Faŝismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bibliotekoj
Linio 130: Linio 130:


{{havenda artikolo|Faŝismo}}
{{havenda artikolo|Faŝismo}}
{{Bibliotekoj}}


[[Kategorio:Faŝismo| ]]
[[Kategorio:Faŝismo| ]]

Kiel registrite je 14:46, 14 mar. 2019

Mussolini kaj la Quadrumviri (kvaropo) dum la Marŝo al Romo en 1922: el maldekstro dekstren: Michele Bianchi, Emilio De Bono, Italo Balbo kaj Cesare Maria De Vecchi.
Adolf Hitler (dekstre) kaj Benito Mussolini (maldekstre) en Berlino, 1937. Ties politiko rezultis en la mortoj de ĉirkaŭ 11 milionoj da civiluloj.[1]
Flago de la Nacia Faŝisma Partio, montrante fasces, unua simbolo de itala Faŝismo.
Membroj de la organizo Piccole Italiane (italianinetoj), nome organizo por junulinoj ene de la Nacia Faŝisma Partio en Italio.
José Antonio Primo de Rivera, fondinto de la faŝismeca partio Hispana Falango.
Faŝistoj en Brazilo.
Faŝistoj en Grekio en 2012.

Faŝismo, en la strikta signifo de la vorto, estas politika ideologio lanĉita de Benito Mussolini kaj reganta en Italio dum la jaroj 1922-1943. Nome formo de radikala, aŭtoritarisma naciismo kiu iele hegemoniis en la komenco de la 20a jarcento en Eŭropo. Influita de Nacisindikatismo, faŝismo originiĝis en Italio dum la Unua Mondmilito, kombinante plej tipe dekstrajn sintenojn kun izolaj elementoj de politika maldekstro, male al liberalismo, marksismo, kaj eĉ al tradicia konservatismo.

Ofte, sed ne tute precize aŭ ĝuste, ĝi estas uzata vastasence ankaŭ pri alilandaj ideologioj pli-malpli similaj, ekzemple la germana naziismo, la hispana falangismo aŭ la movado alt-right de Usono, kvankam pli neŭtrala termino estas aŭtoritatismo.[2] Cetere, la termino ne malofte estas uzata kiel ĝenerale mallaŭda vorto por iu ajn ideologio kontraŭa al tiu de la parolanto.

Kelkaj celoj

Faŝistoj serĉis unuigi sian nacion tra totalisma ŝtato kiu antaŭenigis la amasmobilizadon de la nacia komunumo[3][4] kaj estis karakterizitaj per havo de avangarda partio kiu iniciatis revolucieman politikan movadon planantan reorganizi la nacion laŭ principoj de faŝisma ideologio.[5] Faŝismaj movadoj kunhavis iajn komunajn trajtojn, inkluzive de la admiro de la ŝtato, devoteco al forta gvidanto, kaj emfazon de ultranaciismo kaj militismo. Faŝismo rigardas politikan perforton, militon, kaj imperiismon kiel rimedon por realigi nacian rejunigon[3][6][7][8] kaj asertas ke pli fortaj nacioj havas la rajton vastigi sian teritorion delokigante pli malfortajn naciojn.[9]

Faŝisma ideologio konstante alvokas la superecon de la ŝtato. Gvidantoj kiel ekzemple Benito Mussolini en Italio kaj Adolf Hitler en Germanio enkarnigis la ŝtaton kaj postulis nediskuteblan potencon. Faŝismo pruntis teoriojn kaj terminologion de socialismo sed anstataŭigis la fokuson de socialismo sur klaskonflikto kun fokuso sur konflikto inter nacioj kaj rasoj.[10] Faŝistoj rekomendas miksan ekonomion, kun la ĉefcelo de atingado de aŭtarkio por certigi nacian aŭtarkion kaj sendependecon tra protektismaj kaj intervenismaj ekonomiaj politikoj.[11]

Post la Dua Mondmilito, malmultaj partioj malkaŝe priskribis sin kiel faŝistoj, kaj la esprimo estas kutime uzita pejorative fare de politikaj kontraŭuloj. La esprimoj neofaŝistaj aŭ post-faŝismaj estas foje uzitaj pli formale por priskribi partiojn de la ekstrema dekstro kun ideologiaj similecoj al, aŭ radikoj en, 20-a-jarcentaj faŝismaj movadoj.

Kelkaj karakteroj

Laŭ Umberto Eco faŝismo ne estis monolita ideologio, sed kunmetaĵo de diversaj politikaj kaj filozofiaj ideoj, svarmejo da kontraŭdiroj. La senkohera bildo estis ekzemplo de senklapeco politika kaj ideologia. Faŝismo estis filozofie senskeleta, sed emocie ĝi estis firme ligita al kelkaj prototipoj, pro tio, oni povas paroli pri "portugala faŝismo", "brazila faŝismo", "japana faŝismo" ktp., ĉar en preskaŭ ĉiuj landoj, oni trovas tiajn prototipojn, kiuj ne bezonas ekzakte filozofie esti similaj.

Ankoraŭ laŭ Eco, la termino "faŝismo" adaptiĝas al ĉio, ĉar eblas forpreni de faŝisma reĝimo unu aŭ pli da ecoj, kaj oni ĉiam povos rekoni ĝian faŝismecon. Forprenu imperiismon el faŝismo, kaj oni havos Francisco Franco, aŭ Salazar; forprenu koloniismon, kaj vi havos balkanan faŝismon. Aldonu al itala faŝismo ian radikalan kontraŭkapitalismon (kion neniam faris Mussolini) kaj vi havos Ezra Pound. Aldonu kulton de kelta mitologio kaj Gralan mistikismon (aferoj tute foraj de oficiala faŝismo) kaj vi havos unu el la plej respektitaj guruoj pri faŝismo, nome Julius Evola.

La faŝismon karakterizas interalie koncentrigo de la potenco en la manon de unu persono aŭ grupo de malmultaj personoj, realigado de la interesoj de socia malplimulto, ĉefe forigo de homaj/civitanaj rajtoj kaj demokratiaj leĝoj, naciisma propagando inklude de glorado de pasinteco pli malpli imperia, enscenigo de "heroaj agoj" kaj "brilaj sukcesoj" por glorumi la eksterordinarajn kapablojn de la reganto(j), tendenco al kontrolado de ĉiuj terenoj de la socio flanke de la reganto(j), kiu(j) siaflanke mem ne plu estas influebla(j)/kontrolebla(j) de la socio, eĉ ne de tiuj, kiuj iam iniciatis aŭ subtenis la instalon de la reganto(j). Faŝismo proponiĝas kiel problemsolvilo en krizaj evolufazoj de postfeŭdaj socioj, baraĵo por malhelpi komunisman revolucion kaj gardi la plejparton de la jamaj sociaj strukturoj, tradicioj, kaj privilegioj, sed samtempe kiel ia "revolucio" kiu zorgos pri la popolo, kaj povas ofte gajni konsenton de vastaj partoj de klasoj aŭ grupoj, kiuj sentas sin malavantaĝumitaj.

Parolo de Igor Stravinski resumas la rolon de faŝismo (en la dua pli larĝa senco) dum la intermilita epoko: Nun ni estas devigataj elekti inter la povo de kaskedo (t. e. simbolas la laboristojn, do komunismon) kaj de kasko (de militistoj); kaj bone konsiderante mi preferas la kaskon.

Post la morto de Mussolini, malmultaj volas nomi sin faŝistoj, kvankam diversaj elementoj de faŝismaj ideologioj postvivas en la novdekstrismo.

Pozicio en la politika spektro

Faŝismo estas ofte priskribita kiel ekstremdekstra [12][13] kvankam kelkaj verkistoj trovis loki faŝismon sur konvencia maldekstra-dekstra politika spektro malfacile. [14][15][16][17][18]

Faŝismo estis influita de ambaŭ flankoj kaj maldekstre kaj dekstre, el konservativa kaj kontraŭ-konservativa, nacia kaj supernacia, racia kaj kontraŭ-racia.[16] Kelkaj historiistoj rigardis faŝismon kiel revolucian centristan doktrinon, kiel doktrinon kiu miksas filozofiojn de la maldekstro kaj de la dekstro, aŭ kiel ambaŭ.[17][18] Faŝismo estis fondita dum la Unua Mondmilito fare de italaj naciaj sindikatistoj kiuj kombinis maldekstremajn kaj dekstrulajn politikajn vidojn.

Faŝismo laŭ certaj akademiuloj estas dekstrularo pro sia socia konservativismo kaj aŭtoritatemaj rimedoj de kontraŭbatalado de egalrajteco. [40] [41] Roderick Stackelberg lokas faŝismon - inkluzive de Naziismo, kiun li diras estas "radikala variaĵo de faŝismo" - dekstraflanke, klarigante ke "ju pli persono opinias absolutan egalecon inter ĉiuj homoj por esti dezirinda kondiĉo, des pli malproksima forlasita li aŭ ŝi estos sur la ideologia spektro. Ju pli persono konsideras malegalecon esti neevitebla aŭ eĉ dezirinda, des pli malproksima dekstren li aŭ ŝi estos."

Itala Faŝismo gravitis al la rekte en la fruaj 1920-aj jaroj. [43] [44] Grava elemento de faŝismo kiu estis rigardita kiel kiel klare ekstremdekstra estas sia celo por antaŭenigi la rajton de postulitaj supraj homoj por domini forigante socion de postulitaj malsupraj elementoj.

Historio

Jarcentfina epoko kaj la fuzio de Maŭrasismo kun Sorelanismo (1880-1914)

La ideologiaj radikoj de faŝismo estis spuritaj reen al la 1880-aj jaroj, kaj aparte al la jarcentfina temo de tiu tempo.[19][20] La temo estis bazita sur ribelo kontraŭ materiismo, raciismo, pozitivismo, burĝa socio kaj demokratio. [21] La jarcentfina generacio apogis sentemon, malraciemon, subjektivecon kaj vitalismon.[22] La jarcentfina pensmaniero vidis civilizon kiel en krizo kiu postulis masivan kaj totalan solvon.[21] La jarcentfina intelektularo konsideris la individuon kiel nur unu parto de la pli granda kolektiveco, kiu ne devus esti rigardita kiel atomigita nombra sumo de individuoj.[21] Ili kondamnis la raciisman individuismon de la liberala socio kaj la dissolvon de sociaj ligiloj en burĝa socio.[21]

Mussolini kaj la itala faŝismo

Mussolini en tipa impona pozo.

La Nacifaŝisma Partio (Partito Nazionale Fascista, PNF) estis itala politika partio, kreita de Benito Mussolini kiel politika esprimo de faŝismo (antaŭe reprezentata de grupoj konataj kiel Fasci). La partio regis en Italio el 1922 kiam la faŝistoj kaptis la povon pere de la Marŝado al Romo, ĝis 1943, kiam Mussolini estis elpovigita pere de la Granda Konsilio de Faŝismo.

Diversaj instancoj

La Corpo Ausiliario delle Squadre d'azione di Camicie Nere (en itala: Helpa Korpuso de la Ŝturm-rotoj de Nigraĉemizuloj), plej ofte konata kiel Nigraj Brigadoj (en itala: Brigate Nere) estis unu el la faŝismaj paramilitistaj grupoj, organizitaj kaj regataj de la Respublika Faŝisma Partio (Partito Fascista Repubblicano, PFR) kiu funkciis en la Itala Sociala Respubliko (en Norda Italio), dum la finaj jaroj de la Dua Mondmilito, kaj post la subskribo de la Itala Batalĉeso en 1943.

Liberal-faŝismo

Liberal-faŝismo estas nomo donita, de ties kritikantoj, al tendenco perceptebla en la nuntempaj ŝtatoj konsistanta en allasi ĉiam pli da libereco al la kapitalismaj entreprenoj (bazo de la liberalismo) kaj ĉiam malpli da libereco al la civitanoj (bazo de la faŝismo). Laŭ tiuj, kiuj denuncas ĝin, la liberal-faŝismo egalas al doni senpunecon al la estraj klasoj kaj samtempe pliigi kontrolon kaj subpremadon kontraŭ la ordinaraj civitanoj, aplikante al ili la principon « nulo da tolero ».

Italaj faŝistoj

Faŝismo en diversaj landoj

En Aŭstrio

Flago de la Patriota Fronto de Aŭstrio.

Aŭstrofaŝismo estas komune uzata vorto de la nekonservativaj historiistoj por priskribi la aŭtoritatecan reĝimon reganta en Aŭstrio inter la jaroj 1934 kaj 1938. Ties registaro estis bazita en la partio Vaterländische Front (Patriota Fronto) kaj ĝia paramilitista milico Heimwehr. La partio estis fondata en majo 1933 de Engelbert Dollfuß, kiu forpasis dum intenco de ŝtatpuĉo ekzekutita de naziaj simpatiantoj la 25-an de julio 1934; anstataŭata de Kurt Schuschnigg, eksa membro de la partio Christlichsoziale Partei (Social-Kristana Partio), kiu integriĝis al la Vaterländische Front.

Naziismo en Germanio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nazia Germanio.

Naziismo aŭ nacisocialismo estas ideologio, kiu karakterizis la pensojn kaj agadojn de la potenculoj en Germanio en la jaroj 1933-1945. La partio de la germana naziismo nomiĝis Nacisocialisma Germana Laborista Partio. La vorto Nacisocialismo (do nacia socialismo) en Federacia Respubliko Germanio estis preferita. Ja en la germana "Nationalsozialismus" sugestas proksimon al socialismo. Tiu lingvouzo daŭras en la (ekde 1990) unuigita Germanio. En GDR oni ĝenerale parolis pri "faŝismo" aŭ "hitler-faŝismo"; la vorto nacisocialismo estis citita kiel mempriskibo de la nazioj, ĉar la Demokratia Respubliko priskribis sin socialisma. Ĝenerale la marksismo ne distingis inter faŝismo kaj naziismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo, ekzemple, faŝismo ne nepre defendas rasismon kaj eŭgenikon.

En Hispanio

Flago de Hispana Falango.

La Hispana Falango (Falange Española de las Juntas de Ofensiva Nacionalsindicalista) estis ekstremdekstra politika movado naskiĝinta dum la 1930-aj jaroj kaj iĝis la plej forta movado enhavanta la ĉefajn ideologiajn kaj strategiajn elementojn de la faŝismo, kaj precize el la itala faŝismo, el kiu ĝi inspiriĝis. Ĝi estis totalisma klerikisma politika organizo fondita de José Antonio Primo De Rivera en 1933 kontraŭe al la Dua Hispana Respubliko. Dum la Hispana Enlanda Milito la Falango iĝis unu el la ĉefaj fortoj de la naciisma flanko, apoganta la generalon Franko kaj poste konsistigis la kernon de la oficiala unusola partio en Hispanio, el 1939 kaj teorie ĝis 1975. Anoj de tiu partio estas nomitaj falangistoj.

Ŝoŭa ŝtatismo en Japanio

Ŝoŭa Ŝtatismo (国家主義 Kokka Shugi?) estis politika sinkretismo aŭ miksaĵo de japanaj ekstremdekstraj politikaj ideologioj, disvolviĝitaj dum la post-Mejĝa epoko. Ĝi estas konata kiel la japana faŝismo aŭ Ŝoŭa naciismo. Ĉi tiu ŝtatismo regis politikaĵojn en Japanio dum la unua periodo de la Ŝoŭa-erao (regnado de Hirohito). Ĝi estis miksaĵo de ideoj tiaj kiel japana ultranaciismo, militismo kaj ŝtatkapitalismo, kiuj estis proponitaj fare de pluraj tiamaj politikaj filozofoj kaj pensintoj en Japanio.

En Rumanio

Flago de la Legia Movado

La Legio de Arkianĝelo Mikaelo, mallonge Legiana Movado (rumane Legiunea Arhanghelului Mihail resp. Mișcarea Legionară) estis organizaĵo fondita je la 24-a de junio 1927 de Corneliu Zelea Codreanu en Rumanio. Ĝi estis kvazaŭ-armea terorista legio kun naciisma-faŝisma orientiĝo kaj mistike-religia karaktero. Ĝi konsideris sin kontraŭulo de komunismo, judoj kaj framasonismo[23].

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. [1]
  2. Taub, Amanda (1-a de marto 2016). “The rise of American authoritarianism”, Vox (en). 
  3. 3,0 3,1 Grčić, Joseph. Ethics and Political Theory (Lanham, Maryland: University of America, Inc, 2000) p. 120
  4. Blamires, Cyprian, World Fascism: a Historical Encyclopedia, Volume 1 (Santa Barbara, California: ABC-CLIO, Inc., 2006) p. 140–141, 670.
  5. Eatwell, Roger, Fascism: a History (Allen Lane, 1996) p. 215.
  6. Griffin, Roger and Matthew Feldman, eds., Fascism: Fascism and Culture (London and New York: Routledge, 2004) p. 185.
  7. Stanley G. Payne. A History of Fascism, 1914–1945. p. 106.
  8. Jackson J. Spielvogel. Western Civilization. Wadsworth, Cengage Learning, 2012. p. 935.
  9. Cyprian P. Blamires. World Fascism: A Historical Encyclopedia, Volume 2. Santa Barbara, California, USA: ABC-CLIO, 2006. p. 331.
  10. Griffin, Roger. The Nature of Fascism (New York: St. Martins Press, 1991) pp. 222–223.
  11. Blamires, Cyprian, World Fascism: a Historical Encyclopedia, Volume 1 (Santa Barbara, California: ABC-CLIO, Inc., 2006) p. 188–189.
  12. Eatwell, Roger: "A Spectral-Syncretic Approach to Fascism", The Fascism Reader, Routledge, 2003, p 79. Books.Google.com
  13. Fascism. Oxford English Dictionary. Oxford Dictionaries Online. Alirita 18 May 2011.
  14. Turner, Stephen P., Käsler, Dirk: Sociology Responds to Fascism, Routledge. 2004, p. 222
  15. Horst, Junginger, The Study of Religion Under the Impact of Fascism vol. 117 of Numen Book Series (BRILL, 2008) p. 273.
  16. 16,0 16,1 Griffin, Roger: "The Palingenetic Core of Fascism", Che cos'è il fascismo? Interpretazioni e prospettive di ricerche, Ideazione editrice, Rome, 2003 AH.Brookes.ac.uk
  17. 17,0 17,1 Stackelberg, Roderick Hitler's Germany, Routeledge, 1999, pp. 3–5.
  18. 18,0 18,1 Eatwell, Roger: "A 'Spectral-Syncretic Approach to Fascism', The Fascism Reader, Routledge, 2003 pp. 71–80 [2]
  19. Sternhell, Zeev, "Crisis of Fin-de-siècle Thought" in Griffin, Roger, ed., International Fascism: Theories, Causes and the New Consensus (London and New York, 1998) p. 169.
  20. Stanley G. Payne. A history of fascism, 1914–1945. Digital printing edition. Oxon, England, UK: Routledge, 1995, 2005. pp. 23–24.
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 Sternhell, Zeev, "Crisis of Fin-de-siècle Thought" in Griffin, Roger, ed., International Fascism: Theories, Causes and the New Consensus (London and New York, 1998) p. 170.
  22. Stanley G. Payne. A history of fascism, 1914–1945. Digital printing edition. Oxon, England, UK: Routledge, 1995, 2005. p. 24.
  23. Djuvara, Neagu: O scurtă istorie a românilor povestită celor tineri

Eksteraj ligiloj