22-a de oktobro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 22-a de oktobro estas la 295-a tago de la jaro (la 296-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 70 tagoj restas.
Je la 22-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 794: Heiankyo (nuna Kioto) iĝis ĉefurbo de Japanio
- 1303: Benedikto la 11-a iĝis papo
- 1383: Senida morto de la reĝo de Portugalio Fernando la 1-a komencis dujaran periodon de anarkio
- 1575: Meksiko: urbo Aguascalientes fondiĝis
- 1607: Gustavo la 2-a Adolfo kroniĝis en Upsalo kiel reĝo de Svedio
- 1702: Granda Nordia Milito: moskva armeo konkeris svedan fortreson, renomitan poste de Petro la Granda kiel Ŝlisselburg
- 1721: Petro la Granda fariĝis imperiestro kaj nomis la ŝtaton de caroj Rusia Imperio
- 1746: Nov-Ĵerzejo: Universitato Princeton fondiĝis (kiel College of New Jersey)
- 1836: Sam Houston iĝis la unua prezidento de Respubliko Teksaso
- 1883: Novjorko: malfermo de Metropola Operejo
- 1923: Hamburgo: eksplodo de laborista ribelo sub la gvido de Komunista Partio de Germanio
- 1938: Usonano Chester Carlson unuafoje sukcesis fari fotokopion
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Sur okupaciitaj teritorioj de orienta Pollando Sovetunio aranĝis falsigitajn balotojn en Okcidentaj Belorusio kaj Ukrainio - sub teroro kaj kontrolo de soveta NKVD; germana kvazaŭarmea batalgrupo Selbstschutz pafmortigis 20 loĝantojn de Sępólno Krajeńskie; germanaj regopovoj kontribuciigis judojn de Sierpc je 50 mil zlotoj; nokte de la 21-a/22-a aperis sur konstruaĵoj de Grudziądz afiŝojn en la pola lingvo kun kontraŭgermana enhavo; en Lublin aperis por poloj germana gazeto "Głos Lubelski" (Lublina Voĉo) kaj en Chełm germana semajnrevuo "Wiadomości Chełmskie" (Sciigoj de Chełm)
- "Informa Bulteno por Polaj Rifuĝintoj en Rumanio" aperis
- 1940: En Ĝenerala Gubernio aperis la unua germana telefonlibro laŭ donitaĵoj de la 15-a de aŭgusto 1940; germanaj regopovoj setligis en Varto-Lando 150 germanajn komercistojn, kiuj transprenis magazenojn konfiskitaj al poloj kaj judoj
- En Munkeno Hans Frank ricevis de Rudolf Hess specialan standardon por nova teritoria unuo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio ampleksanta la tutan teritorion;
- 1941: Estro de Distrikto Węgrowski sciigis pri fosendo de 50 kamparanoj al koncentrejo Treblinka pro nesufiĉa kvanto da kontingentoj pri agrikulturaj kaj bredaj produktoj
- 1942: Germanoj likvidis judan geton en Zawichost kaj ties loĝantoj estis forveturigitaj al germana pereigejo en Bełżec (proksime al Tomaszów Lubelski; SS-anoj pafmortigis eb Brzostowiec (Podlaĥio) viron kun kvaropo da infanoj en la aĝo de 6 ĝis 16 jaroj; germanoj plenumis 24 verdiktojn pri mortpuno de provizora polica juĝejo en Katowice; germana polico parte bruligis vilaĝon Czesławice (distrikto Puławski)
- 1943: Delegito de pola registaro en ekzilo protestis kontraŭ amasaj ekzekutoj kaj homkaptado surstrate; germana polico pafmortigis 99 personojn en 6 lokoj; en Katowice germanoj senkapigis 14 personojn; en Ostrów Mazowiecka aperis anonco pri pafmortigo de viro pro mortigo de bovino sen permeso
- 1944: Ruĝa Armeo masakris vilaĝanojn en Nemmersdorf en Orienta Prusio; germanoj pafmortigis en Raczki 7 loĝantojn de Suwałki
- Dua Pola Korpuso konkeris Monte Grosso en Italio
- 1945: La unua el tri atakoj de Ukraina Ribela Armeo al polaj vilaĝoj Kuźmina kaj Bircza (en distrikto Przemyski)
- 1953: Laoso proklamis sendependecon (de Francio)
- 1957: François Duvalier iĝis prezidento de Haitio
- 1962: Kariba krizo: prezidento de Usono John F. Kennedy enkondukis maran blokadon de Kubo
- 1964: Kanada parlamenta komitato elektis projekton de Flago de Kanado
- 1971: Nederlando: Socialista Partio fondiĝis
- 1975: Armena terorisma organizaĵo ASALA faris sian unuan sukcesan atencon mortigante en Vieno ambasadoron de Turkio
- 1978: Inaŭguro de la pontifiko de pola papo Johano Paŭlo la 2-a
- 1993: Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio fondiĝis
- 1999: Premiero de pola filmo Pan Tadeusz, reĝisorita de Andrzej Wajda
- 2000: Ebur-Bordo: Laurent Gbagbo gajnis prezidentan balotadon
- 2005: Uragano Wilma atakis orientan bordon de Meksiko
- 2009: Mikrosofto aperigis operaciumon Vindozo 7
- 2009: Rusa asocio Memorial ricevis Saĥarov-Premion
- 2011: Politika partio Pozitiva Slovenio fondiĝis
Naskiĝoj
- 1071: Vilhelmo la 9-a, duko de Akvitanio, poeto (m. 1126)
- 1659: Georg Ernst Stahl, germana kemiisto, kuracisto kaj alkemiisto (m. 1734)
- 1689: Johano la 5-a, reĝo de Portugalio (m. 1750)
- 1729: Johann Reinhold Forster, germana ornitologo skotdevena, esploristo de natura historio (m. 1798)
- 1801: Carl Jakob Sundevall, sveda zoologo (m. 1875)
- 1811: Franz Liszt, hungara pianovirtuozo (m. 1886)
- 1814: Károly Obernyik, hungara verkisto (m. 1855)
- 1818: Charles Marie René Leconte de Lisle, franca poeto (m. 1894)
- 1844: Sarah Bernhardt, franca aktorino (m. 1923)
- 1844: Louis Riel, fondinto de kanada provinco Manitobo (m. 1885)
- 1870: Ivan Bunin, rusia verkisto (m. 1953)
- 1881: Clinton Joseph Davisson, usona nobelpremiita fizikisto (m. 1958)
- 1887: John Reed, usona ĵurnalisto kaj komunisto (m. 1920)
- 1900: Pál Wittmann, rumania hungara komponisto, dirigento (m. 1985)
- 1906: Klára Feleki, hungara aktorino, verkistino (m. 1969)
- 1913: György Botond Bolics, hungara verkisto (m. 1975)
- 1913: Bảo Đại, la lasta imperiestro de Vjetnamio (m. 1997)
- 1913: Hans-Peter Tschudi, svisa politikisto (m. 2002)
- 1913: Robert Capa, hungara militfotisto (m. 1954)
- 1919: Doris Lessing, angla Nobel-premiita verkistino (m. 2013)
- 1920: Timothy Leary, usona verkisto kaj psikologo (m. 1996)
- 1921: Georges Brassens, franca kantisto (m. 1981)
- 1921: Czesław Słania, pola gravuristo, projektisto de poŝtmarkoj kaj monbiletoj (m. 2005)
- 1929: Lev Jaŝin, sovetunia golulo (m. 1990)
- 1943: Catherine Deneuve, franca aktorino
- 1943: Urszula Dudziak, pola ĵaz-kantistino kaj komponistino
- 1952: Jeff Goldblum, usona aktoro
- 1957: Pär Sundberg, sveda infanaktorino
- 1969: Helmut Lotti, flandra kantisto
- 1982: Szabolcs Tóth, rumania hungara humuristo
- 1984: Katalin Gáll, rumania hungara aktorino
- 1985: Hadise, turka-belga kantistino
Mortoj
- 741: Karolo Martelo, reginto de la Frankoj (n. 686)
- 1383: Fernando la 1-a, 9-a reĝo de Portugalio (n. 1345)
- 1744: Leopold Anton von Firmian, ekleziulo germana-aŭstra
- 1815: Claude Jacques Lecourbe, franca generalo (n. 1759)
- 1833: Sigismund Friedrich Hermbstädt, germana kemiisto
- 1818: Joachim Heinrich Campe, germana verkisto (n. 1746)
- 1855: Sámuel Deáki Filep, hungara poeto (n. 1784)
- 1855: Károly Obernyik, hungara verkisto (n. 1814)
- 1859: Louis Spohr, germana komponisto (n. 1784)
- 1882: János Arany, hungara poeto (n. 1817)
- 1906: Paul Cézanne, franca pentristo (n. 1839)
- 1915: Wilhelm Windelband, germana filozofo (n. 1848)
- 1920: Áron Fülöp, hungara poeto (n. 1861)
- 1922: Viktor Wasylkievicz, hungara pastro kaj instruisto (n. 1873)
- 1935: Komitas Vardapet, armena pastro, komponisto, muzikologo (n. 1869)
- 1938: György Bernády, hungara/rumania hungara politikisto (n. 1864)
- 1944: Artúr K., Tompa, rumania hungara pastro (n. 1872)
- 1965: Paul Tillich, germana teologo kaj filozofo (n. 1886)
- 1972: Mária Halmágyi, hungara ĵurnalistino, poetino (n. 1898)
- 1973: Pau Casals, kataluna violonĉelisto kaj orkestrestro (n. 1876)
- 1975: Arnold Toynbee, brita historiisto (n. 1889)
- 1979: Ödön Jakabos, rumania hungara vojaĝisto, verkisto (n. 1940)
- 1986: Albert Szent-Györgyi, hungara biokemiisto, Nobel-premiito (n. 1893)
- 1987: Lino Ventura, itala aktoro de la franca kino (n. 1919)
- 1990: Louis Althusser, franca marksista filozofo alĝeri-devena (n. 1918)
- 1990: György Kovács, rumania hungara verkisto (n. 1911)
- 1995: Kingsley Amis, brita verkisto (n. 1922)
- 2002: Mihály Székely, rumnaia hungara instruisto, pentristo (n. 1912)
- 2006: Choe Gyuha, prezidento de Sud-Koreio (n. 1919)
- 2011: Sultan bin Abdul-Aziz Al Saud, kronprinco de Sauda Arabio (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Johano Paŭlo la 2-a, papo
- Monda Tago de Balbutantoj - fiksita julie 1998
Tagoj de semajno
La 22-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.