23-a de novembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 23-a de novembro estas la 327-a tago de la jaro (la 328-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 38 tagoj restas.
Je la 23-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 176: Romia imperiestro Marko Aŭrelio venkis ĝermanojn kaj sarmatojn
- 1248: Rekonkero: kastilia reĝo Ferdinando la 3-a liberigis Sevilon de la islama regado
- 1499: Oni pendumis flandron Perkin Warbeck, pretendanton al trono de Anglio
- 1644: Angla verkisto kaj poeto John Milton publikigis traktaton kontraŭ cenzuro de presataj verkoj - Areopagitica
- 1789: Usono: Danktago establita kiel nacia festo
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca-pola armeo venkis la hispanan en batalo de Tudela (apud Zaragozo)
- 1867: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Aretuzo
- 1889: San Francisco: oni instalis en Palais Royale Saloon la unuan diskogurdon
- 1890: Luksemburgo sendependiĝis (de Nederlando)
- 1890: Vilhelmina iĝis reĝino de Nederlando
- 1891: Floriano Peixoto iĝis la dua prezidento de Brazilo; Deodoro da Fonseca devigita rezigni prezidentecon
- 1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Tercidino
- 1897: Auguste Charlois malkovris Lotizon en la asteroida zono
- 1916: Unua mondmilito: Grekio deklaris militon al Germanio kaj Rumanio
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Kadre de germana Intelektul-kampanjo okazis militkrimo en Łobżenica fare de kvazaŭarmea Volksdeutscher Selbstschutz konsistanta el germana malplimulto en Pollando, kiu vespere, ebriaj, murdis ĉiujn malliberulojn krom unu pola skulptisto - dum la unuaj 3 monatoj de germana okupado oni kruele murdis ĉi tie ĉ. 200 polojn
- Sovetunio transdonis al Nazia Germanio de la 24-a de oktobro ĝis la 23-a de novembro 1939 42 492 prenitajn de Ruĝa Armeo polajn soldatojn (parte de germana nacieco), kiuj loĝis sur okupataj de germanoj polaj teritorioj
- 1940: Al germana koncentrejo en Aŭŝvico alvenis transporto de 300 personoj el Varsovio
- 1941: Revenĝe, pro ricevita anonima letero kun minacoj, germanoj grave batis ĝis sveno de la 5-a ĝis 14-a horo polojn kaj polinojn en preĝejo kaj ĉirkaŭe en Krzesiny (malgranda kvartalo de Poznan)
- Internigitaj polaj oficiroj de Heinrichsbad (Svislando) okazigis en Herisau koncerton de pola muziko
- 1942: Germana polico pafmortigis en Ciechanów 13 polojn kaj en Zygmuntow 11 virojn kaj en Poznan pendumis 6 polojn; en Bracława geto (Ukrainio) germana polico pafekzekutis ĉ. 1500 judojn
- Batalo ĉe Stalingrado: soveta soldataro ĉirkauigis la 6-an armeon de Friedrich Paulus kune kun 9500 rumanojn kaj 20 300 t.n. hiwi
- 1943: Germana polico pafmortigis en Lublin pli ol 20 personojn, en Biala Podlaska ĉ. 20 kaj en 4 aliaj lokoj 86
- 1944: Germana polico pafmortigis 10 malliberulojn en Zebrzydowice, alveturigitajn de Krakovo, revenĝe pro mortigo de germano fare de partizanoj
- Franca armeo liberigis Strasburgon
- 1955: Aŭstralio transprenis superregadon de Kokosinsuloj
- 1959: Flago de Niĝero oficialiĝis
- 1963: Premiero de la brita televida serio Doktoro Kiu
- 1966: Sur Vavelo okazis scienca konferenco dediĉita al Jarmilo de Pola Ŝtato - pli frue komunistaj regopovoj malebligis alvenon de papo Paŭlo la 6-a al eklezia celebrado sur Jasna Góra
- 1971: Ĉinio iĝis konstanta membroŝtato de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj
- 1971: Pollando: Konsilio de Ministroj voĉdone nuligis voĉdonojn de komunista Provizora Registaro de Nacia Unueco de la 26-a de septembro 1946, kiuj senigis polan civitanecon de 76 oficiroj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
- 1974: En Vladivostok komenciĝis dutaga renkonto de gvidanto de Sovetunio Leonid Breĵnev kun usona prezidento Gerald Ford
- 2000: Malkovro de la lunoj de Jupitero: Erinomo, Harpaliko, Isono, Jokasto, Kaliko, Praksidiko
- 2002: Tagmeze oni translokigis la pollingvan vikipedion en servilon kun nova versio de programaro (de perl al PHP).
- 2003: Plena suna eklipso videbla en Antarkto, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Sudameriko
- 2003: Revolucio de la rozoj: rezulte de amasaj protestoj malprezidentiĝis Eduard Ŝevardnadze
- 2008: Lime de Kartvelio kaj Sud-Osetio nekonataj kaŭzintoj pripafis eskorton, en kiu vojaĝis prezidentoj Miĥail Saakaŝvili kaj Lech Kaczyński
- 2011: Prezidento de Jemeno Ali Abdula Saleh subskribis en Riado pacinterkonsenton - negocitan de Golfa Koopera Konsilo - redonante regopovon al vicprezidento.
Naskiĝoj
- 912: Oto la 1-a, reĝo de Germanio kaj imperiestro de Sankta Romia Imperio (m. 973)
- 1221: Alfonso la 10-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1284)
- 1760: François-Noël Babeuf, politika gazetisto de la franca revolucio (m. 1797)
- 1775: Clemens Wenzeslaus Coudray, germana arkitekto
- 1804: Franklin Pierce, prezidento de Usono (m. 1869)
- 1821: István Bartalus hungara muzikhistoriisto (m. 1899)
- 1837: Johannes Diderik van der Waals, nederlanda fizikisto, nobelpremiito (m. 1923)
- 1850: Carl Karlweis, aŭstra verkisto
- 1851: Farkas Szőts, hungara verkisto (m. 1918)
- 1859: Billy the Kid, fifama eksterleĝulo de Sovaĝa okcidento (m. 1881)
- 1875: Oszkár Vértes, hungara, rumania hungara kuracisto (m. 1933)
- 1876: Manuel de Falla, hispana komponisto de klasika muziko (m. 1946)
- 1882: John Rabe, germana humanitara komercisto (m. 1950)
- 1896: Klement Gottwald, ĉeĥoslovaka prezidento 1948–1953 (m. 1953)
- 1898: Rodion Malinovskij, defendministro de Sovetunio (m. 1967)
- 1899: Władysław Pobóg-Malinowski, pola historiisto de nuntempo (m. 1962)
- 1901: Marieluise Fleisser, germana verkistino (m. 1974)
- 1903: Ottó Nagy, hungara pastro, verkisto, lingvohistoriisto (m. 1946)
- 1911: János Andrássy Kurta, hungara skulptisto (m. 2008)
- 1911: István Simon, rumania hungara lokhistoriisto (m. 2006)
- 1918: Barna Kósa, rumania hungara agronomo, instruisto (m ?)
- 1920: Paul Celan, germanlingva poeto kaj tradukisto (m. 1970)
- 1922: Joan Fuster, katalunlingva valencia verkisto (m. 1992)
- 1922: Manuel Fraga Iribarne, hispana politikisto
- 1925: Bernard Golden, usona esperantisto (m. 2008)
- 1926: Sai Baba, barata guruo (m. 2011)
- 1930: Géza Fülöp, rumania hungara kemiisto, publicisto
- 1933: Ali Ŝariati, irana sociologo kaj islama pensisto, murdita (m. 1977)
- 1933: Krzysztof Penderecki, pola multflanka komponisto de moderna muziko, dirigento kaj muzika pedagogo
- 1937: Jenő Murádin, hungara arthistoriisto
- 1944: Joe Eszterhas, hungara-usona scenaristo
- 1953: Francis Cabrel, franca kantisto kaj kantaŭtoro
- 1960: Zsolt K. Lengyel, hungara historiisto
- 1968: Hamid Hasani, iranano erudiciulo kaj esploristo
- 1983: Emma Daumas, franca kantistino
- 1992: Miley Cyrus, usona aktorino kaj kantistino
Mortoj
- 955: Edred, reĝo de Anglio 946-955
- 1457: Ladislao la 1-a (Bohemio), duko de Aŭstrio, reĝo de Bohemio (n. 1440)
- 1499: Perkin Warbeck, flandra pretendanto al la angla trono, murdita (n. ĉ. 1474)
- 1585: Thomas Tallis, angla komponisto (n. 1505)
- 1590: André Thevet, franca monaĥo, esploristo, kaj verkisto (n. 1502)
- 1616: Richard Hakluyt, angla verkisto (n. 1552 aŭ 1553)
- 1683: Mihály Buzinkai, hungara verkisto, filozofo (n. 1620)
- 1750: Giuseppe Sammartini, itala komponisto (n. 1695)
- 1856: Joseph von Hammer-Purgstall, aŭstra orientalisto kaj verkisto
- 1866: Paul Gavarni, franca gravuristo kaj karikaturisto (n. 1804)
- 1890: Vilhelmo la 3-a, reĝo de Nederlando, grandduko de Luksemburgio (n. 1817)
- 1894: Ignác Barna, hungara kuracisto (n. 1822)
- 1976: André Malraux, franca verkisto, orientalisto kaj politikisto (n. 1901)
- 1889: Frigyes Pesty, hungara historiisto (n. 1823)
- 1937: Jagadish Chandra Bose, barata fizikisto, fiziologo de plantoj, verkisto (n. 1858)
- 1942: Stanisław Saks, pola matematikisto, murdita (n. 1897)
- 1985: Miklós Chilf, rumania hungara komponisto, muzikinstruisto (n. 1905)
- 1990: Margit Szécsi, hungara poetino, grafikistino (n. 1928)
- 1991: Klaus Kinski, germana aktoro (n. 1926)
- 2006: Aleksandr Litvinenko, oficiro de la rusa sekretservo, murdita (n. 1962)
- 2006: Philippe Noiret, franca aktoro (n. 1930)
- 2012: Larry Hagman, usona televida kaj filma aktoro (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Tago de Sankta Georgo, Patrona Sanktulo de Kartvelio
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Klemento la 1-a, papo kaj martiro
- Sankta Kolumbano de Luxeuil, abato
- Mikaelo Pro, meksika jezuito, martiro
Tagoj de semajno
La 23-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.