Nacia parko Abisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia parko Abisko
svede: Abisko nationalpark, nordsamee: Ábeskovu nationálpárka
nacia parko
Kanjono de la rivero Abiskojåkka en Abisko
Oficiala nomo: Abisko nationalpark
Lando Svedio Svedio
Regiono Norrbottens län
Komunumo Kiruna
Historia regiono Laponio
Urbo Abisko
Riveroj Torneträsk, Abiskojåkka
Koordinatoj 68° 19′ N 18° 41′ O / 68.317 °N, 18.683 °O / 68.317; 18.683 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 1 174 m s. m. [1]
Plej malalta punkto
 - alteco 342 m s. m.
Areo 77,0 km² (7 700 ha)
Animalaro
Inaŭguro 1909
Vizito 40 000 pojare
Horzono UTC +1
 - somera tempo UTC +2
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Vikimedia Komunejo: Abisko
Retpaĝo: angle Retpaĝo pri la parko

La nacia parko Abisko (svede Abisko nationalpark; nord-samee Ábeskovu nationálpárka) estas nacia parko en la nordo de Svedio, situanta en la komunumo Kiruna en Laponio, en la vilaĝo Abisko. La parko situas 30 kilometrojn apud la sveda-norvega landlimo.

Ĝi kovras 77km2 en la valo de Abisko. La parkon, kreitan en 1909, 40 000 personoj vizitas ĉiujare. La sameoj okupas ankoraŭ la parkon, kie ili vivas jam ekde jarcentoj.

Loknomo

Kiel en la tuta region de la Lapona montaro la loknomoj devenas de la nord-samea lingvo. La ortografio por kelkaj el tiuj estas adaptitaj svedlingven kaj ĉi-epoke por la parko mem, uziĝas kaj la svedlingva nomo Abisko, kaj la nord-samea nomo Ábeskovu.

Kiel multaj loknomoj sameaj, Ábeskovvu estas duparta. La dua radiko priskribas la lokspecon, ĉi-okaze pruntite de la sveda skog, signifanta arbaron. La unua radiko karakterizas pli detale la situon, ĉi-okaze vasta akvejo (do lago aŭ maro). Do oni komprenu la nomon kiel arbaron apud granda lago, alude fakte al lago Torneträsk. La plej oftaj ĉi-regionaj toponimoj estas jaure (lago), jåkka (riviero), vagge (intermonto) kaj tjåkka (monto).

Historio

Formado

La nacia parko Abisko apartenas al la Skandinavaj Alpoj kaj ĝia geologio estas forte markita de la kaledonia orogenezo. Ĉi tiu orogenezo, datita inter 450 kaj 420 jarmilionoj, korespondas al la fermo de la praoceano lapetus kaj la kolizio de la tektonaj platoj Laŭrencio (nuna Nord-ameriko) kaj Baltiko (nuna Skandinavio).

Sameoj

Kiel en la tuta nordo de la Skandinavio, la sameoj loĝas en la nacia parko Abisko ekde pluraj jarmiloj. Malgraŭ ke la kulturo evoluis tra la tempo, ili konservis grandan parton de iliaj kutimaj pratikoj kaj ankaŭ la graveco de la boacoj en ilia vivo. Ĝis la 16-a jarcento, ili vivis ankoraŭ kun la ĉaso de sovaĝaj boacoj, sed ili nun pratikas la bredadon. La sameoj konservis ilian nomadan vivon, sekvante la naturajn boacomigradojn al paŝtoj de la alpa tundro somere.

Ĉi tiu vivmaniero lasis iom da spuroj en la pejzaĝo, inkluzivante Abiskon, kun kaptiloj kaj naturaj domoj (kåta). Oni trovas kåta-on en la suda flanko de la monto Slåttatjåkka, kiu antaŭe estis paŝtloko por la boacoj kaj iliaj boacidoj.

Geografio

Situo kaj limoj

La nacia parko Abisko situas en la komunumo de Kiruna, je 30 kilometroj proksime la sveda-norvega limo, en ekstrema nordo de Svedio. Ĝi tiam situas je pli ol 200 km norde de la nordpolusa cirklo. Pro tio, la parko malproksimas de la ĉefaj urboj, la plej proksimaj estantaj Kiruna (100 km proksime) kaj Narvik en Norvegio (75 km proksime), sed Stokholmo situas je 1 300 km proksime Abisko.

Ĝi kovras 7 700 ha, formante bendon kiu mezuras 15 km longe laŭ nord-suda akso por 5 km larĝe. La norda limo estas la lago Torneträsk kaj la suda limo estas la rivereto Siellajåkka. Je 20 km nord-oriente de la nacia parko situas la nacian parkon Vadvetjåkka.

Reliefo

La parko protektas la malsupran parton de la valo de Abisko, unu el la ĉefaj de la monta zono de skandinavaj alpoj, kelkfoje nome Abisko-Kebnekezo, nomata laŭ la montaro de Kebnekezo, plej alta punkto de Svedio kun 2 103 m. La valo de Abisko orientas laŭ nord-suda akso kaj kunigas norden kun la akso de la lago Torneträsk, kiu konsistas la plej malaltan punkton de la parko, situante je 342 metroj supere marnivelo. Unu el la karakterizoj la plej menciindaj estas la kanjono de la rivero Abiskojåkka kiu profundas 20 metrojn. La valo estas ĉirkaŭata de pluraj montoj kiuj altas pli ol 1 000 metrojn. Jen montoj okcidente, al limo de la parko: Nuolja (1 164 m), Slåttatjåkka (1 186 m), Slåttatjåkka altante 1 174 m parknivele (ĝi estas la alta punkto de la parko), kaj Kårsanjonnje. Jen oriente estas pli dolĉa pejzaĝo, sed la montoj situas ekstere la parko. La plej proksima estas la monto Kieron (1 551 m) al sudo kie la flankoj etendiĝas ĝis la limoj de la parko.

Klimato

Nordbrilo apud Abisko.

Pro sia proksimo de la atlantika oceano, la nacia parko Abisko havas pli ocenan klimaton ol regionoj oriente de la monto, kiel, ekzemple, Kiruna. Tio implicas malpli gravajn temperaturajn variojn inter la tago kaj la nokto, same kun la sezonoj, kun mildaj vintroj kaj malpli varmaj someroj. Sed la parko ne profitas de la malsekeco el oceano, ĉar ĝi situas en neta pluvombro. La klimato estas tiel la plej seka de la lando, kun 300 mm da pluvo jare. Ĝi estas menciinda se ni komparas kun Riksgränsen, 30 km malproksime de la parko, kiun ricevas 900 mm da pluvo jare, la triobla de Abisko.

Situanta al nordo de la polusa cirklo, la parko havas noktomezan sunon somere, videblan la 12-an kaj la 13-an de junio, kaj la 3-an kaj la 4-an de julio en la valoj. Estas nordbriloj en la ĉielo.

Monatoj januaro februaro marto aprilo majo junio julio aŭgusto septembro oktobro novembro decembro jaro
Averaĝa temperaturo (°C) -11,9 -10,9 -7,9 -2,8 3,1 8,4 11 9,7 5,2 0,3 -5 -9,1 -0,8
Precipitaĵoj (mm) 24,7 18,7 15,3 12 13,2 22,2 53,7 44,6 23,3 27,7 22,4 25,9 303,7

Akvejo

Lago Abiskojåkka

La rivero Abiskojåkka trapasas tra la tuta longo de la parko. En la supra parto, la rivero nomiĝas Kamajåkka, la nomo ŝanĝante en la eliro de la lago Abiskojaure. Ĝi sume mezuras ĉirkaŭ 40 km longe por akvokolekta areo de 544 km2. La averaĝa debeto al sia enfluejo de la lago Torneträsk estas 32 m3⋅s-1 inter majo kaj septembro. Ĝi estas la ĉefa fonto de la rivero Torne.

Ĉar estas iom da glaĉeroj en la akvokolekta areo de la rivero Abiskojåkka, estas iom da sedimentoj, kompare al la riveroj de la Kebnekezo kaj de la nacia parko Sarek. Malgraŭ, 4 riverdeltoj situas sur la akvokolekta areo, kaj 2 troviĝas en la parko.

Pluraj gravaj lagoj estas en la parko, la ĉefaj, krom la lago Torneträsk, estas tiuj de Abiskojaure (480 m altitude, 32 metroj profunde), de Påtjojaure (787 m altitude), kaj de Vuolep Njakajaure (408 m altitude, 13,5m profunde).

Naturo

La parko Abisko estas konata pro sia flaŭro. La kvanto da kalkoŝtono en la grundo permesas riĉan kaj diversan floraron, kun kelkaj maloftaj alpaj plantoj, eĉ forestaj en la resto de la lando. Laŭ la klasifiko de WWF, la parko situas en la ekoregiono Skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj, kovrita de betularoj (3 903 ha), la resto estas herbejoj (975 ha) kaj erikejoj (1 843 ha), kun nur 86 ha da nudaj grundoj.

Subalpa zono

Betularo en Abisko

La tuta valo de Abisko situas en subalpa zono, karakterizata de siaj betularoj. Estas kelkaj izolataj arbaraj pinoj, serĉantante la sudajn mildojn. La betuloj estas la subspecio Betula pubescens subsp. tortuosa. Ĉi tiuj arbaroj estis grande tuŝitaj pro la masiva kresko de la Epirrita autumnata dum 1954-1955.

En granda parto de ĉi tiuj arbaroj, la malgranda vegetaĵaro estas relative malriĉa. Estas pluraj tipoj da beroj, kiel la Empetrum nigrum, la ruĝa vakcinio, la mirtelo kaj de nana betulo, ankaŭ estas tapiŝoj de Linnaea borealis, de Trientalis europaea, de Pedicularis lapponica, kaj de Phyllodoce caerulea.

Kiam la humideco estas pli grava, specife apud la akvejoj, la flaŭro iĝas pli riĉa. Tiam, oni trovas la Salix hastata, Parnassia palustris, Rubus saxatilis, Pyrola rotundifolia subsp. norvegica, Bartsia alpina kaj la Saussurea alpina. Sur la pentoj de la montoj Nuolja kaj Slåttatjåkka, la malsekeco estas pli grava, permesante la kreskon de la Trollius europaeus, Geranium sylvaticum, Cicerbita alpina, kaj de la Cirsium heterophyllum. Malalte de ĉi tiuj pentoj estas specioj de arboj kiel la Prunus padus, kaj de mildlokaj floroj kiel la Cornus suecica kaj ankaŭ specioj de filikoj kiel la Gymnocarpium dryopteris.

Sed la plej rimarkeblaj lokoj de la subalpa zono estas la erikejoj kiuj etendiĝas laŭ la lago Torneträsk kaj nivele de la malnova delto de Abiskojåkka. La kialo de la manko de arboj en ĉi tiuj zonoj estas probable pro la mikroklimato ligita al lago Torneträsk. En la zonoj formiĝas glaciplatetojn favorante soliflukcion (angle Solifluction). Printempe, jen kreskas maje la Saxifraga oppositifolia kaj junie la Pinguicula alpina, la Andromeda polifolia, la Silene acaulis kaj la Rhododendron lapponicum. Mezsomere kreskas la Okpetala driado kaj la Saxifraga aizoides. Unu el la plej raraj plantoj estas la orkideo Platanthera obtusata, kiu oni trovas nur en Svedio.

Alia vidindaĵo estas la palsaj torfejoj, kie la centro estas permanente frostata.

Alpa herbejo apud Abisko, montrante la koloriĉeco de ĉi tiuj herbejoj.

Alpa zono

La betularlimo formas netan limon kie etendiĝas la alpa zono. La pentoj de la montoj Nuolja kaj Slåttatjåkka, pli humidaj kaj "kalkŝtonaj", estas la zonoj la plej riĉaj de ĉi tiu nivelo. La pejzaĝo de la ĉi-pentaj herbejoj estas koloriĉaj, kun la Potentilla crantzii, la Ranunculus nivalis, la Viola biflora, Rhodiola rosea, Polygonum viviparum, Cerastium alpinum, Saxifraga cernua, la Arabis alpina, Astragalus alpinus, la Myosotis sylvatica, la Veronica alpina, Silene dioica kaj la neĝogenciano.

Al superaj altitudoj, oni trovas erikejojn, ŝajnante al subalpaj erikejoj kiam la kalkŝtono ĉeestas, sed la florkresko tardas. Kompense, sen kalkŝtono, ĉi tiuj erikejoj estas nudaj, kun la Arctostaphylos alpinus, la Loiseleuria procumbens kaj la Diapensia lapponica. La Salix herbacea, la Salix polaris kaj la Ranunculus glacialis estas la plej rezistantaj plantspecioj al malvarmo kaj neĝo kaj ili do troviĝas en pli altaj altitudoj kie ili kapablas vivi.

Faŭno

Lagopino en Abisko

La mamuloj de la parko ne estas ĉiuj registrataj, krom la grandaj predadoj kiuj ĉiujare estas studataj. La plej grandaj loĝantaroj de mamuloj estas tiuj de la alkoj, kiuj aperis dum la 20-a jarcento, de la boacoj, de la ruĝa vulpo, kaj la nordaj linkoj, la parko estanta zono kiu havas la plej grandan loĝantaron de linkoj en la nordsveda montaro.

La ermenoj, Microtus agrestis, Myodes rufocanus kaj la Sorex araneus havas la plej grandajn mamulajn loĝantarojn.

Kontraŭe al mamuloj, la birdaro estas bone dokumentata. Estas 170 specioj da birdoj, sed la duono nestas tie. Tamen, iom da specioj pasas vintron tie: jen estas precipe la korako, la nigrakrona paruo, la granda paruo, la granda lanio, la cinklo kaj la lagopoj.

En la betularoj, 4 specioj konstituas 60% el la birdoj de la parko. Jen estas la fitiso, la montofringo, la flamkardelo kaj la ruĝaksela turdo. La aliaj specioj estas la griza turdo, la blanknigra muŝkaptulo, la ĝardenruĝvostulo, la pronelo, la lagopo kaj la salikparuo. La klimato de la valo permesas havi sudlokajn birdspeciojn, kiel la ĝardensilvio aŭ la eŭrazia koltordulo.

Nivele de lagetoj kaj marĉoj, oni trovas la grizan tringon, la ruĝgorĝan kolimbon, la ordinaran galinagon, la ruĝkruran tringon, la tufanason kaj la platbekan anason, sed Abiskojaure estas la "rabejo" de la fajfanaso, la blankspegula maranaso kaj de la rokanaso. La delto de Abiskojåkka estas grava loko por la akvbestoj. Malgraŭ ke ĝi estas malgranda, la blankvosta kalidro, granda pluvio, arkta ŝterno, flava motacilo, junkokanbirdo kaj la kanemberizo nestas tie. Tiu loko estas ripozloko por migradbirdoj kiel la malgranda ansero, la duelbirdo, la malgranda kurlo, la blankvosta kalidro, la longvosta klangulo kaj la mezgranda merĝo.

Al arbarlimo, la nombro da specioj restas grava, kun la blugorĝulo, la rubandoturdo, aŭ pli raraj specioj kiel arkta flamkardelo kaj la flavbeka kardelo.

Estas malmulte da reptilioj kaj amfibioj, kun nur la Rana temporaria kaj eble la Zootoca vivipara. La ĉefaj fiŝspecioj kiuj oni trovas estas la lojto kaj la Phoxinus phoxinus en la Vuolep Njakajaure kaj la Salvelinus alpinus kaj la Coregonus lavaretus en la lago Torneträsk.

Notoj

  1. Estas pli alta punkto, sed ĝi situas ekstere la parko. Vidu sekcion Reliefo.

Bibliografio

  • angle Gustaf Sandberg, Abisko national park, Stockholm, Raben & Sjögren, 1965 (OCLC 164183878)
  • svede Agge Theander, Abisko turiststation, Abisko, Svenska Turistföreningen, 2002 (ISBN 91-7156-172-2)

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara