Petrovice (germanePeterswald) estas ĉelima vilaĝo en Ĉeĥio apud limo de Germanio (lima trapasejo Petrovice - Bahratal). Ĝi kreas unusolan landvojan limtrapasejon inter ambaŭ ŝtatoj en distrikto Ústí nad Labem. Vivas ĉi tie 904 loĝantoj (2024).
Petrovice situas proksimume 20 km de Ústí nad Labem en supermara alteco de 433 ĝis 633 metroj. Ĝi havas plilongigitan formon proksimume tra nordosuda direkto kaj konstruaĵoj en la vilaĝo borderas tra ĉi tie trafluantan rojon.
La unuaj mencioj pri la vilaĝo tuŝas ĝis la jaro 1352 sub latina nomo Petri silva. En la 16-a jarcento Petrovice estis parto de sinjorujo Krupka. Ekde la 17-a jarcento ĝis la 19-a jarcento inter posedantoj alternis kelke da sinjoroj ĝis la 1849, kiam la vilaĝo memstariĝis.