19-a de oktobro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 19-a de oktobro estas la 292-a tago de la jaro (la 293-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 73 tagoj restas.
Je la 19-a de oktobro okazis interalie:
Eventoj
- 1216: Henriko la 3-a iĝis reĝo de Anglio
- 1303: Nordrejn-Vestfalio: Siegen iĝis urbo
- 1453: Centjara milito: franca armeo rekonkeris Bordeaŭ, kion oni konsideras fino de la milito; angloj redonis Calais en 1558
- 1469: En Valadolido okazis nupto de reĝino de Kastilio Isabel la 1-a kun Fernando la 2-a, tronheredanto de Aragono
- 1512: Marteno Lutero, fondinto de protestantismo, iĝis doktoro pri teologio
- 1655: Sveda diluvo: reĝo Karolo la 10-a Gustavo eniris kun sia armeo al konkerita Krakovo
- 1781: Usona Revolucio: la britaj trupoj de Charles Cornwallis kapitulacis; fino de brita dominado en kolonioj
- 1812: Franca invado al Rusio: Napoleono Bonaparte komencis retiriĝi de Moskvo
- 1813: Malvenko de Napoleona armeo en la Batalo de Leipzig
- 1889: Karlo la 1-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1900: Ito Hirobumi denove iĝas ĉefministro de Japanio.
- 1925: La unua baloto por aŭtonomeca parlamento de Memel-regiono
- 1934: En Hispanio estis subpremita komunista revolucio de Asturio
- Dua mondmilito en Pollando:
- 1939: Kadre de Aranĝo T4 SS pafmortigis laŭvicajn pacientojn de psika malsanulejo en Kocborowo (nun Starogard Gdanski) nombre de 151; helpa germana polico murdis en Bielsko-Biala 25 personojn, ĉefe sileziajn ribelintojn; germana polico pafmortigis en distrikto Bydgoski 12 polojn de Gogolin kaj Tryszczyn kaj en Bydgoszcz arestis 91 membrojn de Pola Okcidenta Asocio, en tio 21 virinojn; taĉmentoj de germana "memdefendo" en regiono de Poznan nombris 11 713 personojn
- 1940: Germanaj regopovoj kreis en Varsovio kazinon por poloj
- 1941: Germana polico okazigis en Lvovo surstratan homkaptadon por akiri multe da personoj por trudlaboro en Nazia Germanio
- 1942: Konsilio de Pola Diasporo en Usono kolektis ĝis tiu ĉi tago por polaj civilaj rifuĝintoj kaj militkaptitoj disigitaj en la tuta mondo kvoton da 1,6 mln da usonaj dolaroj kaj vestaĵon valoran 600 mil da dolaroj, krome sendis monate pere de Ruĝa Kruco 15 500 da nutraĵ-pakaĵoj por polaj militkaptitoj en Germanio
- 1943: Taĉmentoj de germana polico pafmortigis en Stalowa Wola ĉ. 60 personojn, en Staszów 23 judojn, en ruinoj de varsovia geto 20 kaj en Jasło 17; de Varsovio al germana koncentrejo Bergen-Belsen foriris la lasta transporto de judoj kun civitaneco de aliaj ŝtatoj; Centra Komitato de juda partio Bund en Pollando ricevis 194 mil zlotoj de pola registaro en ekzilo
- 1944: Gestapo pafmortigis 30 polojn en Piotrków Trybunalski pro posedo de armiloj kaj apartaneco al konspiraj organizaĵoj; SS forveturigis de Bergen-Belsen 750 polajn judinojn al Elsnig/Elbe, kie ili komencis labori; ĉefo de Pola Enlanda Armeo depeŝis al Londono, ke dum la lastaj tagoj oni arestis multe da oficiroj kaj soldatoj, kiuj estas deportataj de Kastelo de Lublin en nekonatajn direktojn kaj ke sen juĝejo oni pafmortigis 38 soldatojn
- Sur Filipinoj oni kreis la unuan taĉmenton de kamikazoj; en okupita de Ruĝa Armeo Debrecen oni kreis marionetan Provizoran Nacian Registaron de Hungario
- 1950: Korea milito: militistaro de Unuiĝintaj Nacioj konkeris Pjongjangon
- 1955: Ruĝa Armeo ĉesis okupacii Aŭstrion
- 1956: Pola Popola Respubliko: dum la 8-a pinta kunveno de Pola Unuiĝinta Laborista Partio neatendite alvenis soveta delegitaro kune kun Nikita Ĥruŝĉov kaj taĉmentoj de Ruĝa Armeo kune kun tankoj komencis alproksimiĝi al Varsovio
- 1960: Registaro de Usono embargis Kubon
- 1964: Ĉinio faris nuklean teston
- 1971: Malfermo de la Metroo de Munkeno
- 1974: Proklamo de la konstitucio de Niuo
- 1975: Premiero de la usona filmo Iu flugis super la kukola nesto
- 1984: Proksime al Włocławek sur la pola landvojo n-ro 80 Sekureca Servo kidnapis kaj murdis Jerzy Popiełuszko, la kapelanon de Solidareco
- 1993: Benazir Bhutto la duan fojon iĝis ĉefministrino de Pakistano
- 1994: Dum atenco de sinmortiginto de Hamas kontraŭ buso en centro de Tel-Avivo pereis 22 personoj, 50 vundiĝis
- 1998: 59 personoj vundiĝis kiam membroj de Hamas ĵetis grenadojn en bushaltejon en Be'er Ŝeba
- 2002: Irlandanoj akceptis en ripetita referendumo Traktaton de Nico
- 2003: Beatigo de Patrino Teresa
- 2005: Proceso de Saddam Hussein komenciĝis
- 2007: 11 personoj pereis, pli ol 100 vundiĝis dum bombatenco en komerca centro de Manilo, ĉefurbo de Filipinoj
- 2010: Dum atenco kontraŭ parlamentejo en Grozno, ĉefurbo de Ĉeĉenio, pereis 6 personoj (en tio 3 teroristoj), 17 vundiĝis
- 2010: Eŭropa Konsilio pri Kora-pulma revivigo publikigis gvidliniojn
- 2010: Pollando: dum atenco kontraŭ deputitejo de partio Juro kaj Justeco en Lodzo mortis parlamentano Marek Rosiak
Naskiĝoj
- 1433: Marsilio Ficino, itala humanisma filozofo, poeto, novplatonisto kaj astrologo (m. 1499)
- 1605: Thomas Browne, angla verkisto (m. 1682)
- 1784: Leigh Hunt, angla verkisto, poeto, eseisto (m. 1859)
- 1828: Ferenc Koós, hungara pastro, verkisto (m. 1905)
- 1853: Károly Agyagási, hungara tradukisto, kantpoeto (m. 1933)
- 1858: Honoratus Bonnevie, norvega esperantisto (m. nekonata)
- 1862: Auguste Lumière, franca kemiisto, kunkreinto de kinematografo (m. 1954)
- 1870: Josef Krumpholc, ĉeĥa esperantisto (m. 1950)
- 1876: Frederic William Hipsley, brita esperantisto (m. nekonata)
- 1899: Miguel Ángel Asturias, gvatemala nobelpremiita verkisto (m. 1974)
- 1905: János Incze, rumania hungara pentristo (m. 1999)
- 1910: László András, rumania hungara pentristo (m. 1981)
- 1910: Subrahmanyan Chandrasekhar, barata nobelpremiita astrofizikisto (m. 1995)
- 1913: Vinicius de Moraes, brazila diplomato, poeto, muzikisto (m. 1980)
- 1916: Endre Vészi, hungara poeto, verkisto (m. 1987)
- 1924: Lubomír Štrougal, ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
- 1924: István Török, rumania hungara pedagogo, redaktoro
- 1925: Czesław Kiszczak, pola generalo kaj politikisto juĝata pro krimoj de la milita stato en Pollando
- 1932: Teréz Chereji-Peris, rumanihungara aktorino, teatrohistoriistino
- 1938: Karel Svoboda, ĉeĥa komponisto (m. 2007)
- 1940: Klára Essig Kacsó, hungara belartistino
- 1942: Péter Medgyessy, ĉefministro de Hungario
- 1944: Peter Tosh, jamajka muzikisto kaj kantisto, pioniro de regeo kaj gravulo en rastafaria movado (m. 1987)
- 1946: Philip Pullman, angla verkisto kaj lekciisto
- 1960: Craig Cameron Mello, usona nobelpremiita biokemiisto
- 1964: Agnès Jaoui, franca aktorino, reĝisorino, kantistino tunizi-devena
- 1974: Róbert Kristó, rumania hungara grafikisto, fotisto
- 1975: Gyula Vorzsák, rumania hungara pentristo, instruisto
- 1975: Attila Weisz, rumania hungara arthistoriisto
- 1981: Heikki Kovalainen, finna aŭtosportisto
- 1984: Jérémy Chatelain, franca kantisto
Mortoj
- 1187: Urbano la 3-a, papo (n. 1120)
- 1216: Johano, reĝo de Anglio (n. 1166)
- 1562: Christoph Amberger, germana priportreta pentristo (n. 1490)
- 1609: Jacobus Arminius, nederlanda teologo (n. 1559)
- 1682: Thomas Browne, angla kuracisto, verkisto kaj sciencisto (n. 1605)
- 1723: Godfrey Kneller, angla portretisto germandevena (n. 1646)
- 1745: Jonathan Swift, irlanda verkisto (n. 1667)
- 1810: Jonas Carlsson Dryander, sveda naturalisto, botanikisto kaj bibliotekisto (n. 1748)
- 1813: Józef Poniatowski, ĉefkomandanto de pola armeo en Varsovia Dukejo, marŝalo de Francio (n. 1763)
- 1856: Said ibn Sultan, sultano de Omano (n. 1797)
- 1889: Ludoviko la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1838)
- 1890: Richard Francis Burton, brita esploristo, orientalisto, verkisto, tradukisto (n. 1821)
- 1893: Ödön Iványi, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1854)
- 1897: George Pullman, usona konstruisto de fervojaj vagonoj (n. 1831)
- 1905: Miklós Bartha, hungara ĵurnalisto, politikisto (n. 1848)
- 1907: Frigyes Podmaniczky, hungara verkisto, politikisto (n. 1824)
- 1909: Cesare Lombroso, itala kriminologo (n. 1835)
- 1920: John Reed, usona verkisto kaj komunisto (n. 1887)
- 1931: István Szentgyörgyi, hungara aktoro (n. 1842)
- 1936: Lu Xun, ĉina verkisto (n. 1881)
- 1937: Ernest Rutherford, angla fizikisto (n. 1871)
- 1941: Leo Belmont, pola ĵurnalisto, verkisto, tradukisto kaj esperantisto juddevena (n. 1865)
- 1942: Márk Antal, hungara pedagogo, kulturpolitikisto (n. 1880)
- 1944: (necerta dato) Karel Poláček, ĉeĥa juda verkisto, en koncentrejo Auschwitz (n. 1892)
- 1950: Edna St. Vincent Millay, usona poetino (n. 1892)
- 1952: Ernst Streeruwitz, aŭstra politikisto kaj industriisto
- 1957: Vere Gordon Childe, aŭstralia arkeologo kaj antropologo pri kulturo (n. 1892)
- 1957: Géza Halász, hungara/rumania hungara aktoro (n. 1919)
- 1979: Richard Friedenthal, germana verkisto (n. 1896)
- 1984: Jerzy Popiełuszko, pola pastro, kapelano de Solidareco, murdita (n. 1947)
- 2001: Digna Ochoa, homrajta advokatino en Meksiko (n. 1964)
- 2002: Zoltán Sinkó, hungara verkisto (n. 1938)
- 2007: Jan Wolkers, nederlanda verkisto kaj artisto (n. 1925)
- 2008: Bernard Golden, usona-hungara esperantisto, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Niuo, tago de la konstitucio, plia tago estas la 6-a de februaro.
- Romkatolika Kalendaro:
- Sanktaj sacerdotoj Johano de Brebeuf kaj Isaak Jogues, kaj iliaj kunuloj, martiroj
- Sankta Paŭlo de la Kruco, sacerdoto
- Jerzy Popiełuszko, pola presbitero kaj martiro
Tagoj de semajno
La 19-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.