Charles Dickens

El Vikipedio
(Alidirektita el Charles DICKENS)
Saltu al: navigado, serĉo
Charles Dickens
Charles Dickens
angla verkisto
Naskiĝo 7-a de februaro 1812
en Landport, Anglio
Morto 9-a de junio 1870
en Godshill Place, Anglio
Portalo pri Homoj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Charles DICKENS [//ˈtʃɑrlz ˈdɪkɪnz//] (naskiĝis la 7-an de februaro, 1812, mortis la 9-an de junio, 1870) estis angla verkisto, unu el la plej influaj de la 19-a jarcento.

Dickens naskiĝis en Landport apud Portsmouth. Pro financaj malfacilaĵoj de sia patro li jam kiel 12-jarulo devis gajni monon kiel helplaboristo. Siajn spertojn dum tiu ĉi tempo li poste priskribis en sia romano David Copperfield.

Li fariĝis helpanto de advokato, poste ĵurnalisto, kaj li rapide famiĝis pro siaj elstaraj raportaĵoj. Liaj unuaj romanoj – ofte li skribis plurajn samtempe – publikiĝis ĉefe en seria formo. Temoj estis la ĉiutaga vivo de la malriĉaj homoj en la 19-a jarcento, la infanlaboro, kaj la malbonaj kondiĉoj en la fabrikoj kaj la malliberejoj.

Dickens ĉiam estis ravita de la teatro. Dum ioma tempo li gvidis teatran grupon kaj ekde 1858 li regule prelegis en humure teatreca formo.

Dickens mortis en 1870 ĉe Godshill Place apud Rochester.

[redakti] Verkoj

[redakti] En Esperanto aperis

La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo

[redakti] Eksteraj ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj