Gvineo Bisaŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
República da Guiné-Bissau
Gvineo-Bisaŭo

Flago de Gvineo-Bisaŭo

Coat of arms of Guinea-Bissau (variant).svg

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Esta é a Nossa Pátria Bem Amada
Tio estas nia amata hejmlando
Nacia devizo: Unidade, Luta, Progresso
Unueco, Lukto, Progreso
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bisaŭo,
11° 52′ N 15° 36′ O / 11.867 °N, 15.600 °O / 11.867; 15.600 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j) Portugala
Ĉefa(j) lingvo(j) Kreola de Gvineo-Bisaŭo
Plej ofta(j) religio(j) Islamo, Animismo, Kristianismo
Areo
 % de akvo
36 120 km²
?
Loĝantaro 1 647 000 (2010)
Loĝdenso 44,1 loĝ./km²
Vivolongo 47,93
Horzono -1
Interreta domajno gw
Landokodo GNB, GW
Telefona kodo 245
Plej alta punkto nekonata valoro
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Umaro Sissoco Embaló
Ĉefministro Nuno Gomes Nabiam
Nacia tago 10-a de septembro
Sendependiĝo disde [Portugalo]] 10-a de septembro 1974
Ekonomio
Valuto Afrika franko (XOF)
MEP laŭ 2012
– suma $ 870 Mio.
– pokapa $ 551
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gvineo-Bisaŭo [1],[2] (portugale Guiné-Bissau) estas lando en Okcidenta Afriko. La oficiala nomo estas Respubliko Gvineo-Bisaŭo. Temas pri unu el la plej malgrandaj ŝtatoj en kontinenta Afriko. Ĝi havas limojn kun Senegalo en la nordo kaj Gvineo en la sudo kaj oriento. En la okcidento estas la Atlantika oceano. Antaŭ la sendependiĝo, Gvineo-Bisaŭo estis portugala kolonio. La ĉefurbo de Gvineo-Bisaŭo estas Bisaŭo. La nomo de la ĉefurbo nun estas parto de la landa nomo por eviti konfuzon kun la Respubliko de Gvineo. La lando estas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo kaj karakteriziĝas per politika malstabileco[3]. Gvineo-Bisaŭo estas parto de la Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (CEDEAO) kaj la Organizaĵo de Islama Kunlaboro. estas lando, kiu ne havas malliberejon kaj estas unu el la plej sekuraj en Afriko. Gvieno Bisaŭo estas lando, kiu ne havas malliberejon kaj estas relative unu el la plej sekuraj en Afriko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gvineo-Bisaŭo estis iam parto de la reĝlando Gabù (Kaabu). La marbordaj kaj riveraj regionoj estis la unuaj koloniigitaj teritorioj de Portugalio. La eno de la lando tamen estis tute neesplorita ĝis la 19a jarcento.

En 1956 komenciĝis batalo de la Afrika Partio por la sendependiĝo de Gvineo kaj Kabo-verdo (PAIGC). La estro estis Amílcar Cabral. En 1973 ili kontrolis la plej grandan parton de la lando kaj oni unuflanke deklaris la sendependecon en septembro de la sama jaro. En novembro 1973 la ĝenerala asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj oficiale agnoskis la sendependiĝon.

Ĝis 1984 la landon regis revolucia konsilo. La unuaj plurpartiaj balotoj okazis nur en 1994. Sekvis la Civila Milito de Gvineo-Bisaŭo. Okazis pliaj balotoj en 2000 kaj Kumba Ialá fariĝis prezidanto.

En septembro 2003 okazis puĉo kaj oni arestis Ialá indikante la kaŭzon ke li "ne sukcesis solvi la problemojn de la lando".

En oktobro 2004 la armea stabestro generalo Verissimo Correia Seabra, estis mortpafita de soldatoj[4].

En junio 2005 denove okazis balotoj kaj Ialá revenis kiel kandidato de la PRS, sed la balotojn gajnis la antaŭa prezidanto João Bernardo Vieira (forigita en puĉo en 1998). Vieira gajnis super Malam Bacai Sanha en dua balotrondo. Sanha komence rifuzis akcepti, ĉar li opiniis, ke dum la balotado okazis balottrompo en du regionoj inkluzive de la ĉefurbo Bisaŭo.

La 22-an de novembro 2008 ribelemaj soldatoj pafis al la loĝejo de la prezidento Vieria en la ĉefurbo[4]. Laŭ komunikoj de la ministerio pri Internaj Aferoj almenaŭ unu el la atencintoj estis mortigita, kaj kelkaj aliaj arestitaj. Ankaŭ estis mortigitaj kaj vunditaj kelkaj membroj de la Gvardio de la prezidento. La atencintoj ŝtelis el armilprovizejo ĉe la loĝejo armilojn, inkluzive raketlanĉilojn. La atako sekvas la anoncon de la 21-a de novembro, ke la PAIGC gajnis klaran parlamentan plimulton en balotadoj.

Abdoulaye Wade, prezidento de najbara Senegalo, diris, ke li ricevis subitan telefonvokon de Vieira, kiu informis lin pri atako. Wade deklaris, ke li sendis senegalajn soldatojn al la landlimo kun Gvineo-Bisaŭo kaj preparis aeroplanon por eble evakui la prezidenton Vieira kaj lian familion, sed Vieira ne volis forlasi sian landon[5].

La 1-an de marto de 2009 vespere la armea stabestro generalo Batista Tagme Na Wai estis mortigita en la ĉefurbo Bisaŭo en la bombatenco, kiu estis sekvita de raketeksplodoj kaj pafado de aŭtomataj armiloj. Unu el la korpogardistoj de la generalo rakontis, ke la bombo estis metita sub la ŝtuparon kiu kondukis al lia oficejo kaj la eksplodo ekkaŭzis la disfalon de granda sekcio de la ĉefa konstruaĵo. Tuj post la atako registaraj soldatoj fermis vojojn ĉirkaŭ la armea konstruaĵo kaj fermis kvin privatajn radiostaciojn. La armeo diris en komunikaĵo, ke ĝi respektos "konstitucian ordon" kaj alvokas la loĝantaron al trankvilo.

"La rivaleco nun estas for, kaj eble ĝi [la insida mortigo] nun estas la komenco de nova solvo", diris brita observanto. Analizistoj opinias, ke malstabileco plisevereiĝis pro la ĉeesto de organizaĵoj pri internacia ŝakrado de drogoj kiuj utiligas la landon kiel centra loko por kontrabandi kokainon al Eŭropo.

Post kelkajn horojn, frumatene la 2-an de marto de 2009 prezidento Vieria estis morthakita per maĉetoj fare de soldatoj. Militistoj kulpigis lin pri organizado de la bombatenco kontraŭ la generalo Waie. Reprezentanto de militistaro Zamora Induta deklaris ke la prezidento estis "unu el la ĉefaj homoj respondecaj pri la morto de Tagme [Na Waie]". Dum la sturmo ankaŭ pereis unu atakinto.

Tiuj eventoj sekvis disputon pri parlamenta balotado gajnita de la prezidenta partio. Jean Ping, la prezidento de la Afrika Unio, tuj kondamnis la insidan mortigon kiel "kriman agon". "Mi estis profunde ŝokita hodiaŭ matene kiam mi aŭdis pri la insida mortigo de la prezidento de la respubliko de Gvineo-Bisaŭo, Nino [kromnomo de prezidento] Vieira. La Afrika Unio kaj mi firme kondamnas ĉi tiun kriman agon". Ĉi tiu insida mortigo "estas grava precipe ĉar ĝi okazas je tempo kiam penoj ekkomenciĝas por plifortigi pacon post la novembra balotado", li diris[4]. La nova prezidenta balotado estis difinita je la 28-a de junio 2009.

La 5-an de junio 2009 frumatene armitaj homoj en uniformo eksturmis en domo de Baciro Dabo, la ministro pri teritoria administro kaj kandidato al prezidentelekto, kaj mortigis lin. Ili plurfoje pafis ministron en fronto de lia edzino. Baciro Dabo estis firma alianculo de la murdita prezidento Vieria. Li okupas altajn rangojn en partio PAIGC, tamen al prezidentelekto li pasis kiel sendependa kaj senpartia kandidato. Eble murdo Dabo estis kaŭzita pro timo ke okaze la venko je baloto li estus persekuti respondeculojn pri mortigo de la antaŭa prezidento[6].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gvineo-Bisaŭo etendiĝas sur 36.120 km2, 28.000 km2 da tero kaj 8.120 km2 da maro (kiu estas apenaŭ pli granda ol Belgio), inkluzive de ĉirkaŭ sesdek insuloj en la Atlantiko, inkluzive de la 'Bijagos-arkipelago (aŭ "Bissagos-Insularo").

Laŭ la marbordo, mangrovarbaroj kreskas sur marĉaj mangrovaj grundoj, cedante lokon al foliarbaroj ĉiamverdaj. Kaj malantaŭ ili, en la internaj regionoj de la lando laŭ riveraj valoj, ekzistas galeriaj arbaroj sur aluviaj grundoj , kaj en la loko de faligitaj arbaroj estas altaj herbaj savanoj sur ruĝaj feralitaj grundoj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo estas Bisaŭo (558.400, 2018). La aliaj urboj estas malgrandaj kun malpli ol 20.000 loĝantojn, kaj kutime situas proksime aŭ laŭ rivero. La aliaj iom grandaj urboj en Gvineo-Bisaŭo estas (laŭ la censo de la 3-a de marto 2009) estas Gabú 43.556 loĝantoj, Bafatá 29.556 loĝantoj, Canchungo 12.044, Bissorã 9898 loĝantoj kaj Bula 9010 loĝantoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas tropika kun musona pluvsezono inter majo kaj oktobro. La plej pluvaj monatoj estas julio kaj aŭgusto. La jara pluvo malpliiĝas de 3000 mm sur la marbordo ĝis 1200 mm en la oriento, kie polvoŝtormoj oftas. Dum la seka sezono, la resto de la jaro, foje blovas la varma, seka, sablo saturita harmatana vento. La averaĝa temperaturo estas 26 ° C tutjare[7].

Vivmedio[redakti | redakti fonton]

Vivmediaj problemoj en Gvineo-Bisaŭo estas troa fiŝkaptado kaj senarbarigo kun akompana erozio de la grundo. Ĉiu elektro estas produktita el fosiliaj brulaĵoj[7].

Transporto[redakti | redakti fonton]

Navigacio[redakti | redakti fonton]

La densa riverreto estas reprezentita per altakvaj riveroj (Zheba, Kasheu , Korubal, Balana), navigeblaj laŭ granda mezuro. Ekzistas havenoj en Bisaŭo, Buba, Cacheu kaj Farim[8].

Aviado[redakti | redakti fonton]

La sola komerca flughaveno estas en Bisaŭo (Aeroporto Internacional Osvaldo Vieira de Bissau). Hodiaŭ ĝin servas kvin aviadkompanioj kun itineroj al Portugalio, Maroko, Kaboverdo kaj Senegalo.

Amaskomunikilaro[redakti | redakti fonton]

La ŝtato posedas unu televidstacion kaj alia estas posedata de la Rádio e Televisão de Portugal (Rádio e Televisão de Portugal Africa). La ŝtato posedas radiostacion kaj estas privataj radiostacioj[7].

En 2012, la lando havis 5 000 uzantojn de fiksaj telefonoj (1% de la loĝantaro), kompare kun 1,24 milionoj da uzantoj de poŝtelefonoj (ĉirkaŭ 72% de la loĝantaro) en 2015[7].

En 2015, la lando havis 61 000 retumantojn , aŭ 3,5% de la loĝantaro de Gvineo-Bisaŭo[7].

Internaciaj rangotabeloj[redakti | redakti fonton]

Organizo Esploro Takso Rangotabelo
Heritage Foundation / The Wall Street Journal Indekso de Ekonomia Libereco 2019 54.0 (Plejparte Senliberaj) 135 el 180
Raportistoj sen limoj Monda Gazetara Libereco-Indekso 2019 30.95 (0 estas plej bona) 89 el 180
Transparency International Korupta Indekso 2018 16 (0 estas tre korupta-100 tre pura) 172 el 180
Programo de UN pri Disvolviĝo Indekso pri homa disvolviĝo 2018 0.461 - malalta homa disvolviĝo 178 el 189

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Publika sano[redakti | redakti fonton]

En 2015, 28,3% de la loĝantaro estis subnutrita[9]. La averaĝa vivdaŭro ĉe naskiĝo estis 58,3 jaroj en 2019[10].

  • Natura loĝantarkresko: 1.88% (2016)
  • Naskiĝ-indico: 32,9  ‰ (2016)
  • Morteco (tuta loĝantaro): 14,1 ‰ (2016)
  • Infana morteco : 87,5 ‰ (2016)
  • Patrina morteco : 549 por 100.000 vivaj naskiĝoj (2015)
  • Nombro da infanoj / virino : 4.16 (2016)
  • Meza aĝo de la loĝantaro: 20 jaroj (2016)

Ina seksa mutilado[redakti | redakti fonton]

Virina seksa mutilado restas grava problemo en Gvineo-Bisaŭo. Laŭ la Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF) kaj Terre des Femmes, ĝis 50% de knabinoj kaj virinoj inter 15 kaj 49 jaroj estas trafitaj. En junio 2011 la parlamento de Gvineo-Bisaŭo aprobis leĝon, kiu faras de virina seksa mutilado krimdelikton.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ duono de la loĝantaro praktikas tradiciajn indiĝenajn religiojn (animismo), 40% estas (ĉefe sunaistoj) islamanoj kaj malpli ol 10% estas kristanoj. La islamanoj loĝas ĉefe en la nordaj regionoj de la lando kaj havas la plej multajn adeptojn inter la fulanoj kaj mandinkoj. Kristanoj (kaj katolikoj kaj protestantoj) koncentriĝas en Bisaŭo kaj aliaj ĉefaj urboj, dum animismo baziĝas en la kamparaj regionoj[11].

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala ŝtata lingvo estas la portugala (167 000 parolantoj, malalta nivelo). La kreola lingvo (Kriyol) estas uzata de 206 000 parolantoj kiel la unua lingvo kaj de 600 000 kiel la dua lingvo. Krome estas aliaj 20 etnaj lingvoj parolataj tra la lando: Badyara, Bainouk-Gunyuño, Balanta-Kentohe, Bassari, Bayot, Biafada, Bidyogo, Jahanka, Jola-Felupe, Jola-Fonyi, Kasanga, Kobiana, Mandinka, Mandjak, Mankanya, Mansoanka, Nalu, Papel, Pulaar, Soninke. Inter ili, Kriyol havas gravan rolon de interlingvo. Kune kun kreolaj lingvoj de Kaboverdo, Senegalo (landparto Kazamanco) kaj Gambio ĝi apartenas al la grupo de «Crioulos de Alta Guiné»[12] .

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Gvieno Bisaŭo estas lando, kiu ne havas malliberejon kaj estas relative unu el la plej sekuraj en Afriko.

Oni tamen estu atentema pri malgrandaj krimoj, precipe kontraŭ supozeble "riĉaj" blankuloj, precipe en la ĉefurbo. Kiel ĉie en Afriko, sekurecaj taĉmentoj estas koruptaj kaj malfermitaj en siaj postuloj de subaĉetaĵoj, sed en Gvineo Bisaŭa ili estas pli modestaj ol en la nordaj afrikaj landoj.

Laŭ la Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj, Gvineo Bisaŭa estis plejparte malplenigita de kontraŭpersonaj minoj ekde la fino de decembro 2011.

La risko je malario estas ege alta en Gvineo Bisaŭo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Junulara biblioteko

Francio, Portugalio kaj Brazilo havas gravajn kulturajn centrojn en la ĉefurbo Bisaŭo. Kulturaj famuloj estas inter alie la poeto Amilcar Cabral, la verkisto Hélder Proença, la filmisto Flora Gomes kaj la kantisto Américo Gomes. Odete Semedo, politikistino, asertas esti dukultura, portugala kaj kreola[13].

Fine de la 20-a jarcento pluraj novaj verkistoj iĝis konataj:

- la sociologo Carlos Lopes,

- Corte Geral kiu verkis kolekton de kronikoj ne senhumuraj,  

- Filinto de Barros kun sia romano Kikia Matcho (1998)

- Filomena Embaló, la unua ina romanverkisto, kun Tiara (1999). La sekvan jaron, la estonta ambasadoro Carlos Edmilson Marques Vieira publikigis Contos de N'Nori (2001).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Membro-Ŝtatoj de la Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (ECOWAS)
Membro-Ŝtatoj de la Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (ECOWAS)

Gvineo-Bisaŭo enas kvinon de plej malriĉaj de mondo. En 2005 la poa enspezo egalas 3 974 usonaj dolaroj en jaro[14].

La monunuo estas okcidentafrika franko kaj inter la jaroj 1975 kaj 1997 estis la Gvineobisaŭa peso.

Laŭ la Indekso de perceptoj pri korupteco de Transparency International, Gvineo-Bisaŭo estis el 176 landoj, kune kun Libio, Ekvatora Gvineo kaj Nord-Koreio, en la 171-a loko (en 2017), kun 17 el maksimume 100 poentoj. Ĉi tio faras la landon unu el la plej koruptitaj en la mondo[15].

Savana pejzaĝo kun termitoj en Gvineo-Bisaŭo

La sola vera monkultivaĵo estas kaĵuksoj (el kies pulpo oni faras alkoholan trinkaĵon en la lando). La riĉaj fiŝkaptaj teritorioj estas ĉefe laborataj de ĉinaj fabrikaj ŝipoj.

Daŭripova turismo[redakti | redakti fonton]

Du trionoj de la Parque Natural dos Tarrafes, proksime de la urbeto Cacheu, konsistas el mangrovoj. Ĉi tie vi povas trovi preskaŭ 250 speciojn de birdoj, hipopotamoj kaj afrikaj manatoj . En julio 2016 oni metis la fundamentan ŝtonon por EU-financita muzeo pri la sklavkomerco. Partoj de la Insularo Bisagos (Bijagós) estas naciaj parkoj, kaj ekde 1996 biosfera rezervejo agnoskata de la Unesko-programo homo kaj biosfero (Man and Biosfere - MAB).

Regionoj de la lando[redakti | redakti fonton]

Regionoj de Gvineo-Bisaŭo

En Gvineo-Bisaŭo ekzistas 8 regionoj (regiões), grupigitaj al 3 provincoj (oriento, nordo kaj sudo), kaj unu aŭtonoma sektoro - la ŝtata ĉefurbo Bisaŭo. Ili estas subdividitaj al entute 37 sektoroj. La regionoj estas:

Politiko[redakti | redakti fonton]

La parlamento (Assemblé national) kun 102 membroj kaj la prezidento estas nomumitaj por kvin jaroj[16]. Ekde la ŝanĝo de registaro en 2012, la lando apenaŭ estas transitstacio por latinamerika kokaino al Eŭropo. La pacaj misioj UNIOGBIS kaj ECOWAS multe reduktiĝis en 2017.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Gvineo-Bisaŭo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (de) Thomas Baur: Reise Know-How Reiseführer Senegal, Gambia und Guinea-Bissau, Know-How Verlag, Bielefeld 2018, ISBN 978-3-8317-3152-7.
  • Galli, Rosemary E, Guinea Bissau: Politics, Economics and Society, (Pinter Pub Ltd., 1987)
  • Lobban Jr., Richard Andrew and Mendy, Peter Karibe, Historical Dictionary of the Republic of Guinea-Bissau, third edition (Scarecrow Press, 1997)
  • Vigh, Henrik, Navigating Terrains of War: Youth And Soldiering in Guinea-Bissau, (Berghahn Books, 2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de Rekomendataj Landnomoj de la Akademio de Esperanto
  2. Gvineo-Bisaŭo en PIV ĉe vortaro.net
  3. (en) ”Guinea-Bissau Economy: One of the Poorest Economies", Business Insider.
  4. 4,0 4,1 4,2 Prezidento de Gvineo-Bisaŭo mortigita esperante
  5. Prezidento atakita en Gvineo-Bisaŭo esperante
  6. Politikisto denove murdita en Gvineo-Bisaŭo esperante
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 (en) ”Guinea-Bissau”, The World Factbook. Central Intelligence Agency. la 14-an de november 2017.
  8. (de) Guinea-Bissau: Regionen, Städte & urbane Orte - Einwohnerzahlen in Karten und Tabellen.
  9. (en) Prevalence of undernourishment (% de la loĝantaro estas subnutrata) | Data.
  10. (en) World Population Prospects 2019: Volume II: Demographic Profiles. United Nations, Department of Economic and Social Affairs, Population Division,
  11. (en) Gvineo-Bisaŭo - Raporto pri Internacia Religia Libereco, arkivite la 14-an de januaro 2009 pere de la Wayback Maŝino. 2007.
  12. (eo) Karina Gonçalves de Souza de Oliveira, Kreola lingvo de Gvineo-Bisaŭo, p. 75, en: Interlingvistiko, Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj, Poznań 2020, UAM, eld. Wydawnictwo Rys, ISBN 978-83-65483-88-1
  13. (pt) Breve resenha sobre a literatura da Guiné-Bissau [arkivo], Filomena Embaló, novembro 2004.
  14. 8 самых бедных стран мира ruse
  15. (en) Corruption Perceptions Index 2016, Transparency International.
  16. (en) ”Guinea-Bissau”, The World Factbook, Central Intelligence Agency (CIA). la 14-an de novembro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Komunumo de portugallingvaj landoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]