Litovio en la Vintra Olimpiko 2022

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litovio en la Vintra Olimpiko 2022
Vintra Olimpiko 2022 en Pekino
Flagtenanto:  Deividas Kizala kaj Paulina Ramanauskaitė
Sportistoj 13 en 4 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La litova teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino havis 13 sportistojn. Ili partoprenis en 4 fakoj. Flagtenanto de la litova teamo estis Deividas Kizala kaj Paulina Ramanauskaitė. La sportistoj atingis neniun medalon. Kunordigis la teamon la Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK).

Kvankam glacihokeo por viroj kaj arta sketado por ambaŭ seksoj havas certan popularecon en Litovio, kaj estas glaciaj sportejoj en libertempejoj plej centre de ĉiuj grandaj litoviaj urboj, tiel ke multaj nesportantoj survoje al aĉetumo, restoracio aŭ kinejo ofte spektas sketantojn, la lando principe ne havas grandan tradicion pri vintra sporto. Pro la nordeŭropa pejzaĝo komplete sen montegoj almenaŭ alpa skiado praktikeblas nur en eksterlando (plej frekventata skiada lando estas Norvegio), kio bremsas evoluon de elstaraj naciaj vintrosportistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]