Lech Wałęsa
Lech Wałęsa | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Lech Wałęsa | |||||
Naskiĝo | 29-a de septembro 1943 en Popowo apud Włocławek, t.e dum la Dua Mondmilito en okupita Pollando fare de Germanio (Tria Regno) | ||||
Religio | romkatoliko | ||||
Etno | poloj vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Partio | Solidareco | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Danuta Wałęsa | ||||
Infanoj |
| ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • elektristo • sindikatisto • disidento • politika aktivisto • aktivulo • antikomunisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Prezidento de Pollando 2-a Prezidento de la Tria Respubliko | |||||
Dum | 22-a de decembro 1990 – 22-a de decembro 1995 | ||||
Antaŭulo | Wojciech Jaruzelski (en la lando) Ryszard Kaczorowski (en ekzilo) | ||||
Sekvanto | Aleksander Kwaśniewski | ||||
1-a Prezidanto de Solidareco | |||||
Dum | 1980 – 12-a de decembro 1990 | ||||
Antaŭulo | oficejo kreita | ||||
Sekvanto | Marian Krzaklewski | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lech WAŁĘSA (Leĥ Vaŭensa [ˈlɛx vaˈwɛ̃sa] Aŭskulti; naskiĝis la 29-an de septembro 1943 en Popowo ĉe Włocławek, tiam dum la Dua Mondmilito okupita de Germanio (Tria Regno), li estis gvidanto de sindikato Solidarność (Solidareco) kaj Ŝtatprezidanto de Pollando.
Biografio
Socia kaj politika agado
Lech Wałęsa, - nomata ankaŭ Leszek, laboris ekde 1967 kiel elektristo en la Lenin-Ŝipfarejo en Gdansko / Gdańsk. Aŭguste en 1980, li gvidis tie strikon.
Post la dekreto de la militleĝo decembre en 1981, li konvinkiĝis por celo de la pollanda demokratiigo. En 1981 li ricevis titolon "Homo de la Jaro" de semajnrevuo Time (Tempo). En 1983 li estis ordenita per la Nobel-premio pri paco.
Post la politika ŝanĝo en 1989 kiun komencis la "ronda tablo" (vidu la foton), li estis inter 1990 kaj 1995 Prezidento de Pollando. Tiam montriĝis lia arbitra kaj nekompromisa konduto, kio kondukis lin al malvenko en la 1995-a prezidenta baloto kontraŭ la iama komunisto Aleksander Kwaśniewski. Ekde tiam li provis ĉiam reveni sur la scenejon de la politiko, sed li neniam plu reakiris sian iaman popularecon.
Liaj pli fruaj sindikataj kunbatalantoj kiel ekzemple Anna Walentynowicz, akuzis lin poste pri tro granda kompromiso en debatoj kun la komunistoj kaj pli poste akuzis lin pro nereprezento de la laboristaj aferoj.
Voĉdonoj en la prezidenta baloto
- 1990: 74%
- 1995: 48,3%
- 2000: 1%
Lech Walęsa kaj Esperanto
Li estas Honora Membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), la 30-an de majo 1984 li en skriba mesaĝo tion akceptis, kaj oficiale oni atribuis al li la Honoran Membrecon de IKUE en 1987 dum la 72-a UK en Varsovio. Lech Walęsa venis al la 3-a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko / Gdańsk tio okazis fine de decembro de 2011 jaro.[1][2].
Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko
Eksteraj ligiloj
- Fondumo "Instituto Lech Wałęsa" (pole kaj angle)
Referencoj
- ↑ http://www.transparent.com/esperanto/jes-great-esperanto-youth-congress/
- ↑ http://sezonoj.ru/2012/01/208jes/
Antaŭe: | Prezidento de Pollando | Poste: |
---|---|---|
Wojciech Jaruzelski | 1990 - 1995 | Aleksander Kwaśniewski |
|