Halle (Saale)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Halle en Saksio-Anhalto
Regiona ŝtato: Saksio-Anhalto
Areo: 135,0 km²
Loĝantaro: 237.987 (2003-07-31)
Loĝantara denseco: 1.763/km²
Alteco: averaĝe 87 m super la marnivelo
Situo: 51º 28' NO
11º 58' OR
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Germana retpaĝo: www.halle.de
Esperanto-organizo: Esperanto-grupo Panoramo
Opernhaus
Steintorvariete
Akvoturo en Halle
Merkatoplaco kaj Merkatokirko

Halle ĉe Saale [HAle] - laŭ statuto la oficiala nomo estas Halle (Saale) - estas urbo en meza Germanio, situanta borde de la riveroj Saale kaj Blanka Elster. Ĝi estas la plej granda urbo de la federacia lando Saksio-Anhalto kaj unu el la tri administraj centroj de ĝi. Halle havas la statuson de eksterdistrikta urbo, kaj plene ĉirkaŭiĝas de la Distrikto Saale. Najbaraj pli grandaj urboj estas Lepsiko ĉ. 30 km sudoriente, Magdeburgo, ĉ. 90 km norde, Dresdeno, ĉ. 130 km oriente kaj Berlino, ĉirkaŭ 148 km nordoriente.

Halle famas kiel "kultura ĉefurbo" de Saksio-Anhalto pro sia riĉa kultura vivo. Halle estas la sidejo de la universitato Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg, kies parto en Wittenberg estas unu el la plej unuaj universitatoj en Eŭropo. Ankaŭ la fama scienca asocio Leopoldina kaj du aliaj altlernejoj hejmas en la urbo. Halle estas grava kruciĝo de fervojoj (ekde 1838).

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

En la GDR-tempo Halle estis forte influata de la ĉirkaŭanta kemia industrio. Ekde 1989 la malpurigado de la naturo per kemiaĵoj el la industrio ege reduktiĝis. La industrio nun orientiĝas al novaj teknologioj - ekzemple en Heide Süd (urboparto de Halle, "erikejo suda") kaj sur Weinberg (urboparto "vitejo") en novaj industriaj parkoj. Ankaŭ firmaoj pri novaj mediaĵoj kreskis. En Halle troviĝas la plej malnova ĉokoladfarejo Halloren (antaŭe David kaj filoj). En 2004 ĝi festas sian 200-jariĝon. Aliaj grandaj firmaoj de nutraĵindustrio en Halle estas Kathi (bakaĵoj - pretaj kaj duonpretaj) kaj Krüger (kafo, koncentraĵoj por fari trinkaĵojn).

En la jaro 1890 Halle havis pli ol 100.000 enloĝantojn, pro tio ĝi fariĝis grandurbo. Okcidente de la rivero Saale estis konstruata nova loĝurbo Halle-Neustadt (Halle-Novurbo), kiu havis eĉ proprajn administrajn instituciojn. Post la unuiĝo de la du germanaj ŝtatoj oni ankaŭ unuigis ambaŭ urbojn. Tiam vivis 316.000 homoj en Halle. Dum la lastaj jaroj multaj homoj forlasis la urbon (ĉefe por serĉi laboron en la okcidenta parto de Germanio). Nuntempe la nombro de la enloĝantoj stabiliĝas.

En Halle naskiĝis la komponisto Georg Friedrich Händel.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la urbo (en la germana) greke paĝoj de la Martin-Luther-Universitato MLU (en la germana)