2-a de julio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→Mortoj: Mario Puzo |
Zetey2 (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 141: | Linio 141: | ||
* [[2013]]: [[Douglas Engelbart]], usona [[inventisto]] norvegdevena, kunkreinto de [[hiperteksto]], inventinto de [[komputila muso]] (n. [[1925]]) |
* [[2013]]: [[Douglas Engelbart]], usona [[inventisto]] norvegdevena, kunkreinto de [[hiperteksto]], inventinto de [[komputila muso]] (n. [[1925]]) |
||
* [[2014]]: [[Paul Wild]], svisa astronomo, malkovrinto de 94 [[asteroido]]j (n. [[1925]]) |
* [[2014]]: [[Paul Wild]], svisa astronomo, malkovrinto de 94 [[asteroido]]j (n. [[1925]]) |
||
* [[2016]]: [[Elie Wiesel]], juda Nobelpremiita rumana-usona verkisto, aŭtoro de la termino [[holokaŭsto]] (n. [[1928]]) |
|||
== Specialaj tagoj kaj festoj == |
== Specialaj tagoj kaj festoj == |
Kiel registrite je 07:24, 3 jul. 2016
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 2-a de julio estas la 183-a tago de la jaro (la 184-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 182 tagoj restas.
Je la 2-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 311: Miltiado iĝis papo
- 936: Post morto de sia patro Henriko la 1-a, la Birdisto Oto la 1-a iĝis princo de Saksio kaj poste la 7-an de aŭgusto reĝo de Germanio
- 1549: Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio) alianciĝis en Prago kun la ĉeĥa reĝo Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio)
- 1600: Okdekjara milito: venko de nederlanda armeo en la Batalo de Nieuwpoort kun hispanoj
- 1698: Oni patentis vapormaŝinon
- 1776: Usona Dua Kontinenta Kongreso rezoluciis pri rompo de ligoj kun Britio
- 1777: Vermonto kiel la unua usona ŝtato aboliciis sklavecon
- 1798: Napoleono konkeris Aleksandrion en Egiptio
- 1839: Abd-ul-Meĝid iĝis sultano de Otomana Imperio
- 1860: Siberio: Vladivostok fondiĝis
- 1865: Kristana evangelia movado Armeo de Savo fondiĝis
- 1865: Incendio preskaŭ tute detruis svedan urbon Karlstad
- 1881: Charles J. Guiteau pafis la usonan prezidenton James A. Garfield, kiu mortis pro infekcio je la 19-a de septembro.
- 1900: Super Friedrichshafen ekŝvebis la unua vaporŝipo
- 1917: En Talino kunvenis aŭtonomeca parlamento de Estonio
- 1937: Super Pacifiko pereis Amelia Earhart, kiu provis per aviadilo ĉirkaŭigi la Teron laŭ ekvatoro
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Gestapo en sia raporto fieris pri rompo en Poznań de kvar konspiraj organizoj kaj aresto de pli ol 100 personoj el nedifinita subtera organizaĵo de, antaŭ ĉio, oficiroj kaj suboficiroj
- Adolf Hitler ordonis pribalori planon de invado al britaj insuloj - Operaco Seelöwe; Reinhard Heydrich notis, ke direktivoj, kiujn ricevis operacaj grupoj de SS estis "eksterodinare radikalaj", i.a. oni tiutempe eldonis "ordonon de likvido de pluraj polaj gvidantaj grupoj, nombrantaj milojn de personoj"
- 1941: Fino de la unua pogromo de judoj en Lvovo; sovetaj regopovoj evakuis de Krzemieniec (nun en Ternopila provinco) 135 malliberulojn, en tio 6 virinojn, kiujn oni pelis perpiede al Jampol - parto de ili, kiuj malfortiĝis dum la marŝo, pereis de kugloj de gardistoj; germanaj sciencistoj de antaŭnelonge fondita universitato de Nazia Germanio en Poznań estis informitaj pri malpermeso de eksteroficaj kontaktoj kun poloj
- 1942: Germana polico murdis en Varsovio 110 judojn forveturigitaj de la Varsovia geto; en Poznań oni senkapigis 11 polojn de Toruń kaj ĉirkaŭaĵoj; SS pafmortigis en koncentrejo Auŝvico 17 membrojn de Pola Sekreta Organizaĵo de Ribelantoj en Gotartowice (nun en Rybnik); en Ponary (proksime al Ostróda) germanoj pafmortigis pli ol 100 personojn
- Generalo Władysław Sikorski konsentis evakuon de Pola Armeo en Sovetunio al Proksima Oriento; en Argentino komencis aperi komunista revuo "Nowa Polska" (Nova Pollando)
- 1943: Volinia-Galicia: 65 polojn estis murditaj dum ekstermigo de vilaĝo Stary Majdan (proksime al Biłgoraj) fare de ukraina la 14-a Divizio de SS-Grenadistoj
- 1944: Gestapo malkovris en Varsovio en kvartalo Mokotów armilfabrikon apartenantan al Pola Enlanda Armeo kaj forprenis 78 mil grenadojn R-42 kaj 170 flamĵetilojn; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj eksplodigis en fervoja stacidomo Dziewule (proksime al Siedlce) trajnon irantan kun armiloj kaj municio al orienta fronto
- 1947: En Roswell (Nov-Meksiko) frakasiĝis nifo
- 1947: Pola Sejmo voĉdonis pri kreo de Ŝtata Muzeo en Majdanek kaj Ŝtata Muzeo Aŭŝvico-Birkenau en Oświęcim
- 1947: Generalo Tadeusz Komorowski iĝis ĉefministro de pola registaro en ekzilo
- 1950: Kioto: monaĥo bruligis zenan templon Kinkaku-ji
- 1950: Korea milito: armitaj fortoj de la Unuiĝintaj Nacioj, ĉefe usona terarmeo, eniris al Koreio
- 1962: Sam Walton establis la unuan magazenon, kiu komencis reton da superbazaroj Wal-Mart
- 1964: Usona prezidento Lyndon B. Johnson subskribis leĝon pri civitanaj liberecoj por afro-usonanoj; ankaŭ pastoro Martin Luther King ĝin subskribis
- 1965: Itala pastro Dolindo Ruotolo faris profetan notaĵon pri pola papo Johano, kiu faligos komunismon
- 1966: Francio okazigis sian unuan nuklean teston en Mururoa
- 1976: Nord- kaj Sud-Vjetnamio unuiĝis por krei la Socialistan Respublikon Vjetnamio.
- 1990: Rezulte de eksplodo de paniko en tunelo proksima al Mekko oni tretis 1426 pilgrimantojn
- 1992: Václav Klaus iĝis ĉefministro de Ĉeĥio
- 1993: Turkio: 37 personoj mortis, ĉefe alevoj, kiuj partoprenis kulturan festivalon, pro atako de islamaj teroristoj
- 1994: La lasta komunista gvidanto de Albanio Ramiz Alia estis kondamnita al 8-jara malliberigo pro krimoj kontraŭ la homeco
- 2000: Vicente Fox Quesada gajnis prezidentan balotadon en Meksiko forigante Revolucian Institucian Partion, kiu seninterrompe regis la landon sub diversaj nomoj ekde 1910
- 2002: Steve Fossett kiel la unua homo ĉirkaŭis la teron balone sen alteriĝado
- 2006: Felipe Calderón gajnis prezidentec-baloton en Meksiko
- 2008: FARK liberigis prezidentec-kandidatinon Íngrid Betancourt en Kolombio post 6-jara mallibero
- 2010: Demokratia Respubliko Kongo: 230 personoj pereis kaj 190 vundiĝis rezulte de la eksplodo de cisterno en vilaĝo de Sud-Kivuo
Naskiĝoj
- 419: Valentiniano la 3-a, imperiestro de Romio, murdita (n. 455)
- 1262: Arturo la 2-a, duko de Bretonio (m. 1312)
- 1486: Jacopo Sansovino, itala skupltisto kaj arkitekto verkanta laŭ manierismo (m. 1570)
- 1648: Arp Schnitger, germana orgenkonstruisto (m. 1719)
- 1669: Sándor Károlyi, hungara generalo (m. 1743)
- 1714: Christoph Willibald von Gluck, germana komponisto (m. 1787)
- 1724: Friedrich Gottlieb Klopstock, germana poeto (m. 1803)
- 1821: Charles Tupper, ĉefministro de Kanado (m. 1915)
- 1780: László Gorove, hungara verkisto (m. 1839)
- 1862: William Henry Bragg, brita Nobelpremiita fizikisto, pioniro de la solidstata fiziko (m. 1942)
- 1869: Hjalmar Söderberg, sveda verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto (m. 1941)
- 1876: Wilhelm Cuno, kanceliero de Germanio (m. 1933)
- 1877: Hermann Hesse, germana Nobelpremiita verkisto, aŭtoro de romanoj kun ekzistadisma kaj psikanaliza kunteksto (m. 1962)
- 1891: Lajos Szini, hungara verkisto, redaktoro (m. 1933)
- 1893: Ferenc Aschermann, hungara honvedkolonelo (n. 1821)
- 1903: Olavo la 5-a, reĝo de Norvegio (m. 1991)
- 1904: René Lacoste, franca tenisisto (m. 1996)
- 1905: András Bordi, hungara pentristo (m. 1989)
- 1906: Hans Albrecht Bethe, german-usona Nobelpremiita fizikisto pro klarigo de mekanismoj de energio-produktado en steloj (m. 2005)
- 1908: Magda Simon, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (m. 1969)
- 1919: Jean Craighead George, usona verkistino de porinfana literaturo kaj porjunulara (m. 2012)
- 1920: Margit Gáll, rumania hungara porinfana verkistino, tradukistino (m. 1960)
- 1921: István Csüry, hungaraj bibliotekisto (m. 1980)
- 1923: Wisława Szymborska, pola Nobelpremiita poetino
- 1924: Loránd Lohinszky, rumania hungara aktoro (m. 2013)
- 1925: Patrice Lumumba, ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo (m. 1961)
- 1925: Medgar Evers, usona defendanto de homaj rajtoj, murdita (m. 1963)
- 1928: Lech Emfazy Stefański, pola parapsikologo, verkisto, publicisto, aktoro kaj reĝisoro (m. 2010)
- 1929: György Gáspár, rumania hungara pedagogo
- 1930: Ota Pavel, ĉeĥa sporta ĵurnalisto (m. 1973)
- 1932: Waldemar Matuška, ĉeĥa kantisto (m. 2009)
- 1938: Domokos Szilágyi, rumania hungara hungara poeto (m. 1976)
- 1939: László Kovács, hungara politikisto
- 1942: Vicente Fox Quesada, prezidanto de Meksiko
- 1945: Anikó Salamon, rumania hungara etnografino (m. 1981)
- 1946: Richard Axel, usona Nobelpremiita biologo pro esploro de flaro
- 1952: Marek Karp, pola historiisto kaj sovetologo, fondinto kaj plurjara direktoro de la Centro de Orientaj Studoj, pioniro de pola-litova kaj pola-belorusa dialogo, murdita (m. 2004)
- 1955: Stephen Walt, usona politika sciencisto
- 1962: Laura Sajter, hungara lingvistino
- 1970: Yancy Butler, usona aktorino
- 1978: Owain Yeoman, kimra aktoro
- 1985: Ashley Tisdale, usona aktorino kaj kantistino
- 1986: Lindsay Lohan, usona aktorino, kantistino kaj fotomodelo
- 1987: Ruslana Korŝunova, kazaĥa modelino (m. 2008)
- 1990: Roman Lob, germana kantisto, kantaŭtoro
Mortoj
- 862: Sankta Swithun, episkopo de Winchester, Anglio (n. nekonata)
- 936: Henriko la 1-a, la Birdisto, reĝo de Germanio (n. 876)
- 1504: Stefano la 3-a, princo de Moldavio (n. ĉ. 1433)
- 1566: Michel de Nostradame (ankaŭ konata kiel Nostradamus), franca kuracisto, matematikisto, okultisto kaj astrologo juddevena, konsilisto de la franca reĝino Katerino de Mediĉo, viziulo famiĝinta per la profetaĵoj (n. 1503)
- 1582: Akechi Mitsuhide, japana samurajo (n. 1528)
- 1591: Vincenzo Galilei, itala liutisto, muzikteoriisto kaj komponisto (n. 1520)
- 1663: Thomas Selle, germana komponisto (n. 1599)
- 1741: Patro d' Entrecolles,franca jesuito ŝtelinta sekreton de ĉina porcelano (n. 1664)
- 1757: Siraj-ud-Daulah, la lasta sendependa naŭabo de Bengalio (n. 1733)
- 1767: Christoph Andreas Mangold, germana kuracisto kaj kemiisto (n. 1719)
- 1778: Jean-Jacques Rousseau, svisa verkisto franclingva, filozofo kaj teoriisto pri pedagogio, reprezentanto de klerismo (n. 1712)
- 1798: John Fitch, usona inventisto konstruinta vaporŝipojn (n. 1743)
- 1843: Samuel Hahnemann, germana kuracisto kaj iniciatinto de homeopatio (n. 1755)
- 1849: Áron Gábor, hungara oficiro kaj kanonmuldisto (n. 1814)
- 1850: Robert Peel, ĉefministro de Britio (n. 1788)
- 1914: Joseph Chamberlain, brita politikisto, entreprenisto kaj parlamentano (n. 1826)
- 1915: Porfirio Díaz, prezidento de Meksiko (n. 1830)
- 1926: Emile Coué, franca psikologo, farmaciisto kaj esperantisto (n. 1857)
- 1932: Emanuelo la 2-a, la lasta reĝo de Portugalio (n. 1889)
- 1934: Ernst Röhm, germana nacisocialisto (n. 1887)
- 1937: Amelia Earhart, pionira aviadistino, pereinta (n. 1897)
- 1942: Eŭgeno Petroviĉ Petrov, rusa verkisto (n. 1903)
- 1961: Ernest Hemingway, usona Nobelpremiita verkisto, aŭtoro de la novelo La oldulo kaj la maro kaj romano Por kiu la sonorilo sonas (n. 1899)
- 1963: László Kovács, hungara verkisto, redaktoro (n. 1892)
- 1963: Lisa Tetzner, germana verkistino (n. 1894)
- 1964: János Adorján, hungara pioniro de aviado (n. 1882)
- 1977: Vladimir Nabokov, rusa-usona verkisto, aŭtoro de la romano Lolita (n. 1899)
- 1981: Piroska Csányi, hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1909)
- 1982: Gizella Hervay, hungara poetino (n. 1934)
- 1983: Vladimír Neff, ĉeĥa verkisto (n. 1909)
- 1989: Andreo Gromiko, sovetunia politikisto kaj ekonomikisto (n. 1909)
- 1992: Camarón de la Isla, hispana kantisto cigandevena (flamenko) (n. 1950)
- 1997: James Stewart, usona aktoro rolinta en La Filadelfia rakonto (n. 1908)
- 1998: Gaston Hoessélo Eboe, togolanda esperantisto (n. 1955)
- 1999: Mario Puzo, itala verkisto kaj ĵurnalisto, aŭtoro de filmigita libro La baptopatro pri la sicilia mafio (n. 1920)
- 2000: Anatolij Ufimcev, kazaka-soveta ŝakmajstro (n. 1914)
- 2002: Ray Brown, usona ĵaz-basisto (n. 1926)
- 2004: Sophia de Mello Breyner Andresen, portugala poetino kaj verkistino (n. 1919)
- 2011: Itamar Franco, prezidento de Brazilo (n. 1930)
- 2013: Faŭzia Ŝirin, egipta princino, edzino de Mohamed Reza Pahlavi (n. 1921)
- 2013: Douglas Engelbart, usona inventisto norvegdevena, kunkreinto de hiperteksto, inventinto de komputila muso (n. 1925)
- 2014: Paul Wild, svisa astronomo, malkovrinto de 94 asteroidoj (n. 1925)
- 2016: Elie Wiesel, juda Nobelpremiita rumana-usona verkisto, aŭtoro de la termino holokaŭsto (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Brazilo: en Bahio: Bahia sendependo.
- Curaçao - Tago de Flago
- Monda Tago de Nifo - ekde 2001 memoriganta la Roswell-incidenton
Tagoj de semajno
La 2-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.