el Kabo Florido al Bahamoj.[23][24] Ili loĝiĝis plejparte en a nordokcienta Insulo Andros, kie ili disvolvis la vilaĝon Red Bays. Laŭ atestantoj, 300 eskapis kune en 1823, kun helpo de bahamanoj en 27 ŝalupoj, kun aliaj en kanuoj. Memorigas tion granda ŝildo ĉe Ŝtata Parko de Florido Bill Baggs. Iuj el iliaj posteuloj daŭrigas afrikaj seminolajn tradiciojn de korbofarado kaj tombomarkado.[25]

En 1818,[26] la Hejma Ofico en Londono decidis, ke "iu ajn sklavo venigita al Bahamoj de ekster la Britaj Okcidentaj Indioj estu liberigita." Tio rezultis je la libergo de preskaŭ 300 sklavoj posedataj de usonanoj inter 1830 kaj 1835.[27] La usonaj sklavkomercaj ŝipoj Comet kaj Encomium detruiĝis proksime de Insulo Abaco en decembro 1830 kaj february 1834. Kiam la mastroj, pasaĝeroj, kaj sklavoj venis en Nasaŭon, doganaj oficisitoj prenis la sklavojn kaj liberigis ilin, malgraŭ la protestoj de la usonanoj. Britio fine pagis kompenson al Usono en tiuj du kazoj, laŭ la Traktato de Asertoj de 1853, kiu traktis kelkajn kompensajn kazojn inter la du landoj.[28][29]

Sklaveco kontraŭleĝiĝis en la brita imperio je la 1-a de aŭgusto 1834.[8] Post tiam, britaj kolonia oficistoj liberigis 78 nordamerikajn sklavojn de la Enterprise, kiu iris al Bermudo en 1835, kaj 38 de la Hermosa, kiu detruiĝis proksime de Insulo Aboco en 1840.[30] La plej rimarkinda kaso estis la Creole en 1841: rezulte de sklava ribelo sur la ŝipo, la estroj decidis iri al Nasauŏ. Ĝi portis 135 sklavojn de la usona ŝtato Virginio kun la plano vendi ilin en Nov-Orleano. La bahama oficisto liberigis la 128 sklavojn, kiuj elektis resti en la insuloj. Estas dirite, ke la kaso de la Creole estas "la plej sukcesa sklava ribelo en usona historio".[31] Ĉi tiuj okazaĵoj pliigis malamikajn sentojn inter Usono kaj Britio.

Fruaj 1900-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

La duko de Windsor (mallonge reĝo Edvardo la 8-a) estis goberniestro de La Bahamoj inter 1940-1945.

La fruaj jardekoj de la 1900-aj jaroj spertis ne kreskantan ekonomion, kaj vastan malriĉecon. Multaj travivis per porviva agrikulturo kaj fiŝkaptado.[8]

En aŭgusto 1940, la Duko de Windsor fariĝis guberniestro de Bahamoj. Ŝli alvenis en la kolonion kun sia edzino. Ŝli ne ŝatis la postenon, diris, ke la insuloj estas "triagrada brita kolonio."[32] Ŝli malfermis malgrandan lokan parlamenton je la 29-a de oktobro 1940. Ŝli eksiĝis je la 16-a de marto 1945.[33][34]

Post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La Bahamoj estis reĝa kolonio ĝis sendependiĝo en 1973.

Moderna politika disvolviĝo komencis post la dua mondmilito. La unuaj politikaj partioj kreiĝis ne la 1950aj jaroj, dividitaj laŭ etnaj linioj -- la Unuiĝinta Bahama Partio (UBP) reprezentis la anglidevenajn bahamanojn,[35] kaj la Pregresema Liberala Partio (PLP) reprezentis la afrikdevenan plimulton.[8]

Nova konstitcio donante al Bahamoj internan aŭtonomion efektiviĝis je la 7-a de januaro 1964, kaj Sir Roland Symonette de la UBP fariĝis la unua ĉefministro. En 1967, Lynden Pindling de la PLP fariĝis la unua nigrula ĉefministro de la bahama kolonio.[36][37] En 1968, Pindling anoncis, ke Bahamoj petos plenan sendependiĝon.[38] Nova konstitucio donis al Bahamoj plian sindirekton en 1968.[39] En 1971, la UBP kaj malfeliĉa parto de la PLP kuniĝis kaj kreis novan partion, la Libera Nacia Movado (FNM), neraseca, centrodekstra partio, kiu celis kontraŭi la kreskantan potencon de la PLP de Pindling.[40]

La brita Ĉambro de Lordoj voĉdonis por doni al Bahamoj sendependecon je la 22-a de junio 1973.[41] Princo Karlo liveris oficialajn dokumentoj al ĉefministro Lynden Pindling, oficiale deklarante, ke Bahamoj estas plene sendependa lando je la 10-a de julio 1973,[42] kaj la lando nun festas tiun daton kiel ĝia Tago de Sendependiĝo. Ĝi aliĝis al la Kounumo de Nacioj je la sama tago.[43]

Post sendependiĝo[redakti | redakti fonton]

Post sendependiĝo, Bahamoj aliĝis al la Internacia Monuma Fonduso kaj la Monda Banko je la 22-a de aŭgusto 1973,[44] kaj poste al la Unuiĝintaj Nacioj je la 18-a de septembro 1973.[45]

Politike, la unuajn dudek jarojn dominis la PLP de Pindling, kiu venkis en serio de balotoj. Asertoj de koruptado, ligoj kun drogkrimaj organizaĵoj, kaj financa malfarado en la registaro de Bahamoj ne malpliigis la popularecon de Pindling. Dumtempe, la ekonomio spertis kreskegon pro turismo kaj

Politically, the first two decades were dominated by Pindling's PLP, who went on to win a string of electoral victories. Allegations of corruption, links with drug cartels and financial malfeasance within the Bahamian government failed to dent Pindling's popularity. Meanwhile, the economy underwent a dramatic growth period fuelled by the twin pillars of tourism and eksterlanda financo. La ekonomio allogis multajn enmigrantojn, precipe de Haitio.[46]

En 1992, Pindling malvenkis, kaj anstataŭigis ŝlin Hubert Ingraham de la FNM,[47] kiu denove venkis en 1997. Perry Christie de la PLP venkis en 2002,[48] Ingraham revenkis en 2007, Christie denove en 2012, kaj en 2017, Hubert Minnis de la FNM fariĝis la kvara ĉefministro.[46]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Video de la jutuba kanalo Scivolemo pri bluaj truoj en la Bahamoj.

Bahamoj havas pli ol 700 insulojn kaj insuletojn disigitajn ĉirkaŭ 260.000 km2 kaj formantajn parton de la Lukaja Arkipelago, la resto de ĉi tiu insularo estas okupita de la brita transmara teritorio de Turkoj kaj Kajkoj. Nur ĉirkaŭ dudek el ĉi tiuj insuloj estas konstante loĝataj. La plej proksima insulo al Usono, Suda Bimini, estas nur 83 km oriente de Miamo Strando sur la sudorienta marbordo de Florido. La plej suda insulo, Granda Inagua, situas 89 km nordoriente de Punta Azules, ĉe la orienta fino de Kubo.

La plej granda insulo en Bahamoj estas Andros okcidente. La insulo Nova Providenco, oriente de Andros, estas la loko de la ĉefurbo, Nassau, kaj nombras du trionojn de la tuta loĝantaro. La aliaj ĉefaj insuloj estas Granda Bahamo norde kaj Inagua sude.

La plej multaj el la insuloj - koralaj formaĵoj - estas sufiĉe plataj, kun kelkaj malaltaj montetoj, kies plej alta estas Monto Alvernia, sur la Insulo Kato, je 63m. La klimato estas tropika, moderigita de la varmaj akvoj de la Golfa Marfluo, sed regule trafita de uraganoj aŭ tropikaj ŝtormoj.

Registaro kaj Politiko[redakti | redakti fonton]

Parlamento de Bahamoj

Bahamoj estas parlamenta konstitucia monarkio, kun la reĝino de Bahamoj (Elizabeto la 2-a) kiel ŝtatestro, loke reprezentata de ĝenerala guberniestro.[49] Politikaj kaj juraj tradicioj proksime sekvas tiujn de Britio kaj la Westminster-sistemo.[7] Bahamoj estas membro de la Komunumo de Nacioj kaj kunhavas sian ŝtatestron kun alia reĝlandoj de la komunumo.[50][51]

La ĉefministro estas la registarestro kaj estas la estro de la partio kun la plej multaj membroj en la Domo de Asembleo.[49][7] La ĉefministro elektas la ministraron kun plenuma povo el siaj subtenanoj en la Domo de Asembleo. La aktuala ĝenerala guberniestro estas Cornelius A. Smith, kaj la aktuala ĉefministro estas Hubert Minnis.[49]

Dudoma parlamento havas leĝodonan povon. La Domo de Asembleo (la malalta domo) havas 38 membrojn el unu-membraj distriktoj, kaj la Senato havas 16 membrojn, kiujn la ĝenerala guberniestro elektas, inkluzive 9 laŭ la konsilo de la ĉefministro, 4 laŭ la konsilo de la estro de la lojalaj opozicio, kaj 3 laŭ la konsilo de la ĉefministro post kontrolo kun la estro de la opozicio. Kiel en la Westminster-sistemo, la ĉefministro povas ĉesigi la parlamenton kaj komenci ĝeneralan balotadon kiam ajn dum kvin jaroj.[52]

Konstituciaj sekurigoj inkluzivas liberecon de parolado, gazetaro, religio, movado, kaj asociiĝo. La juĝaro de Bahamoj estas sendependa de la plenuma kaj leĝfara partoj de la registaro. Juro baziĝas je angla juro.[49]

Politika kulturo[redakti | redakti fonton]

Bahama ĉefministro Hubert Minnis kun usona prezidanto Donald Trump la 22-an de marto 2019

Bahamoj havas dupartian sistemon, kiun dominas la centra-maldekstra Progresema Liberala Partio kaj la centra-dekstra Libera Nacia Movado. Kelkaj aliaj politikaj partioj ne sukcesis elektiĝi al la parlamento, inkluzive la Bahama Demokrata Movado, la Koalicio por Demokrata Reformo, la Bahama Naciista Partio, kaj la Demokrata Nacia Alianco.[53]

Fremdaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Bahamoj havas fortajn rilatojn kun Usono kaj Britio, kaj asocias proksime kun aliaj landoj de la karibia komunumo (CARICOM).[54]

Armeo[redakti | redakti fonton]

HMBS Nassau P-61

La bahama mararmeo estas la Royal Bahamas Defence Force (RBDF),[53] Reĝa Defenda Forto de Bahamoj, kiu inkluzivas teran grupon nomatan Komanda Eskadro, kaj aerarmean fakon. Laŭ la Leĝo de Defendo, la RBDF estas devigita, en la nomo de la reĝino, defendi Bahamojn, protekti ĝian teritoriton, kontroli ĝiajn akvojn, doni helpon en tempoj de katastrofo, daŭrigi ordon kune kun policagentejoj, kaj fari tion, kion la Nacia Sekureca Konsilio determinas.[55] La RBDF ankaŭ estas membro de la regional sekureca laborgrupo de la karibia komunumo (CARICOM).[53]

La RBDF ekekzistis la 31-an de marto 1980. Ĝiaj devoj inkluzivas defendi Bahamojn, eviti komercon de drogoj, kontraŭleĝan enmigradon kaj ŝtelĉasadon, kaj doni helpon al maristoj. La RBDF havs ŝiparon de 26 marbordaj kaj kontrolveturiloj, 3 aviadilojn, kaj pli ol 1100 homojn, inkluzive 65 oficistojn kaj 74 virinojn.[56]

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Distriktoj de Bahamoj

La distriktoj de Bahamoj estas sistemo de loka registaro ĉie krom Nova Providenco (kiu tenas 70% el la landa loĝantaro), kies aferojn la centra registaro traktas rekte. En 1996, la bahama parlamento aprobis la "Leĝon pri Lika Registaro" por faciligi la establon de familiaj insulaj administrantoj, lokaj registaraj distriktoj, lokaj distriktaj konsilantoj, kaj lokaj urbetaj komitatoj por la variaj insulaj komunumoj. La ĝenerala celo de la leĝo estas permesi al la elektitaj estroj regi kaj superrigardi la aferojn de siaj distriktoj sen enmiksiĝo de la centra registaro. Entute ekzistas 32 distriktoj, kun balotoj ĉiun kvinan jaron. Ekzistas 100 konsilantoj kaj 281 urbetaj komitatanoj elektitaj por reprezenti la variajn distriktojn.[57]

Ĉiuj konsilanto aŭ urbeta komitatano respondecas pri la ĝusta uzo de publikaj monoj por la daŭrigo kaj disvolvigo de la loĝantoj.

Krom Nova Providenco, la distriktoj estas:[58]

  1. Acklins
  2. Berry Islands (Insuloj Bero)
  3. Bimini
  4. Black Point, Exuma (Nigra Punkto, Eksuma)
  5. Cat Island (Insulo Kato)
  6. Central Abaco (Centra Abaco)
  7. Central Andros (Centra Andros)
  8. Central Eleuthera (Centra Eleuthera)
  9. City of Freeport, Grand Bahama (Urbo Freeport, Granda Bahamo)
  10. Crooked Island (Malrekta Insulo)
  11. East Grand Bahama (Orienta Granda Bahamo)
  12. Exuma (Eksuma)
  13. Grand Cay, Abaco (Granda Rifinsulo, Aboco)
  14. Harbour Island, Eleuthera (Havena Insulo, Eleuthera)
  15. Hope Town, Abaco (Urbeto Espero, Abaco)
  16. Inagua
  17. Long Island (Longa Insulo)
  18. Mangrove Cay, Andros (Rifinsulo Mongrovo, Andros)
  19. Mayaguana (Majagŭana)
  20. Moore's Island, Abaco (Insulo de Moore, Abaco)
  21. North Abaco (Norda Aboco)
  22. North Andros (Norda Andros)
  23. North Eleuthera (Norda Eleuthera)
  24. Ragged Island (Ĉifona Insulo)
  25. Rum Cay (Rifinsulo Rumo)
  26. San Salvador (San-Salvadoro)
  27. South Abaco (Suda Aboco)
  28. South Andros (Suda Andros)
  29. South Eleuthera (Suda Eleuthera)
  30. Spanish Wells, Eleuthera (Hispanaj Putoj, Eleutera)
  31. West Grand Bahama (Okcidenta Granda Bahamo)

Landa flago[redakti | redakti fonton]

Flago de Bahamoj
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flago de La Bahamoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ pokapa malneta enlanda produkto, Bahamoj estas unu el la plej riĉaj landoj de la Amerikoj.[59] Ĝia valuto estas fiksita, ke unu bahama dolaro egalas unu usonan dolaron.[60]

Turismo

Bahamoj dependas je turismo por generi la plejparton de sia ekonomia agado. La turisma industrio estas proksimume 50% el la bahama malneta enlanda produkto, kaj donas laboron al proksimume duono de la laborantoj de la lando.[59][61] Bahamoj allogis 5.8 miliono da vizitantoj en 2012, pil ol 70% el kiuj sur krozoŝipoj.[62]

Financiaj servoj

post turismo, la plej grava ekonomia agado estas bankoj kaj eksterlandaj insternaciaj financaj servoj, pli malpli 15% el malneta enlanda produkto. En la Panamaj Dokumentoj, malkaŝiĝis, ke Bahamoj estas la loko kun la plej multaj eksterlandaj firmaoj en la mondo.[63]

Impostoj estas tre konkurencipova. La registaro enspezas pro importa imposto, aldonvalora imposto, licencaj kotizoj, kaj stampimposto, sed ne ekzistas enspezimposto, firmaoimposto, kapitalimposto, aŭ posedimposto. Salajraj impostoj financas asekuron je 3.9% pagata de la dungito kaj 5.9% pagata de la dunginto.[64] En 2010, impostaj enspezoj estas 17.2% el malneta enlanda produkto.[65]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la loĝantaro nombras je 406 000 loĝantoj en 2019 kaj stabiliĝus ĉirkaŭ 500 000 loĝantojn ĉirkaŭ 2050[66][67]. En 2010, el la loĝantoj, 25.9% havas malpli ol 14 jaroj, 67.2% 15-64 jarojn, kaj 6.9% pli ol 65 jaroj, ĝi kreskas je 0.925% ĉiujare. [68] Naskiĝoj kaj mortoj ĉiujare estas 1.781% kaj 0.935% el la loĝantaro. Ĉiujare 0.213% el la loĝantaro elmigras. Naskoj spertas 23.21 mortojn el 1000 vivantaj beboj. Loĝantoj havas atendatan vivlongon je naskiĝo de 69.87 jaroj: 73.49 jaroj por virinoj, 66.32 jaroj por viroj. Averaĝe ĉiu virino naskas 2.0 infanojn (2010).[65]

La plej loĝataj insuloj estas Nova Providenco, kie situas Nasaŭo, la ĉefurbo kaj plej granda urbo,[69] kaj Granda Bahamo, hejmo de la dua plej granda urbo, Freeport.[70] Nassau havis 256 000 loĝantojn en 2012, kaj Freeport 46 000 loĝantojn.

Rasaj kaj etnaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2010, 90.6% el la loĝantaro identigas sin nigruloj, 4.7% blankuloj, kaj 2.1% miksrasuloj (afrika kaj eŭropa).[71] Antaŭ tri jarcentoj, en 1722 kiam la unua oficiala censo okazis, 75% el la loĝantaro estis eŭropa kaj 26% afrika.[71]

La Haitia komunumo de 80 000 homoj en Bahamoj estas ĝenerale afrikdevena. Pro tre multa enmigrado de haitianoj al Bahamoj, la bahama registaro komencis ellandigi kontraŭleĝajn haitiajn enmigrantojn al Haitio je la fino de 2014.[72]

La blankaj loĝantoj estas plejparte la posteuloj de anglaj puritanoj kaj usonaj lojalistoj, kiuj eskapis la usonan revolucion, alveninite en 1649 kaj 1783 respektive.[73] Multaj sudaj lojalistoj iris al la insuloj Abaco, kie duono el la loĝantaro estis eŭropdevenaj en 1985.[74] Iufoje bahamanoj priskribas anglodevenajn personojn per la termino "Conchy Joe" (Kanĉi Ĝo).[75]

Malgranda parto de la eŭropa bahama loĝantaro estas grekaj bahamanoj, kiuj devenas de grekaj laborantoj, kiuj venis por help disvolvi la industrion dum la 1900-aj jaroj.[76] Ili estas malpli ol 2% el la loĝantaro sed ankoraŭ tenas sian apartan grekbahaman kulturon.[77][78]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de Bahamoj estas la angla. Multaj personoj parolas kreolan lingvon de la angla nomatan "la bahama dialekto" (aŭ nur "dialekto"), ău "la bahama".[79] Laurente Gibbs, bahama aŭtoro kaj aktoro, estis la unua persono uzi la nomon "la bahama" en poemo kaj ekde tiam kuraĝigis ĝian uzon.[80][81] Haitianoj kaj iliaj posteuloj, kiuj estas 25% el la tuta loĝantaro, parolas la haitian kreolan, kiu estas kreola lingvo de la franca. Oni nomas ĝin "la kreola"[82] por distingi ĝin de la bahama angla.[83]

Religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Pew Research Center, en 2010, 96% da homoj en Bahamoj estas kristanoj. Protestantoj reprezentas 80% de la loĝantaro kaj katolikoj 14.5%[84].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Bahama kulturo estas miksaĵo de afrika, eŭropa kaj indiĝena kulturo. Ŝajnas, ke la plej konata "eksportaĵo" de ĉi tiu kulturo estas la ritma muziko nomata "Junkanoo".

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Bahamoj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Laŭ taksoj de 2011, 95% el bahamaj prenkreskuloj estas legopovaj.

La Universitato de Bahamoj (UB) estas la landa sistemo de alta/triagrada eduko, kun bakalaŭraj, majstraj, kaj asociaj diplomoj ĉe tri universitataj parkoj kaj instruaj kaj esploraj centroj tra la insuloj. Ĝia ĉarto komencis je la 10-a de novembro 2016.[85]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Barratt. (2004) Bahama Saga: The epic story of The Bahama Islands.
  2. Ŝablono:OEtymD
  3. Government of the Bahamas "Constitution of The Commonwealth of The Bahamas", Government of The Bahamas, Nassau, 9 July 1973.
  4. "Bahamoj", Plena Ilustrita Vortaro (PIV) 2020
  5. Markham, Clements R.. (1893) The Journal of Christopher Columbus (during His First Voyage, 1492–93). London: The Hakluyt Society.
  6. Encyclopedia Britannica – The Bahamas. Alirita 22 July 2019.
  7. 7,0 7,1 7,2 Keegan, William F.. (1992) The people who discovered Columbus: the prehistory of the Bahamas, Jay I. Kislak Reference Collection (Library of Congress), Gainesville: University Press of Florida, p. 25, 54–8, 86, 170–3. ISBN 0-8130-1137-X. OCLC 25317702.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 8,8 Encyclopedia Britannica – The Bahamas. Alirita 22 July 2019.
  9. "Schools Grapple With Columbus's Legacy: Intrepid Explorer or Ruthless Conqueror?"
  10. (1990) “Looking for Columbus”, Five Hundred Magazine 2 (1), p. 11–15. 
  11. Diocesan History. Anglican Communications Department (2009). Arkivita el la originalo je 5 May 2009. Alirita 7 May 2009.
  12. Mancke/Shammas p. 255
  13. Marley (2005), p. 7.
  14. Marley (1998), p. 226.
  15. Headlam, Cecil. (1930) America and West Indies: July 1716 | British History Online, 29‑a eldono (angle), London: His Majesty's Stationery Office, p. 139–159.
  16. Woodard, Colin. (2010) The Republic of Pirates. Harcourt, Inc, p. 166–168, 262–314. ISBN 978-0-15-603462-3.
  17. Dwight C. Hart (2004) The Bahamian parliament, 1729–2004: Commemorating the 275th anniversary Jones Publications, p4
  18. Cazorla, Frank, Baena, Rose, Polo, David, Reder Gadow, Marion (2019) The Governor Louis de Unzaga (1717-1793) Pioneer in the birth of the United States and liberalism, Foundation Malaga, pages 21, 154-155, 163-165, 172, 188-191
  19. Wertenbaker, Thomas Jefferson. (1948) Father Knickerbocker Rebels: New York City during the Revolution. New York: Charles Scribner's Sons.
  20. (October 1961) “The Loyalist Migration from East Florida to the Bahama Islands”, The Florida Historical Quarterly 40 (2), p. 123–141. 
  21. Falola, Toyin. (2007) Encyclopedia of the Middle Passage. Greenwood Press, p. xxi, xxxiii–xxxiv. ISBN 9780313334801.
  22. Lovejoy, Paul E.. (2000) Transformations in Slavery: A History of Slavery in Africa, 2‑a eldono, New York: Cambridge University Press. ISBN 0521780128.
  23. "Bill Baggs Cape Florida State Park", Network to Freedom, National Park Service, 2010, accessed 10 April 2013
  24. Vignoles, Charles Blacker (1823) Observations on the Floridas, New York: E. Bliss & E. White, pp. 135–136
  25. (2006) “The "Wild Indians" of Andros Island: Black Seminole Legacy in The Bahamas”, Journal of Black Studies 37 (2), p. 275. doi:10.1177/0021934705280085. 
  26. Appendix: "Brigs Encomium and Enterprise", Register of Debates in Congress, Gales & Seaton, 1837, pp. 251–253.
  27. Horne, p. 103
  28. Horne, p. 137
  29. Register of Debates in Congress, Gales & Seaton, 1837, The section, "Brigs Encomium and Enterprise", has a collection of lengthy correspondence between US (including M. Van Buren), Vail, the US chargé d'affaires in London, and British agents, including Lord Palmerston, sent to the Senate on 13 February 1837, by President Andrew Jackson, as part of the continuing process of seeking compensation.
  30. Horne, pp. 107–108
  31. Williams, Michael Paul, "Brig Creole slaves", 11 February 2002.
  32. Bloch, Michael (1982).
  33. Matthew, H. C. G. (September 2004; online edition January 2008) "Edward VIII, later Prince Edward, Duke of Windsor (1894–1972)", Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, COI:10.1093/ref:odnb/31061, retrieved 1 May 2010 (Subscription required)
  34. Matthew, H. C. G. (September 2004; online edition January 2008) "Edward VIII, later Prince Edward, Duke of Windsor (1894–1972)", Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, COI:10.1093/ref:odnb/31061, retrieved 1 May 2010 (Subscription required)
  35. Bad News for the Boys. Time Magazine (20 January 1967). Arkivita el la originalo je February 4, 2013.
  36. Nohlen, D. (2005), Elections in the Americas: A data handbook, Volume I (ISBN 978-0-19-928357-6)
  37. "Bahamian Proposes Independence Move", The Washington Post, 19 August 1966, paĝo A20.
  38. Bigart, Homer, "Bahamas Will Ask Britain For More Independence", The New York Times, 7 January 1968, paĝo 1.
  39. Armstrong, Stephen V., "Britain and Bahamas Agree on Constitution", The Washington Post, 28 September 1968, paĝo A13.
  40. Hughes, C (1981) Race and Politics in the Bahamas (ISBN 978-0-312-66136-6)
  41. "British grant independence to Bahamas", The Baltimore Afro-American, 23 June 1973, paĝo 22.
  42. "Bahamas gets deed", Chicago Defender, 11 July 1973, paĝo 3.
  43. Ciferri, Alberto. (2019) An Overview of Historical and Socio-Economic Evolution in the Americas. Newcastle-upon-Tyne: Cambridge Scholars Publisher, p. 313. ISBN 978-1-5275-3821-4. OCLC 1113890667.
  44. "Bahamas Joins IMF, World Bank", The Washington Post, 23 August 1973, paĝo C2.
  45. Alden, Robert, "2 Germanys Join U.N. as Assembly Opens 28th Year", The New York Times, 19 September 1973, paĝo 1.
  46. 46,0 46,1 Encyclopedia Britannica – The Bahamas. Alirita 22 July 2019.
  47. Nohlen, D. (2005), Elections in the Americas: A data handbook, Volume I (ISBN 978-0-19-928357-6)
  48. Nohlen, D. (2005), Elections in the Americas: A data handbook, Volume I (ISBN 978-0-19-928357-6)
  49. 49,0 49,1 49,2 49,3 CIA World Factbook – The Bahamas. Alirita 21 July 2019.
  50. . Bahamas, The (angle) (2013-08-15). Alirita 2021-01-25.
  51. (27 September 2012) “A more modern crown: changing the rules of succession in the Commonwealth Realms”, Commonwealth Law Bulletin 38 (3), p. 423–466. doi:10.1080/03050718.2012.694997. 
  52. Bahamas 1973 (rev. 2002). Arkivita el la originalo je March 17, 2015. Alirita 17 March 2015.
  53. 53,0 53,1 53,2 Political Parties in the Bahamas. Alirita 4 February 2021.
  54. Member States and Associate Members. Alirita 4 February 2021.
  55. Ŝablono:Cite act
  56. Our Mandat. Alirita 4 February 2021.
  57. Family Island District Councillors & Town Committee Members.
  58. Bahama Island Information. Alirita February 4, 2021.
  59. 59,0 59,1 GDP (current US$) | Data | Table.
  60. Country Comparison :: GDP – per capita (PPP).
  61. "The Bahamas – Economy", Encyclopedia of the Nations, Retrieved 21 March 2010.
  62. Spencer, Andrew. (14 July 2018) Travel and Tourism in the Caribbean: Challenges and Opportunities for Small Island Developing States (angle). Springer. ISBN 978-3-319-69581-5.
  63. Panama Papers.
  64. Contributions Table. The National Insurance Board of The Commonwealth of The Bahamas (11 May 2010). Alirita 22 December 2011.
  65. 65,0 65,1 Bahamas, The. CIA World Factbook.
  66. (anglolingve) Bahama loĝantaro (arkivo) ĉe population.city (konsultita la 14-an de septembro 2019)
  67. (angloligve) Bahama loĝantaro (arkivo ĉe worldpopulationreview.com (konsultita la 5-an de sptembro 2019)
  68. Country Comparison "Total fertility rate", CIA World Factbook.
  69. NEW PROVIDENCE. Government of the Bahamas. Alirita 15 May 2015.
  70. GRAND BAHAMA. Government of the Bahamas. Alirita 15 May 2015.
  71. 71,0 71,1 The Commonwealth of the Bahamas (August 2012)2010 Census of Population and Housing, p. 10 and 82. “In 1722 when the first official census of the Bahamas was taken, 74% of the population was European or native British and 26% was African or mixed. Three centuries later, and according to the 99% response rate obtained from the race question on the 2010 Census questionnaire, 90.6% of the population identified themselves as being Afro-Bahamian, about five percent (4.7%) Euro-Bahamian and two percent (2%) of a mixed race (African and European) and (1%) other races and (1%) not stated.”.
  72. Davis, Nick (20 September 2009), "Bahamas outlook clouds for Haitians", BBC.
  73. "The Names of Loyalist Settlers and Grants of Land Which They Received from the British Government: 1778–1783".
  74. Christmas, Rachel J. and Christmas, Walter (1984) Fielding's Bermuda and the Bahamas 1985.
  75. (2010) Schreier, Daniel: The Lesser-Known Varieties of English: An Introduction. Cambridge University Press. ISBN 9781139487412.
  76. Johnson, Howard (1986), "'Safeguarding our traders': The beginnings of immigration restrictions in the Bahamas, 1925–33", Immigrants and Minorities, 5 (1): 5–27,
  77. Johnson 1986
  78. Crain, Edward E. (1994), Historic architecture in the Caribbean Islands, University Press of Florida
  79. Hackert, Stephanie: ICE Bahamas: Why and how?, p. 41–45. University of Augsburg (2010). Alirita 3 February 2017.
  80. Staff: SWAA students have accomplished Bahamian playwright, actor and poet Laurente Gibbs as Guest Speaker. Eleuthera News (27 February 2013). Alirita 1 February 2017.
  81. Collie, Linda. (2003) Preserving Our Heritage: Language Arts, an Integrated Approach, Part 1. Heinemann, p. 26–29. ISBN 9780435984809.
  82. Bahamas, The. CIA World Factbook.
  83. (2006) “Book Review: Urban Bahamian Creole: System and Variation”, Journal of English Linguistics 34 (4), p. 362–366. doi:10.1177/0075424206292990. 
  84. (anglolingve) Religioj en Bahamoj (arkivo) ĉe www.globalreligiousfutures.org (konsultita la 23-an de februaro 2018)
  85. About Us (2017). Alirita April 26, 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]