Saltu al enhavo

Vikipedio:Aktualaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aktualaĵoj je vendredo, la 5-a de decembro 2025

decembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2025
tagoj

Vi povas redakti la aktualaĵojn ĉi tie. Jen la aktualaĵoj, kiuj nun aperas sur la ĉefpaĝo (je la horo 02:45 UTC):

Jimmy Cliff en 2012

30-a de novembro 2025
  • Indonezio La mortoj pri pluvegoj en Sumatro estas jam 400 (kaj ĝis 800 por pluraj najbaraj landoj).
  • Palestino Israelo Enkalkulinte la lastajn mortojn, jam estis pli ol 70 000 mortintoj en Gaza-strio fare de la invadanta armeo de Israelo.
29-a de novembro 2025
  • Palestino Okaze de la 78a datreveno de la decido de Unuiĝintaj Nacioj por divido de la teritorio de Palestino por du ŝtatoj, en pluraj urboj de la mondoj okazis centoj da manifestacioj apoge al la palestina popolo kaj kontraŭ la agreso fare de la ŝtato Israelo.
  • Usono Venezuelo Donald Trump anoncas fermon de aviada teritorio de Venezuelo, post pliigo de milita sendo tien kaj diversaj atakoj al boatoj dum pluraj tagoj, kiuj okazigis 80 mortojn.
  • Tajlando Malajzio Indonezio Pli ol 300 mortoj pro pluvegoj en Sudorienta Azio.
28-a de novembro 2025
  • Srilanko Pluvegoj de ciklono ‘Ditwah’ okazigis almenaŭ 56 mortojn kaj gravajn damaĝojn en Srilanko.
27-a de novembro 2025
26-a de novembro 2025
  • Honkongo Almenaŭ 146 mortintoj kaj pli ol 150 malaperintoj pro terura incendio de kelkaj nuboskrapuloj en Hongkongo.
24-a de novembro 2025



Jen la arkivo de aktualaĵoj, kiuj aperis sur la ĉefpaĝo: