12-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 12-a de julio estas la 193-a tago de la jaro (la 194-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 172 tagoj restas.
Je la 12-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 526: Felikso la 4-a iĝis papo
- 1153: Anastazio la 4-a iĝis papo
- 1191: La tria krucmilito: krucmilitistoj konkeris Akkon
- 1253: Frankfurto ĉe Odro urbiĝis
- 1260: Ĉeĥa armeo supervenkis la hungaran en batalo de Kressenbrunn (Distrikto Gänserndorf)
- 1346: Pollando: Bytów iĝis urbo (Pomeria provinco)
- 1470: Turkoj konkeris apudbordan grekan insulon Eŭbeo
- 1472: Duko de Burgundio Karlo la Brava post unumonata sieĝo konkeris francan urbon Nesle, en la regiono Pikardio, kaj masakris ties loĝantaron
- 1543: Reĝo de Anglio Henriko la 8-a nuptis la sesan kaj samtempe la lastan el siaj edzinoj Catherine Parr
- 1561: Oni konsekris Katedralon Sankta Bazilio en Moskvo
- 1562: Laŭ ordono de episkopo Diego de Landa oni bruligis pli ol 40 sanktajn librojn de majaoj kaj ĉ. 40 mil bildojn kaj religiajn rekvizitojn
- 1589: Volgogrado ĉe Volgo fondiĝis (kiel Caricin)
- 1690: En Britio, la protestanta armeo de Viliamo de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a. Protestantoj en Nord-Irlando festas tion ĉiujare kiel "Oranĝan-Tagon".
- 1691: Inocento la 12-a iĝis papo
- 1704: Stanisław Leszczyński estis elektita pola reĝo
- 1806: Rejna Federacio fondiĝis
- 1862: Oni establis Medal of Honor, la plej altrangan usonan militistan distingon, atribuatan pro escepta kuraĝo sur batalkampo
- 1870: Patentigo de celuloido
- 1873: En Hispanio eksplodis Kantona Revolucio
- 1898: William Ramsay kaj Morris Travers malkovris ksenonon, gason lumantan en forta elektra kampo
- 1906: Rehabilito de la kapitano de franca ĝenerala stabo Alfred Dreyfus, kondamnita al ĝismorta puno pro spionado favore al Germanio
- 1917: Apud Ipro en Flandrio germana armeo unuafoje atakis per venengaso - iperito
- 1920: Post 6 jaroj de funkciado oni malfermis Panaman kanalon
- 1931: Pollando: en Uzdowo oni malkovris monumenton al la batalo de Grunwald
- 1932: En Ankaro fondiĝis Instituto pri la Turka Lingvo
- 1937: Parizo: en internacia ekspozicio oni montris la pentraĵon Gerniko de Pablo Picasso
- 1939: Venezuelo forlasis Ligon de Nacioj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germana polico arestis en Varsovio ĉ. 100 juristojn, de kiuj 43 deportis al germana koncentrejo Aŭŝvico; en Poznań prezidanto de Supera Landa Juĝejo postulis por poloj ankaŭ punon per batado; en Britio aperis la unua ekzemplero de "Dziennik Polski (Pola Tagĵurnalo), eldonata anstataŭ aperanta en Francio "Głos Polski" (Pola Voĉo)
- 1941: En Londono dum kunsido de Nacia Konsilio generalo Władysław Sikorski esprimis sian opinion pri pola-soveta landlimo laŭ ties trapaso el la tago de la 1-a de septembro 1939
- Interkonsento inter Sovetunio kaj Britio pri kunlaboro en la milito kontraŭ Germanio; germana sekureca polico kunlaborante kun la ukraina polico pafmortigis en Drohobiĉ 23 judojn, el inter loka intelektularo
- 1942: Germanaj policanoj kaj ĝendarmoj pafmortigis en Krajowice (proksime al Jasło) 260 personojn, en Tyniec ĉ. 100, en Garbatka (proksime al Kozienice) - 68, en Dereczyn (Grodna regiono) - 9 personojn, en tio geedzojn kun unu kaj dujara infanoj, ktp; germana polico arestis en Garbatka ĉ. 800 personojn;
- Germanaj regopovoj ordonis pli severan esplor-enketadon; unuoj de brita Royal Air Force nokte de la 11-a ĝis la 12-a de julio aerbombis Gdańsk
- 1943: Germanaj ĝendarmoj masakris loĝantaron de pola vilaĝo Michniów (komunumo Suchedniów), dum kiu oni vivbruligis kaj pafmortigis 204 personojn (102 viroj, 54 virinoj kaj 48 infanoj) - revenĝe partizana taĉmento de Jan Piwnik pafmortigis nokte 180 germanojn en haltigita trajno apud Łączna (distrikto Skarżyski) veturanta de Varsovio ĝis Krakovo
- Kadre de Batalo ĉe Kursko komenciĝis la plej granda en milithistorio tanka batalo en Belgoroda provinco
- 1944: Germana polico pafmortigis en Kielce de la 29-a de junio ĝis la 12-a de julio 1205 enprizonigitojn kaj en Ostrowiec Świętokrzyski 32 polojn; komandanto de Pola Enlanda Armeo generalo Tadeusz Komorowski ordonis enkorpigon al la Landa Armeo de Kamparanaj Batalionoj kaj eldonis instrukcion "Pri rilatoj kun Sovetuloj"
- 1945: Augustów-traserĉo: postmilite soveta NKVD komencis traserĉi polan Augustan Praarbaron kun ĉirkaŭaĵoj. Oni arestis preskaŭ 2000 polojn kaj forkondukis ĉ. 600, kies sorto ĝis nun ne estas konata.
- 1948: Flago de Sud-Koreio oficialiĝis
- 1957: Oni pruvis ligon inter karcinomo kaj fumado de cigaredoj
- 1962: En Londono okazis la unua koncerto de la brita muzikgrupo The Rolling Stones
- 1970: Post 57 tagoj Thor Heyerdahl sur la papirusa boato trapasis Atlantikan Oceanon de Maroko ĝis Barbado
- 1971: Dum solenado de Nacia Tago de Indiĝenaj aŭstralianoj en Adelajdo oni unuafoje hisis ilian flagon
- 1975: Sao-Tomeo kaj Principeo fariĝas sendependa de Portugalio.
- 1979: Kiribato fariĝas sendependa de Britio.
- 1990: Polaj Aer-Fortoj ekposedis aviadilon Tu-154M flanka n-ro 101, kiu la 10-an de aprilo 2010 akcidentis en Smolensk
- 1995: Bosnia Milito: taĉmentoj de armitaj serboj komencis kelktagan masakron de Srebrenica de viroj kaj knaboj, dum kiu oni murdis ĉ. 8 mil islamanojn de Srebrenica
- 1999: Guy Verhofstadt iĝis ĉefministro de Belgio
- 2002: Vladimír Špidla iĝis ĉefministro de Ĉeĥio
- 2002: Pola profesoro Henryk Skarżyński kiel unua en la mondo sukcesis kuraci partan surdecon pere de Koĥlea enplanto
- 2005: Alberto la 2-a ĵuris kiel la reganto de Monako
- 2006: Araba-israela konflikto: komenco de la Dua Libana Milito
- 2006: Kolombia insulo Malpelo eniris la liston de Monda heredaĵo de Unesko
- 2009: Dalia Grybauskaitė iĝis prezidentino de Litovio
- 2010: Sur fundon de la Meksika Golfo estis akviĝinta 75-tuna kupolo, kiu haltigis elfluon de nafto post Ekokatastrofo en la Meksika Golfo
- 2011: Neptuno finis la unuan plenan rondiron ĉirkaŭ la suno depost ĝia malkovro en 1846
- 2012: Siria enlanda milito: sirianaj soldatoj kaj porregistaraj batal-grupoj masakris 150 personojn en vilaĝo At-Trimsa en Gubernio Hama
Naskiĝoj
- 100 a.K.: Julio Cezaro (aŭ 13-a de julio), romia imperiestro, militisto kaj verkisto (m. 44 a. K.)
- 1468: Juan del Encina, hispana dramisto, komponisto, poeto (m. 1529)
- 1651: Margareta Teresa de Hispanio, hispana princino (m. 1673)
- 1730: Josiah Wedgwood, potfaristo kaj komercisto (m. 1795)
- 1813: Claude Bernard, franca fiziologo (m. 1878)
- 1817: Henry David Thoreau, usona filozofo, verkisto kaj eseisto (m. 1862)
- 1836: Franklin Dória, brazila advokato, politikisto, oratoro, magistratano kaj poeto (m. 1906)
- 1868: Stefan George, germana poeto kaj filozofo
- 1871: Deguĉi Onisaburo, japana esperantisto, kiu enkondukis esperanton al Oomoto (m. 1948)
- 1872: John Merchant, brita esperantisto (m. nekonata)
- 1872: Emil Hácha, protektorata prezidento de Bohemio kaj Moravio (m. 1945)
- 1876: Max Jacob, franca poeto, pentristo kaj verkisto juddevena (m. 1944)
- 1880: Tod Browning, usona reĝisoro kaj aktoro (m. 1962)
- 1884: Amedeo Modigliani, itala pentristo kaj skulptisto juddevena (m. 1920)
- 1892: Bruno Schulz, pola verkisto juddevena (m. 1942)
- 1895: Buckminster Fuller, usona arkitekto, inventisto, kaj verkisto (m. 1983)
- 1904: Pablo Neruda, ĉilia verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo en 1971 (m. 1973)
- 1906: Géza Inczefi, hungara lingvisto (m. 1974)
- 1913: Willis Eugene Lamb, usona nobelpremiita fizikisto
- 1920: Pierre Berton, kanada verkisto, ĵurnalisto kaj televidprezentisto (m. 2004)
- 1922: Michael Ventris, angla lingvisto kaj arkitekto poldevena, deĉifrinto de la linia skribo B (m. 1956)
- 1923: Árpád Páll, rimania hungara ekonomikisto
- 1923: Zsuzsa Szabó-Selényi, rumania hungara kemiistino, toksikologino
- 1932: Zoltán Banner, rumania hungara, hungara arthistoriisto, poeto, deklamisto
- 1932: Eddy Wally, belga kantisto
- 1935: Hermann Behrmann, germana esperantisto, instruisto
- 1935: Béla Sebe, rumania hungara biologo (m. 1996)
- 1937: Lionel Jospin, franca ĉefministro
- 1939: Attila Hegedűs, rumania hungara inĝeniero, universitata profesoro
- 1942: Ferenc Kiss, rumania hungara kulturhistoriisto
- 1943: Christine McVie, angla kantistino
- 1946: Valentina Tolkunova, sovetunia kaj rusia kantistino (m. 2010)
- 1947: György Orbán, hungara komponisto
- 1947: István Merk, hungara operkantisto
- 1951: Sylvia Sass, hungara operkantistino (soprano)
- 1954: Sándor Dominich, hungara komputilsciencisto (m. 2008)
- 1979: Ferenc Sinkó, hungara aktoro
- 1997: Malala Yousafzai, pakistana aktivulino pri homaj rajtoj, blogistino
Mortoj
- 1525: Nicolaus Marschalk, germana humanisto, presisto kaj historiisto
- 1536: Erasmo de Roterdamo, nederlanda verkisto kaj filozofo (n. ĉ. 1466)
- 1545: Maria Manuela de Portugalio, infantino de Portugalio (n. 1527)
- 1656: Marko Aŭrelio Severino, itala kuracisto, kirurgo, anatomiisto kaj profesoro pri medicino kaj kirurgio (n. 1580)
- 1712: Richard Cromwell, lordo-protektanto de Anglio 1658-1659 (n. 1626)
- 1773: Johann Joachim Quantz, germana komponisto kaj flutisto (n. 1697)
- 1801: Sámuel Tordai, hungara reformita pastro, tradukisto (n. 1731)
- 1804: Alexander Hamilton, unua financa ministro de Usono (n. ĉ. 1755)
- 1845: Henrik Wergeland, norvega verkisto (n. 1808)
- 1875: Márton Lendvay, hungara aktoro (n. 1830)
- 1886: Julius Hopf, germana juristo
- 1890: Franz von Kalchberg, aŭstra politikisto
- 1910: Charles Rolls, kunfondinto de la aŭtomobilprodukta firmao Rolls-Royce (n. 1877)
- 1911: Richard Bärwinkel, germana teologo
- 1923: Ferenc Gáspár, hungara verkisto (n. 1862)
- 1926: Gertrude Bell, angla vojaĝistino, arkeologo kaj politika konsilantino (n. 1868)
- 1931: Nathan Söderblom, sveda nobelpremiita ekleziulo (n. 1866)
- 1935: Alfred Dreyfus, franca oficiro (n. 1859)
- 1936: Mózes Gaál, hungara porjunulara verkisto (n. 1863)
- 1941: Jakobo Ŝapiro, pola ĵurnalisto kaj esperantisto juddevena, murdita (n. 1897)
- 1947: Jimmie Lunceford, usona ĵazmuzikisto (n. 1902)
- 1949: Dúbhglás de hÍde, unua prezidento de Irlando (n. 1860)
- 1958: József Fára, hungara historiisto (n. 1884)
- 1980: Ferenc Gyarmati, rumania hungara poeto, redaktoro, pentristo (n. 1894)
- 1995: Zoltán Molnár, hungara poeto (n. 1972)
- 1997: François Furet, franca historiisto (n. 1927)
- 2003: Benny Carter, usona ĵazmuzikisto, saksofonisto, trumpetisto kaj komponisto (n. 1907)
- 2006: Hubert Lampo, flandra verkisto (n. 1920)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Kiribato, tago de la sendependiĝo (1979)
- Nacia tago en Sao-Tomeo kaj Principeo, tago de la sendependiĝo (1975)
- Mongolio: Naadam, 2-a tago
Tagoj de semajno
La 12-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.