15-a de oktobro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 15-a de oktobro estas la 288-a tago de la jaro (la 289-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 77 tagoj restas.
Je la 15-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 1432: Pollando kaj Litovio kontraktis union de Grodno; unu el etapoj de Pola-Litova Unio
- 1522: Hernán Cortés iĝis guberniestro de Nova Hispanio
- 1582: Pretersaltante el la 4-a de oktobro, la katolika mondo ŝanĝas julian kalendaron al gregoria kalendaro; unue en Italio, Hispanio, Portugalio kaj Pollando kaj baldaŭ poste en aliaj landoj
- 1597: Maksimiliano la 1-a iĝis princo de Bavario
- 1669: Imperiestro Leopoldo la 1-a fondis universitaton en Innsbruck
- 1783: La unua flugo per balono kun ĉeesto de franca instruisto
- 1793: Franca revolucio: reĝino de Francio Marie-Antoinette estis kondamnita al mortpuno kaj gilotinita venontan tagon
- 1815: Napoleono Bonaparte estis ekzilita al la insularo Sankta Heleno
- 1861 En Varsovio rusa armeo rompis patriotan manifestacion okaze de mortodatreveno de Tadeusz Kościuszko
- 1894: Franca oficiro Alfred Dreyfus estis arestita sub falsa riproĉo de spionado favore al Germanio
- 1917: Nederlanda dancistino Mata Hari estis mortpafita en franca kazerno de Vincennes sub akuzo de spionado favore al Germanio
- 1922: Ferdinando la 1-a de Rumanio kaj Maria de Rumanio kroniĝis kiel gereĝoj de Rumanio
- 1932: La unua flugo de la barata flugkompanio Air India okazis
- 1939: Inaŭguro de la Flughaveno LaGuardia, troviĝanta en Novjorka kvartalo Kvinzo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Intelektul-kampanjo: germana Selbstschutz masakris en apudvilaĝa arabaro (proksime al Nowe Miasto Lubawskie) preskaŭ 150 reprezentantojn de pola intelektularo kune kun politikistoj kaj policanoj, en Świerkówka 26 polojn; gestapo arestis en Włocławek polan katolikan klerikaron
- 1940: Germana polico murdis en Biała Podlaska 7 personojn
- Premiero de la angla filmo La granda diktatoro
- 1941: En Ĝenerala Gubernio germanaj nazioj enkondukis mortpunon por judoj fuĝantoj de geto kaj por poloj kreantaj por ili kaŝejon: en Varto-Lando ĝis tiu ĉi tago oni arestis 792 membrojn de konspira Nacia Partio; de Varsovio al germana koncentrejo Aŭŝvico foriris transporto kun 108 malliberigitoj; policestro Odilo Globocnik informis pri plano germanigi distrikton Lublin; en koncentrejo Małszyce (proksime al Łowicz) troviĝis 300 polaj terkultivistoj pro malkapablo liveri kontingenton
- 1942: Germanoj likvidis judan geton en Krośniewice, kies loĝantojn ili direktis al Ekstermejo Chełmno, kie estis murditaj; germana polico pafekzekutis en Kampinos-Arbaro (proksime al Łomianki) 39 personojn de varsovia malliberejo Pawiak, pendumis en Rożki 5 personojn kaj en Radom 10
- En Londono ĉesis aperi "Revuo pri Polaj Aferoj en Brita Gazetaro"
- 1943: En Sokołów Podlaski germana polico pafekzekutis pli ol 200 personojn
- 1944: En Lublina Pollando aperis unua numero de Zycie Warszawy (Vivo de Varsovio); germanoj forkondukis de distrikto Opoczyński ĉ. 250 polojn
- Germana armeo renversis regenton de Hungara reĝlando Miklós Horthy, kiu intencis kontrakti separisman pacon kun Sovetunio
- 1946: Nurenbergo: germana militkrimulo Hermann Göring sinmortigis sin en prizono per kali-cianido por eviti pendumon
- 1949: Stalinismo: en Pollando fondiĝis la unuaj kvar batalionoj de Armea Minista Korpuso al kiu oni devige soldatigis rekrutojn, malvolontaj al komunismo - speco de reprezalioj flanke de regopovoj kontraŭ estintaj membroj de sendependeca movado kaj aliaj "politike necertaj"
- 1949: En Budapeŝto estis pendumita komunisto László Rajk, kontraŭstaranta al stalinismo
- 1950: En Germana Demokratia Respubliko okazis la unua balotado al Popola Ĉambro
- 1952: Plejsupera Militista Juĝejo en Varsovio komencis juĝi kvar oficirojn de aviado, el kiuj tri batalis dum la dua mondmilito en la batalo de Anglio - ĉiuj estis akuzitaj pri konspira-spiona agado kaj kondamnitaj al mortpuno
- 1959: Ukraina naciisto Stepan Bandera, respondeca pri kruela genocido de poloj en 1943-1944, estis murdita en Munkeno de oficiro de KGB Bohdan Staŝinski
- 1962: Kariba krizo komenciĝis
- 1964: Brita Laborista Partio gajnis parlamentan baloton en Britio
- 1970: Anwar al-Sadat iĝis prezidento de Egiptio
- 1987: Prezidento de Burkina Faso Thomas Sankara pereis en puĉo, kiun gvidis nuna prezidento Blaise Compaoré
- 1992: Rusa seria murdisto kaj kanibalo Andrej Ĉikatilo estis kondamnita al mortpuno pro 53 mortigoj
- 1997: Direkte al Saturno komenciĝis Misio Cassini-Huygens
- 1998: Émile Lahoud elektiĝis prezidento de Libano
- 2003: Ilham Alijev gajnis prezidentajn balotojn en Azerbajĝano
- 2003: Kadre de Ĉina kosmoesplorado Ĉinio lanĉis kosmoŝipon kun Yang Liwei, kiu post la reveno avancis al aviada kolonelo
- 2005: Super okcidenta parto de la Atlantika Oceano formiĝis Uragano Wilma
- 2007: La plej granda pasaĝera aviadilo de la mondo Airbus A380 ekservis unue en Singapore Airlines
- 2008: Oficanta prezidento Ilham Alijev gajnis prezidentbaloton en Azerbajĝano
- 2011: En Moskvo oni malkovris la unuan en Rusio monumenton al papo Johano Paŭlo la 2-a
- 2013: Antje Jackelén elektiĝis kiel ĉefepiskopino de Upsalo kaj la unua primasino en historio de la Eklezio de Svedio
Naskiĝoj
- -70: Vergilio, latina poeto (m. -19)
- 1470: Mutianus Rufus, germana humanisto, renesanca verkisto (m. 1526)
- 1527: Maria Manuela de Portugalio, infantino de Portugalio, princino de Asturio (m. 1545)
- 1542: Jalaluddin Muhammad Akbar, imperiestro de la Mogola Imperio en Barato (m. 1605)
- 1608: Evangelista Torricelli, itala fizikisto kaj matematikisto (m. 1647)
- 1775: Bernhard Henrik Crusell, finna muzikisto (m. 1838)
- 1775: Alberto Lista, hispana matematikisto, poeto, verkisto, literatura kritikisto (m. 1848)
- 1795: Frederiko Vilhelmo la 4-a, reĝo de Prusio (m. 1861)
- 1809: Ĥaĉatur Abovjan, armena poeto, verkisto, etnografo, socia aganto, patro de la armena literaturo, malaperinto (m. 1848)
- 1814: Miĥail Lermontov, rusia verkisto (m. 1841)
- 1829: Asaph Hall, usona astronomo (m. 1907)
- 1844: Friedrich Wilhelm Nietzsche, germana filozofo, poeto, klasika filologo, aŭtoro de Tiele parolis Zaratuŝtra (m. 1900)
- 1859: Kosta Ĥetagurov, oseta poeto (m. 1906)
- 1872: Wilhelm Miklas, aŭstra politikisto (m. 1956)
- 1881: P. G. Wodehouse, angla verkisto kaj satiristo (m. 1975)
- 1884: Zoltán Földes, hungara verkisto (m. 1956)
- 1894: Moŝe Ŝaret, ĉefministro de Israelo (m. 1965)
- 1895: Sándor Bura, hungara ciganmuzikestro (m. 1956)
- 1896: Célestin Freinet, franca reformista pedagogo (m. 1966)
- 1897: Ilja Arnoldoviĉ Ilf, rusa verkisto juddevena (m. 1937)
- 1899: Lauri Ilmari Lappi, finna kuracisto kaj esperantisto (m. 1965)
- 1904: Wolfgang Weyrauch, germana verkisto (m. 1980)
- 1908: John Kenneth Galbraith, usona-kanada ekonomikisto kaj diplomato (m. 2006)
- 1915: Jicĥak Ŝamir, ĉefministro de Israelo (m. 2012)
- 1916: Hassan Gouled Aptidon, ĉefministro kaj prezidento de Ĝibutio (m. 2006)
- 1920: Henri Verneuil, franca reĝisoro armendevena (m. 2002)
- 1923: Italo Calvino, itala verkisto (m. 1985)
- 1926: Michel Foucault, franca filozofo (m. 1984)
- 1929: Milorad Pavić, serba verkisto, tradukisto, filologo (m. 2009)
- 1929: Aĥsarbek Galazov, prezidento de Nord-Osetio
- 1931: Abdul Kalam, prezidento de Barato
- 1935: László Szekernyés, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (m. nekonata)
- 1937: Jenő Soós, rumania hungara matematikisto (m. 2001)
- 1938: Fela Kuti, niĝeria muzikisto (m. 1997)
- 1943: Ildikó Mócsy, rumnaia hungara fizikistino
- 1944: Sali Berisha, kardiologo, prezidento de Albanio
- 1983: Ágnes Keszeg, rumania hungara grafikistino
- 1985: Beata Mikołajczyk, pola kanuadistino gajninta mondĉampionecon
Mortoj
- 412: Teofilo de Aleksandrio, patriarko de Aleksandrio
- 1243: Hedvigo de Silezio, dukino de Silezio, katolika sanktulino, edzino de Henryk la 1-a Brodaty (n. ĉ. 1178)
- 1389: Urbano la 6-a, papo (n. ĉ. 1318)
- 1564: Andreo Vesalio, flandra pioniro de moderna anatomio (n. 1514)
- 1605: Jalaluddin Muhammad Akbar, imperiestro de Mogola Imperio en Barato (n. 1542)
- 1817: Tadeusz Kościuszko, pola militisto, armea inĝeniero pri fortikaĵoj, ĉefgvidanto de la insurekcio de Kościuszko kontraŭ Rusia Imperio, nacia heroo de Pollando kaj Usono (n. 1746)
- 1820: Karl Philipp zu Schwarzenberg, aŭstra feldmarŝalo
- 1852: Friedrich Ludwig Jahn, germana pioniro de gimnastikado kaj politikisto (n. 1778)
- 1852: Johann Friedrich Joel, germana gastejestro kaj komikisto (n. 1792)
- 1858: Carl Gustaf Mosander, sveda profesoro pri kemio kaj mineralogio, malkovrinto de kvar elementoj de rara tero (n. 1797)
- 1865: Andrés Bello, venezuela humanisto (n. 1781)
- 1900: Zdeněk Fibich, ĉeĥa romantika komponisto (n. 1850)
- 1905: Károly Szász, hungara verkisto (n. 1929)
- 1917: Mata Hari, nederlanda dancistino akuzita pri spionado, ekzekutita (n. 1876)
- 1918: Sai Baba de Shirdi, barata spirita instruisto (n. ĉ. 1838)
- 1937: Jordan Jovkov, bulgara verkisto (n. 1880)
- 1946: Hermann Göring, germana politikisto kaj nazia partiestro (n. 1893)
- 1949: László Rajk, hungara komunisto, ekzekutita (n. 1909)
- 1953: Erzsébet Krüzselyi, hungara poetino (n. 1875)
- 1957: Henry Van de Velde, belga artisto (n. 1863)
- 1959: Stepan Bandera, ukraina naciisto, respondeca pri genocido de poloj dum la dua mondmilito (n. 1909)
- 1960: Henny Porten, germana aktoro kaj filmproduktisto (n. 1890)
- 1964: Cole Porter, usona komponisto, kreinto de muzikaloj (n. 1891)
- 1970: Gábor Gergelyffy, hungara komponisto, verkisto (m. 1890)
- 1977: Irma Ferch, hungara komponistino (n. 1903)
- 1987: Thomas Sankara, prezidento de Burkina Faso (n. 1949)
- 1988: Kaikhosru Shapurji Sorabji, angla komponisto kaj pianisto pars-devena (n. 1892)
- 1989: Danilo Kiš, jugoslava verkisto (n. 1935)
- 1995: Aleksandar Hrstić, kroata esperantisto (n. 1915)
- 2003: László Gazda, hungara pedagogo, muzeestro, eseisto, redaktoro (n. 1934)
- 2008: Fazıl Hüsnü Dağlarca, turka poeto (n. 1914)
- 2008: Edie Adams, usona kantistino kaj filmaktorino (n. 1927)
- 2012: Norodom Sianuk, kamboĝa reĝo kaj prezidanto (n. 1922)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Tereza de Jesuo (Tereza el Avila), virgulino kaj doktorino de la eklezio.
- Monda Tago de Lavado de Manoj - fikista de UNICEF en 2008
- Eŭropa Batal-Tago kontraŭ Mam-Kancero - ekde 2008
Tagoj de semajno
La 15-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.