Zlaté Hory
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Jeseník. Pri municipo, kiu portis tiun ĉi nomon antaŭe, temas artikolo Kamberk. Pri montaro kun pola nomo Góry Złote temas artikolo Riĥleba montaro.
Zlaté Hory (Cukmantl) | |||
germane: Zuckmantel, pole: Złote Góry, silezie: Złote Gůry | |||
urbo | |||
Vido el Biskupská kupa
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Zlaté Hory | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
Administra municipo | Jeseník | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Memorindaĵoj | Edelštejn burgoruino, Leuchtenštejn burgoruino | ||
Rojoj | Zlatý potok, Modrý potok, Černý potok | ||
Situo | Zlaté Hory | ||
- alteco | 390 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 15′ 17″ N 17° 23′ 38″ O / 50.25472 °N, 17.39389 °O (mapo) | ||
Areo | 85,94 km² (8 594 ha) | ||
Loĝantaro | 4 236 (12.01.2010) | ||
Denseco | 49,29 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1263 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 793 75 ĝis 793 76 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0711 | ||
NUTS 5 | CZ0711 597996 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Zlaté Hory | |||
Retpaĝo: www.zlatehory.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Zlaté Hory (laŭvorte Ora Montaro) estas urbo en Ĉeĥa Silezio situanta ĉe ĉeĥa-pola limo, 30 km nordokcidente de urbo Bruntál, 15 nordnordoriente de distrikta urbo Jeseník.
Zlaté Hory (antaŭe (1869-1948) Cukmantl, la hodiaŭa nomo ekde la jaro 1945) estas malnova minista urbo, kies prospero estis kunigita kun kolonigado en la 12-a jarcento, subtenata de olomouca kaj vroclava episkopejo en konekso kun malkovro de ortrovejoj. Ĝi estis kaj estas centro de erctrovejo de Zlaté Hory, la urbo ĝi estas ekde la jaro 1263. Oni unue akiris la oron per ellavado el sablo, pli malfrue eĉ per subsupraĵa minado, precipe en Příčný vrch (Transversa Monto) sude de la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo. La minado kulminis en la 16-a jarcento, en la 18-a jarcento venis malfloro. La plej granda peco de oro (1,78 kg), trovita en la jaro 1591, estis dediĉita al imperiestro Rudolfo la 2-a. En pli juna periodo oni minis ankaŭ arĝenton kaj neferajn metalojn (ĉefe kupron). En la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo troviĝas pluraj spuroj kaj antropogenaj formoj post historia kaj ankaŭ antaŭ nelonga minado (precipe en Příčný vrch). Hodiaŭ Zlaté Hory estas refreŝigeja kaj turisma centro.
Foje tre riĉa urbo havas renesancan kaj barokan arkitekturon. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo troviĝas ruinoj de burgoj Leuchtenštejn kaj Edelštejn.
Esperanto en Zlaté Hory
Komenciĝis 1923 kurso kun 20 lernantoj, gvidata de s-ro Schuster. Parolado okazis de profesoro Murath pri „Esperanto kaj mondhelplingva problemo”.
Vidu ankaŭ
Ŝablono:KapoMunicipoNav Dolní Údolí | Horní Údolí | Ondřejovice | Rejvíz | Rožmitál | Salisov | Zlaté Hory Ŝablono:PiedoMunicipoNav