Filipinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La flago de la Filipinoj.
La mapo de la Filipinoj.

Filipinoj (tagaloge: Pilipinas) estas lando en sud-orienta Azio, konsistanta el malaja arkipelago da 7 107 insuloj en okcidenta Pacifiko. La landnomo devenas de la hispana reĝo Filipo la 2-a. La sudĉina maro disigas la insularon de Vjetnamio en okcidento, Celebes-maro de Indonezio en sudo. La Respubliko de Filipinoj estas la kvine plej granda insula ŝtato de la mondo.

Ĝeneralaj informoj

  • Landkodo: PH.
  • E-nomo: Respubliko Filipinoj.
  • Nacia nomo: Republika ng Pilipinas (tl); Republic of the Philippines (en).
  • Areo: 300.000 km²
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidanto Benigno Aquino la 3-a (2010).
  • Ĉefurbo: Manilo (6.915 mil).
  • Loĝantaro: 84.525.639 (2002), inter ili tagalogoj 30%, cebuanoj 24%, ilokanoj 10%. (vidu artikolon Filipinanoj)
  • Ŝtataj lingvoj: filipina kaj angla.
  • Kredantoj: kristanoj 95%, islamanoj 4%.
  • Valuto: filipina peso
  • MEP: totala: 88 mlrd USD; pokapa: 1.050 USD.
  • Eksporto: vestaĵoj, elektrovaroj, kokosoleo, lignomaterialoj.
  • Organizoj: UNO (1945), ASEAN
  • Sendependiĝo: 12-a de junio en 1898 oficiale, elde Hispanio, sed Usono ne agnoskis la deklaron kaj aneksis la landon. Fakta sendependiĝo: 1946
  • Motto: Maka-Diyos, Maka-Tao, Makakalikasan, at Makabansa
Terasoj por rizokultivado en Filipinoj


Geografio

Filipinoj estas insula lando formata de arkipelago de 7.107 insuloj situaj sudoriente de Azio. La distanco ĝis la okcidenta marbordo de la Pacifiko estas de ĉirkaŭ 1.210 km.

Limas oriente kun la Filipina Maro, okcidente kun la Sudĉina Maro, kaj sude kun la Sulavesa Maro. Sude troviĝas la insuloj de Molukoj kaj Sulaveso en Indonezio, sudoriente la malajzia parto de Borneo kaj rekte norde estas Tajvano. La Filipinoj estas inter 116° 40' kaj 126° kaj 34' Or longitudo, kaj 4° 40' kaj 21° 10' N latitudo.

Monto Apo 2954 m-ojn alta en insulo Mindanao

La plej gravaj insuloj:

Biogeografie la Filipinoj apartenas al la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La Filipinaj humidaj arbaroj estas diferantaj de tiuj de Sunda Lando.

Administrado

La lando administre dividiĝas en 79 provincoj. Vidu:

La plej grandaj urboj

La plej grandaj urboj
Nomo Loĝantoj en 2005
Regiono
Kezonurbo 2 455 943 Manila Metropolo
Manilo 1 568 926 Manila Metropolo
Kalukano 1 438 852 Manila Metropolo
Davao 1 328 231 Davaa Regiono
Cebuurbo 758 597 Centraj Bisajoj
Zamboangurbo 703 381 Zamboanga Duoninsulo
Taguig 605 875 Manila Metropolo
Las Piñas 584 813 Manila Metropolo
Valenzuela 571 271 Manila Metropolo
Pasig 563 493 Manila Metropolo
Antipolo 549 541 Calabarzon
Parañaque 535 833 Manila Metropolo
Cagayan de Oro 527 646 Norda Mindanao

Historio

Vidu pli detale: Historio de la Filipinoj

La historio por eŭropeca vidpunkto komenciĝis kun malkovro de la insularo fare de portugala ŝipisto Fernão de Magalhães (servanta la hispanojn) en 1521. Ekde 1565 Filipo la 2-a (Hispanio) faris hispanaj kolonioj laŭvice la insulojn, kies nomo estis "Nova Hispanio". Tiuj insuloj pli frue estis memstaraj indiĝenaj regnoj. En 1571 jam fondiĝis Manilo, kiel administrejo kaj kolonia ĉefurbo. La lando estis grava komerca centro de la hispanoj.

Dum la usona-hispana milito en 1898 la usona ŝiparo venkis la hispanojn, poste oni deklaris sendependan respublikon, sed Usono aneksis la landon. Disvolviĝis sendependa milito. Nur en 1913 finiĝis la bataloj kaj la insularo oficiale apartenis al Usono. En 1935 Filipinoj ricevis aŭtonomion. Inter 1941-1945 Japanio okupis la landon. Post la usona reokupo en 1946 Usono akceptis plenan sendependecon de Filipinoj. Ekde la 1970-aj jaroj industria impeto komenciĝis, simile al Japanio.

Kulturo

Vidu: Kulturo de la Filipinoj

Religio

Majoritata estas la katolikismo, sed en la suda insulo estas majoritata Islamo. La Filipina prareligio estis esence politeisma.

Politiko

Reĝimo

Filipinoj estas reprezenta respubliko. Nuna prezidento estas Benigno Aquino la 3-a ekde 2010.

Homaj rajtoj

La homrajtaj organizoj plurfoje akuzadis la registaron de prezidantino Arroyo pri persekutado de opozicio. Laŭ polica informo, de 2001 al junio 2008 estis mortiĝitaj 141 agitantoj. Karapatan, filipina homrajta organizo atestas pri dekoj malaperintaj kaj 902 mortigitaj sindikatgvidantoj, ĵurnalistoj, sacerdotoj kaj farmistgvidantoj.[1] Siaflanke la filipina registaro akuzis opozicion, inkluzive de la Nacia Demokrata Fronto de Filipinoj, pri militkrimoj.[2]

Akuzoj fare de la Permanenta Popola Tribunalo

En 1980 en Antverpeno (Belgio) okazis unua sesio por la Filipinoj fare de tiu tribunalo. Rezulte la reĝimo de Ferdinand Marcos estis kondamnita pro «krimoj kontraŭ la Filipina- kaj Bangsa Moro popoloj».[3] [4]

La 21-25-an de marto 2007 en Hago (Nederlando) okazis dua sesio por la Filipinoj, dum kiu sep ĵurantoj ekzamenis la akuzojn registritaj de homoj kaj homrajtoj organizoj. Rezulte de ĉi tiu asizo la registaro de filipina prezidantino Arroyo kaj tiu de usona prezidanto George W. Bush estis kondamnitaj pro la «malobservoj de la rajtoj de la filipinaj homoj», ke egalas «krimojn kontraŭ humaneco». Estis asertite, ke pli ol 8 milionoj da filipinoj estis forpelitaj el la lando pro politikaj kaj ekonomiaj krizoj.

Ankaŭ ĵurantoj kondamnis kiel «senhonta» politikon de nederlanda registaro, kiu, laŭ ili, neglektas homajn rajtojn, por akiri profitojn por samlandaj koncernoj.[3][4] Ekzemple, la registaro konfiskis ĉiujn materialojn rilate al la tiu sesio tribunalo kaj ĵurantoj antaŭtimis, ke ili povus esti uzataj de la filipina reĝimo.[5]

La islama separatismo

Dum jardekoj islamaj separatistoj sude de la lando batalis kontraŭ la registaro, postulante memregadon surbaze de la Ŝario. En 2008 la Moro Islama Liberiga Fronto (MILF) havis ĉ. 11 000 batalantojn.[6] Armeo ne povas plene kontraustari al ribeluloj, do lokaj respondeculoj armas civilulojn. Ĉiuj flankoj respondas pro malobservoj de la internacia juro. Intertraktoj pri paco ne sukcecis. En 2008 la filipina prezidentino Maria Gloria Macapagal-Arroyo forigis la interkonsenton post kiam kristanoj kaj politikistoj en Mindanao kontraŭis al tio, kion ili opiniis malkonstitucia moviĝo al kreo de sendependa Islamano ŝtato. La nacia Supera Kortumo antaŭe juĝis kontraŭ la interkonsento.[7]

En julio 2008 post sekretaj intertraktoj en Malajzio inter ŝtatoficistoj kaj reprezentantoj de MILF estis decidite vastigi islaman memstaran regionon en la Maguindanao provinco, sude de la lando, kie troviĝas pli ol 700 plejparte islamaj vilaĝoj. Post ses monatojn devis okazigita voĉdono pri tio. La interkonsento ankaŭ antaŭvidis islaman regadon de arbaro kaj mineraloj ĝis 15 km de la marbordo kaj 75 % aliaj naturaj rezervoj.[6]

Tamen en aŭgusto 2008 denove eksplodis la bataloj kun MILF, precipe apud la urboj Datu Saudi Ampatuan kaj Datu Piang en la Maguindanao provinco.[7]

Trafikado

La plej grava estas la pramo, sed por la ŝipoj 15 havenoj funkcias. 82 flughavenoj interligas la insulojn kaj la aliajn landojn. Longo de la fervojaj linioj estas 897 km, de la vojoj 201 994 km.

Esperanto-movado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Filipinoj.

Filipinaj Esperantistoj


Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara