Suno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri stelo. Por informoj pri la samnoma komunumo en Italio, vidu la artikolon Suno (Italio).
Suno
Stelo
astronomia simbolo
astronomia simbolo
La Suno en UV.
La Suno en UV.
La Suno en UV.
flava nano • stelo de populacio 1
Speco Flava nano[1]
Astronomia simbolo vd
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 26–28000 lumjaroj
Periodo 2,25–2,50 × 108 jaroj
Meza cirkulrapido 217 km/s
Terdistanco
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

147 098 074 km
149 597 887,5 km
152 097 701 km
Planedaro Sunsistemo
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
1 390 950 km
1 391 000 km
1 390 900 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,9891 × 1030 kg
1,408 × 103 kg/m³
274,0 m/s2
617,54 km/s
Rotacia periodo 27t 6h 36m (je ekvatoro)
28t 4h 48m (je latitudo 30°)
30t 19h 12m (je latitudo 60°)
31t 19h 12m (je latitudo 90°)
Aksa kliniteco 7,25° (al ekliptiko)
67,23° (al galaksia ebeno)
Lumeco 3,827 × 1026 W
Aĝo 4,57 miliardoj da jaroj
Metalenhavo 0,0177
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 5778 K (surface)
5 000 000 K (korono)
~15 700 000 K (kerno)
Observaj ecoj
Spektroklaso G2 V
Absoluta magnitudo 4,83
Videbla magnitudo −26,8
Angula diametro
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

31' 31"
32' 03"
32' 35"
vdr


La Suno (latine Sol, greke Helios) estas la nura stelo de Sunsistemo. La restaj objektoj de la tion sistemo rondiras ĉirkaŭ Suno.

Ĝi estas mezgranda stelo de spektroklaso G2V, flava nano.[1]

Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.

Strukturo

La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli ol 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiaj), ke ĉiuj elementoj tie estas en gasa stato, aŭ eĉ en plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elektronoj senligaj). La suna maso estas 332950 fojoj pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.

La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 miliardojn da jaroj plu.

La suna korono videblas dum plena suna eklipso. Tiam astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas perturbi la terajn telekomunikadojn. (Averto: oni neniam rigardu rekte la sunon!)

Brilo

La giganta kvanto de energio, kiu elradiis de la Suno de jam kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita el karbono, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj.

La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20-a jarcento, kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la nura fonto, kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tiu brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel la Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela kerno, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbonon, nitrogenon, oksigenon ktp.

Rotacio

La Suno rotacias en ĉirkaŭ kvar semajnoj ĉirkaŭ sia propra akso. Tiu rotacio daŭras 25,4 tagojn ĉe la ekvatoro, 27 ĝis 28 tagoj ĉe mezaj latitudoj kaj 36 tagojn ĉe la polusoj. Tiu daŭrodiferenco de unu suntago nomiĝas diferencia rotacio kaj estas klarigebla jam delonge per gaz- kaj hidrodinamiko. Tamen komence de la 1990-aj jaroj evidentiĝis, ke la suno rotacias sub la konvektozono samforme en periodo de apenaŭ 27 tagoj. Oni ankoraŭ ne bone komprenas la evoluon de la diferencia rotacio ene de la konvektozono.

Esploro de la Suno

Fruaj observadoj

Sunsubiro en Niederndorf la 25-an de februaro 2008.

Kiel la plej grava ĉielkorpo por la surtera vivo jam en prahistorio la suno estis atente observata de homoj. Kultejoj kiel Stonehenge stariĝis por kalkulli la pozicion kaj la iradon de la suno, ĉefe la momentoj de la solsticoj. Oni supozas ke eĉ pli malnovaj ejoj estis uzataj por observi la sunon. La irado de la suno kaj ĉefe suneklipsoj estis observataj kaj dokumentitaj de la plej diversaj kulturoj.

Mencioj el Ĉinujo evidentigas, ke okazis forta agado de sunmakuloj. Sunmakuloj videblas per la nura okulo, kiam la suno troviĝas malalte sur la horizonto kaj kiam la sunlumo estas filtrita de la dika teratmosfero.

En la 19-a jarcento oni supozis la teron el karbono, kiu brulis. Tamen laŭ tiu terio la suno povus brili nur dum ĉirkaŭ 6.000 jaroj.

Perteleskopa observado

La tuta spektro de la Suno en videbla lumo kun absorbolinioj. Sur tiu bildo la tuta spektro, kiu ja nur estas longa maldika bendo, estis disigitaj en pluraj strioj ordigitaj unu sub la alia. La malhelaj "makuloj" estas la spektrolinioj de la unuopaj ondlongecospacoj.

Ankaŭ en Eŭropo oni rimarkis sunmakulojn en tiu epoko, sed oni konsideris ilin "atmosferajn vaporojn". Nur post la evoluo de la teleskopo oni sisteme esploris la fenomenon. En la jaro 1610 Galilei kaj Thomas Harriot unuaj observis la makulojn per teleskopoj. Johann Fabricius unua priskribis ilin en 1611 kadre de scienca teksto.

La observatan moviĝon de la makuloj sur la sundisko li ĝuste rilatis al la memrotacio de la Suno. En 1619 supozis sunventon, ĉar la vosto de kometoj ĉiam troviĝas je ties malsuna flanko.

Evidentiĝis en 1942, ke la suno elradias radioondojn. En 1949 Herbert Friedman pruvis sunan iksoradiadon.

Laŭepoke estis konstruitaj apartaj sunobservatorioj, kiuj celis nuran esploron de la Suno.

En 1960 pruvigis la vibrado de la fotosfero. Tio estis la komenco de la heliosismologio, kiu studas la memvibradon de la Suno kaj deduktas de tio ĝian enan strukturon kaj procezojn.

Persatelita kaj perkosmosondila esploroj

La kromosfero de la Suno en la lumo de la H-α-linio.

Serio de satelitoj estis senditaj ĉirkaŭ la Teron por observi la sunon. Per tiuj satelitoj eblas esplori la ondolongecspacoj (ultraviola radiado, ikso-radioj), kiuj alimaniere estas absorbitaj de la teratmosfero. Tiel ekzemple la spacstacio Skylab, sendita en 1973, kunportis ikso-radian teleskopon.

Helpe de kosmosondiloj oni provas alproksimiĝi la sunon por studi la proksiman ĉirkaŭon de la Suno. Tamen pro la altegaj temperaturo kaj radiado, tio estas teknike malfacilega afero. Tiel la german-usonaj sondiloj Helios sukcesis alproksimiĝi la Sunon nur je distanco de 43,5 milionoj da kilometroj.

La kosmosondilo Ulysses startigita en 1990 esploris la polusojn de la suno, kiuj videblas nek de la Tero, nek de satelitaj kaj kosmosendiloj, kiuj troviĝas ĉe la planeta nivelo. Tial Ulysses flugis unue al la planeto Jupitero, kie estis ŝanĝita la vojo per aparta manovro por ke la sondilo forlasu la planetan nivelon. De tiam ĝi jam dufoje superflugis la sunpolusojn. Per kutimaj konvenciaj raketmotoroj, sen flugo preter Jupitero, tia misio ne povintus okazi.

En 1995 la sondilo SOHO, konstruita ĉefe de Eŭropo, startis direkten al la suno. Ĝi troviĝas nun en la punkto de Lagrange L1 kaj observas la sunon per dek du malsamaj iloj. Ĝi sendas bildojn de la suno ĉiutage kaj utilegas por la prognozo de sunerupcioj kaj sturmoj. En 1998 sekvis la satelito TRACE pour subteni SOHO-n.

En 2001 startis la kosmosondilo Genesis kaj trovis iom poste pozicion en la punkto de Lagrange L1 por kolekti tie dum 2,5 jaroj sondaĵojn de la sunvento por porti ilin al la Tero. Septembre 2004 la sondilo revenis surteren, sed pro ne malfermiĝinta paraŝuto ĝi kraŝis kaj multaj sondaĵoj detruiĝis. Iuj tamen estas esploritaj nuntempe de sciencistoj.

La 26-an de oktobro 2006 startis la du kosmosondiloj STEREO kaj unuan fojon sendis 3-dimensian bildon de la Suno kaj de ties ĉirkaŭo. Por sukcesi tion unu el la sondiloj poziciiĝis en la punkto de Lagrange L4, la alia en L5.

Kulturaj aspektoj

Kulturhistorio

La sunĉaro de Trundholm.

La suno estas la centra kosma korpo videbla desur la tero kaj de ĝi dependas ĉiu vivo surtera.

Tian ĉefan signifon jam rekonis homojn de prahistorio. La plej multaj antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en la greka mitologio, Sol en la romia mitologio), kaj nuntempaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la virdio.

La regula ĉiutaga kaj ĉiujara reveno de la suno estis parte time atendate kaj alvokata per kultajmagiaj ritoj. Ĉefe suna sunaj eklipsoj timegis homojn. En la Ĉina imperio oni kredis, ke drako voris la sunon. Per granda bruego oni provis igi la drakon rekraĉi la sunon.

Aliflanke homoj jam delonge lernis la scion pri la fundamentaj periodoj kiel la tago kaj la jaro kaj utiligis ilin. La suno estas natura horloĝo al la homaro kaj la sekvo de la sezonoj estigis kalendarojn, kiu estis gravega por kultivado.

Sumeranoj reprezentis la sunon kiel sundion Utu. Ĉe la babilonanoj ĝi korespondis al la dio Ŝamaŝ, kiu ĉiutage alpaŝis al la ĉielo kaj kies radioj ĉion malkaŝis. En la antikva Egiptujo oni adoris Reon, nomita ankaŭ Re aŭ Re-Atum. L Aĥnaton akzeptis nur la unu dion Atono, la personigita sundisko kaj nuliigis ĉiujn aliajn egiptajn diaĵojn. En la ĉina imperio la suno estis simbolo por la oriento, printempo, vireco kaj naskiĝo, sed ankaŭ por la imperiestro.

Kalendaroj

Tipa vido de la suno.

Homoj jam delonge lernis la scion pri la fundamentaj periodoj kiel la tago kaj la jaro kaj utiligis ilin. La suno estas natura horloĝo al la homaro kaj la sekvo de la sezonoj estigis kalendarojn, kiu estis gravega por kultivado.

La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas tiel pro la Suno en multaj lingvoj, inter ili la ĝermanaj (ekzemple la angla Sunday kaj la germana Sonntag - suntago, tago de la suno) kaj iuj hindaj kaj keltaj.

Simboloj

Astrologia simbolo de Suno

En alkemio kaj blazono-tradicio, la Suno asociiĝis al la metalo oro.

En la ĉina imperio la suno estis simbolo por la oriento, printempo, vireco kaj naskiĝo, sed ankaŭ por la imperiestro.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri la suno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Eĉ sur la suno troviĝas makuloj. 
  • Citaĵo
     Post vetero malbela lumas suno plej hela. 
  • Citaĵo
     Se forestas la suno, sufiĉas la luno. 

Referencoj

  1. 1,0 1,1 MURDIN, Paul. (2001) Encyclopedia of Astronomy and Astrophysics : Sun (EN). Bristol: Institute of Physics Publishing. doi:10.1888/0333750888/4938.
  2. [1]

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:Link FA