Akeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Akeno (frukto) kaj Akeno (apartigilo).
Aachen
esperante Akeno, france Aix-la-Chapelle, nederlande Aken, latine Aquisgranum
urbo
Flago
Oficiala nomo: Aachen
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Kolonjo
Distrikto urba regiono Aachen
urbo Aachen
Historiaj regionoj
Riveroj Wurm, Rur
Situo Aachen
 - alteco 266 m s. m.
 - koordinatoj 50° 46′ N 06° 06′ O / 50.767 °N, 6.100 °O / 50.767; 6.100 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 410 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 125 m s. m.
Areo 160,83 km² (16 083 ha)
Loĝantaro 252 136 (fine de decembro 2022)
Denseco 1 567,72 loĝ./km²
Unua skriba mencio 765
Urbestro Jürgen Linden
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 52062–52080
Tel. antaŭkodo (+49) 0241 / 02403 / 02405 / 02407 / 02408
ISO 3166 05 3 34 002
Aŭtokodoj AC
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Katedralo de Aachen
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1978 (#2)
Numero 3
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iv, vi
Situo kadre de Germanio
Situo kadre de Germanio
Situo kadre de Germanio
Situo de la urbo kadre de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj de la distrikto Aachen
Situo de la urbo kadre de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj de la distrikto Aachen
Situo de la urbo kadre de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj de la distrikto Aachen
Vikimedia Komunejo: Aachen
Retpaĝo: www.aachen.de
Map


Aachen [a:ĥ.n] (el kelta Ahha; en Esperanto Akeno[1]Aĥeno;[2] france Aix-la-Chapelle; nederlande Aken; hispane Aquisgrán; latine Aquisgranum; dialekte Oche) estas urbo en okcidenta Germanio, en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi troviĝas proksime ĉe la nederlanda kaj belga landlimoj kaj apartenas al la transnacia Eŭregiono Mozo-Rejno

La Karola Premio ("Karlspreis") estas juĝata ĉiujare al persono, kiu antaŭenigis la eŭropan unuiĝon.

Najbara urbo: Eschweiler.

La Universitata Kliniko de Aachen disponas pri la plej granda malsanuleja konstruaĵo de Eŭropo.

fontano Elisenbrunnen
la Couven-muzeo pri burĝa vivkulturo de la 18-a kaj 19-a jarcentoj

Historio[redakti | redakti fonton]

Homoj priloĝis la regionon jam en la neolitiko. Dum la bronzepoko kaj frua ferepoko ĝin priloĝis keltoj, kion pruvas tumulo en la Aĥena arbaro. La keltojn subigis dum la Gaŭla Milito Romiaj soldatoj, kiuj tie konstruis banejon en la 1-a jarcento. (Hodiaŭ la varmaj fontoj ebligas, ke la urbo estas oficiala kuracloko.) La romianoj forlasis la ejon en la 4-a jarcento.

Tomboj atestas, ke frankoj ekloĝis en la regiono ĉirkaŭ Aachen en la 7-a jarcento. La unua tekstfonto, kiu mencias la urbon, originas el 765, kiam la franka reĝo Pipino la pli juna tie pasigis kristnaskon kaj sekvan paskon. Lia filo kaj posteulo Karolo la Granda konstruigis palacan regejon ekde 789 (unu turo de ĝi daŭre staras kaj estas la plej malnova konstruaĵo en la urbo); krome preĝejeton, bazo de la hodiaŭa katedralo. Karolo la Granda, jam imperiestro, mortis kaj entombiĝis en Aachen en 814. Ankaŭ liaj posteuloj dumtempe loĝis tie, ĝis la normanoj detruis la regejon en 881.

En la jaro 936 Otto la 1-a kroniĝis germana reĝo en Aachen, kaj tiel faris liaj posteuloj dum preskaŭ 600 jaroj.

La traktato de Aachen (aŭ france Aix-la-Chapelle) de la 2-a de majo 1668 haltigis la militon de Devolucio inter Francio kaj Hispanio.

La Akena Kongreso okazis inter la 29.9. kaj la 21.11.1818 en Aachen. Temis pri interkonsenttrovo pri mezuroj farotaj por malhelpi demokratiaj movadoj en Eŭropo post la novordigoj de la Viena kongreso.

20a jarcento[redakti | redakti fonton]

La Batalo de Akeno estis grava batalo de la Okcidenta Fronto en la Dua Mondmilito, luktita inter usonaj kaj germanaj fortoj en kaj ĉirkaŭ Akeno inter la 2a kaj la 21a de oktobro 1944. La urbo estis parto de la Sigfrida Linio, nome la ĉefa defenda reto de la okcidenta landlimo de Germanio; la Aliancanoj estis esperintaj konkeri ĝin tuje kaj avanci en la industriigitan Ruhr-regionon. Kvankam plej el la civila loĝantaro de Akeno estis evakuita antaŭ la komenco de la batalo kaj tiel ne estis tro da civilaj mortoj, multo de la urbo estis detruita kaj ambaŭ flankoj suferis fortajn perdojn. La batalo finis per kapitulaco de germanoj, sed ilia obstina defendemo multe malhelpis la planojn de Aliacanoj por la avanco en Germanion.[3]

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Aachener Nachrichten (prononco [Aĥener NAĤrihtn], mallonge AN) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en la urbo Akeno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 24-a de januaro 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton. Kune kun la parenca gazeto Aachener Zeitung ĝi publikiĝas en eldonejo nomata Aachener Zeitungsverlag.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

partnerigita kun la urboparto Kornelimünster/Walheim:

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

La akenaj esperantistoj ĉiam tre proksime kunlaboris kun la Esperanto-grupo de la proksima urbo Eschweiler rekte ĉe la orienta urbolimo, kie interalie loĝis Uwe-Joachim Moritz kun sia familio kaj Claus Günkel, sed ankaŭ kun la Esperanto-grupo de la same proksima urbo Maastricht en distanco de malpli ol 20 kilometroj okcidente kaj en pli vasta senco apartenas al la trilanda regiona Esperanto-ligo Senlime. La iama "Esperanto-lando" Neŭtrala Moresnet ekde 1908 ĝis la eko de la unua mondmilito en 1914 komenciĝis rekte ĉe la sudokcidenta urbolimo, kaj la urbo Kerkrade, kie interalie disvolviĝis la IJK 1989 de TEJO, situas rekte ĉe la norda urbolimo. Daŭre estas gastiganto de Pasporta Servo en Akeno.

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

la urbodistriktoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Akeno estas pli nova esperantigo, kiu ekmenciiĝis per la publikiĝo de la eldono 2002 de PIV, ankaŭ notiĝas en en la reta eldono de 2020
  2. Aĥeno estas la origina esperantigo el la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kiun laŭ aserto de PIV uzis Zamenhofo, ĝin notis la eldono de PIV el 1970, paĝo 17, kaj daŭre uzas interalie la [[magazino Monato, ekzemple en artikolo de Istvan Ertl el la numero 11 2011, paĝoj 16 kaj 17
  3. Video: Allies Set For Offensive. Universal Newsreel. 1944. Alirita la 8an de februaro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Centra placo antaŭ la urbodomo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]