24-a de novembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 24-a de novembro estas la 328-a tago de la jaro (la 329-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 37 tagoj restas.
Je la 24-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 496: Anastazio la 2-a iĝis papo
- 642: Teodoro la 1-a iĝis papo
- 1163: Imperiestra armeo de Frederiko la 1-a detruis italan Taranon
- 1202: Krucmilitoj: dum la kvara militiro kapitulacis Zadar; la unuan fojon krucistoj atakis kristanan urbon
- 1331: Davido la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1562: Maksimiliano la 2-a en Frankfurto ĉe Majno iĝis reĝo de Germanio
- 1631: Brazilo: nederlandanoj konkeris kaj bruligis urbon Olinda en Pernambuko
- 1639: Angla astronomo Jeremiah Horrocks kiel la unua ekvidis Pasadon de Venuso fone de surdisko
- 1642: Nederlanda velisto Abel Tasman malkovris Tasmanion
- 1805: Venko de franca-pola armeo super la aŭstra en batalo de Castelfranco Veneto
- 1848: La Printempo de la Popoloj: papo Pio la 9-a devis iri en ekzilon al Gaeta
- 1859: Charles Darwin publikigis La originon de specioj
- 1874: Usonano Joseph Glidden patentis Pikdraton
- 1904: Usonano Benjamin Leroy Holt konstruis la unuan veturilon kun raŭpa movilo
- 1933: En Nazia Germanio oni akceptis leĝon pri bestaj rajtoj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Oficejo de Armiligo en Ĝenerala Gubernio listigis 36 industriajn entreprenojn, kiuj surloke devis okupiĝi pri produktado de varoj necasaj por germana milita ekonomio; germanoj fermis en Lublin kelke da gimnazioj kaj liceoj
- 1940: En Varsovio komencis laboron konspira Universitato de Okcidentaj Teritorioj, kiu daŭrigos dum la germana okupado agadon de fermita Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań
- En Tel-Avivo fondiĝis Help-Komitato al Polaj Rifuĝintoj
- 1941: Danio aliĝis al Antikominterna pakto
- 1942: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Puławy 12 personojn kaj arestis dekkelkajn; SS-anoj murdis en Bochotnica apud Kazimierz Dolny 12 personojn; germana polico pendumis en Wilkowieck apud Opatów 10 polojn, revenĝe pro mortigo de germana komercisto; germana polico transportis ĉiujn judojn de Strzegowo (distrikto Mławski) al germana koncentrejo en Aŭŝvico; en distrikto Zamojski komenciĝis ordonita de Heinrich Himmler setliga kampanjo de germanoj
- 1943: Germana polico pafekzekutis en Varsovio 10 personojn; en Krakovo aperis la lasta numero de subtera revuo "Bez Wędzidła" (Sen Brido)
- 1944: Gestapo kune kun SS-anoj murdis en Ochotnica (distrikto Nowotarski) ne malpli ol 68 polojn, revenĝe pro mortigo, flanke de rusaj partizanoj, de ĝiaj 3 funkciuloj; germana polico pafmortigis en Stepna Stara (distrikto Ostrołęcki) 16 personojn pro rifuzo fosi tranĉeojn kaj en Jabłonica Czermna 12 (en tio 3 sovetajn partizanojn); soveta NKVD arestis en Kukuryszki (subdistrikto de Vilno) kelkajn oficirojn kaj soldatojn de Pola Enlanda Armeo; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Ihrowica (proksime al nuna Ternopilo) pli ol 80 polojn, en tio pastron
- Pacifika Milito: Usono unuafoje bombadis Tokion
- 1947: Pollando: en Krakovo komenciĝis antaŭ Suprema Nacia Tribunalo la unua proceso kontraŭ 40-persona laboristaro de germana koncentrejo en Aŭŝvico
- 1947: Robert Schuman iĝis ĉefministro de Francio
- 1963: Mortiganto de usona prezidento John F. Kennedy Lee Harvey Oswald estis pafmortigita de Jack Ruby
- 1965: En Demokratia Respubliko Kongo okazis militista puĉo; la regopovon transprenis Mobutu Sese Seko
- 1971: D. B. Cooper kidnapis Boeing 727 kun 42 personoj aviadile, fluganta de Portlando al Seattle - post ricevo de 200 mil dolaroj de elaĉetmono liberigis ostaĝojn kaj elsaltis paraŝute super montara regiono de Vaŝingtonio
- 1974: Etiopio: malkovro de skeleto de aŭstralopiteko - Lucy
- 1976: Tertremo kun surcentro en regiono de la urbo Van en Turkio mortigis 3840 personojn
- 1977: Hispanio estis akceptita al Konsilio de Eŭropo
- 1980: Orienta Afriko: suda bordo de Malavia Lago fariĝis nacia parko, la parko de la monda heredaĵo de Unesko
- 1985: 60 personoj pereis en Malto rezulte de eksplodo okaziĝinta dum provo de liberigo de ostaĝoj surferdeke de kidnapita egipta Boeing 737
- 1992: Flago de Taĝikio oficialiĝis
- 1992: 141 personoj pereis en ĉina aŭtonomeca regiono Gŭangŝjio en katastrofo de Boeing 737 apartenanta al China Southern Airlines
- 1996: En Belorusio okazis falsigita referendumo plifortiganta regopovon de Aleksandro Lukaŝenko kaj enkondukanta naciajn simbolojn de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko
- 1998: Émile Lahoud iĝis prezidento de Libano
- 1999: Mamadou Tandja gajnis prezidentan baloton en Niĝero
- 2007: Aŭstralia Laborista Partio gajnis parlamentan balotadon
Naskiĝoj
- 1472: Pietro Torrigiano, florenca skulptisto (m. 1528)
- 1627: Theophil Großgebauer, germana teologo (m. 1661)
- 1632: Baruĥ Spinozo, nederlanda filozofo (m. 1677)
- 1655: Karolo la 11-a, reĝo de Svedio (m. 1697)
- 1690: Carl Theodorus Pachelbel, germana komponisto (m. 1750)
- 1700: Johann Bernhard Bach (la pli juna), germana komponisto (m. 1743)
- 1712: Karl Christian Gärtner, germana verkisto kaj retorikisto
- 1713: Laurence Sterne, angla verkisto (m. 1768)
- 1729: Aleksandr Suvorov, rusia grafo kaj militestro (m. 1800)
- 1746: Christian Heinrich Schmid, germana juristo kaj literatursciencisto (m. 1800)
- 1784: Zachary Taylor, prezidento de Usono 1849-50 (m. 1850)
- 1801: Ludwig Bechstein, germana verkisto (m. 1860)
- 1894: Elemér Zalotay, hungara arkeologo, bibliotekisto (m. 1968)
- 1903: András Tatai, hungara reformita altlerneja instruisto (m. 1873)
- 1815: Grace Darling, heroino kiu helpis savi homojn post ŝiprompiĝo (m. 1842)
- 1821: György Joannovics, hungara politikisto, lingvisto (m. 1909)
- 1826: Carlo Collodi, itala ĵurnalisto, kreinto de Pinokjo (m. 1890)
- 1835: Eduard Pfeiffer, germana sociala aktivulo (m. 1921)
- 1848: Lilli Lehmann, germana operkantistino (m. 1929)
- 1850: László Lukács, ĉefministro de Hungario 1912-13 (m. 1932)
- 1861: Dénes Kovács, hungara ĵurnalisto (m. 1948)
- 1864: Henri de Toulouse-Lautrec, franca pentristo, reprezentanto de postimpresionismo (m. 1901)
- 1866: Farkas Gyalui, hungara verkisto (m. 1952)
- 1872: Georgij Ĉiĉerin, rusa politikisto (m. 1936)
- 1973: Julius Martov, rusa politikisto, gvidanto de menŝevikoj (m. 1923)
- 1888: Dale Carnegie, usona verkisto (m. 1955)
- 1905: János Bíró, hungara historiisto (m. 1972)
- 1916: Forrest Ackerman, usona esperantisto kaj sciencfikcia verkisto (m. 2008)
- 1926: Tsung-Dao Lee, usona fizikisto ĉindevena, nobelpremiito
- 1927: Ahmadou Kourouma, eburborda verkisto (m. 2003)
- 1932: Anna Jókai, hungara verkistino
- 1933: Mária Bodor, rumania hungara belartistino, scenejdekoraciistino, kostumdizajnistino (m. 2004)
- 1934: Alfred Ŝnitke, soveta komponisto kaj pianisto rus-german-juddevena (m. 1998)
- 1934: Zoltán Nánási, rumania hungara lokhistoriisto, arkeologo
- 1951: Arturo Pérez-Reverte, hispana verkisto kaj ĵurnalisto
- 1958: Alain Chabat, franca aktoro kaj reĝisoro
- 1961: Arundhati Roy, barata verkistino kaj alimondisma aktivulino
- 1973: László Péter, rumania hungara sociologo
- 1975: István Horváth, rumania hungara karikaturisto
- 1978: Katherine Heigl, usona aktorino
Mortoj
- 1326: Hugo Despenser (la pli juna), favorato de Eduardo la 2-a (Anglio) (n. 1286)
- 1468: Johano de Dunois, franca nobelo, duko de Orleans (n. 1402)
- 1494: Paŭlo Kinizsi, hungara militestro (m. ĉ. 1431)
- 1530: Jacopo Berengario da Carpi, itala kuracisto, kirurgo kaj anatomo (n. 1466)
- 1536: Ulrich Zasius, germana juristo kaj humanisto (n. 1461)
- 1571: Jan Blahoslav, ĉeĥa teologo (n. 1523)
- 1572: John Knox, gvidanto de skota protestantisma reformacio (n. ĉ. 1510)
- 1597: György Enyedi, hungara unitariisma episkopo (n.1555)
- 1650: Manuel Cardoso, portugala komponisto (n. 1566)
- 1722: Johann Adam Reincken, germana komponisto, orgenisto kaj gambovjolisto (n. 1643)
- 1741: Ulrika Eleonora, reĝino de Svedio (n. 1688)
- 1870: Lautreamont, franca poeto, konsiderata kiel la lasta romantikisto (n. 1846)
- 1903: Johann Baptist von Anzer, germana misiisto kaj episkopo
- 1914: László Réthy, hungara etnografo (n. 1951)
- 1916: Hiram Stevens Maxim, usona inventisto de maŝinpafilo kaj muskaptilo (n. 1840)
- 1919: Johannes Roggenkamp, germana arkitekto (n. 1850)
- 1922: Sidney Sonnino, ĉefministro de Italio (n. 1847)
- 1929: Georges Clemenceau, ĵurnalisto, ĉefministro de Francio (n. 1841)
- 1937: Vselovod Ivanov, ukraina esperantisto (n. 1900)
- 1938: Ferenc Martos, hungara verkisto (n. 1875)
- 1953: Márton Hosszú, hungara pentristo (n. 1894)
- 1953: Endre Veress, hungara historiisto (n. 1868)
- 1957: Diego Rivera, meksika pentristo (n. 1886)
- 1958: Robert Cecil, esperantisto kaj ministro de Britio (n. 1864)
- 1960: Ferdynand Goetel, pola prozisto, atestanto de la soveta masakro de Katin (n. 1890)
- 1963: Lee Harvey Oswald, usona krimulo, murdita (n. 1939)
- 1973: György Páll, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (b. 1892)
- 1984: István Nemes, rumania hungara juristo (n. 1915)
- 1985: Big Joe Turner, usona kantisto (n. 1911)
- 1987: Anton Pieck, nederlanda pentristo (n. 1895)
- 1991: Freddie Mercury, angla kantisto (n. 1946)
- 1992: Julián Borsányi, hungara milithistoriisto, ĵurnalisto (n. 1903)
- 1998: John Chadwick, brita lingvisto kaj filologo, kiu deĉifris mikenan skribon – linian skribon B (n. 1920)
- 2002: Mihail Devjatajev, soveta flug-aso, eskapinto el sekreta germana nazia koncentrejo (n. 1917)
- 2002: John Rawls, usona filozofo (n. 1921)
- 2010: Peter Christopherson, brita muzikisto, reĝisoro, projektisto (n. 1955)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de
- Andreo Dung Lac, la unua vjetnama katolika pastro kaj liaj kunuloj, 117 martiroj
- Eanflaed, anglosaksa abatino
- Ukrainio: Tago de Malsatego - Holodomoro (planita de regopovoj)
Tagoj de semajno
La 24-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.