Psikologio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Mi aldonas titolon "Specifaj nomoj" |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 18: | Linio 18: | ||
|asimilinta |
|asimilinta |
||
| href="1879" |''psikologio, psiĥologio'' |
| href="1879" |''psikologio, psiĥologio'' |
||
| href="sciencisto" | |
| href="sciencisto" |''psikologio'' ''(medicino)'' |
||
|- href="laboratorio" |
|- href="laboratorio" |
||
| href="esploro" |esperantiginta |
| href="esploro" |esperantiginta |
||
| href="psikologio" |''psikoscienco'' |
| href="psikologio" |''psikoscienco'' |
||
| href="biologio" |'' |
| href="biologio" |''psikomedicino'' |
||
|- |
|- |
||
| href="Hermann Ebbinghaus" |pura esperanta |
| href="Hermann Ebbinghaus" |pura esperanta |
||
Linio 31: | Linio 31: | ||
(formala) |
(formala) |
||
|asimilinta |
|asimilinta |
||
| href="subkonscio" | |
| href="subkonscio" |''psikologo'' ''(scientisto)'' |
||
| href="Supermio" | |
| href="Supermio" |''psikologo'' ''(medicisto)'' |
||
|- |
|- |
||
| href="20-a jarcento" |esperantiginta |
| href="20-a jarcento" |esperantiginta |
||
| href="kondutismo" |'' |
| href="kondutismo" |''psikoscientisto'' |
||
| href="metafiziko" |'' |
| href="metafiziko" |''psikomedicisto, psikokuracisto, psikoterapiisto'' |
||
|- href="20-a jarcento" |
|- href="20-a jarcento" |
||
| href="kognoscienco" |pura esperanta |
| href="kognoscienco" |pura esperanta |
||
| href="evolua psikologio" |'' |
| href="evolua psikologio" |''mensoscientisto'' |
||
| href="komputiko" |'' |
| href="komputiko" |''mensmedicisto, menskuracisto, mensterapiisto''''' |
||
|- href="neŭroscienco" |
|- href="neŭroscienco" |
||
| colspan="2" |Profesiisto (neformala) |
| colspan="2" |Profesiisto (neformala) |
Kiel registrite je 13:54, 14 mar. 2017
Psikologio, psiĥologio, aŭ psikoscienco, estas la scienco kiu studas la homan konduton. Alivorte, ĝi pritraktas menson, konscion, konduton, nekonscion, ktp. Aplike, ĝi studas la funkciojn kaj problemojn de la homa menso, interalie, psikopatologion, kognon, emociojn, sonĝojn, dezirojn ktp.
Psikologio malsamas al sociologio, antropologio, ekonomiko kaj politika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ grupe) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas al biologio kaj neŭroscienco (neŭrologio) en tio ke ĝi ne studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas.
Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi kiel natursciencon, socian sciencon aŭ homan sciencon. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.
Etimologio
La vorto psikologio venis de la greka psiĥe 'animo', 'menso' kaj logos 'studo'.
Specifaj nomoj
Termino | Teoria fako | Aplikata fako | |
---|---|---|---|
Ĉefa termino | asimilinta | psikologio, psiĥologio | psikologio (medicino) |
esperantiginta | psikoscienco | psikomedicino | |
pura esperanta | mensoscienco | mensmedicino | |
Profesiisto
(formala) |
asimilinta | psikologo (scientisto) | psikologo (medicisto) |
esperantiginta | psikoscientisto | psikomedicisto, psikokuracisto, psikoterapiisto | |
pura esperanta | mensoscientisto | mensmedicisto, menskuracisto, mensterapiisto | |
Profesiisto (neformala) | – | – |
Historio
En la fino de la 19-a jarcento la psikologio komencis uzi sciencajn metodojn por studi la homan menson, kaj ekde tiam ĝi estas agnoskita kiel aparta scienco.
En 1879 la germana sciencisto Wilhelm Wundt fondis la unuan laboratorion, kiu estis ekskluzive dediĉita al psikologia esploro. Wundt, kiu notis psikologion kiel scienco aparte el biologio kaj filozofio, estis la unua persono kiu nomiĝis psikologo.[1] Aliaj fruaj psikologoj estis la germano Hermann Ebbinghaus (pioniro pri la studo de memoro), la ruso Ivan Pavlov (kiu malkovris la lernoprocezon de kondiĉigo), la usonano William James kaj la aŭstro Sigmund Freud.
La ideoj de Freud iĝis aparte konataj, ĉefe ĉar ili multe kontraŭis la ĝis tiam akceptitan bildon de la homa menso. Li inventis la esprimon subkonscio, kaj li asertis ke la "memo" ekzistis en interbatalo inter la Mio, la Supermio kaj la Ĝio.
Ekde la mezo de la 20-a jarcento multaj psikologoj malakceptas la teorion de Freud, ĉar laŭ ili ĝi ne havas sufiĉan sciencan bazon. Tio kondukis al la estiĝo de kondutismo. Laŭ kondutismo la psikologio studu nur la observeblan konduton, ĉar tion oni povas mezuri. Scienca scio de la menso laŭ kondutistoj ne eblas, ĉar ĝi estas tro metafizika.
Fine de la 20-a jarcento estiĝis nova interdisciplina studo de la homa menso, konata kiel kognoscienco. Kognoscienco denove konsideras la menson priserĉebla subjekto, kaj uzas evoluan psikologion, lingvistikon, komputikon, filozofion kaj neŭrosciencon por studi ĝin.
Fakeroj[2]
- Fiziologia psikologio: La fakero de psikologio kiu studas la fiziologion de konduto.
- Kompara psikologio: La fakero de psikologio kiu studas la konduton de diversaj organismoj pro kompreni iliajn funkcian signifon kaj iliajn rilaton al evoluo.
- Konduta analizo: La fakero de psikologio kiu studas la efekton de konduton aŭ ĉirkaŭaĵon pri konduto.
- Konduta genetiko: La fakero de psikologio kiu studas la efekton de genetiko pri konduto.
- Kogna psikologio: La fakero de psikologio kiu studas kompleksan kondutojn ekzemple atenton, lernon, memoron, kaj problem-solvon.
- Kogna neŭroscienco: Simila al kogna psikologio, sed ankaŭ studas la rolon de cerbo.
- Socia psikologio: Studas la efektojn de homoj pri konduto.
- Personeca psikologio: Studas la kaŭzojn de diferencoj en kondutoj de homoj.
- Evolua psikologio
- Inter-kultura psikologio: Studas la efektojn de kulturoj pri konduto.
- Klinika psikologio
- Psikometriko: Studas la teorion kaj teknikon de psikologia mezurado.
Evolua psikologio
Evolua aŭ evolucia psikologio estas psikologia alirmetodo, kiu eksplikas la fakojn de psikologio (ekz. socia, personeca...) pere de adaptadaj kaj evoluaj signifoj. La evolucia psikologio esploras klasikajn psikologiajn faktojn kaj datenojn, sed provas klarigi ilin per la evolu-historio de la homo, ekzemple la homa situacio en ĉasistaj-kolektistaj socioj. Tiaj socioj formis kadron por homa vivo dum jarmiloj, dum kiuj la evolucio favoris individuojn, kiuj laŭ sia psiko plej bone integriĝis en tian socion.
Skoloj
- Ekzistanalizo
- Empiriisma psikologio
- Geŝtalt-psikologio
- Humanisma psikologio
- Kogna psikologio
- Kondutismo
- Konduta terapio
- Psikanalizo
- Transpersona psikologio
- Kleriga psikologio
Psikanalizo
Psikoanalizo (el la grekaj vortoj ψυχη psiko aŭ animo, kaj ανάλυσις analizo, do "esploro kaj mal-enigm-igo de la animo") estas skolo de psikologio kaj psikoterapio, fondita ĉirkaŭ la jaro 1890 de la viena neŭrologo Sigmund Freud. El la origina teoriaro de psikoanalizo evoluis la diversaj skoloj de profunda psikologio.
La teoria konceptaro origine celas malkovri kaj prilabori psikajn konfliktojn kaj malordojn, kiujn repuŝo igis nekonsciaj dum la personeca disvolviĝo. Sigmund Freud, post studo de histeriaj pacientoj, unuafoje vortumis kaj difinis la modelon de Nekonscio. Dum la plua evoluo de la teoria laboro, li aldone evoluis la koncepton de Mio (Egoo), Supermio (Superegoo) kaj Ĝio (Iduso). La "Mio" naskiĝas el rilato kaj malsamiĝo inter homo kaj mond, kaj la "Supermio" temas pri la kulturaj aspektoj, moralo, kaj ĝi nepermesas ke homo realigu ĉiujn dezirojn. Kontraŭe la "Ĝio" estas la instinktoj kaj spontaneaj deziroj, kiujn la homoj kunvivantaj en socia organismo ne ĉiam senbremse transformas al ago, ĉar tio pliakrigus la interhomajn konfliktojn.
Aparte de la teoria konceptaro, la psikoanalizo iĝis kompleksa modelo por la priskribo kaj klarigo de la homa psiko, kaj sur ĝi baziĝas ampleksa psikoterapia skolo por la terapia trakto de en- kaj interpersonaj konfliktoj, kiu ankaŭ esploraj kulturajn fenomenojn. En ĉiuj dimensioj la psikoanalizo ĝis la nuntempo pluevoluiĝas de praktikaj terapiistoj kaj teoriaj esploristoj, kaj sekve la moderna psikoanalizo karakteriziĝas per teoria, metoda kaj terapia pluralismo.
Sigmund Freud dum la komencaj jaroj de la terapia skolo kunlaboris kun Carl Gustav Jung, sed ĉirkaŭ la jaro 1911 ilia kunlaboro ĉesis, kaj la skolo de Jung restis renomita "analiza psikologio". El aliaj psikoterapiistoj laborantaj sur la bazo de la teorio pri psikoanalizo respektive pri profunda psikologio elstarigindas inter alie Alfred Adler, Otto Reich kaj Erich Fromm, Melanie Klein, Heinz Kohut kaj Jacques Lacan.
Aplikoj
- Psikoterapio
- Psikologia konsultado
- Varba kaj venda psikologio
- Psikodiagnozo
- Perturbo
- Politika psikologio
- Trafika psikologio
- NLP (Neŭro-lingvistika programado)
Psikoterapio
Psikoterapio (greke ψυχοθεραπεία, psiĥoterapía - kuracado de la psiko) estas la trakto de homoj kun emociaj, korpaj aŭ kondutaj perturboj aŭ malsanoj, per sistema apliko de psikologiaj metodoj de voĉa kaj senvoĉa komunikado.
Ekzistas diversaj psikoterapiaj skoloj. En iuj, aparte en la psikoanalizo kaj parencaj skoloj, aparte gravas la kompreno kaj trakto de la malkonscio, la profundaj pensoj, sentoj, memoroj kaj motivoj, kiuj influas la konscian mondkoncepton kaj la konduton, sed ne estas rekte percepteblaj kaj konscie klaraj al la individuo kiu petas pri psikoterapia helpo. En aliaj skoloj, ekzemple la interparola terapio laŭ Carl Rogers aŭ la racia kondutoterapio, pli centras la konscia pensado kaj sentado, kiu analiziĝas kaj modifiĝas por pli da bonfarto.
En la unuopaj ŝtatoj de la mondo malsamas la kriterioj, kiuj rajtigas je la titolo "psikoterapiisto". En multaj ŝtatoj kuracistoj kaj psikologoj, kiuj post la faka studado plenumas aldonan psikoterapiistan studon, post sukcesa fino de ambaŭ edukoj rajtas je la titolo - en iuj landoj kaj cirkonstancoj ankaŭ fakuloj de aliaj profesioj, ekzemple pedagogoj, post plenumo de aldona psikoterapiista studo rajtas je ĝi. Kutime oni diferencigas inter psikoterapio de plenkreskuloj kaj tiu de infanoj kaj adoleskuloj, ĉar aparte por la terapia trakto de infanoj aplikiĝas signife aliaj metodoj ol por tiu de plenkreskuloj.
Metodoj
Famaj psikologoj
El Eŭropo
El Ameriko
Aliaj
Terminaro
- Animao/animuso
- Arketipo
- Ciklotimio
- Deprimo
- Desensigo aŭ malplireagigo
- Distimio
- Ekstravertiteco
- Ekzisto
- Fobio
- Fuĝo for de libereco
- Flegmulo
- Geŝtalto
- Introvertiteco
- Katarso
- Katekso
- Kolektiva malkonscio
- Komato
- Komplekso
- Kutimigo
- Malvastafobio
- Masko
- Melankoliulo
- Ĥolerikulo
- Mensa sano
- Personecaj perturboj
- Psika malsano
- Psiko
- Repuŝado
- Sinkronismo
- Sangvinulo
- Temperamento
- Kongrueco
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Carlson, Neil and Heth, C. Donald (2010) Psychology the Science of Behaviour. Pearson Education Inc. ISBN 0205547869. p. 18
- ↑ Carlson, N. et al. "Psychology, The Science of Behaviour" 3rd Canadian Edition. Pearson. 2005.
Eksteraj ligiloj
- Per-Esperanto-Psikologio Retforumo pri Psikologio en Esperanto
- Socioniko (Esperantlingve)
- Ruben Feldman GONZALEZ "La nova paradigmo en psikologio"
- International PSY Congresses