Ronald Reagan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reagan)
Saltu al: navigado, serĉo
Ronald Reagan
Ronald Reagan
Oficiala portreto de Ronald Reagan en 1981

En funkcio:
20-a de januaro 1981 – 20-a de januaro 1989
Vicprezidento George H. W. Bush
Antaŭulo Jimmy Carter
Sekvanto George H. W. Bush

En funkcio:
3-a de januaro 1967 – 7-a de januaro 1975
Antaŭulo Edmund G. "Pat" Brown, Sr.
Sekvanto Edmund G. "Jerry" Brown, Jr.

Naskiĝo 6-an de februaro 1911 (1911-02-06)
en Usono Tampico, Illinois, Usono
Morto 5-an de junio 2004 (2004-06-05) (93-jara)
en Usono Bel Air, Los Angeles, Kalifornio, Usono
Nacieco usonano
Politika partio Respublikano
Edz(in)o Nancy Reagan
Infanoj Maureen Reagan
Christine Reagan
Michael Reagan (adoptita)
Patti Reagan
Ron Reagan
Alma mater Eureka College
Okupo aktoro
Subskribo
Ronald Reagan, subskribo
v  d  r
Information icon.svg
Ronald Reagan
Reagan en Cowboy from Brooklyn en 1938.
Reagan en Cowboy from Brooklyn en 1938.
Naskonomo Ronald Wilson Reagan
Naskiĝo 6-an de februaro 1911 (1911-02-06)
en Tampico
Morto 5-an de junio 2004 (2004-06-05) (93-jara)
en Bel Air
Aktivaj jaroj Kiel aktoro: 1937 - 1965
Edz(in)o Nancy Reagan
v  d  r
Information icon.svg

Ronald Wilson REAGAN [ron'ld rejg'n] (naskiĝis la 6-an de februaro, 1911, mortis la 5-an de junio, 2004) estis la kvardeka prezidanto de Usono. Li vivis plej longe el la usonaj prezidantoj.

Reagan naskiĝis en Tampico, Ilinojo. Li laboris unue kiel radio-anoncisto de sportaj eventoj, kaj poste (1937) kiel aktoro por Warner Brothers. Post la dua mondmilito li apogis la liberalan Demokratan Partion, sed dumtempe helpos la fifaman komunisto-ĉasan Holivudan komisionon. Li batalis kontaŭ komunistoj en la kinofilma industrio kaj elektiĝis sepfoje kiel la prezidanto de la sindikato de kinofilmaj aktoroj "The Screen Actors Guild". (Ĝis 1966 lia politika konvinko ŝanĝiĝis kaj en 1966 li komencis sian politikan karieron per esti alelektita guberniestro de Kalifornio (37 jarojn post tio denove venkis aktoro tie, nome Arnold Schwarzenegger). Li reelektiĝis en 1970. En 1980 li estis alelektita prezidanto de Usono kaj gajnis duan periodon en 1984. En 1984 li venkis en 49 el la 50 ŝtatoj. En la centro de lia politiko staris la antikomunismo (nomis Sovetunion Akso de la Malbono). Li parolis tre klare kaj efike al la civitanoj kaj promesis reakiri la memfidon post la Vjetnama fiasko. Li parolis ofte pri la aparta valoro de Usono.

Li edziĝis dufoje; la unua edzino estis Jane Wyman, kaj la dua estas Nancy Davis. Li estis presbiteriano. En 1994, li verkis "Leteron al la Usona Popolo" en kiu li skribis ke li suferas pro la morbo de Alzheimer. Post tio li ne surprenis oficialan sinprezenton, sed li vizitis sian buroon ĝis 1999.

Subtenantoj de Reagan opinias ke lia firma sinteno pri la Sovetunio helpis en ĝia disfalo. Kritikoj atribuas la disfalon al internaj kaŭzoj, kiujn antaŭhelpis la eksport-malpermeso de la plej modernaj teknologioj, la devigita armado tiel ekonomia kolapso en la Sovetunio. (La armadon kaj la ekonomian kreskon de la Reagan-a periodo financis aliaj ŝtatoj per aĉeto de ŝtataj valorpaperoj).

Reagan intencis vundi kaj helpi detrui Komunismon. Tiucele li sendis helpon al la Pola sindikato nekomunista Solidarnośc, li sendis helpon al tiuj en Afganujo kiuj batalis kontraŭ la soldatoj Sovetuniaj, li malpermesis sendi modernajn teknologion al la Sovetunio por ne helpi la ekonomion Sovetan. Per la usonaj misiloj "Stinger", Afganaj batalantoj detruis multajn aeroplanojn sovetajn. Kiel la Komunistoj ŝtatoj antaŭe sendis helpon al Vjetnamaj soldatoj kiuj mortigis Usonajn soldatojn, Usono sendis helpon al Afganaj soldatoj kiuj mortigis Sovetajn soldatojn.

Kiel prezidento Reagan parolis elokvente kontraŭ Komunismo. Li priskribis la Sovetunion kiel "la malbona imperio". En Berlino li paroladis pri la fifama Berlinmurego dirante "Sinjoro Gorbaĉev, disfaligu tiun muron!" Liaj prelegoj donis esperon al la kontraŭkomunistaj malliberuloj en la Sovetunio.

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Ronald Reagan estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Dum lia administrado (1981-1989) okazis;

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: 40-a Prezidento de Usono Poste: Flago-de-Usono.svg
Jimmy Carter 1981-1989 George H. W. Bush