Kariba Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karibia Maro)

Kariba maro
maro

Mapo de Kariba maro.

Mapo de Kariba maro.
Profundeco
  Maksimuma 7 686 m
Areo 2 754 000 km²
Supra tutaĵo Atlantika Oceano
Najbaraj tutaĵoj Meksika Golfo
Kontinento Nordameriko
Sudameriko
Landoj  Venezuelo
 Kolombio
 Panamo
 Kostariko
 Nikaragvo
 Honduro
 Gvatemalo
 Belizo
 Meksiko
 Navasa Insulo
 Jamajko
 Haitio
 Dominika Respubliko
 Kubo
 Porto-Riko
 Britaj Virgulininsuloj
 Usonaj Virgulininsuloj
 Dominiko
 Gvadelupo
 Antigvo kaj Barbudo
 Sankta-Kito kaj Neviso
 Barbado
 Grenado
 Martiniko
 Sankta Lucio
 Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
 Trinidado kaj Tobago
 Nederlandaj Antiloj
 Angvilo
Alfluantoj Orinoko
Magdalena
vdr

La Kariba maro (angle Caribbean Sea; hispane Mar Caribe; france Mer des Caraïbes; en Haitia kreola Lamè Karayib; en Jamajka-kreola Kiaribiyan Sii; nederlande Caraïbische Zee; papiamente Laman Karibe) estas maro de Atlantiko situanta en la tropikoj de la okcidenta hemisfero. Ĝi estas limigita fare de la duoninsulo Jukatano de Meksiko kaj Mezameriko en la okcidento kaj sudokcidento, en la nordo fare de la Grandaj Antiloj komencante per la plej granda tiea insulo Kubo, en la oriento proksime de la Malgrandaj Antiloj, kaj en la sudo fare de la norda marbordo de Sudameriko.[1]

La Kariba maro komunikas kun Atlantika Oceano, sude de la Meksika Golfo. Ĝin bordas sude la ŝtatoj Venezuelo, Kolombio, kaj Panamo, okcidente Kostariko, Nikaragvo, Honduro, Gvatemalo, Belizo, kaj la Jukatano-duoninsulo apartenanta al Meksiko, norde Grandaj Antilaj insuloj Kubo, Hispanjolo, Jamajko, kaj Puerto-Riko, kaj oriente Malgrandaj Antiloj. La ligo inter la Kariba maro kaj la Meksika Golfo estas la Jukatana Markolo.

La tuta areo de la Kariba maro, la multaj insuloj de Karibio, kaj apudaj marbordoj, estas kolektive konata kiel Karibio. La Kariba maro estas unu el la plej grandaj maroj kaj havas areon de proksimume 2 754 000 km² (1 063 000 kv. mejl.).[2] La plej profunda punkto estas la Kajmana Fosaĵo inter Kubo kaj Jamajko, pli ol 7500 metrojn sub mara nivelo, inter la Kajmana Insularo kaj Jamajko, precize ĝis 7 686 m (25 220 ft) sub marnivelo. La kariba marbordo havas multajn golfojn kaj golfetojn: la Golfo de Gonave, Golfo de Venezuelo, Golfo Darieno, Golfo de la Moskitoj, Golfo Paria kaj Golfo de Honduro.

Biogeografie la suda parto de Kariba maro estas unu el la 43 maro-ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiuj ĉi estas nombro de ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kristoforo Kolumbo alteriĝas sur Hispaniolo en 1492.

La nomo "Karibio" estas derivita de la indiĝenaj "kariboj", unu el la dominaj indianaj grupoj en la regiono dum eŭropa kontakto okazinta en la fino de la 15-a jarcento. Post la eltrovo de Karibio fare de Kristoforo Kolumbo en 1492, la hispana esprimo Antillas (antiloj) estis asignita al la teroj; devene de tio, "Maro de Antiloj" estas ofta alternativa nomo por la Kariba maro en diversaj eŭropaj lingvoj. Dum la unua jarcento da evoluo, la hispana domineco estis senkontesta.

Tulum, majaa grandurbo sur la marbordo de la Karibio en la ŝtato Quintana Roo (Meksiko).

La unuaj loĝantoj de la insuloj Antiloj estis Tainoj, sedenta popolo kun religiaj kredoj de politeismaj trajtoj kiuj elstaris kiel kapablaj agrikulturistoj, fiŝkaptistoj kaj ceramikistoj;[3]​ kies lingvo derivis el tiu de Aravakoj, familio el kiu ili devenis, migrinte el Sudameriko antaŭ proksimume ĉirkaŭ 3000 jaroj.[4]​ En la epoko de la malkovro, la kariboj, kiuj elstaris pro siaj kapabloj kiel navigistoj kaj militistoj,[5]​ okupis hegemonie la regionon, devenantaj el la bordoj de la rivero Orinoko, kaj estis dum plena konkero de la teritorioj de la tainoj. En siaj unuaj kronikoj, kelkaj eŭropanoj asertis, ke la kariboj manĝis homan viandon,[6]​ ideo kiu restis registrita en la vorto "kanibalo".[7]

La Kariba maro estis nekonata akvoareo al la loĝantaroj de Eŭrazio ĝis 1492, kiam Kristoforo Kolumbo unue velis en karibajn akvojn serĉe por trovi marvojon al Azio. En tiu tempo la Okcidenta Hemisfero ĝenerale estis malkonata al eŭropanoj. Sekvante la eltrovon de la insuloj fare de Kolumbo, la areo estis rapide koloniigita fare de pluraj okcidentaj kulturoj (komence Hispanio, kaj pli poste Portugalio, Anglio, la Nederlando, Francio kaj Danio). Sekvante la koloniigon de la karibaj insuloj, la Kariba maro iĝis okupata areo fare de eŭrop-bazita mara komerco kaj transporto, kaj tiu komerco poste altiris piratadon.

Fortikaĵo de Sankta Laŭrenco ĉe Portobelo (Panamo).

La Katolikaj Gereĝoj rajtigis en 1495 ĉiujn siajn subulojn navigi al la ĵus malkovritaj Hindioj, kio ebligis, ke multaj ŝipoj trapasis la Atlantikon sen la taŭga preparado kaj protekto, iĝante facila predo por la "marlupaj" piratoj.[8]​ Sur la marbordoj de la Kariba maro, dum tiu epoko okazis kelkaj komercaj foiroj el kiuj eble plej fama estis tiu de Portobelo, kiu daŭris 40 tagoj. Pro kio en tiu loĝloko okazis ankaŭ konstantaj atakoj fare de piratoj, kaj pro kio la hispanoj konstruis tre proksime la Fortikaĵon de Sankta Laŭrenco fine de la 16a jarcento.[9]​ Tiu sama problemo okazis en aliaj havenurboj de Karibio kiel en Kartageno kaj Havano, kie same oni konstruis militdefendejojn, laboro por kiu estis transportitaj (kaj uzitaj) nombraj grupoj de afrikaj sklavoj al la regiono.

"Buccaneer of the Caribbean" el la verko de Howard Pyle nome Book of Pirates[10]

Tuj poste ties malkovro kaj okupado fare de Hispanio, la maro altiris la atenton de Anglio kaj Francio, kiuj sendis maristojn al la konkero de teritorioj kiuj sukcesis kontroli la insulojn Martiniko kaj Gvadelupo, por Francio, kaj Antigvo kaj Barbudo, Moncerato, Barbado kaj Jamajko, por Anglio, kiuj estis la plej gravaj posedoj kiujn perdis la Hispana Imperio en Karibio.

En 1625 oni kreis en la Insulo de la Testudo bazon en kiu korsaroj, bukaneroj kaj piratoj de ambaŭ naciecoj, sed ne nur, asociiĝis por ataki ŝipojn devenajn el la hispanaj kolonioj kaj el tie eliris ekspedicioj kiuj sieĝis la marbordajn urbojn ĝis fino de la 17-a jarcento. Alia fama bazo de piratoj estis establita en la jamajka havenurbo Port Royal en 1656, ĝis ties parta detruo fare de tertremo okazinta la 7an de junio 1692.[11]​ ​

En la regiono estis reo konataj kaj timataj kelkaj nomoj de piratoj kiel Morgan, Jean David Nau, pli ofte konata kiel François l'Olonnais, kaj Edward Thatch, pli ofte konata kiel Blackbeard (Nigrabarbulo), inter aliaj.[12]

Laŭlonge de la 19-a jarcento sendependiĝis la iamaj koloniigitaj landoj, kvankam aktuale kelkaj posedaĵoj de Francio, Britio, Nederlando, kaj eĉ de Usono restas sub kolonia administrado.[13]Kubo estis la lasta lando kiu sendependiĝis el Hispanio en 1898, sed por iĝi kolonio de Usono ĝis la 20-a jarcento. Samjare ankaŭ Puerto-Riko iĝis posedaĵo de Usono kiel militakiro kaj tia ĝi restas sub usona dominado.

En 1903, pro interveno de Usono, separiĝis Panamo disde Kolombio kaj oni konstruis la Panaman Kanalon, kiu komunikas la Kariban Maron kun la Pacifika Oceano. Ĝi estis inaŭgurita la 15an de aŭgusto 1914, sed ĝi estis administrita de Usono ĝis la 31a de decembro 1999. La Federacio de Karibaj Insuloj (ankaŭ nomata Britaj Antiloj) estis mallongdaŭra politika unio de karibaj insuloj, kiu ekzistis de la 3a de januaro 1958 ĝis la 31a de majo 1962. La intenco estis, ke la Okcident-Hindia Federacio fariĝu sendependa lando, sed antaŭ ol tio realiĝis, ĝi disfalis pro internaj streĉoj.

Ŝtatoj de la Kariba Maro.

Hodiaŭ la areo estas hejmo al 22 insulteritorioj kaj al limoj de 12 kontinentaj landoj. La 12an de decembro 2001, la ŝtatestroj de la landoj-membroj de la Asocio de Karibaj Ŝtatoj, kunvenintaj en la Margarita Insulo (Venezuelo), adoptis la Deklaracion de Margarita, «agnoskante la Kariban maron kiel komuna heredo de la regiono, kaj supervalora havaĵo al kiu ni donas prioritaton por ties konservado», cele al la «plifirmigo de propra kariba identeco». Ili engaĝiĝis «por establi la regionon de la Granda Karibo kiel Zono de Kunlaborado», kiu «konsistos dekomence el kuna agado en la prioritataj areoj de la AKŜ, tio estas, komerco, eltenebla turismo, transporto kaj naturaj katastrofoj».[14]

Pro la abundo de sunbrilo, jar-rondaj tropikaj temperaturoj moderigitaj per la preskaŭ konstantaj pasatoj, kaj la bonega gamo da pitoreskaj cellokoj por viziti, dum la dua duono de la 20-a jarcento kaj la komenco de la 21-a, la Kariba maro iĝis tre populara loko por turismo.

Koralrifoj en la Britaj Virgulininsuloj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Kariba estis derivita de la kariboj, nomo uzita por aludi al la etno de indianoj dominanta en la regiono en la epoko de la unuaj kontaktoj kun la eŭropanoj fine de la 15-a jarcento.[15] La itala navigisto Amerigo Vespucci asertis, ke fakte la termino Charaibi inter la indiĝenoj aludis al la 'saĝuloj' kaj eble tiu nomo estis uzitia por aludi al la eŭropanoj post ilia alveno al Ameriko, fakte al Karibio.[16] Post la malkovro de la Okcidentaj Indioj fare de Kristoforo Kolumbo, la termino hispanlingva Antillas (Antiloj) estis ofte uzata por la tuta geografia areo; derivita de tiu, ankaŭ "mar de las Antillas" (Antila Maro) estis ofta nomo por la Kariba Maro en kelkaj lingvoj. Dum la jardekoj post la "malkovro", la hispana hegemonio tie estis nedisputita kaj tiel ankaŭ la hispanlingvaj nomigoj laŭ Antiloj restis dum multaj jaroj.

Amplekso[redakti | redakti fonton]

La Internacia Hidrografia Organizo difinas la limojn de la Kariba maro jene:[17]

En la Jukatana Kanalo. La sama limo kiel tiu priskribita por la Meksika golfo [linio enirante el la lumturo de Kabo Katoĉe (21° 37′ N 87° 04′ U / 21.617 °N, 87.067 °U / 21.617; -87.067 (mapo)) al la lumturo de Kabo San Antonio en Kubo].
La Granda Blua Truo en Belizo.
Sur la Nordo. En la Venta Markolo - linio eniranta Caleta (74°15'W) kaj Pearl Point (19°40'N) en Haitio. En la Mona Markolo - linio kuniga de Kabo Engaño kaj la pinto de Agujereada (18° 31′ N 67° 08′ U / 18.517 °N, 67.133 °U / 18.517; -67.133 (mapo)) en Porto-Riko.
Orientaj limoj. El Punta San Diego (Puerto Rico) Norden laŭ la meridiano de (65°39'W) ĝis la 100 sonda linio, de tie Orienten kaj Suden, tiumaniere ke ĉiuj insuloj, sablejoj kaj mallarĝaj akvoj de la Malgrandaj Antiloj estas inkluditaj en la Kariba maro ĝis Galera Point (Nordorienta ekstremaĵo de la insulo Trinidado). De Galera Point tra Trinidado ĝis Galeota Point (Sudoriente ekstrema) kaj de tie ĝis Punta Baja (9°32′N 61°0′W ) en Venezuelo.

Notu ke, kvankam Barbado estas insulo sur la sama kontinenta ŝildo, estas konsiderita kiel en Atlantiko prefere ol ĉe la Kariba maro.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La kariba maro estas oceana maro plejparte troviĝanta sur la Karibia plato. Ĝi estas apartigita de la oceano per pluraj insularkoj de diversaj aĝoj. La plej nova de ili streĉadas de la Malgrandaj Antiloj ĝis la Virgulininsuloj kaj ĝis la nordoriento de Trinidado kaj Tobago de la marbordo de Venezuelo. Tiu arko estis formita per la kolizio de la Sudamerika plato kun la Karibia plato kaj inkludas aktivajn kaj formortintajn vulkanojn kiaj ekzemple Monto Pelee sur Martiniko, la Skribplumo (vulkano) sur Sint-Eustatius en la Karibia Nederlando kaj Morne Trois Pitons sur Dominiko. La plej grandaj insuloj en la norda parto de la maro, nome Kubo, Hispaniolo, Jamajko kaj Porto-Riko, situas sur pli aĝa insularko. La geologia aĝo de la Kariba maro ne estas konata kun certeco sed estas taksita havi aĝon inter 160 kaj 180 milionoj da jaroj kaj estis formita per horizontala frakturo kiu disfendas la superkontinenton nomitan Pangeo en la Mezozoika Epoko.[18]

Kariba maro, vido el Bodden Town, Granda Kajmano.

Estas supozite, ke la prakariba baseno ekzistis en la Devonia periodo. En la komenco de la Karbonia movado de Gondvano en la nordo kaj ĝia konverĝo kun la Eŭropamerika baseno malpliiĝis en grandeco.

La venonta scenejo de la formado de la Kariba maro komenciĝis en la Triaso. Potenca fendetiĝado kaŭzis la formadon de mallarĝaj trogoj, streĉante de moderna Novlando ĝis la okcidenta marbordo de la Meksika golfo kiu formiĝis siliciklastaj sedimentaj petroj. En la frua Ĵurasio pro potenca mara malobeo, akvo krevis en la nunan areon de la Meksika golfo kreante vastan malprofundan naĝejon tie. La apero de profundaj basenoj en la Karibio okazis dum la epoko de la Meza Ĵurasio fendetiĝante. La apero de tiuj basenoj markis la komencon de Atlantiko kaj kontribuis al la detruo de Pangeo ĉe la fino de la malfrua Ĵurasio. Dum la Kretaceo la Karibio akiris la formon proksiman al tio vidita hodiaŭ. En la frua Paleogeno pro mara regreso la Karibio iĝis separita de la Meksika golfo kaj Atlantiko de la tero de Kubo kaj Haitio. La Karibio restis kiel tio por la plej granda parto de la Kenozoiko ĝis la Holoceno kiam altiĝantaj akvoniveloj de la oceanoj reestigis komunikadon kun Atlantiko.

La grundo de Karibio estas kunmetita de sub-oceanaj sedimentoj de intense ruĝa argilo en la profundaj basenoj kaj trogoj. Sur kontinentdeklivoj kaj krestoj kalkecaj siltoj estas trovitaj. Argilmineraloj verŝajne estis deponitaj el la kontinentaj riveroj Orinoko kaj Magdalena. Kuŝejoj sur la fundo de la Kariba maro kaj de la Meksika Golfo havas dikecon de proksimume 1 km. Supraj sedimentaj tavoloj rilatigas al la periodo de la Mezozoiko ĝis la Kenozoiko (antaŭ 250 milionoj da jaroj ĝis nuntempo) kaj la pli malaltaj tavoloj de la Paleozoiko ĝis la Mezozoiko.

Karibiplata Tektoniko.

La kariba marfundo estas dividita en kvin basenojn apartigitajn unu disde la alia per subakvaj krestoj kaj montaraj sistemoj. Atlantika akvo eniras la Karibion tra la Anegada Trairejo kuŝanta inter la Malgrandaj Antiloj kaj Virgulininsuloj kaj la Ventflanka Markolo situanta inter Kubo kaj Haitio. La Jukatana Markolo inter Meksiko kaj Kubo interligas la Meksikan Golfon kun Karibio. La plej profundaj punktoj de la maro situas en la Kajmana Fosaĵo kun profundaĵoj atingantaj ĉirkaŭ 7 686 m (25 220 ft). Malgraŭ tio, la Kariba maro estas konsiderita relative malprofunda maro en komparo al aliaj korpoj de akvo.

La premo de la Sudamerika plato en la oriento de la Karibio igas la regionon de la Malgrandaj Antiloj havanta altamezuran vulkanan agadon. Okazis tre grava erupcio de Monto Pelee en 1902 kiu kaŭzis multajn viktimojn.

La kariba marfundo ankaŭ estas hejmo al du profundaj submaraj fosegoj: nome la Kajmana Fosaĵo kaj la Puertorika Fosego, kiu metis la areon ĉe alta risko de sismoj. Subakvaj sismoj prezentas minacon de generado de cunamoj kiuj povis havi gigantan efikon al la karibaj insuloj. Sciencaj datenoj rivelas, ke dum la lastaj 500 jaroj la areo vidis dekduon da sismoj super 7.5 magnitudo.[19] Plej lastatempe, 7.1 sismo frapis Haition la 12-an de januaro 2010.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Averaĝa temperaturo de la surfaco de la maro Kariba (25-a de aŭgusto27-a de aŭgusto 2005).[20]

La klimato de la Kariba Maro estas influita de la marfluoj Golfa kaj Humboldta.[21] La tropika situo de la maro helpas la eltenadon de akvo je temperaturo alta modera, en gamo inter 21 kaj 32,2 dum la jaro (70 kaj 90 ).

La Kariba Maro estas la naskejo de kelkaj uraganoj de la Okcidenta duonglobo. La sezono de uraganoj de Karibio okazas inter la monatoj junio ĝis decembro, kaj plej forte inter aŭgusto kaj septembro. Averaĝe ĉiujare okazas ĉirkaŭ 9 tropikaj ŝtormoj kaj el ili 5 atingas la intensecon de uragano. Laŭ la usona Nacia Centro pri Uraganoj en Karibio okazis 385 uraganoj inter 1494 kaj 1900. La ventoj kiuj disvolviĝas ĉe la okcidenta marbordo de Afriko venas tra la Atlantika Oceano, kaj kelkaj el tiuj konvertiĝas en tropikaj ŝtormoj kaj eĉ povas ankaŭ konvertiĝi en uraganoj de la Atlantiko, partikulare en areoj de malalta premon en la oriento de la Kariba maro.

Ene de la historiaj registroj de la plej detruegaj uraganoj estis registristaj jenaj: la Granda Uragano de 1780 aŭ Uragano de Sankta Kaliksto la 2-a inter la 10-a kaj 16-a de oktobro 1780 kiu trapasis tra la Malgrandaj Antiloj, Puerto-Riko, Dominga Respubliko kaj probable Florido, okazigante totalon de inter 22 000 kaj 24 000 mortintoj,[22] kaj la Uragano Mitch kiu formiĝis en la areo de la Kariba Maro de Kolombio kaj trairis tra Centrameriko ĝis la Duoninsulo Jukatano kaj Florido inter la 22-a de oktobro kaj la 5-a de novembro 1998, okazigante inter 11 000 kaj 18 000 mortojn.[23]

La uraganoj estas ĉiujara problemo por la insuloj kaj aliaj marbordoj de la Kariba Maro pro sia detruega kapablo. Ankaŭ la koralrifoj suferas la riskon esti detruitaj de uraganoj, ĉar tiuj lasas sur ili grandan kvanton de sablo, koto, sedimentoj kaj eĉ rokoj, kiuj sufokigas ilin.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Kariba Maro estas hejmo de ĉirkaŭ 9% el la koralrifoj de la tuta mondo kiuj kovras ĉirkaŭ 50 000 km², plej el kiuj estas ĉe la Karibaj Insuloj kaj ĉe la marbordoj de Centrameriko.[24] Inter ili rimarkindas la Beliza Barilrifo kun areo de 963 km² kiu estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1996. Ĝi formas parton de la Granda Majaa Barilrifo konata ankaŭ kiel Mezamerika Barilrifo estante ĉirkaŭ 1000 km longa kaj la dua plej longa en la mondo. Ĝi longas laŭ la karibaj marbordoj de Meksiko, Belizo, Gvatemalo kaj Honduro.

Dum la lastaj jaroj, malkutime tro varmaj karibmaraj akvoj estis pliigantaj la minacon al la karibaj koralrifoj. La koralrifoj subtenas kelkajn el la plej diversaj marhabitatoj en la mondo, sed ili estas fragilaj ekosistemoj. Kiam la tropikaj akvoj iĝas malkutime tro varmaj dum etendaj tempoperiodoj, mikroskopaj plantoj nomitaj "zooksanteloj", kiuj estas simbiozaj partneroj kiuj vivas ene de la koralpolipaj histoj, mortas. Tiuj plantoj havigas manĝon por la koraloj, kaj tiel havigas al ili ties koloron. La rezulto de la morto kaj disigo de tiuj fajnaj plantoj estas nomata koralblankigo, kaj povas konduki al la fordetruo de grandaj areoj de koralrifo. Ĉirkaŭ 42% de la koraloj estas jam komplete blankigitaj kaj 95% estas suferantaj ioman tipon de blankigo.[25] Historie oni supozas, ke Karibio enhavas 14% el la totalaj koralrifoj de la tuta mondo.[26]

La Beliza Barilrifo fotita el la Internacia Kosmostacio en 2016.

La habitatoj subtenitaj de koralrifo suferas drastan riskon pro turismaj agadoj kiel sporta fiŝkaptado kaj subnaĝado, kaj havigas ĉiujaran enspezon al la karibiaj landoj de 3.1–4.6 mil milionoj da usonaj dolaroj. Kontinua detruo de la koralrifoj povus draste damaĝi ankaŭ la ekonomion de la regiono.[27] Protokolo de la Konvencio por la Protekto kaj Disvolvigo de Marmedio de la Granda Kariba Regiono ekvalidiĝis en 1986 por protekti la varie endanĝeritan marvivularo de Karibio pere de malpermeso de homa agado kiu povus antaŭenigi la kontinuan detruegon de tia marvivularo en variaj areoj. Nuntempe tiu protokolo estis ratifita de 15 landoj.[28] Ankaŭ, kelkaj bonfaraj organizaĵoj estis kreitaj por helpi la konservadon de la kariba marvivo, kiel la Caribbean Conservation Corporation kiu klopodas studi kaj protekti martestudojn ekzemple per edukado pri ili.[29]

Sian Ka'an Biosfera Rezervejo, Meksiko.

Pri la estonteco, la Instituto de Marsciencoj kaj Limnologio de la Universidad Nacional Autónoma de México, kondukis regionan studon, financita de la Departamento de Teknika Kunlaborado de la Internacia Atomenergia Organizo, en kiu fakuloj el 11 Latinamerikaj landoj (Kolombio, Kostariko, Kubo, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Dominika Respubliko (Domingo), Venezuelo) plus Jamajko partoprenis. Tiuj esploroj trovis, ke pezaj metaloj kiel hidrargo, arseno, kaj plumbo, estis identigitaj en la marborda zono de la Kariba Maro. Analizo de toksaj metaloj kaj hidrokarbonidoj estas bazita sur la esplorado de marbordaj sedimentoj kiuj estis akumulitaj je malpli ol 50 metroj profunde dum la lastaj cent kaj kvin dek jaroj. La rezultoj de la projekto estis prezentitaj en Vieno en la forumo "Water Matters" (Akvo gravas), kaj en la Ĝenerala Konferenco de 2011 de la menciita multflanka organizaĵo.[30]

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La regiono havas altan nivelon de biodiverseco kaj multaj specoj estas endemioj de Karibio.

Vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

Stelpomo, Chrysophyllum cainito.

La vegetaĵaro de la regiono estas ĉefe tropika sed diferencoj en topografio, grundo kaj klimataj kondiĉoj pliigas la specidiversecon. Kie estas pora kalkoŝtonaj terasaj insuloj, tiuj estas ĝenerale malriĉaj en nutraĵoj. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke 13 000 plantospecioj kreskas en Karibio el kiuj 6 500 estas endemiaj. Por ekzemplo, gvajako (Guaiacum officinale), kies floro estas la nacia floro de Jamajko kaj la kiskejo (Pereskia quisqueyana) kies floro estas la nacia floro de la Dominga Respubliko kaj la Ceiba kiu estas la nacia arbo kaj de Puerto-Riko kaj de Gvatemalo. La mahogano estas la nacia arbo de la Dominga Respubliko kaj de Belizo. La kainito aŭ stelpomo (Chrysophyllum cainito) kreskas tra la tuta Karibio. En marbordaj zonoj estas kokospalmoj kaj en lagunoj kaj estuaroj estas densaj areoj de nigra mangrovo (Avicennia germinans) kaj de ruĝa mangrovo (Rhizophora mangle).

En neprofunda akvo flaŭro kaj faŭno estas koncentrata ĉirkaŭ koralrifoj kie estas malmulta variado en akvotemperaturo, pureco kaj salenhavo. Leo-flanko de lagunoj havigas areojn de kresko por algejoj. Testudherbo (Thalassia testudinum) estas ofta en Karibio kiel la manatiherbo (Syringodium filiforme) kiu povas kreski kune same kiel en kampoj de unusola specio je profundoj de 20 m. Alia tipo de fiŝarherbo (Halodule wrightii) kreskas sur sablaj kaj kotaj surfacoj je profundoj de ĝis 5 m. En saleta akvo de havenoj kaj estuaroj je profundoj de malpli ol 2.5 m longaj anasherboj (Ruppia maritima) kreskas abunte. Reprezentantoj de tri specioj apartenantaj al la genro Halophila, (nome Halophila baillonii, Halophila engelmannii kaj Halophila decipiens) troviĝas je profundaĵoj de ĝis 30 m escepte pri la Halophila engelmani kiu ne kreskas sub 5 m kaj estas limigita al Bahamoj, Florido, la Grandaj Antiloj kaj la okcidenta parto de Karibio. Halophila baillonii troviĝas nur en la Malgrandaj Antiloj.[31]

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Puertorika amazono.

Maraj biomoj en la regiono havas reprezentantojn kaj de Hinda and Pacifika oceanoj kiuj estis retenitaj en la Kariba Maro antaŭ la apero de la Istmo de Panamo antaŭ kvar milionoj da jaroj.[32] En la Kariba Maro estas ĉirkaŭ milo da dokumentitaj specioj de fiŝoj kiel ŝarkoj (taŭrŝarko, tigroŝarko, falĉilŝarko kaj karibrifa ŝarko), flugofiŝoj, durostra rajo, pomakantedojanĝelfiŝoj, ĥetodontoj, skaredoj, epinefeloj, megalopedoj kaj murenoj. Tra la tuta Karibio estas industria fiŝkaptado de omaroj kaj sardinoj (ĉe la marbordoj de la Jukatana Duoninsulo).

Estas 90 specioj de mamuloj en Karibio inter kiuj kaĉalotoj, ĝibobalenoj kaj delfenoj. La insulo Jamajko estas hejmo de fokoj kaj manatoj. La Kariba monaĥfoko kiu vivis en Karibio estas konsiderata formortinta. Solenodontoj kaj kapromiedoj estas mamuloj (malgrandaj ronĝuloj) kiuj troviĝas nur en Karibio; nur unu ekzistanta specio ne estas endanĝerita.

Granda verda martestudo, Granda Kajmano.

Estas 500 specioj de reptilioj (94% el kiuj estas endemioj). Insuloj estas loĝataj de kelkaj endemiaj specioj kiel la cikluroj aŭ rok-igvanoj kaj la Centramerika krokodilo. La blua igvano, endemia de la insulo Granda Kajmano, estas endanĝerita. La igvano estas invada en Granda Kajmano. La kornocikluro kiu loĝas en la insulo Mona, Puerto-Riko, estas endanĝerita. Ankaŭ la samspecia rinocera igvano el la insulo Hispaniolo, kiu estas kunhavata inter Haitio kaj la Dominga Respubliko, estas endanĝerita. La regiono havas kelkajn tipojn de martestudoj (kareto, kelonio, akcipitrobeka, leda martestudo, kempa martestudo kaj oliveca martestudo). Kelkaj specioj estas minacataj je formorto.[33] Ties populacio ege malpliiĝis ekde la 17-a jarcento – la nombro de verdaj testudoj malpliiĝis el 91 milionoj ĝis 300 000 kaj la akcipitrobekaj el 11 milionoj ĝis malpli ol 30 000 je 2006.[34]

Ĉiuj 170 specioj de amfibioj kiuj vivas en la regiono estas endemiaj. La habitatoj de preskaŭ ĉiuj membroj de la familio de bufonedoj, la dendrobatedoj, la arboranoj kaj la leptodaktiledoj estas limigitaj al nur unu insulo.[35] La "Eleutherodactylus jasperi" estas sub serioza minaco de formorto.

En Karibio, estis registritaj 600 specioj de birdoj, el kiuj 163 estas endemioj kiel la todedoj, la Fernandina pego kaj la Dominika dulo. La ora parulio troviĝas en multaj areoj, same kiel la verda ardeo. El la endemiaj specioj estas 48 minacataj je formorto kiel la Puertorika amazono, kaj la ferminio. Laŭ Birdlife International en 2006 en Kubo 29 specioj de birdoj estas en danĝero de formorto kaj du specioj estas oficiale formortintaj.[36] La jakutingo estas endanĝerita. La Antiloj kun Centrameriko kuŝas sur la flugovojo de migrobirdoj el Nordameriko kaj tiele la grando de populacioj suferas grandajn sezonajn flujtuojn. Papagoj kaj cerebedoj troviĝas en arbaroj. Je malferma maro videblas fregatoj kaj fetontedoj.

Ekonomio kaj homa aktiveco[redakti | redakti fonton]

Rigardo al insulo Sankta Andreo, Kolombio.

La Kariba regiono suferis gravan pliigon de homa aktiveco ekde la koloniiga periodo. La maro estas unu el la plej grandaj nafto-produktaj areoj en la mondo, kiu produktas proksimume 170 milionojn da tunoj jare.[37] La areo generas ankaŭ grandan fiŝkaptan industrion por la najbaraj landoj, kalkulita je ĉirkaŭ 500 000 tunoj da fiŝoj jare.[38]

La homa aktiveco en la areo rezultas ankaŭ en grava kvanto de poluado. La Tutamerika Sanorganizo ĉirkaŭkalkulis en 1993 ke nur ĉirkaŭ 10% el la rubakvo el la landoj de Centrameriko kaj Karibio estas taŭge traktita antaŭ veni al maro.[37]

La Kariba regiono subtenas grandan ekonomian sektoron de turismo. La Kariba Turisma Organizo kalkulas, ke ĉirkaŭ 12 milionoj da personoj jare vizitas la areon, inklude (en 1991–1992) ĉirkaŭ 8 milionoj da turistoj en krozoŝipoj. Turismo bazita sur aparatplonĝado kaj subakvado en koralrifoj de multaj karibaj insuloj faras gravan kontribuon al ties ekonomioj.[39]

Listo de karibiaj marriveroj[redakti | redakti fonton]

Aguán rivero, Plantain Garden rivero, Pedregal rivero, Pedernales rivero, Ranchería rivero, Río Bucaná, Pagee rivero, Nare rivero, Lebrija rivero, Lézarde, Hueque rivero, Neverí rivero, Magdalena rivero, Maticora rivero, Manatee rivero, Mulatos rivero, Monay rivero, Holmul rivero, Río Grande de Matagalpa, Río Jacaguas, Soco rivero, Sino rivero, Sibun rivero, Roseau rivero, Socuy rivero, Teribe rivero, Tamanaco rivero, Unare rivero, Tuy rivero, Río Inabón, Rivière Roxelane, Rivière des Pères, Ravine du Sud rivero, Río Portugués, Río Matilde, rivière du Plessis, River Ocoa, Rivière de Beaugendre, Rivière de Bainet, Rivière des Côtes de Fer, Rivière de Cavaillon, Wawa rivero, Hanabana rivero, Guapo rivero, Rio Minho, Rio Cobre, Reventazón rivero, Plátano rivero, Sarstoon rivero, Acul rivero, Sixaola rivero, Bourceau rivero, Batán rivero, Caño de Santiago, Pacuare rivero, New rivero, San Juan rivero, Coco (koko) rivero, Patuca rivero, Osama rivero, Tocuyo rivero, Black rivero, Yaque del Sur, Mendihuaca rivero, Chagres rivero, Guasare rivero, Canal del Dique, Capayo rivero, Gingoes Ghaut rivero, Galion, Güere rivero, Folks rivero, Panama, Grand Rivière de Jacmel, Grande Rivière des Vieux-Habitants, Grande de Matagalpa rivero, Guamá rivero, Great rivero, Cangrejal rivero, Estrella rivero, Dunn's River Falls, Changuinola rivero, Chamelecón rivero, Carare rivero, El Limón rivero, Chavón rivero, Cuyaguateje rivero, Cuja rivero, Dolĉa (rivero en Guatemalo), Dry rivero, Yaracuy rivero,

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Caribbean Sea World Wildlife Fund. Retejo laste alirita la 5an de Decembro 2009
  2. The Caribbean Sea Arkivigite je 2018-01-04 per la retarkivo Wayback Machine All The Sea. URL laste alirite la 7an de Majo, 2006
  3. Historia Precolombina Arkivita la 14an de februaro 2009 en la Wayback Machine., Dominican Data, alirita la 09/05/2007.
  4. Primeros habitantes de Puerto Rico, El portal educativo de América, URL alirita la 25/05/2007.
  5. Los Caribes, Aldea educativa, URL alirita la 03/01/2021.
  6. Parentescos sorprendentes, Fernando Navarro, URL alirita la 03/01/2021.
  7. Civilizaciones indígenas, Arkivigite je 2020-07-02 per la retarkivo Wayback Machine University of Florida, URL alirita la 25/05/2007.
  8. González Arnao, Mariano, A prueba de piratas, n.º 61 de La aventura de la Historia, Arlanza Ediciones, novembro 2003.
  9. Fuerte de San Lorenzo, Enlaces Panamá, URL alirita la 03/01/2021.
  10. Book of Pirates
  11. Donny L. Hamilton (2000). The Port Royal Project, Nautical Archaeology Program, Texas A&M University. URL alirita la 03/01/2021.
  12. Tagir, Daniel Eduardo (2006), Piratas, corsarios y filibusteros, Círculo Latino, Barcelona. pp.101-106.
  13. Romero, Juvenal (1979), Historia y fantasía del Caribe y sus Antillas. Publicaciones de la embajada de Venezuela, Buenos Aires. p.107
  14. Vidu la tekston de la Deklaracio de Margarita subskribita en la 12/12/2001.
  15. Cano, M. & Valderrama, J. (1996), Archipiélagos del Caribe colombiano, IM Editores, Cali. pp. 26-27
  16. De las Casas, Bartolomé (1875), Historia de las Indias. Eldono de Feliciano Ramírez de Arellano, markizo de la Fuentesanta del Valle kaj José Sancho Ramón. Madrid: M. Ginesta, ĉapitro 16.
  17. Limits of Oceans and Seas, 3rd edition. International Hydrographic Organization (1953). Arkivita el la originalo je 2011-10-08. Alirita 7-a de februaro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-15. Alirita 2014-07-14.
  18. Iturralde-Vinent, Manuel (2004), The first inhabitants of the Caribbean, Cuban Science Network . URL alirita la 28/07/2007
  19. Dawicki, Shelley. Tsunamis in the Caribbean? It's Possible.. Oceanus. Alirita 30a de aprilo 2006.
  20. La satelitoj de NASA registras po monato por la libroj de historio de la uraganoj
  21. Silverstein, Alvin (1998) Weather And Climate (Science Concepts); pp. 17. 21st Century. ISBN 0-7613-3223-5
  22. Orlando Férez (1970) Notas acerca de los Ciclones Tropicales de Puerto Rico San Juan, Puerto Ricom Servicio Nacional Climático, alirita la 12an de februaro 2007
  23. National Hurricane Center (1998] NHC Hurricane Mitch Tropical Cyclone Report Alirita la 20an de aprilo 2006. Arkivita en la 28an de novembro 2015.
  24. Status of coral reefs in the Caribbean and Atlantic Ocean En webarchive [1] la 1an de Junio, 2006. World Resource Institute. URL alirita la 29an de Aprilo, 2006.
  25. [2] Inter Press Service News Agency – Mesoamerican Coral Reef on the way to becoming a Marine Desert
  26. Elder, Danny and Pernetta, John. (1991). The Random House atlas of the oceans. New York : Random House. p. 124. (ISBN 9780679408307).
  27. Alarm sounded for Caribbean coral. BBC News. URL alirita la 29an de Aprilo, 2006.
  28. Protocol Concerning Specially Protected Areas and Wildlife to the Convention for the Protection and Development of the Marine Environment of the Wider Caribbean Region (SPAW) NOAA Fisheries: Office of Protected Resources. URL alirita la 30an de Aprilo, 2006.
  29. Caribbean Conservation Corporation En webarchive [3] 1a de Oktobro, 2006. Orion Online. URL alirita la 1an de Majo, 2006.
  30. Analysis of Contaminants in the Caribbean Sea over the last 150 years. National Autonomous University of Mexico (UNAM) 2012 (Spa).
  31. Caribbean seagrass. Seagrass watch, Alirita la 23an de Aprilo, 2009.
  32. Robert James Menzies, John C Ogden. "Caribbean Sea". Britannica Online Encyclopaedia.
  33. Severin Carrell, "Caribbean Sea Turtles Close to Extinction" Arkivigite je 2015-09-25 per la retarkivo Wayback Machine, The Independent, 28a de Novembro 2004.
  34. Historic Caribbean Sea Turtle Population falls 99%. Plunge has significant ecological consequences. Mongabay.com (1a de Aŭgusto, 2006).
  35. Conservation International Caribbean Islands, Threatened Species.
  36. "Birdlife International" – Red List Cuba.
  37. 37,0 37,1 An Overview of Land Based Sources of Marine Pollution En Webarchive [4] 2006-12-07. Caribbean Environment Programme. URL laste alirita la 14a de Majo, 2006.
  38. LME 12: Caribbean Sea En webarchive [5] 2006-05-04. NOAA Fisheries Northeast Fisheries Science Center Narragansett Laboratory. URL laste alirita la 14a de Majo, 2006.
  39. Reefs at Risk in the Caribbean: Economic Valuation Methodology En Webarchive [6] 2012-02-27. World Resources Institute 2009.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mar Caribe en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Caribbean Sea en la angla Vikipedio.