Kokosa Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo pritraktas la insulon de Kostariko en la Pacifika Oceano. Tamen en la mondo ankoraŭ ekzistas pliaj, pli etaj, samnomaj insuloj. Vidu artikolon Kokosinsuloj (apartigilo)
Kokosa insulo
La Kokosa insulo
La Kokosa insulo
insulo • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • distrikto de Kostrariko
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 5° 31′ 45″ N, 87° 3′ 36″ U (mapo)5.5291666666667-87.06634Koordinatoj: 5° 31′ 45″ N, 87° 3′ 36″ U (mapo) f1
Situo de Kokosa insulo
Situo de Kokosa insulo

Map

Longo 7,49 kmf2
Larĝo 4,61 kmf3
Areo 23,85 km² f4
Plej alta loko Cerro Iglesias
634 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
Historia mapo de la Kokosa insulo
Historia mapo de la Kokosa insulo
vdr
insula akvofalo
golfeto kaj plaĝo Chatham
Monda heredaĵo de UNESKO

La Kokosa insulo (hispane Isla del Coco, angle Cocos Island) estas neloĝata insulo de 24 km² en la Pacifika Oceano 500 km okcidente de la okcidenta marbordo de la ŝtato Kostariko, al kies teritorio ĝi apartenas.

La insulo aparte konatas pro la trezoroj, kiujn laŭdire fifamaj piratoj tie kaŝis. Ekzistis multnombraj ekspedicioj de aventuremuloj, kiuj provis trovi iujn el ili, sed ĝis nun la sola trovita trezoro de la insulo estas ĝia netuŝita naturo.

La insulo geologie apartenas al la kokosa tektona plato, kiu estas nomata laŭ la insulo.

Protekto de la insula naturo

La kokosa insulo oficiale ekde la jaro 1869 apartenas al la ŝtato Kostariko. Post pluraj vanaj provoj loĝigi ĝin, la ŝtata registaro dum la jaro 1898 sendis ekspedicion kiu taksu, ĉu sur la insulo daŭre instaliĝu malliberejo. La ekspediciaj gvidantoj tamen rekomendis la malon: la instalon de naturprotekta zono. Tamen nur okdek jarojn pli poste, dum 1978, fakte instaliĝis nacia parko kaj la ŝtato ekorganizis la gardon de la insulo por eviti pliajn naturajn damaĝojn fare de trezoroserĉistoj kaj sportaj plonĝistoj.

Dum la jaro 1997 la insulo kaj la ĉirkaŭa maro iĝis Monda Naturheredaĵo de Unesko. Ekde la jaro 2001 la naturprotekta zono ampleksas 22 kilometrojn ĉirkaŭ la insulo.

La insulo konstituas tersupraĵan ekoregionon el la Centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. La ekoregiono nomiĝas "Kokos-insulaj humidaj arbaroj".

Martelŝarkoj estas grupo de ŝarkoj de la familio Sfirnedoj, nomitaj tiele pro sia malkutima, rara kaj distinga strukturo de ties kapoj, kiuj estas ebenaj kaj flanke etendita al specifa "martel"-formo. Kelkaj el tiuj ŝarkaroj povas troviĝi ĉe Insulo Malpelo en Kolombio, Kokosa insulo ĉe Kostariko, kaj ĉe Molokajo en Havajo. Grandaj martelŝarkaroj estas vidataj ankaŭ en suda kaj orienta Afriko.

Trezorserĉado

Ĉiun grupon de trezorserĉantoj akompanas sur la insulo kostarikaj soldatoj. La trezorserĉantoj devas pripagi restadkostojn de la soldatoj el propra poŝo. Krome, laŭ la kostarika leĝo, duono de la trovotaj trezoroj apartenas al la ŝtato[1].

Subakva sporto

Ĉiujare pli ol mil personoj venas por esplori buntecon de la subakva mondo ĉirkaŭ la insulo, ĉefe de marto ĝis majo. Klimato favoras la sporton (la insulo estas supre de la zono de uraganoj), sed en la akvo estas kurentoj, pro kiuj nur spertaj akvalangistoj povas subakviĝi ĉi tie. Por oportuneco de la subakviĝantoj ekzistas konstruaĵoj en ambaŭ havenetoj de la insulo.

Notoj

Eksteraj ligiloj

Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj  Argentino,  Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj  Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj  Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj  Bolivio,  Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj  Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj  Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj  Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj  Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero  Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj  Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj  Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj  Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj  Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj  Argentino,  Brazilo,  Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj  Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj  Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj  Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj  Gvatemalo,  Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar  Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj  Gvatemalo,  Meksiko,  Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj  Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj  Argentino,  Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio  Brazilo,  Bolivio,  Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj  Kostariko,  Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj  Meksiko